Dua tago de alsalto al la mont-pinto. Ni ekiras je la 5:45 horo. Ankoraŭ noktas sed post malmulte da tempo tagiĝos. La nokto estis trankvila, ventas malpli ol la antaŭa tago. Ĝenerale, la tago estas multe pli bona, malpli malvarma ol la antaŭa.
Ni estas kvar kaj antaŭmarŝas destine al la montpinto; tra la vojo ni renkontiĝas kun multaj personoj kiuj adresiĝas al la sama celo. Je la mateniĝo ni vidas la ampleksan ombron de la Akonkagva monto; ĝi estas grandioza spektaklo.

Mateniĝe la ombro de la Akonkagva monto projekciiĝas sur la horizonton. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.


Baldaŭ evidentiĝas ke Sonia iradas kun pli da peno ol la ceteraj ni; mi sugestas al Toño ke li kaj Isabel antaŭenmarŝu dum mi restas kune kun Sonia por marŝadi pli malrapide kune kun ŝi. Kvankam ili faras tiele, poste ili atendas nin en la Rifuĝejo Sendependeco. Al Sonia rezultas tre malfacile alveni tien; ŝajnas al mi ke ŝi ne sukcesos alveni al la mont-pinto. Ankaŭ mi estas lacega pro la hieraŭa penado kaj mankas al mi la fortoj sed mi alfrontas denove la iradon tra la Kanaleto. En la Rifuĝejo Sendependeco ni multe insistas pri la neceso manĝi kaj hidratiĝi. Ni definitive interakordas ke Toño kaj Isabel intencu alveni al la pinto antaŭe. Sonia kaj mi, kun grandaj duboj, intencos supreniri iomete pli, laŭ pli malrapida ritmo, kaj ni vidos kio eblos al ni. Ni interakordas interparoli per radio je la 14a horo.
Sed post la Rifuĝejo Sendependeco ĉio iras pli bone. Kvankam post tiu loko la vojo supreniras laŭ sufiĉe granda deklivo, tuj poste komenciĝas la Trairejo de la Granda Transporto kiu komence estas ia horizontala vojo. Nun Sonia marŝas laŭ multe pli bona ritmo kaj tiam mi konstatas ke ni adresiĝas rekte al la pinto. Ni multe devis peni por alveni al la Kanaleto, sed ni, ja, alvenis.
Proksimume je la 12:00 horo ni entreprenas la inkuban suprenmarŝadon tra tiu infera irejo laŭ ritmo ege malrapida sed tamen ni supreniras. Je la dekkvara horo, laŭ interakordite, estante tiam ni meze de la Kanaleto, ni interparolis per la radio kun Toño. Li kaj Isabel marŝas pli antaŭe ol ni sed tamen eble ili ne troviĝas tre malproksime ĉar Toño diras ke li estas vidante nin. Dum la tuta marŝado li senĉese kontrolis nin pervide.
Ekde ĉi tie restas al ni nur kunpremi la dentojn kaj malrapide, tre malrapide, alproksimiĝi al la fina celo. La haltiĝoj de Sonia estas pli kaj pli longaj kaj mi maltrankviliĝas pli kaj pli ĉar nia horaro tute ne estas konsilinda. Mi senĉese admonas ŝin por ke ŝi iru pli rapide sed ĉiam ŝi respondas al mi ke tio ne eblas. Isabel kaj Toño alvenas al la pinto je la 15:45 horo. Kaj ili restas tie atendante nian alvenon.
La lastaj metroj antaŭ la pinto estas por mi kvazaŭ agonio ĉefe pro tio ke mi vidas ke Sonia avancas preskaŭ nenion, kaj kiam ni estis en Placo de Mulinoj la guardistoj konsilis al ni ke ni revenu se je la 16:00 horo ni ne estis atingintaj la montpinton. Rezultas jam evidenta ke tio ne eblos, sed ni ne revenos nun, tiom proksime al la celo. Konvenas ke la malfruo estu kiel eble plej malgranda. Mia plej granda timo estas la ebleco ke iu gardisto de la Parko troviĝu supre kaj alveninte ĉi tiu horo li ne permesu pasi al la personoj kiuj alvenas malfrue. Sonia kaj mi marŝas la lastaj, neniu alvenos hodiaŭ al la pinto post ni, sed tiuj kiuj iras ĝuste antaŭ ni, iu virino tre malsperta kaj ties gvidanto, ne marŝas tre distance antaŭ ni. Kvankam pasadas la minutoj post la 16.00 horo, ankaŭ ili ne revenas.

Ripetiĝas la penega suprenirado; vidaĵoj. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Manĝado en la RIFUĜEJO SENDEPENDECO.
Manĝado en la RIFUĜEJO SENDEPENDECO.
Sonia ne kapablas marŝi tiel rapide kiel la ceteraj.
Anda pejzaĝo vidata dum la suprenirado.
Preterpasinte la TRANSIREJOn DE LA GRANDA TRANSPORTO.
Alvenante al la KANALETO.
Trairante la inferan KANALETOn, al Sonia ne eblas iri pli rapide.
La supro de la KANALETO, proksime al la pinto.

