Versión en español


Astura Bukedo

Eldono de Astura Esperanto Asocio


En la jaro 1987 la esperantista movado festis la Centjaro de la Internacia Lingvo. Astura Esperanto Asocio partoprenis en tiu celebrado per la eldono de libro en Esperanto. Temas pri antologio de asturaj verkistoj de la lasta jarcento. Ĝi konsistas el kelkaj verkoj, kaj prozaj kaj poeziaj, de kvin el la plej konataj asturaj literaturistoj.

Ramón de Campoamor (1817-1901), Leopoldo Alas ‹Clarín› (1852-1901), Armando Palacio Valdés (1853-1938), Ramón Pérez de Ayala (1880-1962), Angel González (1925-).

Nia antologio estas trarigardo al pli ol unu jarcento de kontribuo de la Asturia regiono al la hispana literaturo.

Oni povas diri ke la komuna trajto de la menciitaj verkistoj estas, ke ili tre engaĝis sin en la spirito de sia epoko, de ĉi lasta jarcenta periodo dum kiu plenumiĝis la plej kolosa evoluo kaj progreso de la civilizacio. Tiu jarcento al kies progresa karaktero kontribuis ankaŭ la Internacia Lingvo, Esperanto, kies 100-jaran jubileon ni festas per la eldono de ĉi tiu volumo.

RAMÓN DE CAMPOAMOR

(Navia, 1817 - Madrid, 1901). Poeto. Paralele al sia dediĉiĝo al la literaturo li havis politikan aktivadon kiel deputito kaj provincestro en Alicante kaj Valencia.

En libroj kiel ‹La absoluto›, ‹La personalismo›, k.a. li okupiĝis pri estetikaj kaj filozofiaj temoj. Li evoluis de romantikaj pozicioj al realisma poezio. Liajn poemojn karakterigis la senmitigo de la klasika kaj romantika esprim-stilo kaj alproksimiĝo al natura kaj senartifika poezio.

Famkonataj estas liaj ‹Doloraĵoj› publikigitaj en la jaro 1846, kiam estis komencanta la senvigliĝo de la romantikismo.

‹La trajno ekspresa›, kiun ni publikigas en ĉi tiu volumo, aperis en la jaro 1885.

RAMÓN PÉREZ DE AYALA

(Oviedo, 1880 - Madrid, 1962). Disĉiplo de Clarín. Li apartenis al la aro da verkistoj konataj kiel ‹Generacio de la 98a›.

Li lernis ĉe la jezuitoj, kio iom influis lin, kvankam poste li reagis kontraŭ ties religiaj ideoj. Lia studado en Britio estis interrompita okaze de bankroto de sia bankiera familio, kio devigis lin sin dediĉi, profesie, al la literaturo.

Lia unua sukceso estis la kontraŭ-jezuita verko ‹A.M.D.G.›. Li estis ambasadoro en Londono ĝis la komenco de la civilmilito (1936); poste li ekziliĝis en Ameriko. De la jaro 1954 ĝis lia morto, li vivis denove en Hispanio. Li verkis multajn poeziaĵojn kaj eseojn, samkiel kunlaboraĵojn por la ĵurnalo ABC.

ÁNGEL GONZÁLEZ

Poeto. Li naskiĝis en Oviedo la jaron 1925. Ekde la jaro 1948, en Oviedo, Barcelono, kaj ĉefe Madrido, li sin dediĉis al la ĵurnalismo. Lia unua libro de poemoj, ‹Akra Mondo›, estis publikigita kiam li aĝis 30 jarojn. Publikiĝis poste:

‹Sen espero›, ‹Elementa graduso›, ‹Vorto sur vorto› k.a. Li Faris kelkajn vojaĝojn eksterlanden por partopreni literaturajn renkontiĝojn. Ekde la jaro 1975 li estas profesoro de hispana nuntempa literaturo en la Universitato de Nova-Meksiko.

Lia poezia stilo estas rekta, senartifika, spontana. Liaj poemoj reliefigas malkontenton kontraŭ la mondo, kiu malkovriĝas antaŭ li. Tiu malkontento iom-post-iom evoluas al malaprobo kaj amara kritiko. Sed lia plendo pri la misformita socio foje alprenas la formon de ironia prijuĝo de la aferoj, kiujn oni konsideris tradicie pravaj kaj trafaj.

ARMANDO PALACIO VALDÉS

(1853-1938) naskiĝis en Entralgo, Laviana. Li vivis en Asturio dum sia infanaĝo kaj frua junaĝo. Ekde la jaro 1870 li vivis en Madrido ĝis sia morto, kiam li estis pli ol okdekjara.

La temaro de la multaj romanoj, kiujn li verkis dum sia longa vivo rilatas al la kamparana kaj fiŝkaptista medioj de la Astura regiono.

Li estis amiko de Clarín kaj Galdós. Liaj unuaj verkoj estis publikigitaj en ĵurnaloj. Inter lia abunda verkaro estas menciindaj la noveloj: ‹La perdita vilaĝo›, ‹Marta kaj María›,...

En ĉi tiu serio ni prezentas du mallongajn verkojn de ĉi aŭtoro: ‹La bobeloj› kaj ‹Peĉjo la bona›.

LEOPOLDO ALAS (CLARÍN)

(Zamora, 1852 - Oviedo, 1901). Kvankam naskiĝinta for de la Astura regiono, ĉiam li estis tre ligita al Asturio pro sia longa loĝado en ĉi lando kaj pro la temaro de siaj verkoj, ĉefe la plej konata: ‹La Regenta›, kies scenejo estas la astura ĉefurbo, Oviedo, kiu en tiu verko estas nomata ‹Vetusta›.

Kiel literatura kritikisto, liaj kontribuaĵoj evidentigis atentan zorgon, celante literaturan kaj ideologian renoviĝon de Hispanio. La rilato inter la kritikisto kaj la verkisto konstituas unu el la plej rimarkindaj trajtoj de lia senĉesa aktivado. Pro lia kritik-dediĝo favore al la literatura renoviĝo kaj aferoj de civitana intereso, li povas esti konsiderita kiel pioniro de la ‹Generacio de la 98a›.


La libro estas akirebla ĉe:

Prezo: 12 eŭroj