Alvenis la horo de la vero!, esti aŭ ne esti, jen la afero! Je la 2ª horo kaj duono frufrumatene mi vekas la kvin personojn kiuj akompanos min en la unua skipo. Kiel antaŭvideble, Carlos ne leviĝas. Fine Sonia, Isabel, Alejandro, Toño kaj mi ekiras ĝuste je la kvara horo ekipitaj per ĉiuj ŝirm-vestaĵoj je kiuj ni disponas kun la “Goretekso” sur la “Plumo” (specialaj vestaĵoj kontraŭ la malvarmo). Hodiaŭ terure malvarmas kaj krome estas ankoraŭ sufiĉe forta vento. Ŝtrumpoj, gantoj kaj botoj ne sufiĉe evitas ke manoj kaj piedoj iompostiom malvarmiĝu.

En la lasta kampadejo antaŭ la alsalto al la montpinto. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Isabel. Sonia. Honorio (mi).
Toño kaj Raul. Enrique Loredo. Cristian eliris la lasta, jam post la tagiĝo.

Kvankam ankoraŭ plennoktas la vojo kondukanta al la pinto estas tre evidenta kaj facile trairebla. Isabel kaj Alejandro, pli fortaj, marŝas ĝuste post mi, sed Toño kaj Sonia postrestas kaj ni devas atendi ilin. Isabel maltrakviliĝas ĉar siaj piedoj pli kaj pli malvarmiĝas kaj timas ties glaciiĝon; ŝiaj botoj ne estas plastaj. Je ĉi-tiu alteco la malvarmo estas terura, miaj botoj, jes ja, estas plastaj kaj eĉ tiele miaj piedoj doloras pro la malvarmo. Iomete post la sesa horo, kun la unua lumo de la mateniĝo, Raúl, kiu eliris el la tendaro unu horon post ni, estis jam atinginta nin. Iom poste faris tion ankaŭ Enrique. Kiu certe ne alvenos estas Toño Fierro kiu pro la forta vento decidis reveni al la kampadejo tuj post lia eliro el tie. Isabel tre nervoziĝas pro la afero de la malvarmego kaj la senĉesaj haltoj por atendi Sonian kaj Toñon. Tial fine ŝi decidas ne halti kun mi sed sekvi la iradon post Raúl.
Ĝuste en la proksimaĵoj de tiu loko (mis)nomata Rifuĝejo Sendependeco okazas la katastrofo: Alejandro, kun distordita mieno pro la laciĝo kaj la malvarmo retroiras kas komencas malsupreniri. Jam nenio kaj neniu povas igi lin ŝanĝi sian ideon, li rezignas ĉiun klopodon alveni al la montpinto. Dum mi estas interparolante kun li mi vidas ke ducent metrojn antaŭ mi estas okazante io malbona: Isabel kaj Raúl haltis kaj estas interparolante. Io okazas al Isabel, subite, hororo!: ili retroiras kaj revenas al ni. La problemo estas ke la piedoj de Isabel pli kaj pli malvarmiĝas kaj ŝi obsedas antaŭ la ideo suferi pied-glaciiĝon. Raúl insistas pri tio ke ŝi devas tuj entrepreni la malsupreniradon. Alvenas Enrique kaj opinias sammaniere. Isabel ploras antaŭ la perspektivo ne alveni al la pinto sed ŝi estas tro timigita por daŭrigi la supreniradon. Mi argumentas kontraŭ ŝia reveno al la tendaro ĉar mi pensas ke la malvarmo de ŝiaj piedoj tute ne malsamas ol tiu kiun ankaŭ mi estas suferanta. Sed fine Isabel revenas al la Kampadejo Berlin kaj Sonia akompanas ŝin: du novaj retiriĝoj.

Frumatena ekiro; unuaj problemoj. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Unua taglumo.
Toño kaj Sonia tro malantaŭas.
Mateniĝa pejzaĝo dum la suprenirado.
Isabel revenas al la kampadejo BERLIN.