Inter la 16:30 horo kaj la 16:45 horo ankaŭ ni atingas la mont-pinton, kaj kontraste al la mensa konfuziĝo kiun mi suferis hieraŭ, hodiaŭ por mi ĉio estas reala, ĉio estas klara, ĉio estas vera, estas por mi neniu dubo pri tio ke ni troviĝas en la Akonkagvo, la pinto de la Anda montaro, Amerika Kontinento, de la Aŭstrala Hemisfero, la plej alta pinto esceptante la pintojn de la Himalaja mont-ĉeno. Estis sukceso; 10 el la 17 membroj de nia ekspedicio metis siajn piedojn sur “La Ŝtona Sentinelo”, tre pretersuperinte la averaĝon, 1 el ĉiu 3, tre pretersuperinte la tri personoj kiujn aŭguris la prezidanto de nia Klubo. Estas granda sukceso. Isabel estas en ekstazo. Ŝi kantis je 7000 metrojn alte kaj nun kiam ni alvenas ŝi ĉirkaŭbrakas nin, ŝi estas la imago de de la ĝojo.

El la foto-kolekto de Isabel.


Nia restado en la “Amerika Koloso” devas esti mallonga ĉar estas jam malfrua horo. Sed estas tempo por fari fotadon kaj miri la pejzaĝajn vidaĵojn kaj por trinki bongustan cinam-aroman teon kiun oferas al ni Toño. En la mont-pinto troviĝas nun nur la kvar membroj de nia grupo kaj la virino kaj ties gvidanto, kiujn supreniris antaŭ ni kaj kiuj estas telefonante. Ankaŭ tiu virino plenas je feliĉo.

Bildoj en kaj ekde la Akonkagva pinto. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Sonia pen-trairas la lastajn metrojn antaŭ la pinto.
Fine staras niaj piedoj sur la Akonkagva pinto.
Ni ĝuas la momenton de la kronado de la Akonkagvo.
La hispana respublikana flago sur la mont-pinto.
La Asturia flago, kiun ni portis.
Sonia kaj Honorio sur la mont-pinto.
Sonia kaj Isabel sur la Akonkagva pinto.
Isabel. Fone la suda pinto de la Akonkagvo.
La suda valo piede de la Akonkagva pinto.
La suda aŭ malantaŭa flanko de la Akonkagvo.
Malsuprenire el la Akonkagva pinto.
La vertikala Ŝtonego meze de la TRAIREJO DE LA GRANDA TRANSPORTO.
Malsuprenirante el la Akonkagva pinto, kiun ni kronis hodiaŭ.
La Akonkagva pinto, kiun ni kronis hodiaŭ.
Postlasante la Akonkagvan pinton, kiun ni kronis hodiaŭ.
La pinto de la Akonkagvo, sur kiu ni staris hodiaŭ.
Revene al la tendaro post penega dumtaga mont-tramarŝado.
La KAMPADEJO BERLINO.
Finvespere de tiu intensa tago.
Anda pejzaĝo fine de la tago.

Ni devas forlasi ĉi tiun celitan montpinton kaj ekiri malsupren. Dum nia irado ni preterpasas kelkajn grupojn gvidatajn kiuj marŝas pli malrapide ol ni. La teruran Kanaleton oni trairas multe pli rapide je la subeniro, poste la Trairejo de la Granda Transporto je la reveno estas deklive malsupren kaj tial estas facile trairata. Baldaŭ ni troviĝas en la Rifuĝejo Sendependeco. Ekde tie ĉi la malsuprenirado fariĝas pli malrapida ĉar Sonia estas jam tre laca kaj ŝanceliĝas kiel ebriulino. Denove formarŝas antaŭ ni Isabel kaj Toño, kaj denove mi restas malantaŭe kun Sonia malsuprenirante pli malrapide. Ĉiukaze ni alvenas al la Kampadejo Berlino kiam ankoraŭ estas lumtago, proksime al la noktiĝo, sed ankoraŭ dumtage.
Isabel kaj Toño jam estis entreprenintaj la taskoj de degeligado de neĝo por la noktmanĝo. Dum la lastaj du tagoj nia hidratigo ne atingis la rekomenditan gradon kaj ni sufiĉe soifas. Ni devas tranokti pluafoje en la Kampadejo Berlino, trianokte, kvankam ni estus preferintaj pasigi ĉi tiun nokton en Kondor-Nesto. Sed tio ne multe gravas, ni estas lacaj kaj emas dormi, kaj la malvarmo ne estas speciale alta. Mi translokiĝas al la tendo de Toño por esti du en ĉiu tendo, kaj mi pasigas la plej bonan nokton el ĉiuj ekde kiam mi troviĝas en Argentino, sen aspirino nek paracetamolo, vekiĝante neniufoje dum la tuta nokto. Mi dormas, finfine, bone.