Tranoktinte en la ski-stacio Penitentes, ni ellitiĝis je la 7:50 horo, kaj dek minutojn poste ni prenis la
matenmanĝon. Finfine, alvenis la tago de nia eniro en la Provinca Parko Akonkagvo. Ene de ĝi ni pasigos la
jam proksiman jarfinon kaj komenciĝon de la nova jaro 2006. Ni ŝarĝis la tornistrojn en iun veturilon kaj parto el
la membroj de nia grupo ekiris per ĝi destine al Horkones. Mi, kun la ceteraj, restis en la rifuĝejo ĝis la reveno
de la veturilo. Dume ni aŭskultadis per-radian muzikon; Isabel inhaladis vaporojn ĉar dum la nokto ŝi tre estis tusanta.
Ankaŭ mi iom malbonfartis tiam: tre doloris al mi la kapo je la ellitiĝo, sed post la matenmanĝado mi pliboniĝis. Ni estis
konversaciante kun la tiea gardisto kiu rakontis al ni pri la jaroj kiam li estis aviadil-piloto kaj
partoprenis en la milito de la Malvinoj. Tiam revenis la kamioneto kaj ni adaŭis lin por
forvojaĝi destine al Horkones.
La veturado al tiu loko malmulte daŭras, kaj ĝuste antaŭ la alveno, finfine! jen la Akonkagvo! Niaj okuloj povis kontempli
la altan monton. Ververe, ĝi vidiĝis alte, terure alte... Mi intencis foti ĝin, sed tiam granda nubo kovris ĝian pinton
kaj persistis tie dum la tuta tago.
Komenciĝas la marŝado. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
Ni prezentis niajn permes-dokumentojn je la enirejo de la Parko kaj komencis piedmarŝi. La gardisto estis transdoninte
al ĉiu el ni sakon por ke ni gardu en ĝin ĉiun rubaĵon produktotan de ni, kiun ni devos prezenti kiam ni foriros el la parko.
Tiu dispono estas ege konvena kaj necesa konsiderante la grandan nombron da vizitantoj de la Parko, ĉefe dum la somero.
Ni antaŭeniris trankvile, senhaste. Ni haltis survoje por iom manĝeti kaj trinki, precipe triki ĉar de tiam tre estis grava
ke ni multe trinkadu. Dum iom pli ol tri horoj ni trairis la vojon destine al Confluencia.
Dum tiu marŝado ni travidis tre belajn pejzaĝojn, kiujn ni registris per niaj fotiloj. Je mia surprizo, la
sensacioj, kiujn mi estis spertinte dum la tuta tago estis sufiĉe malbonaj. Mi ne povis kredi tion,
kio tiam okazadis al mi. Spit' al tio ke Confluencia troviĝas nur 3.300 metrojn alte, laŭlonge de la tago oni estis
instalinte en mian kapon tre forta doloro. Ne okazis al mi io simila laŭlonge de tiom da pasintaj jaroj, kiam mi ascendis
la montojn Pirineojn, Alpojn, Atlason... tre afliktas min tio... Aliflanke, mi trankviligis min pensante ke tio signifis
ke, iamaniere, mia organismo komencis reagi kontraŭ la alteco.
Marŝado tra belpejzaĝaj lokoj. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
Je la alveno al Confluencia ni devis pasi novan kontrolon, kaj poste oni provizis al ni la tagmanĝaĵon.
Ni tagmanĝis ĉampinjono-kremon, kiel unua plado, kaj blanka rizaĵo kiel dua plado. "Baza Kampo", la firmao
kiu demarŝis niajn vojaĝaferojn, havis en tiu loko du dormejajn tendojn kaj unu manĝejan; en iuj el
niaj fotoj aperas tiuj tri grandaj blukoloraj tendoj, en kiuj ni gastis dum nia restado en tiu kampadejo.
Kiel montras tiuj fotoj, kiujn ni prezentas en ĉi-raporto, krom tiuj tendoj, estis tie multaj aliaj, en kiuj gastis
la ceteraj grupoj kaj unuopaj mont-grimpistoj kiuj koincidis kun ni en tiu loko kaj tempo.
Kvankam ni estis planintaj promeni kaj viziti la ĉirkaŭaĵojn de la kampadejo, ni devis rezigni je tiu ideo ĉar ni devis
iri al la konsultejo de la kuracisto por ke oni kontrolu al ni la pulso-batadon, la arterian tension kaj la nivelon de
oksigeno. Ĉiuj ni spertis tiun ekzamenon kaj, kvankam estis iuj surprizoj, ĝenerale, laŭ oni informis al ni, tiu unua
kontrolo ne multe gravis. Tamen, oni diris al Luis Ángel ke li devos esti denove kontrolata la sekvan tagon matene antaŭ
la elirado el la kampadejo. Zorgige...
Formetita la projekto je dumvespera promenado, ni restis en la tendejo, kartludante.
Antonio kaj Maribí eliris por iom promeni.
Ili estas geedzoj; li apartenas al nia grupo de mont-grimpistoj sed ne faris la vojaĝon samtempe ol ni, sed troviĝis jam en
Argentino de antaŭ unu monato kune kun lia edzino.
Ankaŭ mi elirus kune kun ili por promeni se mi estus fartinta pli bone,
sed pro mia tiama sanstato mi tute devis rezigni pri tio.
Ni noktmanĝis proksimume je la 20:00 horo, kvankam, nek la noktmanĝaĵo estis tre bona, nek mi sentis apetition. La du
tendo-dormejoj ne sufiĉis por la tuta nia grupo; kvin el ni devis dormi aparte, en niaj propraj tendoj. Meze de la
noktmanĝado mi eliris el la tendo-manĝejo kaj iris al mia tendo por survesti plian ŝirm-vestaĵojn kontraŭ la malvarmo kaj
jam ne plu sentis emon reveni al la manĝejo. Nur pli poste mi eliris por trinki teon kaj iomete interparoli kun la
kunuloj. Tiam estis noktiĝinte kaj la vetero fariĝis pli malvarma, tial ĉiuj el ni prenis sian dormo-sakon. Temante pri
tiu sako, tiu mia pli kaj pli pridubigis min, mi pensis ke suferos grandan malvarmon ene de ĝi.
Post kelkhora dormado, mi vekiĝis proksimume je la 3:30 horo kun granda tusado kaj daŭre restis senĉese tusante dum duonhoro.
Pied-marŝado ĝis la unua kapadejo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.