La 5a de januaro - 2006
Ni entreprenas la supreniradon. Hodiaŭ la Akonkagva pinto estas sennuba jam ekde frumatene. Konfirmante mian antaŭpenson, Jaime kaj Ludovico restas en la kampadejo. Jaime asertas ke li kaptis gripon, sed neniu prenis lin serioze. Kiu, jes ja, venas, sed prizorgigas min, estas Andrés, kiu diras ke li dormis nenion laŭlonge de la tuta nokto kaj ke, en iuj momentoj, li sentis sufokiĝon.
Ĉiuj 14 ni supreniras al Placo-Kanado sed ĉi-foje por tranokti tie. Tamen estas necese fari transportadon de bagaĵo al Kondor-Nesto kaj tio igas ke ĉi tiu tago estas unu el la plej penigaj kaj lacigaj.
Antaŭ la eliro el la kampadejo kaj dummatena suprenirado.
Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
Jaime restis en la kampadejo kaj iomete fotis tie. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
Fernando alvenas al Placo-Kanado sufiĉe malbon-farta kaj jam ne volis plu supreniri ĝis Kondor-Nesto. Margarita kontraktis ŝarĝo-portiston por porti morgaŭ ŝiajn aĵojn al Kondor-Nesto kaj tial hodiaŭ ankaŭ ŝi restas ripozante en Placo-Kanado. Ankaŭ Carlos esprimas sian intencon ne supreinri hodiaŭ al Kondor-Nesto, sed mi admonas lin kaj fine ankaŭ li entreprenas la supreniradon.
La marŝado rezultas dura, peza, kaj laŭ ni alproksimiĝas al la ŝanĝo de la deklivo la vento estas pli kaj pli forta. Ni devis survesti la goretekson, iu speciala vestaĵo, kiu combinas leĝerecon kun ŝirmo kontraŭ la malvarmo, tre taŭga por sporti en rigoraj priveteraj kondiĉoj. Tial ke Andrés ne alportis tiun vestaĵon, li devis retroiri al Placo-Kanado, sed antaŭe li lasis sian bagaĵon en interŝtona kaveto.
La ceteraj ni ĉiuj alvenas al Kondor-Nesto. Mi denove sentas fortan kap-doloron, kaj zorgigas min pensi ke morgaŭ ni dormos ĉi-tie. Ni metas ĉies pakaĵojn en la solan tendon kiun ni muntis ĉiloke kaj revenas al Placo-Kanado. La malsuprenirado estas rapida.
Ekde ĉi-tie ni mem devas prepari niajn kuiraĵojn. Cele de ne konsumi gason degeligante neĝon, mi alportis Kvar litrojn kaj duonon da akvo; tio estis eraro ĉar el la penitentoj proksimaj al ĉi-tiu kampadejo elkuras iom da akvo. Sonia sin sentas tre laca kaj baldaŭ enmetiĝas en la dorm-sakon. Mi devas devigi ŝin preni iom da supo, sed ŝi diras ke ŝi ne kapablas engluti ĝin kaj prenas el ĝi nur iometon.
Dum brilas la suno ne estas malagrable resti ĉi tie, sed kiam ĝi malleviĝis oni devas survesti kontraŭ-malvarmajn vestaĵojn kaj eniri en la tendon. Ĉi-tiu estos la unuan fojoj ke ni dormas je 5.000 metrojn alte. Kompreneble, la nokto ne rezultas agrabla por mi ĉar la alteco tre gravas kaj la kapo doloras…
Unue mi prenis aspirinon kaj poste, pro ĝia ne-efikeco, mi englutis pilolon je paracetamolo. Sonia bone dormas.
Inter Placo Kanado kaj Kondor-Nesto. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
La malsuprenirado estis multe pli rapida ol la suprenirado; post malmultaj minutoj ni troviĝis denove en Placo-Kanado, kie ni haltis
dum iomete da tempo por demeti ŝtonetojn el niaj botoj, kaj post kromaj malmultaj minutoj ni estis revenintaj al Placo-de-mulinoj.
Tiu distanco, kiun ni supreniris dum kvin horoj, ni malsupreniris poste dum nur duonhoro. Tiel rapida malsuprenirado tra tiu ŝtona tereno
kontribuis pliakcentigi mian kapdoloron, sed iomete da tempo post la alveno, post trinki varman teon kaj preni aspirinon kiun estis
provizinta al mi Enrique en Kondor-nesto, iompostiom pliboniĝis mia sanstato.
