La 7an de januaro - 2006
Hodiaŭ ni supreniros al la kampadejo Berlin, lasta restadejo antaŭ la fina alsalto al la Akonkagva pinto, cele de porti tien kelkajn nutraĵojn kaj gason kiujn ni devos konsumi dum la tago antaŭ nia aliro al la montpinto. Tamen, ne ĉiuj ni supreniros al tiu kampadejo: post du tagoj plenaj da aktivado kaj en la antaŭtago de kromaj du penigaj etapoj, multaj inter ni konsideras konvena preni ripoztagon restante en Kondor-Nesto. Do, restos en siaj tendoj Sonia, Isabel, Margarita, Alejandro, Carlos… kaj supreniras la ceteraj sep ni: Diego, Kike, Enrique, Cristian, Raul, Tonjo kaj mi.
La vojo al Berlin ŝajnas al ni mallonga kaj elportebla, kaj rezultas malpli monotona ol la tuta suprenir-vojo ĝis Kondor-Nesto ekde Placo Mulinoj. Nia irado daŭris proksimume unu horon kaj duono kaj dum tiu tempo ni supreniris ian nivel-diferencon je iom malpli ol 400 metroj, kiu situigas nin en novan alt-mezuran rekordon: 5920 metrojn alte. La 6000-metra alto devos atendi ankoraŭ. Berlin estas deprimiga loko kie oni devas tre atente piediri cele de pied-tuŝi fekaĵon. La loko, kiu malbonodoras, disponas je tri malgrandaj rifuĝ-kabanoj el ligno, neniel dezirindaj, ĉirkaŭ kiuj amasiĝas la tendoj, estante sufiĉe limigita la spaco konvena por ties muntado. En la tuta ĉirkaŭaĵo de la tendaro, malantaŭ ĉiu eta ŝtono, estas multege da ekskrementoj klare signalitaj de pecoj da higiena papero. Post longa traserĉado, ni lasis niajn aĵojn en la malplej malbona loko cele de uzi ilin sekvontage. Kvankam jam tiam sajnis al ni ke la afero prezentiĝos malfacila ĉar la vento estis tre forta kaj ĝi, laŭ oni komunikis al ni, eĉ defaligis kelkajn tendojn. La personoj de aliaj grupoj kiuj en tiu momento estis muntante tendojn en Berlin spertis grandajn malfacilaĵojn por plunumi tiun taskon pro la troa forto de la vento.
Ni revenas al Kondor-Nesto por pasigi tien la ceteron el la tago. Kiel kutime, la irado malsupren estas rapidega y ni faras tion dum malmultaj minutoj. Ni alvenis al tiu kampadejo je la horo de la tagmanĝado, tiam jam Sonia estis okupiĝinta pri la tasko degeligi glacion por atingi akvon por la tuta tago (mi estis provizinta al ŝi sakon plena da glacio antaŭ mia foriro por la matena suprenirado). Ambaŭ ni tagmanĝis kun Isabel kaj Margarita en ĉi ties tendo kaj poste ni restis interparolante dum sufiĉe da tempo.
Laŭlonge de la vespero iompostiom konfirmiĝis nia timinda antaŭvido; la vento pli kaj pli fortas kaj malebligas ĉiun provon aliri al la mont-pinto. Hodiaŭ estas sabato kaj la gardistoj prognozas al ni fortajn ventojn ĝis la mardo; ili estas la samaj gardistoj kiuj hieraŭ estis dirintaj al ni ke troviĝis antaŭ ni kelktagan bonveteran periodon; kun la prognozoj de tiuj personoj tute ne eblas esti certa pri io. Ĉiukaze ŝajnas klare ke morgaŭ ni ne povos supreniri al Berlin kaj ni devos resti kroman tagon en Kondor-Nesto atendante la konvenan veteron.
