Post nia tranoktado en la kampadejo Confluencia, La aktivado komenciĝas por ni je la 7:45 h. kiam ni ellitiĝis. La matenmanĝado okazis je la 8 horo. Baldaŭ komenciĝis brili la suno kaj ĉesis la malvarma vetero. En tiu kampadejo ni devos resti dum pluraj tagoj por alkumigi la korpon al la atmosfera premo ekzistanta je tiu alteco.
Por ĉi-tiu tago ni planis iun tramontan marŝadon tra la cirkaŭaĵo de la kampadejo por ekzercado kaj alkutimiĝo al la tiea alteco. Je la 9:15 horo estis pretaj por eliri ĉiuj membroj de nia grupo kun la escepto de Luis Ángel, al kiu la kuracisto rekomendis resti dum la tuta tago en la tendaro.
La ceteraj ni eliris destine al alia kampadejo, nomata Plaza Francia kiu troviĝas iom pli alta ol Confluencia. De tiu loko oni povas vidi tre impresigan bildon de la suda flanko de Akonkagvo-monto. Por iri al tiu loko ni devis supren-iri al nivelo 800 metrojn pli alte ol la start-punkto, tio estas, al alteco je 4090 metroj. Ekde komence multe malsimilas la ritmoj de la membroj de la grupo. Mi decidis resti malantaŭe kun Margarita, Isabel, Sonia, Enrique kaj Fernando. La malbonfarto kiun mi suferis la antaŭan tagon utilis por ke mi estu zorgema pri la alteco.
La trairado estis tre interesa por ni; jam ekde la komenco ni vidis la glaĉeran firnon, kiu troviĝis tute nigra pro la sedimentoj kiuj kovras ĝin. La suprenirado estas tre konstanta, sen grandaj deklivoj, tiamaniere ke preskaŭ rezultis al ni nekredeble ke ni supreniris 800 metrojn.

Survoje al la kampadejo Placo Francio. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Isabel, Honorio, Sonia, Margarita kaj Enrique
Survoje al la tendaro Placo Francio
Kelkaj membroj el nia grupo. Iu halto survoje
Sonia García
Suprenirado tra malgrand-dekliva vojo al la kampadejo Placo Francio
Suprenirado tra malgrand-dekliva vojo al la kampadejo Placo Francio
Suprenirado tra malgrand-dekliva vojo al la kampadejo Placo Francio
Sonia apud la glaĉera firno

La suda flanko de la Akonkagvo estas iompostiom videbla laŭ la girado de la valo tra kiu ni iris, kaj nur je la finiĝo ĝi montriĝas en sia tuta splendo. Ĝi estas iu grandioza bildo, iu preskaŭ vertikala mont-flanko 3000-metra alte, en kiu alterniĝas kolosaj serakoj kun vertikalaj rokoj. Eĉ estis por ni bonŝanco ke ni havis okazon travidi defalon de iu el tiuj serakoj aŭ grandaj blokoj da glacio.

Defaliĝo de serako. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Iuj membroj de nia grupo alvenis ĝis Placo Francio, sed plejparto el ni restis ĉe belvedero kiu troviĝas antaŭ tiu loko. Preter tiu loko la vojo denove malsupreniras kaj ŝajnas ke tra ĝi ni jam ne plu trovos ion interesan. Ni restis tie dum iom da tempo por alkutimigi la korpon al tioma alteco ĉar ni devas kiel eble plej pasigi la tempon en altaj lokoj por ebligi la korpan adaptiĝon. Dume ni dediĉiĝis al fotado kaj iuj eĉ profitis la okazon por iome siesti.

