Alvenis la tago! Kristnasko-festo. Kaj por ni tiutage venis ŝanĝo de sezono, de hemisferio kaj de kontinento.
Komenciĝas por ni tio, kion ĉiuj ni esperas estu iu feliĉa vojaĝo, kaj tiel estos se ni sukcesos ke niaj piedoj kaj nia
volo alportu nin ĝis la pinto mem de la Akonkagva monto kaj se la 19an de januaro la 17 partoprenantoj en ĉi
tiu aventuro revenos sendifekte kaj eksterdanĝere al nia kara Asturio.
La porvojaĝa aktivado komenciĝas je la 11a horo kaj duono. Iom zorgigis min la fakto ke daŭre doloris mia
gorĝo, de antaŭ kelkaj tagoj, ĉiumatene je la ellitiĝo. Ni metis finon al la preparado de ĉio
necesa. Laŭ interakodite kun Margareta, mi devus ekpreni, je la 12an horo kaj duono, la grandan ujon kun la materialo,
kiu troviĝis en la ejo de Torrecerredo, sed tiu operacio prokrastiĝis duonhoron. Torrecerredo estas la nomo de la
asocio de mont-grimpistoj kiu organizas ĉi-tiun ekspedicion, kiun gvidas mi.
Je la 13:20 horo mi troviĝis denove en la hejmo de Sonia -mia fianĉino, kiu partoprenas, ankaŭ ŝi, en
ĉi tiu ekspedicio- por ŝarĝi la tutan bagaĝon en la aŭtomobilon. Je la 14:50 horo mi revenis al
mia hejmo por tagmanĝi kaj adiaŭi la familion. Poste ni ekiris destine al la regiona flughaveno. Margareta estis
la lasta kiu alvenis tien; Ŝi estas 53-jara virino, la plej maljuna el gepartoprenantoj en la ekspedicio; ŝi estas
profesotino pri angla lingvo kaj jam partoprenis en la grimpado de multaj montoj, inter ili la Kilimanjaro. Estis jam la
17:30 horo kiam kaj ni komencis la registradon de la bagaĝo.
Tiam estis la momento de pli alta streso; tamen, kaj
kvankam mi ne dubis pri tio ke nia bagaĝo superis je iuj kilogramojn la pezon leĝe permesitan, oni diris nenion
al ni pri tiu temo. Kiam finiĝis la bagaĝo-registrado estis jam pli ol la 18:30 horo. Antaŭ la
enŝipiĝo ni faris iujn fotojn. Por adiaŭi nin, venis al la flughaveno, krom ies gesamfamilianoj, ankaŭ
kelkaj geamikoj: Iván, Javier, Sebastián, Munia... membroj de nia sportista grupo Torrecerredo. La aviadilo
ekflugis je la ĝusta horo. Mi disdonis inter la membroj de la ekspedicio la koncernajn flug-biletojn, kio signifis
por mi liberiĝi el iu peza ŝarĝo.
Plenumiĝis la flugado ekde Asturio al la flughaveno de Madrido. Tie ni devos atendi dum tri horoj antaŭ la
enŝipiĝo en la aviadilon, kiu transportos nin al la Amerika Kontinento. Dum tiu tempo, antaŭ la
enŝipiĝo, ni iom manĝetas. Je la 23 horo ni enŝipiĝis en avialidon multe pli granda ol tiu, kiu
transportis nin el Asturio. En kio koncernas al la spaco disponebla por ĉiu persono ĝi estas nur iomete pli
granda ol ties de la alia aviadilo, kio signifas ke la longdaŭra vojaĝo al Ameriko ne estos por ni tre komforta.
Krome la varmo estis sufokiga: jes, ja, la vojaĝo ne estos komforta, ni pensis...
Tute ne! La transflugo estis fajna. En ĉiu sidejo estis aneksita komputilo per kiu ni povis ludi, spekti televidon,
aŭdi muzikon... pere de ĝi ni ankaŭ povis koni en ĉiu momento nian pozicion, rapidecon, altecon de la flugilo k.s. vera
luksaĵo! La sola afero kiu ne estis tute komforta estis la dormado, sed eĉ tion ni sukcesis fari. Antaŭe oni estis
servinte al ni noktmanĝaĵon, kiun ni povis elekti inter rizaĵo kun kokid-viando aŭ pasto. Mi elektis la kokidaĵon. Ankaŭ
la matenmaĝo estis bonkvalita.
La surteriĝo okazis kiam en Hispanio estis la 13:30 horo. Sed tie, en Ĉilio, lando de nia alveno, estis la 9:30 horo.
Antaŭ la alveno, kvankam mia aviadila sidejo ne troviĝis apud fenestro, dum kelkaj momentoj mi povis gvati la Andan
montaron, kiu troviĝis tiam tre malsupre de ni.
En Santiago de Ĉilio ni devis ŝanĝiĝi al alia aviadilo por flugiri el tie al la urbo Medozo, en Argentino. Mi timis tiun
konekton ĉar oni estis informinte al ni, en la flughaveno de Asturio, ke tie ni devos rehavi nian bagaĝon kaj pasi novan
kontrolon. Tial denove zorgigis min la afero de la kroma pezo de nia pakaĵaro. Krome ni disponis de la ĝusta tempo por
preni la aviadilon al Argentino. Observante la disvolviĝon de la surteriĝo mi timis ke ni havus problemojn por preni
la alian aviadilon.
