Sed plejparto el la historia materialo de la 19-a jar-
cento pri Napoleono kaj ĉi ties regado estis, ne
biografioj aŭ raportoj sed dokumentoj generitaj
dum la regado mem de la imperiestro. Granda ko-
lekto da tia materialo estis publikigita dum la t. n.
“Dua Imperio”, sed krom en la franca lingvo, oni
povas trovi el tiu dokumentaro nur parton en la an-
gla, nenion en aliaj ligvoj.
Ne eblas recenzi ĉiujn prinapoleonajn verkojn el-
donitajn dum la 20-a jarcento. Iu el la plej gravaj
verkistoj pri tiu temo en la unuaj jardekoj de tiu
jarcento estis Emil Ludwig. Lia biografio de la
“Granda Korsikano”, publikigita en 1906, estas la
plej fama el ĉiuj verkitaj de la sama aŭtoro kaj es-
tis tradukita al multaj lingvoj.
Inter la multaj prinapoleonaj verkoj de la 20-a jar-
cento menciindas ankaŭ tiuj de Désiré Lacroix:
“Historio de Napoleono” kaj “La marŝaloj de Na-
poleono”. Ankaŭ tiu de David Candler: “La kam-
panjoj de Napoleono”. Ĉi lasta priskribas tre deta-
le la batalojn kaj la militajn operaciojn gviditaj de
Bonaparto mem ekde tiu Tulono ĝis tiu de Va-
terlo, kun speciala atento al la kampanjoj de Italio,
Egiptujo kaj Rusio. La angl-lingva verko de Chan-
dler, publikigita en 1973, estis poste reeldonita
plurfoje kaj tradukita al aliaj lingvoj, inter ili al la
hispana.
La brita doktoro Vincent Cronin verkis kaj publik-
igis –kaj ne nur pri Napoleono– en la 20-a kaj 21-
a jarcentoj. Lia verko: “Napoleono Bonaparto, in-
tima biografio” estas klasikaĵo de la literaturo pri
la franca imperiestro. En sia verko pri Napoleono,
Cronin atentas ne nur pri la militisto kaj la reg-
anto, sed ankaŭ –kaj ĉefe– pri la homo, lia privata
kaj familia vivo, liaj sentoj kaj timoj, lia soleca vi-
vo kaj morto en Sankta-Heleno… Vincent Cronin
indikis en la antaŭparolo de la libro siajn kialojn
por verki pluan biografion pri Napoleono krom la
multaj jam verkitaj de aliaj. La unua kialo estis ke
ekde 1951 estis malkovrita nova materialo kiel
amleteroj de Bonaparto al Desirée k. a.
Temante pri literatura materialo dediĉita al Napo-
leono oni nepre devas mencii la francan verkiston
Max Gallo, kiu, tamen, verkis ankaŭ pri multaj
aliaj historiaj personoj kaj eventoj. Sed la verkoj
de tiu aŭtoro ne estas strikte historia materialo sed
noveloj aŭ romanoj kun historia fono. Liaj libroj
estis tradukitaj al multaj lingvoj.
Jam preskaŭ je la fino de la 20-a jarcento, konkre-
te en la jaro 1995, estis eldonita la verko de Al-
berts Manfred, “Napoleono Bonaparto”, kiu estis
tradukita al aliaj lingvoj, inter ili al la hispana. Sed
multaj aliaj verkoj de tiu jarcento pri la franca im-
periestro kaj ĉi ties epoko ne estis tradukitaj al
aliaj lingvoj krom tiuj en kiuj ili estis verkitaj. Ek-
zemple, en la angla, tiuj de Simon Schwarzfuchs,
Alan Schom, William Wilkins, Paul W. Schroe-
der, J. M. Thompson, Frank McLynn kaj multaj
aliaj. En la franca, la verkoj de Patrice Gueniffey,
Adolphe Thiers, Lionel Jospin, Hippolyte Taine,
Louis Antonine Fauve De Bourrienne… kaj mul-
taj aliaj. En la itala, la verko de Albert Lumbroso
Ai tempi di Napoleone, tiu de Luigi Salvatorelli
Leggenda e realtà, krom tiuj de Aldo Valori,
Alessandro Criscuolo, Ligi Mascilli Migliorini,
Guido Gerosa, Antonio de Spinosa, kaj multaj
aliaj. En la hispana lingvo, la argentina historiisto
José Cosmelli Ibañez temis en sia verkaro, inter-
alie, ankaŭ pri Napoleono per kelkaj el siaj libroj.
La figuro kaj la historio de Napoleono Bonaparto
vekas intereson ankaŭ en la nuna, 21-a, jarcento.
Ni menciu, ekzemple, la verkon de Jean Tulard,
titolita: NAPOLEONO, publikigita en la jaro 2012
kaj tradukita al kelkaj lingvoj, inter ili la hispana.
Tulard dediĉis preskaŭ duon-jarcenton al la es-
plorado de la historio de Napoleono kaj ĉi ties
epoko. En sia verko, Tulard kombinas la intereson
pri la ĝeneralaj aspektoj de la biografio de Napo-
leono kun pli profundan atenton pri la politikaj kaj
religiaj ideoj de la franca imperiestro, la morto de
la duko de Enghien kaj la kialoj de la malsukceso
en Rusujo.
En la hispana menciindas la verkoj de Manuel
Moreno Alonso: “Napoleono, la aventuro de Hisp-
anio”, publikigita en 2004, “Napoleono, de civit-
ano al imperiestro”, publikigita en 2005, kaj “Jo-
zefo Bonaparto”, publikigita en la jaro 2008, krom
aliaj historiaj verkoj en rilato kun Hispanio kaj la
franca invado al tiu lando.
Dum la 15 pasintaj jaroj de la 21-a jarcento la
eldonado de verkoj pri Napoleono kaj ties epoko
estis eĉ pli ofta ol dum la 20-a. Al la jam menciitaj
ni aldonu iujn kiuj meritis esti tradukitaj al aliaj
lingvoj, ekzemple: “La armeo kiu venkis Napoleo-
non”, de Walter Browlee, publikigita en la jaro
2001, “La epoko de Napoleono”, de la brita ĵur-
nalisto Alistair Horne, publikigita en 2005, “Na-
poleono, imperiestro de la francoj”, de la usonano
Geoffrey Ellis, eldonita en 2002, “Napoleono, ties
edzinoj kaj amantintoj”, eldonita en la jaro 2002,
de la anglo Christopher Hibbert, kiu verkis ankaŭ
pri la Franca Revolucio, “La militoj de Napoleo-
no. Unu internacia historio. 1803-1815”, de la an-
glo Charles Esdaile, kaj “Hispanio kontraŭ Napo-
leono”, de la sama aŭtoro, publikigita en la jaro
2006. La hispano Miguel Martín Mas verkis kel-
kajn historiajn librojn pri Napoleono kaj ties mili-
toj, ĉefe rilate al la interveno de la franca armeo en
Hispanio kaj gravaj bataloj en la ĉi-landa teritorio,
kiel tiuj de “Bailén” kaj “Arapiles”.