Nun ni devas plifortigi la tendojn kiuj riskaj forflugi pelitaj de la uragano. Nia tendo estas sufiĉe ligita eĉ se oni devas iomete refortigi ĝin; kiu plej riskas estas tiu de Isabel kaj Margarita; mi helpas ilin plifirmigi ĝin alportante iujn grandajn ŝtonojn por ĝin ligi al tiuj ĉi. Tiam la vetero estis vere infera en Kondor-Nesto. Estas nia dua nokto en tiu loko, nokto de tre granda vento kiu minacas defaligi la tendon en ĉiu momento.

Unua kontakto kun la kampadejo Berlin.
Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Survoje al la kampadejo BERLIN.
Survoje al la kampadejo BERLIN.
Survoje al la kampadejo BERLIN.
La kampadejo BERLIN.
La kampadejo BERLIN.
Pejzaĝo ekde la kampadejo BERLIN.
En la kampadejo BERLIN.
En la kampadejo BERLIN.

La 8an de januaro -2006
Denove tagiĝas por ni en Kondor-Nesto kie ni troviĝas nun meze de huragano sed, almenaŭ miaflanke, la ĵus pasinta nokto estis tre bona, la plej bona ekde tiam, kiam mi eniris en la Akonkagva Parko. La tago prezentiĝas sufiĉe enuiga sed pro la veteraj kondiĉoj oni ne povas eĉ pensi pri la daŭrigo de la suprenirado. Feliĉe, ni estis alportintaj sufiĉe da nutraĵoj kaj gaso, kaj ni povas plidaŭrigi nian restadon je tiu ĉi alteco dum kelkaj tagoj sennecese malsupreniri por reprovizado.
Tamen la nova situacio rapide efikas sur ies animstato inter niaj ekspedicianoj, kaj Alejandro kaj Carlos parolas pri entrepreni malsupreniradon. Post ioma interparolado mia kun ili, ili decidas atendi kroman tagon sed iomete poste Carlos komencas prepari la dorsosakon kaj foriras destine al Placo Kanado. Restas ĉi tie nur 11 el nia ekspedicio.
Ni pasigas la tagon eltirante akvon per glacio-degeligado kaj en babil-rondoj inter ni. Mi memoris ke hieraŭ, je la malsuprenirado el la Berlin-kampadejo, mi vidis lokon kie estis iu mallarĝeta akvo-fluo; ni adresiĝis al tiu loko kaj post longdaŭra penado ni sukcesis plenigi per akvo la botelojn sennecese degeligi glacion. La procezo estas longdaŭra kaj penlabora sed almenaŭ ebligas al ni grandan ŝparon da gaso kaj ankaŭ da tempo. Sed, jes ja, la akvo estas iom malklara pro la sedimento kvankam, laŭ diras Margarita, tio ne gravas ĉar la loko ŝajnas tute sterila.
La granda surpizo de la tago estis tio ke alvenis al la kampadejo, tagmeze, Luis kiu supreniris sola ekde Placo Kanado. Ni tre ĝojas vidi lin sed li klarigas al ni ke sia intenco ne estas resti ĉi-tie; li malsupreniros denove por tranokti en Placo Kanado. Li komunukas al ni novaĵojn pri tiuj ĉiuj ceteraj ekspedicianoj, pri kiuj ni sciias nenion de antaŭ kelkaj tagoj, kaj aliajn okazintaĵojn kiujn ni jam konas, ekzemple tio ke Jaime estis evakuita pere de helikoptero ĉar li suferis altan temperaturon. Andrés kaj Fernando foriris jam, kaj hodiaŭ Toño kiu troviĝas jam en Placo de Mulinoj supreniros por tranokti en Placo Kanado kune kun Luis. Ĉi lasta sciigo estas ankaŭ granda novaĵo ĉar ni de antaŭ kelkaj tagoj estis sciintaj nenion pri Toño kaj nun konfirmiĝas sian revenon.
