Unua tago de turismo por Mendozo. Neniu el ni ellitiĝas frue. Kiam, fine, ni leviĝis kaj nin duŝis, ni iris por matenmanĝi, ne al la hotelo kien ni iris la unuajn tagojn en ĉi tiu urbo, sed al la Sentrafika Strato Sarmiento, al iu tiea bela teraso, somera, kie estas eksterordinare agrabla etoso. Kafo, oranĝo-suko kaj kvar bulketoj, tre bongusta, sed la malsato daŭre persistas. En la matenmanĝo ni estas Kike, Carlos, Isabel, Sonia kaj mi. Iompostiom ĉiuj foriras kaj restas nur Sonia kaj mi.
Ni adresiĝas al la Priturisma Oficejo kaj decidis dediĉi la vesperon al iu gvidata Vizito al la Urbo. En iu Turisma Agentejo en la Strato Spegulo ni kontraktis tiutipan traurban vojaĝon. Ĝi komenciĝos je la 15a horo, do ni tagmanĝos proksimume je la 13:30 horo. Ni renkontiĝis kun Isabel en la gastejo kaj ŝi decidis fari saman turisman vojaĝon. Poste Sonia kaj mi hastis por reveni al la Sentrafika Strato Sarmiento por tagmanĝi.
Ni manĝis multe kaj bone sed mi daŭre malsatas. Feliĉe hodiaŭ ni interakordis noktmanĝi en la restoracio nomata “Las Tinajas” (La Ĵaregoj), libera bufedo. Fine Isabel ne povas fari la turisman urbo-viziton tial ke jam pleniĝis la kvoton da vizitantoj por hodiaŭ. Sonia kaj mi faris tiun viziton dum kvar horoj, kiuj por ni pasis rapide kaj agrable. Tiam, jes ja, mi iome ekkonis Mendozon. Oni kondukis nin al historia zono, al la satelitaj parkoj kaj al la Parko Sendependeco. Poste ni vidis la grandegan Parkon SanMartinon, kiu estas same granda ol la cetero el la urbo, kaj tie oni montris al ni iun grandan fonton, kien nomon mi ne memoras, kiu estis alportita el Francio kaj inaŭgurita kun blanka vino; ni vidis ankaŭ iun artefaritan lagon kie trejniĝas la sportistoj de la Klubo de Boatistoj, kaj oni montris al ni, ankaŭ, la tiel nomata “Cerro de la Gloria” (Holmo de la Gloro), monto 1000metrojn alte sur kiu troviĝas iu monumento al la Anda Armeo kaj ties Generalo, SanMartín, kiuj trairis la Okcidentan Montaron por liberigi Ĉilion el la hispana superregado.
Poste oni kondukis nin al iu grandega preĝejo dediĉita al Lourdes kaj kapabla enteni 5000 personojn; tiam estis tie iu pastro predikante al la ĉeestanta publiko. Kiam finiĝis la urbo-vizito estis jam 19a horo kaj ni revenis al la gastejo por reunuiĝi kun la ceteraj gekunuloj kaj iri al la Restoracio “Las Tinajas”. Estis tie kie mi, fine, liberiĝis el la terura manĝemo kiun mi alportis el la montaro. Por tion atingi estis necesaj 5 pladoj plenplenaj da manĝaĵo, la lasta el ili estis bongusta deserto.
Kun plenigita ventro ni revenis al la gastejo. La unua turisma tago en Mendozo finiĝas. La feritagoj elglitas el niaj manoj...

Turismo en Mendozo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Ĝis ĉi tiu punkto daŭras la taglibra teksto verkita de Honorio Castaño dum la ekspedicio de la grupo, kiun li komandis, al la Akonkagvo. Miraklo ŝajnas al mi tio ke li tiom amplekse verkis, laŭ mia peto, pri la disvolviĝo de tiu ekspedicio, des pli ke li devis fari tion meze de la penoj kaj laboroj de tiom laciga celo.
La priskribo de lastaj tagoj de tiu vojaĝo, ja, ne havas intereson de vidpunkto de interesitoj pri montaraj aferoj. Estis tagoj de turismo, de ĝuado kaj ripozado el la penoj de la mont-marŝado kaj grimpado. La fotoj prezentataj en ĉi tiu lasta paĝo de la raporto montras tiun turisman karakteron de tiuj tagoj. Krome, ne ĉiuj el tiuj fotoj apartenas al la urbo Mendozo, ĉar en tiuj tagoj ne ĉiuj membroj de la ekspedicio troviĝis tie; aliaj estis en Bonarero, Kordovo…

El la foto-kolekto de Cristian.

El la foto-kolekto de Enrique.

El la foto-kolekto de Isabel.

El la foto-kolekto de Jaime.

El la foto-kolekto de Margarita.

Resuma foto-kolekto de Alejandro.


Post tiuj ferio-tagoj en Argentino okazis la reveno de ĉiuj membroj de la ekspedicio al ilia Asturia regiono, en Hispanio. La foto-raporto de la reveno alportas kiel kuriozaĵo kelkajn fotojn, faritaj ekde la aviadilo, de la Anda Montaro kiu estis, dum pli ol du semajnoj, kvazaŭ hejmo de tiuj mont-grimpistoj. Eĉ se iome kovrita de nuboj, tamen bone videblas sur tiuj fotoj la impona bildo de tiu granda montaro.

Revena vojaĝo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


La lastaj fotoj de ĉi tiu raporto estis faritaj en la flug-haveno de Asturio je la alveno de la ekspedicio de la Akonkagvo. Tiu akto estis modere kaj modeste apoteoza: kelkaj amikoj kaj gekonatuloj de la montgrimpistoj atendis ilin en tiu loko, kaj inter la salutado kaj gratulado ne mankis iom da tradicia regiona muziko de tamburo kaj sakŝalmo.

Alveno al la flug-haveno de Asturio.