Lastfoje tagiĝas por ni en Placo de Mulinoj. Post la matenmanĝado ni pesis la sakojn kiuj estos portataj de la mulinoj malsupren, al la enirejo de la Akonkagva Parko. Ĉio disvolviĝas tro malrapide por formarŝi je la horo kiun ni planis: la 9ª horo. Kiam ni faras la elir-kontrolon iu funkciulo transdonas al ni sufiĉe kompletan demandilon kiun, laŭ li, oni povas plenumi dum 7 minutoj, sed la afero rezultas pli longdaŭra. Kiam ni vere foriras el Placo de Mulinoj estas la 10:30 horo. Oni atendas nian alvenon al Horcones je la 17:00 horo por nin transporti al Mendozo, ĉio en la sama tago.

Adiaŭo al la PLACO DE MULINOJ. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Adiaŭo al la PLACO DE MULINOJ (PLAZA DE MULAS).
Lastaj fotaĵoj en PLACO DE MULINOJ.
Komenciĝas la malsuprenirado el la PLACO DE MULINOJ.
Trairante la Akonkagvan Parkon.

Baldaŭ Toño preterlasas nin, iomete poste ankaŭ Cristian malaperas de antaŭ ni kaj fine ankaŭ Isabel marŝas pli rapide ol ni: Sonia kaj mi. Estas evidente ke la laciĝo pro la marŝado tra la Akonkagvo pli efikis sur Sonia. Jam hieraŭ ŝi tre malfacile povis malsupreniri el Kondor-Nesto kaj hodiaŭ ŝajne pliakriĝis la doloro en iu el ŝiaj kruroj. Tial ni marŝas pli malrapide ol konvene por alveni je la 17:00 horo en Horcones.

Malrapida subenirado de la Parko de la Akonkagvo. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Niaj pakaĵoj estas portataj de mulinoj.
La mularoj preterlasas nin.
Plurfoje ni devis transi riveron.
Sonia spertas egan lacecon.

Eble pro nia laceco, ĉi tiu trairado ŝajnas al ni pli longa ol je la supreniro, antaŭ du semajnoj. La horoj pasadas kaj la vojo fariĝas senfina. Iompostiom mi ekkonscias ke estos al ni tre malfacile alveni je la 5ª horo vespere al la interakordita loko. Antaŭ ni, de antaŭ multe da tempo ni vidas neniun el niaj gekunuloj. La mularoj senĉese preterlasas nin, inter ili iras tiu kiu portas niajn sakojn.
Dufoje ni devis transi la riveron kaj tio rezultas sufiĉe komplika pro ĝia granda akvo-fluo. Laŭ ni alproksimiĝas al Confluencia, mi pli kaj pli prikonsideras la eblecon ke ni la sekvan nokton ne pasigos ankoraŭ en Mendozo; ĉiukaze estas evidenta ke ni ne alvenos al Horcones por la kvina horo vespere. Nia pasado tra Confluencia okazas kvaronon antaŭ la kvara horo, tial, eĉ sufiĉe malsataj, ni ne haltas, eĉ por iome trinki, sed tiam ni aŭdas la voĉon de Isabel alvokante nin.

Trairado de la Parko destine al CONFLUENCIA. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Tie, en la tendoj de la Baza Kampo troviĝas ĉiuj tri: Isabel, Cristian kaj Toño manĝetante kaj trikante sukon antaŭ la daŭrigadoon de la marŝado. Vidante ni ke ili tiome estas trankvilaj, ni esperis ke tio rezultas el horarŝanĝo, sed kiam ni alvenis ĉe ili, ili konfirmas al ni ke la horo de la renkontiĝo en Horcones daŭre estas planata por la 5ª vespere. Ni partoprenas kun ili en la proviantado dum malmultaj minutoj. Tie troviĝis Marcos, nia kara kuiristo de Plaza de Mulas. Ni adiaŭas lin kaj la ceterajn konatulojn, kaj ĝuste je la kvara horo ni troviĝas denove survoje. Tiuj funkciuloj de Confluencia, vidante nian prokraston, promesis alvoki per radio komunikante la neceson atendi nian alvenon.

Antaŭ kaj post la tendaro de CONFLUENCIA. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Aperas la unuaj signoj de vegetala vivo.
Alvenante al CONFLUENCIA.
Glaĉero.
Post CONFLUENCIA pliakriĝas la deklivo.

