La afero finiĝis, ni foriras. Ekde nun la celo estas reveni al la urbo Mendozo por tie ĝui dum pluraj tagoj je vera ripozado antaŭ la reiro al nia kara Asturio. Ni tute ne leviĝas frue, nun estas neniu hasto. Tre trankvile ni preparas la matenmanĝon, malmuntas la tendojn, pretigas la dorsosakojn kaj fine komencas la subeniron al Kondor-Nesto. Kompreneble, tie restas neniu el niaj gekunuloj. Tie atendas nin nur un tendo en kiu ni metis la aĵojn kiuj restis en tiu kampadejo: tiuj grimpiloj (krampoj) kaj glaci-pioĉeto kiuj ne estis al ni necesaj, iom da manĝaĵo, malpuraj vestaĵoj…
En Kondor-Nesto, al niaj tornistroj, jam plenaj, ni devas aldoni nun iun gravan superŝarĝon kaj precipe serion da novaj pakaĵoj kiuj rezultas malfacile kupleblaj. Tiom da ŝarĝo iomete malkuraĝigas nin, kaj ni decidas ke la plej bona inter la manĝaĵoj konvenas esti konsumita nun: pli da fortoj kaj malpli da pakaĵoj. Ni faras la lastan manĝaĵon en tiu loko; la tagmanĝado, spite al ni longa restado je tiu ĉi alteco, rezultas tre bone provizita, fromaĝoj, kolbasoj, tinuso kaj nugato. Fine ni turnas nian dorson ankaŭ al Kondor-Nesto, kvartaga hejmo por ni, kaj komencas la malsupreniradon al Placo de Mulinoj.
Jam estis dirite kiom rapida estas la irado tra tiu vojo kiam o ni trairas ĝin malsupren. Eĉ tiele, ĉi foje ni eŝtis malpli rapidaj ĉar ni iras tro ŝarĝitaj kaj la penado de la antaŭaj tagoj efikas nun esente en niaj korpoj. Ni eĉ ne alproksimiĝas al Placo Kanado kiu restas je nia maldekstra flanko, ni rekte aldirektiĝas al Placo de Mulinoj, nia baza kampadejo.
Tie ĉi la aferoj ŝanĝiĝis dum nia foresto; jam ne troviĝas ĉi tie Bibiana, kaj ankaŭ ne Marquitos, nia brila kuiristo. Ankaŭ ne troviĝas ĉi tie niaj gekunuloj, escepte Cristian kiu restis atendante mian alvenon por iu lasta alsalto al iu monto, konkrete al Holmo Korno antaŭ nia definitiva foriro el la montaro. Ni estis interokordinte ke hodiaŭ matene ni farus tiun supreniradon sed tial ke ni ne povis reveni hieraŭ al Kondor-Nesto perdiĝis tiu ebleco. Mi, kun pento pro mia malĉeesto, oferas al li eliri dum la nokto por tio monto-supreniro, kaj Cristian akceptas tiun proponon.
Tiel interakordinte, la malgrandan restaĵon de la tago ni dediĉas al la ripozado kaj preparado de la ekipaĵoj kiuj morgaŭ devos esti transportataj de la mulinoj. Ni profitas la tempon ankaŭ por konversacii kun niaj novaj najbaroj en la tendaro, tiuj kiuj alvenis dum ni estis en la altaĵoj; estas kelkaj grupoj de Asturio kaj tri knaboj el Miranda-del-Ebro (Burgos). Krome ni informiĝas pri kelkaj konatuloj, iuj el kiuj ŝajnas ke ili troviĝas en ĉi tiu sama granda kampadejo sed iu el ties malproksimaj tendaroj.
Por la noktmanĝado ni kuniĝas 13 gekonatuloj, ni manĝis kvazaŭ en familia rondo, pli ol la ceteraj noktmanĝoj kiujn ni havis ĉi tie. Tamen mankas nun multaj el la membroj de nia ekspedicio, kiuj troviĝas jam en Mendozo. Kun Cristian mi eliras je la 23:45 horo por supreniri la Holmo Kornon, laŭ konsilo Dani, iu portisto de Baza Kampo, ĉar komence nia ideo estis dormi ĝis la 3:00 horo.

Malsuprenirante al la BAZA KAMPO Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Tagmanĝante en KONDOR-NESTO.
En la tendaro en KONDOR-NESTO. Sonia.
Survoje al la PLACO DE MULINOJ.
La Baza Kampo PLACO DE MULINOJ.

La nokto estas absolute ideala, tute konvena por grimpi sur montoj: agrabla temperaturo, neniom da vento kay iu bela plenluno. Ĉio estas perfekta, escepte la kunulo, kiu post malmultaj horoj je marŝado kaj kiam la afero prezentiĝas reale alloga, deklaras ke li estas tro laca por daŭrigi la marŝadon. Mia frustracio estas senlima, restas nur turni la dorson al la monto kaj reveni kun la bebo. Mi kaŝas mian aflikton, kaj al mi mem mi ĵuras kaj promesas ke estontece mi pli bone elektos miajn akompanantojn, precipe por noktajn marŝadojn. La perdo de tiu ĉi nokto estas neriparebla doloro. Ni turnas la dorson al belega monto de 5.400 metroj alte kaj revenas al la tendaro. (1)
Iomete post la kvara horo ni troviĝas jam revene en la kampadejo; ni trinkas iomete kaj kuŝiĝas por dormi, sed mi estas tro frustrita por kapabli dormi, kaj dediĉiĝas, ĝis post la 6:30 horo, al la skribado de ĉi tiuj taglibraj notoj.

La kvar protagonistoj de la hodiaŭa raporto ne multe fotis en ĉi tiu tago. Sed kelkaj el la ceteraj membroj de la sama ekspedicio, kiuj troviĝas ankoraŭ en la Anda Parko, faris belajn fotojn de ties restado en tiu ĉi montara medio. Sekve oni prezentas iujn el tiuj foto-raportoj.

El la foto-kolekto de Alejandro.

El la foto-kolekto de Cristian.

El la foto-kolekto de Enrique.

El la foto-kolekto de Jaime.

El la foto-kolekto de Margarita.


(1) La tradukanto de ĉi tiuj taglibraj paĝoj, patro de la raportinto, ne kapablas kaŝi sian miron kaj stuporon antaŭ tiu fakto de ulo kiu, post du alsaltoj, en sinsekvaj tagoj, al la Akonkagva pinto, kaj tramontara marŝado dum preskaŭ la tuta sekvinta tago, ankoraŭ entreprenas kroman grimpadon, nokte!, al monto 5.400 metrojn alte!, kaj acide kritikas la kunulon kiu, pro laceco, ne plu povas montgrimpi.