Luis denove malsupreniras sed ni interakordis perradian interkomunikadon por la 20 horo. Same ol dum la antaŭaj tagoj, tia interkomunikado ŝajnas ne-ebla kaj kiam mi mi estis preta rezignacii ni komencas ekaŭdi ion. Komence estas nur bruo sed post longa insistado ni sukcesis iomete interparoli. Fine la mesaĝo venas al ni klara: morgaŭ Toño, Luis kaj eble ankaŭ Carlos supreniros ĝis Kondor-Nesto. Niaflanke, ni ankoraŭ ne klare scias kion ni faros morgaŭ ĉar se la vento tion permesos ni ŝatuas definitive antaŭmarŝi al la Berlin-kampadejo. Tamen, la veter-prognozo kiu venas al ni el la gardistoj ŝajnas antaŭ-anonci ke tio ne eblos kaj ke ni devos atendi pluan tagon.
Pludaŭras la malkuraĝiĝo kaj venas nia tria nokto en Kondor-Nesto. Por mi estas alia terura koŝmaro tute komparebla al tiu de la unua nokto ĉi tie kaj mi dirus ke eĉ multe pli malbona ol tiu. Je la uua fojo mi ne venkas la malvarmon dum la tuta nokto. La kapo daŭre doloras al mi kaj en iuj momentoj mi spertas veran sufokiĝon. Eĉ ne kun la kuracilo “ibuprofeno” mi sukcesas plibonigi la situacion. Feliĉe jam proksime al la mateniĝo mi sukcesas dormiĝi kaj ripozi dum pluraj horoj. Sonia daŭre dormas multe pli bone ol mi. La vento daŭre blovas tre forte sed fariĝas iom pli intermita.

Malabundaj fotoj en atenda tago dum huragano. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Daŭra restado en KONDOR-NESTO.
Sub huragana ventego.
Devigita plu-ripozado en la kampadejo.
Pejzaĝo ekde KONDOR-NESTO.

La 9an de januaro – 2006
Estas antaŭ ni kroma enua tago en Kondor-Nesto. Pro la daŭra ventego, unuavide ni ne povas eĉ pensi pri la muntado de la tendoj en Kampadejo Berlino. Ni ne leviĝas frue kaj, kiam fine ni leviĝas, ni decidas rompi la monotonecon de tiom da senagado irante ĝis la Kampadejo Berlino. Tio utilas por ke Isabel, Margarita kaj Sonia, kiuj ne supreniris antaŭhieraŭ, finfine konu la lokon. Ni decidas eki la suprenmarŝadon je la 12.30 horo kaj ĉi foje iras ĉiŭj ni, kiuj restas nun el nia ekspedicio, tio estas 11. Tamen kvankam komence la ideo ŝajnis al mi bona ĉar tio signifis por ni iome ekzerci kaj pasigi la ceteron de la tago, poste pritaksite mi devas pensi ke eble estis eraro ĉar ni entreprenis la supreniradon en tre malbonaj kondiĉoj de malvarmo kaj vento, kaj tio misefikos sur la rezisto-kapablo tiel de Margarita kiel de Alejandro kiuj de nun alprenas la decidon forlasi ĉiun klopodon aliri al la mont-pinto kaj reveni morgaŭ al Placo de Mulinoj. Dum la cetero el la tago Isabel, mi kaj iu alia persiste intencas konvinki ilin forlasi tiun ideon. Ĉiumaniere mi intencas kuraĝigi ilin argumentante ke ni troviĝas jam tre proksimaj al la fino de nia suprenmarŝado, sed sajnas al mi ke ĉio senutilas ĉar ili prenis jam sian decidon kaj eble ili forlasos nin morgaŭ.
Komence de la vespero alvenas al Kondor-Nesto Toño kaj Carlos; kiu definitive ne faras tion estas Luis, kiu restis ripozante pro la hieraŭa laciĝo. Ni vere ĝojas pro tio ke Toño troviĝas denove inter ni. La sola eta problemo estas tio ke oni ne alportis plian tendon, do tiu de Alejandro, kiu estas unupersona, fariĝas tripersona.
