La 27an de decembro ni ellitiĝis je la 7:50 horo, kiam jam estis tagiĝinte de antaŭ multe da tempo kaj la vetero estis sufiĉe varma. Kiam ni adresiĝis al la manĝ-kabano por matenmanĝi atendis nin tie neforgesebla, malfacile digestebla surprizo por tiu horo. La "matenmanĝo" -se tio povus ricevi tian nomon- konsistas el du pecoj da seka pano kaj iom da kafo kiun devas prepari ni mem per lakto-pulvoron. Nenio pli ol tio. La kafo elĉerpiĝis antaŭ ĉies matenmanĝado kaj oni ne alportis pli da ĝi. Mi plendas antaŭ Renzo, nia kontakto kaj peranto antaŭ la firmao "Baza Kampo", organiz-respondeca pri la afero. Li promesis meti rimedon por la sekva tago, tamen mi decidis transigi la plendon ankaŭ al Antonio Campos de SANGA, la entrepreno kiu peras en Hispanio tiun argentinan de "Baza Kampo".
Dum la mateno ni dediĉiĝis al la aĉetado de iuj necesaj aĵoj kaj al la demarŝado de permesoj. La afero de la permesoj rezultis sufiĉe longdaŭra kaj peza, kaj ankaŭ iom ĥaosa kaj iomete sensenca. Tial ke tiuj demarŝoj tre plidaŭris, poste ni devis rapidi por efektivigi la aĉetadon kaj adresiĝi al la manĝ-kabano por tagmanĝi ene de la antaŭfiksita horaro. La aĉetadon ni faris en magazeno CARREFOUR kaj tie ni elspezis 232 pesoj; konsiderante la kvanton da akiritaj varoj, ilia prezo ne estis multekosta.
Nia alveno al la manĝejo okazis je la 13:30 horo, preskaŭ duonhoro post la ferma horo de tiu loko, sed tio en Argentino ŝajne ne gravas. La tagmanĝo estis sobra sed rezultis sufiĉa por ni tial ke dum la lastaj tagoj ni apenaŭ konsumis niajn fortojn.
En la eta salono de nia gastejo en Mendozo. Preparante bagaĝon por ties portado al la montaro. Post la tagmanĝado ni revenis al nia gastejo por prepari la pakaĵojn kaj tornistrojn kiujn devos porti la mulinoj. Renzo estis promesinte veni je la 20:00 horo por pezi kaj marki tiun bagaĝon, sed, kiel mi jam diris, en Argentino la horaroj malmulte gravas. Ne estis granda spaco en la gastejo, do, estis pena kaj konfuza laboro prepari la pakaĵojn ĉiuj kune.
Plenuminte tiun taskon ni eliris por fari iujn aĉetaĵojn. Unue ni estis en vendejo de sport-materialo por ke oni alĝustigu la grimpo-feraĵojn de Fernando. Post aĉeti vojaĝ-sakojn por gardi en ilin la vestaĵojn kiujn devos lasi en Mendozo dum la mont-gripado de la sekvaj tagoj, ni iris al iu vendejo de kurac-herboj por aĉeti mateon de kokao por prepari infuzaĵojn. Ni elĉerpigis la tutan tiean stokon el tiu kokao. La vendistino estis iu agrabla kaj flatema virino, kiu sukcesis vendi al ni iujn pliajn aĵojn, kiujn ni ne estis kalkulintaj akiri.
Tiumomente formiĝis sur Mendozo iu subita ŝtormo kun granda pluvado, kiu sufiĉe friskigis la varmegan veteron. Dum la pluvado ni rifiĝis en granda bazaro kaj ion trinkis tie. Antaŭ nia gastejo en Mendozo Kiam la pluvo ĉesis estis jam la horo renkontiĝi kun Renzo, nia kontakto kun la firmao kiu demarŝas niajn servojn en Argentino. Ni renkontiĝis kun li apud nia gastejo sed ni devis longe atendi dum li estas okupata kun alia kliento. Kiam fine li okupiĝas pri ni li informis min ke estis problemoj kun la noktmanĝo kaj promesis kompensi al ni iamaniere, sed li petis al ni ke tiutage ni rezignu la tiutagan kontraktitan noktmanĝon. Eble plejbone. Poste li foriras, por solvi iun afereton, sed ĉiuj pakaĵoj de nia bagaĝo ankoraŭ ne estis pezitaj nek markitaj. Poste li revenis, kiam jam ni estis pretaj foriri por nokmanĝi aliloke, kaj dum malmultaj minutoj ni finsolvis la aferon de niaj pakaĵoj.