Mi restas dum kelkaj momentoj komociita ne povante kredi tion kio estas okazante. Poste mi reagas kaj rapidas por reunuiĝi kun la ceteraj kiuj restas. Nun ni estas nur kvar: Toño, Raúl, Enrique kaj mi. Kiam ni alvenas al tiu loko nomata: Trairejo de la Granda Transporto mi tre ĝojas pri tio ke Isabel kaj Sonia retroiris ĉar ĉi tie la malvarmo kaj precipe la vento estas teruraj. Laŭlonge de la tuta Trairejo, tre longa, estas nur unu vertikala roko kiu permesas ke tri aŭ kvar personoj sin ŝirmu dum iom da tempo kontraŭ la vento. Tie restis ĉiuj ni dum iomete da tempo antaŭ la alfrontiĝo de la dua parto de la Granda Transporto sufiĉe longa kaj ĉefe multe pli kruta.

Daŭras la penega suprenirado; vidaĵoj. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

La t.n. RIFUĜEJO SENDEPENDECO.
Suprenirado spite al malvarma vento.
La celata montpinto.
Pejzaĝo vidata dum la suprenirado.

La vojo fariĝas pli kaj pli malfacila ĉar nun ĝi pasas tra iu tereno tre malkompakta de granda deklivo kie senĉese oni riskas retroiri parton el tio kion oni sukcesis antaŭeniri. Tiu ĉi malagrabla irejo kondukas nin al la buŝo de la Kanaleto. Estas tiam kiam de malantaŭe alvenas Cristian, Diego kaj Kike, la lastaj el nia grupo, kiuj eliris el la tendaro je la sesa horo kaj kvarono. La Kanaleto estas terura, senfina, kaj efikas sur mia menso stompante la realaĵon. Ni pretersuperis altecon je 6.600 metroj, kaj la manko je sufiĉe da oksigeno havas sekvojn kiujn mi neniel estus atendinta. Mia cerbo iompostiom ĉesas normale funkciadi. Fine restas al mi unu sola penso: mi devas supreniri, sed ja mi ne scias kion mi estas suprenirante.

Lastaj voj-partoj antaŭ la mont-krono. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

La TRAIREJO DE LA GRANDA TRANSPORTO.  Meze de ĝi, la roka ŝirmejo. Enirejo de LA KANALETO. LA KANALETO.
En LA KANALETO. Raul. La suda pinto de la Akonkagvo. Lastaj metroj antaŭ la pinto.

La lastaj metroj ŝajnas senfinaj. Dum ties trairado mi perdas la vojon kaj fine mi alvenas al la pinto pere de iu simpla grimpado. Suda pinto de la Akonkagvo, fotita ekde la plejalta pinto. En la malsupro de la foto oni povas vidi la mortinton. Musklaku sur la bildon por grandigi la foton.Estas tagmezo kaj mi estas la unua persono kiu metas siajn piedojn sur la pinto de la Akonkagvo en tiu ĉi 11a de januaro, sed mi konscias nenion; la loko ŝajnas al mi konata. Por kulmini mian mergiĝon en fantastan mondon, tie, en la pinto, kvazaŭ temus pri la plej normala afero, estas iu mortinto. Komencas alveni membroj de aliaj ekspedicioj kaj ili pasas apud la kadavro kvazaŭ tio estus afero tute normala. Mi pensas ke tio ne estas reala, sed nur frukto de mia imago. Alvenas miaj kunuloj: Diego, Kike, Enrique, Raúl kaj iomete poste Cristian. El la dorso-sako mi eltiras la alportitan ĉampanon kaj ni tostas, ni faras al ni fotojn kun la alportitaj flagoj, sed mi neniam konscias pri la fakto ke mi troviĝas sur la Akonkagvo. Mi sentas kvazaŭ mi estus sonĝanta kaj tial mi faras multajn fotojn al ĉio, eĉ al la mortinto, ĉar en mia paranojo mi pensas ke nur tio, kion mi povos vidi la sekvajn tagojn sur fotoj, mi scios ke estis realaĵo. Realaĵo kaj fikciaĵo estas en ĉi tiu momento du mondoj kiujn mi ne kapablas distingi.

Kronante la Akonkagvan pinton.