La cetero el la tago ne alportas al ni pli da novaĵoj ol la antaŭaj tagoj. Ni jam ne plu devas degeligi glacion ĉar ni prenas la akvo el la malgranda flueto kiun ni malkovris hieraŭ kaj kiu fluas sufiĉe bone posttagmeze. Ĉi tiu afero estas pli grava ol ĝi ŝajnas kiam temas pri la plilongigo de nia restado je tiu ĉi alteco ĉar tiamaniere ni ŝparas grandan kvanton da gaso.
Ni ofte vizitas la gardistojn por demandi al ili la veteran prognozon por la sekvaj tagoj, kaj ni kodutas tiele ĉar ni ni konstatis ke ili ofte kaj facile ŝanĝas la ideon kaj la prognozon. Nun ili certigas ke ekde morgaŭ la vento fariĝos malpli forta kaj la venonta merkredo povos esti bona tago por nia alsalto al la pinto. Provizore ni faras jenan planon: morgaŭ ni suprenportos la tendojn al la Kampadejo Berlino por ripozi tie dum kelkaj horoj kaj post la 3a horo de la sekva tago ni intencos aliri al la pinto. Tiele pretendas fari 9 el ni: Isabel, Toño (de Moreda), Carlos, Enrique, Cristián, Diego, Kike, Sonia kaj mi. Estas dubo pri la alia Toño, kiu devos atendi por kontroli kiel li pasigas la unuan nokton en Kondor-Nesto antaŭ ol pensi pri la daŭrigo de la suprenirado. Siaflanke Raul decidas adaptiĝi al la situacio tiamaniere ke se fine ni estos naŭ li faros la aliron al la pinto ekde Kondor-Nesto mem cele de ke ni ne devu suprenporti pli ol tri tendojn. Se, male, fine akompanos nin Toño ankaŭ Raul faros tion ĉar tiukaze jam estos nepre necesaj kvar tendoj. Ĉiukaze estas klare ke Raŭl troviĝas pli forta ol ĉiuj ceteraj ni, la alteco ne misefikas sur li kaj li ne bezonas supreniri por dormi en tiu mizera truo kia estas la Kampadejo Berlino.
Cetere Sonia kaj mi pasigas la tempon kartludante kaj tiele alvenas por ni tio kio estos nia kvara nokto en Kondor-Nesto. Dum ĉi tiu nokto la vetero estas multe pli malvarma ol ĉiuj antaŭaj, kaj tiu aserto estas tute objektiva ĉar unuafoje la akvo glaciiĝas ene de la tendo. La nokto ne estis bona por mi sed tamen mi troviĝas multe pli bone ol dum la antaŭa nokto. Sed okazas ke ĉiufoje kiam mi konsultas la horloĝon mi konstatas ke pasis nur kvin minutoj ekde la antaŭa konsulto. Je la mateniĝo mi dormas iom pli senĉese. Konstatindas la fakto ke la vento, kvankam ĝi ankoraŭ persistas, fariĝas malpli intensa kaj senĉesa ol ĝis nun.

El KONDOR-NESTO al KAMPADEJO BERLIN: Ir-kaj-revena marŝado

La 10an de januaro -2006
Finfine! Ni ekiras destine al la Kampadejo Berlin. La afero ne urĝas al ni ĉar tiu nova por ni restadejo ŝajnas al ni tre malagrabla, sed tamen hodiaŭ ni tranoktos en tiu loko, nia lasta kampadejo antaŭ la aliro al la montpinto.
La tago prezentiĝas kun malpli da vento ol ĉiuj antaŭaj. Ni estis interparolante kaj decidis ke ni ekiros je la 14a horo. Sevillano malbonfartis dum la nokto kaj je la vekiĝo doloras al li la oreloj kaj la dorso. Spite al ĉio ĉi, li akompanas nin. Ankaŭ Toño venas ĉar li bondorme tranoktis. Kaj kiel granda fina surprizo, iamaniere atendita, ankaŭ Alejandro venas kune kun ni destine al la Kampadejo Berlin. Kiu persistas en la decido prenita hieraŭ estas Margarita, kiu entreprenas la malsupreniradon estante tiele la unua ina manko.