La 6a de januaro - 2006
Ni vekiĝas en Placo-Kanado kaj ho!, surprizo! La orientaj maguloj forgesis nin. Estas evidente ke ankaŭ la kameloj ne funkcias je tiu ĉi alteco. (Vidu noton)
La tago prezentiĝas malpli dura ol la antaŭa. Hodiaŭ sufiĉas ke ni alvenu portante la tendojn al Kondor-Nesto, kie ni tranoktos. Tamen ne estos tiele por ĉiuj. Fernando jam decidis malsupreniri. Laŭ lia penso ne indas suferi ĉiufoje kiam li atingas iri pli alten, kaj ĉar ankoraŭ restas al li multaj ferio-tagoj, li povos profiti ilin konante aliajn lokojn.
Alie, estas ankaŭ la kazo de Andrés kiu denove dormis malbone kaj sentas sufokiĝon. Verdire li sufiĉe malbonaspektas kaj sin sentas konfuzita je la lia eliro el la tendo. Ankaŭ li decidis ke, por li, la Akonkagvo alvenis al ĝia fino. Do, estas du novaj perdoj, kiuj malpliigas la grupon al dekdu. La ceteraj, sen ia ajn hasto, entreprenas la supreniradon.
Unue ni matenmanĝis kaj poste, dum la suno estas varmigante, iompostiom dediĉiĝas al la malmuntado de la tendoj kaj preparado de la dorso-sakoj. Laŭmezure ke ĉiu grupan(in)o metis finon al tiuj taskoj ekiris supren destine al Kondor-Nesto. La lastaj ekirantoj estis Margarita, Isabel, Sonia kaj mi.
El ĉiuj fojoj kiam mi supreniris al Kondor-Nesto ĉi tiu estas la plej malrapida suprenirado, sed tio ne okazis pro plia laciĝo aŭ plia ŝaĝo-portado, tutsimple mi intencis eviti la kapdoloron kiu venis al mi la antaŭajn du fojojn.
Nia kampado, ĉi-tagoj, en Placo Kanado kaj Kondor-Nesto celas alkutimigi kaj adaptigi nian korpon al tiu ĉi granda alteco por nin disponi al la fina alsalto al la Akonkagva pinto.
El la foto-kolektoj de Isabel, Cristian, kaj Margarita
Ni alvenis al nia destino la lastaj kaj tiam jam la ceteraj estis muntintaj siajn tendojn aŭ estas finiĝante
tiun taskon. Ili metis la tendojn unu apud la alia en la sama loko kie ni metis, antaŭ kelkajn tagojn, la tendon de
Antonio. Sed tiu loko de ne tre plaĉas al mi, unue tial ke ĝi havas ian deklivon, due pro tio ke tie ne estas
grandaj ŝtonoj por ligi al ili la ventojn, (t.e. snuroj uzataj por ekvilibrigi la tendon, kaj trie ĉar
la neĝo kiu troviĝas tie apude estas malgrandeta kaj minacas elĉerpiĝi sed ĉiuj ni degeligas
akvon en ĝi. Pro tio ĉi tiu tendo, de Sonia kaj mi, estas la sola kiu restis apartigita el la ceteraj, 100
metrojn malproksime sed pli bone lokigita ol la ceteraj.
Muntinte la tendon, komencis por ni la kutima aktivado en tiaj altaĵoj, kiu consistas el pasigi preskaŭ la
tutan tempon degelante glacion por atingi la necesan akvon. Ĉi-tie, je 5500 metrojn alte, ne estas fluanta akvo,
estas nur glacio kaj neĝo kaj oni dediĉas multon da tempo al la atingado de akvo. En ĉi tiu unua tago en
Kondor-Nesto estas mi kiu devas okupiĝi pri la tasko degeligi la glacion en mia tendo. Oni rekomendis al ni ke ni
konsumu ĉiutage Kvar aŭ kvin litrojn da akvo kaj estas necesa multe da tempo por atingi tiun kvanton.
Alproksimiĝas la unua nokto en Kondor-Nesto, kio estas io kion mi timas kaj ne senkiale ĉar por
mi ĝi rezultis ia malagrabla sperto en kiu la kapdoloro alterniĝis kun la naŭzoj kaj dummomentaj sensacioj
de sufokiĝo. Tiu nokto estis por mi la plej malbona kiun mi pasigis dum la tuta tempo pri kiu mi havas memoron.
Feliĉe, Sonia, jes ja, bone dormis.
Inter Placo Kanado kaj Kondor-Nesto. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.
|
La sekvaj kvar fotoj, lastaj de ĉi tiu paĝo, apartenas al la kolekto de Jaime. Li, ekde la antaŭa tago
jam ne plu marŝas kun la ceteraj 12, ni, kiuj alvenis ĉi-tage al Kondor-Nesto. Lia partopreno en
la Akonkagva aventura finiĝis ĉi tage per sia irado el Placo de Mulinoj al Placo
Kanado, etapo kiun la ceteraj ni plenumis hieraŭ.