Ni iris al iu restoracio de libera-bufedo kaj tie, tutsimple, ni manĝis kvazaŭ porkoj. Estis noktmanĝo el tiuj, pri kiuj poste la manĝintoj pentas dum horoj kaj bedaŭras konduti tiel senmodere. Noktmanĝante en restoracio en Mendozo Sed, verdire, tie estis enorma la kvanto kaj diverseco da manĝaĵoj, tiel pri viandoj kiel pri legomoj, fritaĵoj... desertoj, (Neniam mi estis vidinta ion simila al tio).
Kiam ni revenis al nia gastejo, ŝeveligitaj kiel anasoj, estis jam la lastaj minutoj de la tago. Post malmulte da tempo alvenis ankaŭ aliaj membroj de nia grupo: Cristian, Margarita, Jaime, Juan Luis, Fernando, Alejandro... kiuj estis noktmanĝinte aliloke. Ni konstatis ke iu pakaĵo de Cristian ne estis pezita kaj registrita, kion oni devos fari sekvonttage. Malfrue kaj emante dormi, tamen mi pro trosatiĝo decidis ne enlitiĝi ankoraŭ kaj profitis la tempon por aktualigi ĉi-tiun taglibron. La tago finiĝis kaj mi ne havis okazon interkomuniki kun Antonio Campos, tamen mi konsideris ke nio ne gravis: la sekvan tagon li povos senkulpigi sin. Mi komencis firme deziri ŝanĝigi nian viv-dinamikon, kio devos okazi ekde la sekva tago, kiam ni devos matenmanĝi je la 8:00 horo kaj foriri je la 9:00 horo destine al la montaro. Finfine, iome da moviĝo. Antaŭ la enlitiĝo mi prenis duŝon ĉar tiam mi troviĝis pli glueca ol la lakt-dolĉaĵo kiun mi estis englutinta dum la noktmanĝado. Tiam estis la 0:36 h.
Nia grupo eliras el Mendozo destine al la montaro
Laŭ estis mendinte ni, je la 7:40 horo oni vekis nin en nia gastejo en Mendozo. Estis komenciĝanta la tago de foriro al la montaro. Ni iris al la manĝ-kabano kaj renkontis saman depriman bildon ol la antaŭa tago, sed post kelkaj minutoj alvenis nova sendaĵo da brioĉoj, kiu iome ŝanĝigas la panoramon. Ĉirkaŭ la naŭa horo alvenis Renzo kaj komenciĝis la movado. Li transdonis al miu iujn kuponojn rilate al la kontraktitaj servoj, kaj malfermis al ni la gardejon de la bagaĝo por lasi tie diversajn aĵojn -ĉefe vestaĵojn- kiujn ni ne bezonos en la montaro.
Baldaŭ poste alvenis la du aŭtobusetoj kiujn ni estis kontraktintaj, kaj ni komencis ŝarĝi en ilin la dorso-sakojn, kiujn ne estos al ni necesaj malfermi ĝis Placo de Mulinoj. Post fari tiujn fotojn kiuj aperas ĉi-supre en la raporto, ni foriris el tie proksimume je la 10:00 horo destine al la ski-stacio Penitentes.
Ni veturas distribuitaj en la du aŭtobusetoj. En tiu, per kiu iras mi, ni estas 12, kaj estas kun ni la tornistrojn kiujn ni devos surporti. En la alia veturas la ceteraj membroj de la grupo kune kun la bagaĝo kiun portos la mulinoj; venis en tiu veturilo ankaŭ iuj eksterlandanoj.
Baldaŭ post la eliro el Mendozo ni komencis vidi montaron, sed ankoraŭ ne la Akonkagvan monton. La vojo etendiĝas inter montoj, la pejzaĵo estas tre ege arida, dezerta... nur iomete da dornaj arbustoj sukcesas supervivi inter tia dezerteco. La vojo konstante apudas la riveron Mendozo kiu tiam prezentis impetan, sovaĝan, ĉokolad-koloran akvo-kvanton. Laŭlonge de la vojo abundas policaj aŭ armeaj kontrol-patroloj, sed oni haltigis nin en neniu el tiuj kontroloj.
Dum la perbusa irado ni haltis plurfoje por streĉi la krurojn kaj iomete ripozi. Fine ni alvenis al Penitentes proksimume je la 13:20 horo. Tiu loko estas ski-stacio plena da hoteloj kaj gast-rifuĝejoj. Tiam, dum la somero, ĝi aspektis dezerteca kaj plumpa. Ni portis nian bagaĵon el la aŭtobusoj al la rifuĝejo de "Baza Kampo" kie ni instaliĝis por unutaga restado. Agrabla por ni surpizo: kompare al la situacio en nia gastejo en Mendozo, de la sama firmao, ĉi tiu multe plialtigis la komfort-nivelon: estis pli bona etoso kaj ankaŭ la gardistoj estas pli afablaj kaj amikecaj ol la akruloj kiuj servadis nin en la urbo.