Bildoj de la suda flanko de la Akonkagvo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Poste, malsuprenirante revene al la kampadejo, la anoj de nia grupo marŝadas sufuĉe dise. Mi denove venis en la malantaŭa grupo kune kun la samaj kvin personoj ol je la iro. Nur Andrés, kiu estis irinta ĝis Placo Francio, marŝadis post ni. La ceteraj troviĝis jam en Confluencia kiam ni alvenis, je la 17:30 horo, al tiu kampadejo.
Tie, denove estis tiam kuracista kontrolado de la mont-grimpistoj, sed iuj -mi, inter ili- ne povis, pro manko de tempo, pasi tiun kontrolon spite al tio ke ni dumlonge atendis en la vico; la kuracisto rapidas neniom kaj dediĉas al ĉiu ĝis kvaronhoron. Je la 19:30 horo estis la noktmanĝado, kaj ni devis elekti inter noktmanĝi kaj pasi la kuracistan kontrolon. Kompreneble, ni forlasis la vicon de la kuracistejo kaj iris al la manĝ-kabano.Tiutage la noktmanĝo estis pli bona ol la antaŭa tago kaj krome mi havis grandan apetiton.
Post la noktmanĝado ni sukcesis ke Luis Ángel, Jaime kaj Enrique estu esplorataj de la kuracisto kvankam ĉi-ties labor-horaro estis jam tropasinta. Ĉiuj tri malbonfartis, precipe Jaime, kiu suferis grandan kapdoloron spite al tio ke li englutis tri aspirinojn kaj alian kuracilon. Enrique fartis sufiĉe bone dum la tuta tago sed komencis dolori al li la kapo post la reveno al la tendaro, kaj dum la noktmanĝado li suferis subitan malbonfarton kaj vomemon. Luis Ángel daŭre havas altan sango-tension kaj eble li estis, el la tri malsanuloj, la plej zorgiga. Ĉiukaze la konsilo de la kuracisto estis la sama por ĉiuj tri: ke ili restu dum kroma tago en Confluencia-kampadejo. Tio signifis ke la sekva tago ili ne povos akompani la ceteron el la grupo al Plaza-de-Mulas, kie, laŭ nia plano, ni devus festi la finiĝon de la jaro. Tio ĉi tre tristigis la membrojn de la grupo ĉar estis neatenditaĵo kaj krome ni volus festi ĉiuj kune tiun specialan okazon. Luis Ángel kaj Jaime decidis resti en la tendaro sed Enrique prokrastigis la decidon por la sekva mateno dependante de lia sanstato je la ellitiĝo. Mi pensis ke li akompanos nin; ĉiukaze mi parolis kun la kiuristoj por aranĝi ke tri personoj povu resti plian tagon en Confluencia-kampadejo, kaj tiu tago estu demetita al ili de la konto de la tendaro de Plaza-de-Mulas.
Deprima situacio: post nur du tagoj da tramont-marŝado ni havis jam kelkaj personoj kun san-problemoj: iuj kun neceso resti malantaŭe: multenombraj diareoj kaj ankaŭ iomete da hipokondrio... kaj ni ankoraŭ ne estis alvenintaj al la Baza Kampadejo! Mi demandadis al mi: kiamaniere finiĝos ĉio ĉi?
Enrique pensas ke Raul estas iu el niaj plej grandaj eblecoj kroni la Akonkagvan pinton ĉar vidis lin tre forta je la suprenirado al Placo Francio. Estis la 22:30 horo kiam mi registris ĉi-tiujn notojn en mia taglibro kaj poste mi pretiĝis por dormi. La matenmanĝado de la sekva tago estis planite por la 7:15 horo.

Surpren-marŝado de la 30a de decembro. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Nia grupo marŝante destine al Placo-Francio
Survoje al Plaza-Francia.
Suprenirado al Placo-Francio.
Ekvidiĝas la suda flanko de la Akonkagvo.
Ripoz-halto survoje.
Montara pejzaĝo.
La malantaŭa grup-parto ripozas
Kuriozaj neĝ-strukturoj
Suda flanko de la Akonkagvo
Deirante el la suda flanko de Akonkagvo-monto
Revenante al Confluencia-kampadejo.
Nokt-manĝante post la reveno al la kampadejo