Miaj kunuloj komencas malsupreniri kaj mi restas en la pinto atendante la alvenon de Toño, la sepa kaj lasta de nia ekspedicio kiu devos veni. Li malfruiĝas multe da tempo kaj dume kiuj ja alvenas estas du policanoj de la Parko, kiuj venas por forporti la kadavron. Tial ke ankoraŭ restas iom da ĉampano mi invitas ilin kaj ili ĝin drinkas kun plezuro. Alvenas Toño kaj tiam mi sufiĉe malbonfartas. Mi urĝas lin foriri sed li volas plenumi la tutan kutiman protokolon kaj dediĉiĝas al la fotado de siaj flagoj kaj standardoj, inter ili iu flago de la t.n. “Popola Partio” de nia lando kun ties mevoj, kion mi estis devigita foti. Reprezalie, kiam li volis sin foti kune kun mi, mi devigis lin forte teni las respublikanan flagon de nia lando kiun mi estis alportinta.

Vidaĵoj ekde la Akonkagva pinto. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

La suda pinto, duaranga altaĵo de la Akonkagvo. Anda panoramo ekde la Akonkagva pinto. Pli da personoj de aliaj ekspedicioj supreniras tra LA KANALETO.
La suda pinto de la Akonkagvo vidata ekde la plejalta pinto. Pli da personoj de aliaj ekspedicioj supreniras. Fone, la suda pinto. Multaj personoj de aliaj ekspedicioj suprenirante tra LA KANALETO.


Ni komencas malsupreniri kaj estas tiam kiam mi pleje malbonfartas. Paralele al ni tra la dekstra flanko de la Kanaleto la du policanoj malsuprenigas la kadavron puŝante kaj igante ĝin rulfali suben tra la senfina ŝtona tereno. Homo kiu mortis pro infarkto estas rul-faligita suben tra la monto cent-foje kaj lia korpo iras ĵetata kaj batata kontraŭ mil ŝtonoj. Samtempe kiam ĉi tio okazas, tra la maldekstra flanko de la Kanaleto, 20 metrojn distance de tiu sceno, dekoj da personoj daŭre supreniras destine al la montpinto. Ŝajnas ne-reala, mi pensas ke mi miksas fantaziojn kun realaj faktoj sed mi ne kapablas distingi unujn el la aliaj. Denove mi fotas la dantecan spektaklon kaj poste mi rigardas en la kamerao (ĝi estas digitala fotilo) por konstati ĉu la atingitaj bildoj respegulas tion kion mi vidis, kaj, jes ja, tie aperas la samo kion mi vidas. Krome dum la tuta tempo mi sentas tiun malagrablan impreson ke, reale, mi jam estis travivinta la tutan aferon de la rul-ĵetado de la mortinto. Mi pli kaj pli malbonfartas, mi troviĝas tute paranojita, iuj personoj alparolas al mi kaj mi rigardas ilin kun imbecila mien-esprimo sed respondas nenion. Mi ne scias kio estas la realaĵo. Tiu stranga stato ektimigas min multe kaj mi jam ne plu atendas mian kunulon Toñon. Mi kuras kiel eble plej destine al la Kampadejo Berlino preterlasante la mortinton. Mi pensas ke eble mi havas cerban edemon kaj tial ĉiuj miaj paranojoj. Dum la subenirado mi haltas plurfoje por rigardi la faritajn fotojn kaj konstati ĉu estas vero ĉion kion mi havas enkape. Kiam mi alvenas al la Kampadejo Berlino kaj komencas interparoli kun la personoj mi komencas regi mian menson. Mi rakontas al ili la travivitan sperton de mensa perdo kiun okazigis al mi la alteco kaj krom ĉio ĉi mi bezonas ke iu el tiuj kiuj estis kune kun mi en la montpinto konfirmu al mi ke estis iu mortinto.

Inkuba malsuprenirado el la montpinto. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Kiam ni malsupreniras, aliekspediciaj personoj adresiĝas al la pinto.
Supre de la KANALETO, la lasta vojparto estas trairata de aliaj suprenirantoj.
La policanoj rul-faligas la kadavron.
Inter la KANALETO kaj la TRAIREJO DE LA GRANDA TRANSPORTO.
La TRAIREJO DE LA GRANDA TRANSPORTO.
La ŝirm-kapabla vertikala roko meze de la TRAIREJO DE LA GRANDA TRANSPORTO.
La RIFUĜEJO SENDEPENDECO.
Survoje al la KAMPADEJO BERLINO.
La revena vojo al la KAMPADEJO.
Fotita pejzaĝo revenante el la pinto al la tendaro.
Survoje al la tendaro.
Pejzaĝo. Proksime al la KAMPADEJO BERLINO.