Tie ni tagmanĝis bone kaj poste, por pasigi la vesperon, ni decidis piediri ĝis Ponto de Inka Ni ekiris tiudestinen proksimume je la 13:20 h. kaj alvenis tien post iom pli ol duhora marŝado. Tra la vojo, tre monotona, ni iome fotadis, kaj vizitis tombejon kies ĉiuj tomboj apartenas al junaj mont-grimpistoj kiuj akcidente forpasis en tiu montaro.
Ponto de Inka estas tre pitoreska loko kie antaŭ multe da tempo oni konstruis banlokon por profiti la kuracigajn ecojn de iuj termobanaj akvoj ĉi-tie fluantaj. Ĉirkaŭ la banejo estis konstuita iu granda hotelo kie gastadis la anoj de la alta aristokrataro. Ĉio estis fuŝita de iama granda lavango kaj de tiam restas nur iuj ruinaĵoj el la tuta antaŭa splendo. La ponto mem estas iu arko nature formiĝinta, kiu interkomunikas ambaŭ bordojn de la rivero. Tamen ĝi ne estas geologia elemento sed oni pensas ke ĝi formiĝis ekde glacia ponto, dum la glaci-periodo, sur kiu sedimentiĝis mineralaj eroj kiuj cementiĝis subefike de speciaj naturkondiĉoj en kiuj la termobanaj akvoj ludis gravan rolon. Malfeliĉe, ĉi tiu estas la unua jaro kiam la ponto estas fermita kaj ne estas permesata la vizito al la banejo. Oni prenis tiun decidon pro la situacio pli kaj pli malstabila de la ruinaĵoj.
Honorio antaŭ Ponto de Inka kaj ties banloko. Musklaku sur la bildon por grandigi la foton. La loko estas bela kaj ni multe fotis tie. Kelkaj el tiuj fotoj estas prezentataj en ĉi-raporto. Estis tie ankaŭ kelkaj el la porturistaj budoj por vendi diversajn memoraĵojn kaj frandaĵojn. Ni aĉetis iom el ĉio ĉi kaj poste ni revenis al Penitentes por noktmanĝi. Dum nia revena trairado la suno subiris malantaŭ la montoj kaj la temperaturo malaltiĝis sufiĉe da gradoj. Ĉi tie jam ne estas la sunvarmo de Mendozo. Nun, jes ja, oni perceptas ke proksimas al la montaro. La ĉapo fariĝas necesa.
En la rifuĝejo plaĉis al ni interparoli kun iu el lokaj gvidistoj, kiu sugestis al ni kelkajn bonajn ideojn por la tramont-irado. Plaĉis al mi aŭskulti lian paroladon ĉar ĝi evidentigis grandan konon de la mont-aferoj. Mi devas atenti pri liaj konsiloj bazitaj en dumlonga sperto.
Ni bone noktmanĝis en agrabla etoso kaj poste ni estis interparolante kaj kontemplante la stelaron. Daŭre ĉio estas perfekta kaj la animstato de nia grupo estas bonega. Ni konservas ankoraŭ nian tutan korpan forton. La sekvan tagon ni vere komencos uzi tiun forton; ni devas taŭge administri ĝin.
Antaŭ la enlitiĝo mi estis interparolante kun Enrique kaj en la konversacio mi plurfoje mi temis pri virusoj, prionoj kaj aliaj terminoj oftaj en mia best-kuracista profesio. Tiun interparoladon aŭskultis iu el la personoj tiam troviĝantaj en la rifuĝejo, kiu rezultis esti, ankaŭ li, best-kuracisto, kaj kiu, surprizite de miaj komentarioj, demandis pri miaj studoj. Kun li mi dum iom da tempo estis interparolante antaŭ mia enlitiĝo.

Survoje al la montaro. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Elirante el Mendozo destine al la montaro
En aŭtobuseto survoje al la montaro
La du aŭtobusetoj portantaj la membrojn de nia grupo. Iu halto survoje.
Alveno al la ski-stacio de Penitentes.
Unutaga gastado en Penitentes. Nia tiea tagmanĝado.
Monto Tolosa, vidata de Penitentes.
En stacio Penitentes. Kelkaj anoj de nia grupo.
Monto Penitentes, vidata ekde la stacio
Antikva banloko kun ferohava akvo
Apud la natura ponto Inka, banloko nuntempe ne uzata.
Ne-uzata banloko Inka kun ferohava akvo
Antikva banloko apud la ponto Inka
Objektoj traktitaj per la ferohava akvo de la banloko
Proksime al la banloko. Budoj je memoraĵoj kaj frandaĵoj.
Sonia, Enrique kaj Diego Sevillano
La natura ponto de Inka
Rivero de la grotoj
Reveninte al Penitentes. Noktmanĝado.
Noktmanĝado en stacio Penitentes
Restado en Penitentes. Noktmanĝado en agrabla etoso.