Do, fine, ni estas 12, el la 17 dekomence, kiuj marŝas destine al la Kampadejo Berlin. Ĉar ankoraŭ ventas iome, ni iras tre bone kovritaj per taŭgaj vestaĵoj. Ni alportas kvar el la 6 tendoj kiujn ni havis en Kondor-Nesto. Tie ni lasis tiun de Sonia kaj mia kaj tiu de Enrique kaj Cristian.
En la Kampadejo Berlin ni dormos po 3 en ĉiu tendo anstataŭ po 2 kiel ĝis nun. Tiamaniere, la tago kiam ni aliros al la pinto, tiuj kiuj sin sentos pli fortaj kaj deziros tion fari, ili povos rekte malsupreniri por tranokti en Kondor-Nesto. En la Kampadejo Berlin ne estas multa da spaco por la muntado de tendoj sed ni bonŝancas kaj hodiaŭ ni disponas je multe pli da spaco ol tiu ekzistanta la antaŭaj tagoj kiam ni estis ĉi tie. Dum la muntado de la tendoj sufiĉe ĝenigas nin la vento, kiu en iuj momentoj minacas for blovis ilin se ni ne atentas zorge pri ili.
En iu el tendoj estas Sonia, Isabel kaj mi, en añia estas Diego, Kike kaj Cristian, en la tria estas Toño de Moreda, Raul kaj Enrique, kaj en la lasta estas Toño, Alejandro kaj Carlos. Laŭ la malsamaj korpaj kapabloj kaj fortoj de la grupanoj estas granda diverseco de opinio pri la horo je kiu ni devus eliri morgaŭ destine al la montpinto. Mi, konsiderante ke ni konstituas multpersonan grupon kaj ke iuj marŝos malrapide, proponas la plej fruan ekir-horon: la 3.30 horo. Sed mi bone komprenas ke elirante tiom frue ni devos alfronti tre rigoran malvarmon kaj ke tiuj, kiuj sin scias kaj sentas forta ne devus suferi tion se ili povas ekiri tre poste, je la sunleviĝo. Fine la plano restas tiele: mi eliros je la 3:30 horo kune kun Sonia, Isabel, Alejandro, Carlos kaj Toño el de Moreda. La alia Toño kune kun Raul kaj Enrique decidas ekiri je la 5a horo. Fine, Sevillano, Kike kaj Cristian ekmarŝos je la 6 horo, jam kun taglumo.
Estas antaŭ ni iu nokto speciale emociiga, morgaŭ, finfine, estos la granda tago kiun ni atendis dum tiom da tempo. Morgaŭ ĉiuj ni ekiros destine al la montpinto kaj decidiĝos la sukceso aŭ malsukceso de la ekspedicio. Fakte, mi dormas nenion ĉi-nokte sed tio ne gravas, la streĉiĝo de la atendado memorigas al mi tiun spertitan en aliaj okazoj la antaŭtago de la alsalto al alta montpinto. Mi spertis lastfoje tiun sensacion dum la vespero antaŭ la supreniro al la Grandaj Jorassoj en la Alpoj, do rememori tion ne estas amlagrabla eĉ se tio malpermesas al mi dormi. Je la 1:30 horo, unu horon antaŭ la sonorado de la vekhorloĝo, mi definitive rezignas pri dormado kaj pasigas la ceteron el la tempo rememorante ĉiujn grandajn montojn kiujn mi supregrimpis dum la lastaj 10 jaroj.

Definitiva aliro al la Kampadejo Berlino. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.

Survoje al la KAMPADEJO BERLINO. Suprenirante al la KAMPADEJO BERLINO. Nia tendo en la KAMPADEJO BERLINO.