Dum la tago Isabel estis preparante sian duan provon de alsalto al la pinto. Sonia promesis akompani ŝin kaj iros ankaŭ Tonio Fierro, kiu ne foriris hodiaŭ. Por tion fari, ŝi bezonas nur ke iu pruntedonu al ŝi plastajn botojn laŭ ŝia pied-mezuro. Sed okazas ke Sonia, aŭdinte mian rakontadon, ne emas reintenci la supreniradon. Isabel solvis la aferon de la plastaj botoj: Alejandro havas saman pied-mezuron ol ŝi kaj ties botoj bone taŭgas por ŝi.Isabel prizorgas siajn malvarmigitajn piedojn. Morgaŭ ŝi intencos la aliron al la pinto konvene ŝu-preparita. Morgaŭ estos dua alsalto al la montpinto fare de nia grupo. Iros Sonia, Isabel, Toño kaj denove mi, ĉar mi volas esti en la Akonkagva pinto plenkonscie, male ol hodiaŭ.
Carlos jam foriris el la Kampadejo Berlino y Alejandro ne faros novan provon. Malfrue, kiam ni maltrankviliĝis pro la ne-alveno de Toño, alvenas al la tendaro iu homo portante ties dors-sakon kaj iomete poste alvenis la propra Toño subtenata de iu gardisto. Li alvenas trolacigita kaj dehidratigita. Mi bedaŭras tion ke mi lasis lin sola dum la tuta malsuprenirado.
Hodiaŭ en la Kampadejo Berlino el nia grupo tranoktas nur Raúl kaj Toño unutende, Cristian kaj Kike en la dua tendo, Toño kaj Isa en la tria tendo, kaj Sonia kaj mi en la lasta tendo. Diego, Enrique y Alejandro troviĝas jam en Kondor-Nesto. Carlos estas jam en Placo de Mulinoj. Morgaŭ ni leviĝos malpli frue ol hodiaŭ por ne alfronti tiom malvarma vetero. Ni interakordas kun Toño ekiri je la kvina horo sed ĉar ni preparas la vekhorloĝojn por ke ili sonoru je la kvara horo mi supozas ke ni ne eliros antaŭ la kvina horo kaj duono; oni devas degeligi la akvon por la matenmanĝado.
Pri la homo, kies kadavron ni vidis en la montpinto, ni eksciis poste ke li estis iu junulo, hispano kiel ni, eble el la Valencia regiono, al kiu oni rekomendis ne entrepreni la suprenirandon al tiom alta loko pro la febla stato de lia koro. Lia morto okazis ĝuste je la montpinto, la tagon antaŭ nia suprenirado.
Jen mi rakontos iun prilingvan anekdoton, kiu okazis en rilato kun tiu ĉi evento. Kiam la du gardistoj estis suprenirante por retiri la kadavron, iu hispano kiu estis tiam malsuprenirante kaj renkontiĝis kun ili demandis al ili: Ĉu vi venas por preni la mortinton? Kompreneble, li faris la demandon en la hispana lingvo, kiun oni parolas ankaŭ en Argentino. La policanoj sentis grandan hororon kaj respondis: Ho, ne; tute ne, kompreneble! Por ke oni komprenu la hororon kaj la respondon de la gardistoj mi devas klarigi en la hispana lingvo estas du vortoj kiuj signifas “preni”. Tiuj vortoj estas: “agarrar” kaj “coger” (prononcendas “koĥér”). Nu, en Hispanio estas pleje uzata la dua el tiuj vortoj, kaj ĝuste tiun uzis la demandanto. Sed en Argentinio, kvankam oni parolas saman lingvon, la vorto “coger” havas tute alian signifon. Konkrete, ĝi signifas: fiki, koiti, seksrilati…