Tamen ĉio solviĝis plejbone: la ŝanĝo okazis rapide; ni eĉ ne devis rehavi nian bagaĝon kaj povis rekte adresiĝi al la
nova enŝipiĝejo kaj eĉ restis al ni iom da tempo post tion fari. Ĝis tiam ĉio estis perfekte, eĉ tre perfekte. La nova aviadilo
estas multe pli malgranda ol la antaŭa; ĝi havas "porfamilian grandon", sed, kurioze, en ĝi ĉiu el ni disponas je pli da spaco
ol en la du antaŭaj avioj.
Tiu aparato ekflugis ĝuste je la 10:45 horo, laŭ la amerika horaro, al kiu ni jam estis adaptintaj niajn horloĝojn malfruigante
ilin po kvar horoj. Ĉi-foje mi povis sidi apud la avia fenestro, anstataŭante Raulon, al kiu apartenis tiu sidloko. Tial
mi povis vidi desupre la Andan montaron en ties tuta splendo, dum la flugado al Mendozo (Argentino), sed de tiu pozicio,
apud la dekstra flugilo de la avio, mi ne kapablis identigi, inter tiom da montoj, la Akonkagvon.
Estis jam pasintaj pli ol 20 horoj ekde nia eliro el Asturio kiam ni surteriĝis en Mendozo, vera startpunkto
de nia ekspedicio al Akonkagva monto.
Je la 12:30 horo ni troviĝis jam en la minibuso destine al nia gastejo. Estis atendante nin Renzo, mia kontakto en Medozo, kaj ankaŭ
ĉiuj la palaĵoj de nia bagaĝo. Ĝis tiam ĉio estis disvolviĝinta bonege. Post duonhora bus-veturado ni alvenis al la
hoteleto... ĉu hoteleto? La afero jam ne disvolviĝas tiom bonege. La gastejo sufiĉe fuŝis ĉiusence. Kaj estas for de ĉiu
dubo: ni estis revenintaj al la somero.
Foriris Renzo, kiu gastis aliloke, post interakordi kun ni ke ni renkontiĝos je la 17a horo por iri al la loko kie ni
devos lupreni iun necesan materialon. Dume ni instaliĝas en nia gastejo kaj poste, tie mem, ni iom manĝetis el la nutraĵoj
kiujn ni kunportis, ĉar ni ankoraŭ ne faris la monŝanĝadon kaj ne disponis je argentinaj pesoj, kaj estis fermitaj la lokoj kie oni povas tion fari. Diego,
Sevillano, Margarita, Isabel kaj Fernando iris por tagmanĝi en restoracio, pagante per eŭroj.
Post la manĝado ni iome promenis tra Mendozo. La urbo ne estas tre grava, kaj la varmo similas al ties de Madrido dum la somero. Dum tiu irado tra la urbo ni vidis la lokojn
kie oni povas efektivigi la monŝanĝon, sed ili estis fermitaj tiam. Tamen oni ofertis al ni ŝanĝadon surstrate kaj ni
akceptis. Oni pagis al ni 3,45 pesojn po ĉiu eŭro (poste aliaj atingis en la banko 3,46 pesojn po ĉiu eŭro). Jam posedante
monon de la lando, ni estis trinkante friskaĵojn por batali kontraŭ la varmo kaj pasigi la tempon.
Je la 17a horo ni troviĝis denove en la gastejo. Poste ni eliris el tie destine al la luejo de materialo por la mont-grimpado.
Tie ni devis komenci asimili la specifan trakt-manieron de tiuj personoj, kiuj intencas trompi nin ĉe la plej eta malatento.
Ege ruzaj estas ili. Mi akiris dormo-sakon, kiu kostis al mi 80 eŭrojn, kaj pri kies efikeco mi multe dubis. Tiam mi pensis
en ĉiuj dorm-sakoj, kiujn mi ne akiris ĉe Berny pro tio ke ili ne estis sufiĉe varmecaj kaj kiuj sendube estis pli bonaj ol la
ĵus aĉetita.
Poste, atendante la horon de la noktmanĝado, ni plu estis frisk-trinkante. Tre estis al ni necesa ĉi-tio; la boteloj de
KokaKolao grandas je 350 cl. Survoje al la gastejo, profitante ke ni renkontiĝis kun interret-kafejo, ni sendis ret-mesaĝon
al la familio, al Felipe, Ana, Antonio, Munia kaj Maria: entute 5 pesojn. La noktmanĝado ne okazis en nia gastejo sed en
la alia gastejo de la firmao "Baza Kampo", kiu posedas du, ĉi tie en Mendozo, tre proksimaj unu el la alia, kaj ni dormas en la
dua kaj noktmanĝas en la unua. La noktmanĝo, iomete febla, ne komenciĝas ĝis la 10:30 horo. Kiam ĝi finiĝis ni retiriĝis por
dormi. Estis ega varmo sed mi, almenaŭ, sukcesis dormiĝi...
Komencas la vojaĝo; ties partoprenantoj. Musklaku sur la bildo por grandigi ĝin.