Toño kaj kune kun li Isabel antaŭeniras preterlasante nin denove. Malantaŭe iras Cristian, Sonia kaj mi. Nun ni iras pli rapide ol antaŭe profitante ke la deklivo estas pli granda. Dorse de ni restadas la impona silueto de la Akonkagvo. Estas la konvena momento momento por fari iujn lastajn fotojn de tiu granda montaro. Baldaŭ ni definitive ĉesos vidi ĝin kaj eble niaj okuloj ne plu vidos ĝin aliokaze.
Ni alvenas al Horcones je la 5:35 horo kaj antaŭ la ekveturo por reveni al Mendozo ni devas pasi novan elir-kontrolon. Ĉiuj demandas al ni ĉu ni sukcesis alveni al la pinto de la Akonkagvo kaj ni fieras respondi jese. La buseto kiu atendas nin alportos nur la kvin personoj de nia grupo. Nun, jes ja, niaj okuloj vidas lastfoje la neĝintan pinton kiu altiris nin al tiu ĉi parto de la mondo, kaj ni foriras.

Fotoj ekde la elirejo de la Akonkagva Parko. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Lastaj fotoj de la Akonkagva pinto.
La Akonkagvo ekde HORCONES.
Ni adiaŭas la Akonkagvon.
La enir/elir-ejo de la Akonkagva Parko.

Survoje nia veturilo haltas por preni niajn sakojn, kiujn la mulinoj estis portintaj ĝis la proksimaĵoj de Penitentes. Ekde ĉi tie atendas al ni pli ol du horoj da veturado ĝis nia alveno al Mendozo, kaj ni estas tro lacaj por ke la konversaciado fluu. Ni iome dormetis dum la veturado; mi konservas fotaĵon kiun oni faris al mi en tiuj momentoj. Krome mi profitas la okazon ankaŭ por resumi kaj fari bilancon; mi pensas ke tiu bilanco estas pozitiva, tre pozitiva. Sed io tristigas min, mi pensas ke neniam plu mi revenos al ĉi tiu loko, kaj tio malĝojigas min.

Adiaŭ, Akonkagvo!.
Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Lasta foto de la Akonkagvo.

Kiam ni jam troviĝas proksime al nia destino mi pridemandis la ŝoforon pri la turismaj eblecoj kiujn ni havas por la tri tagoj kiuj restas al ni de nia vizito al Argentino. Li donas al ni pli da bonaj konsiloj ol ni povos sekvi. Fine ni reunuiĝas kun la ceteraj gekunuloj de nia ekspedicio, denove en la Dua Baza kampo, aŭ, almenaŭ kun granda parto el ili ĉar iuj ne troviĝas ĉi tie. Jaime, Andrés kaj Fernando troviĝas en Bonaero siaflanke kaj en la sama urbo sed aparte troviĝas ankaŭ Enrique Loredo kaj Alejandro. La cetero estas ĉi tie atendante nin kaj partoprenante en nia sama ĝojo.
Baldaŭ estiĝas ĥaoso, iuj volas sin duŝi, aliaj preferas instaliĝi, mankas iuj pakaĵoj, aliaj ne aperas, iuj volas foriri por partopreni en kanoto-sportado… La halo plenas da bruado pro la renkontiĝoj kaj la adiaŭoj. Margarita foriras ĉi-noktre, sola, destine al Kordovo, Kike kaj Sevillano pretaj por adresiĝi al la kanoto-sportado trenas kun ili Isabel-n kaj Cristian-n, kiuj, sen antaŭa duŝado kaj portante samajn vestaĵoj kiuj ili alportis el la Akonkagvo, foriras kun ili.
Iompostiom fariĝas trankvila etoso kaj, finfine, post multaj tagoj en kiuj ne eblis tio, mi povis ricevis delican duŝadon kiu eligas el mi la polvon de la vojo, la ŝiviton de multaj tagoj kaj ankaŭ multe da laceco. Puraj vestaĵoj kaj jen ni troviĝas denove en la somera sezono. Vivu la Mendoza somero!.
Por noktmanĝi, Raúl, Toño, Toño, Carlos, Luis, Sonia kaj mi adresiĝas al iu restoracio, “Sinjoro Buqué”, al kiu invitas nin Baza kampo, kaj kiu estas multe pli bona ol tiu ĉambraĉo kie ni manĝis en antaŭaj okazoj. Hodiaŭ la sola temo por konversaciado estas la Akonkagvo, la travivaĵoj de ĉiu el ni, kaj opinioj kaj prikonsideroj pri tiuj eksterordinaraj tagoj kiujn ni travivis.
Fine, tre feliĉaj, ni revenas al la gastejo kaj, ĉar mi dormis nenion la antaŭa nokto, nun mi dormas mirinde bone. Tamen antaŭ la ekdormiĝo mia lasta penso estas por bedaŭri la perditan okazon de Holmo Korno, Kia bedaŭro!

El la foto-kolekto de Isabel.