propra armeo. Kirasulo devus kapabli rajde batali
kontraŭ ĉio ajn. La rajdantaj karabenistoj estis si-
milaj al la kirasuloj rilate al armilaro kaj roloj, sed
pli selektive kaj sindevige. Ili roladis kiel elita
pez-kavalerio. Spite al sia nomo, ili ne portadis
karabenojn, sed jes ja ili estis portintaj ĝin iam,
antaŭ la alveno de Napoleono al la povo.
La dragonoj estis la mez-linia kavalerio. En Fran-
cio ili estis la ĉefa kavaleria korpuso antaŭ la epo-
ko de Napoleono. Oni uzadis ilin tiel en la bataloj
kiel avangarda korpuso kaj eventuale por patrol-
ado. Ili portadis metalan kaskon, sed ne kirason,
kaj estis armitaj per rekta du-eĝa sabro, kaj krome
pistolo kaj karabeno, tiamaniere ke ili povu rapide
moviĝi rajde por poste batali kaj defendi pozicion
rolante kiel infanterio.
La lancistoj kaj ulanoj estis la plej karakterizaj de
la meza kavalerio. Ili estis aldonaĵo relative mal-
frua al la trupoj de
la imperiestro, post
ĉi ties alianco kun
la poloj kaj litovoj
kiuj sendependigis
sin el Rusio. Ili ne
havis kirason, kaj
surportadis kvadra-
tan ĉakon anstataŭ
kaskon. Ilia armil-
aro estis leĝera lan-
co kaj sabro laŭ la
tradicia pola stilo,
sufiĉe kurba kaj ma-
siva. La kombino
de ambaŭ armiloj
permesis al ili servi
kiel atak-forto kon-
traŭ aliaj kavaleriaj
korpusoj kaj la kvadrataj formacioj de la infanterio
ĉar ili povis ataki per lanco, superante la bajo-
netojn, kaj poste batali per la sabro. Iliaj uniformoj
elstaris pro la uzo de kurtaj botoj kaj pantalonoj
anstataŭ la kutimaj rajd-botoj kaj kalsonoj de la
ceteraj korpusoj. La ulanoj estis unu el la plej tim-
indaj kavaleriaj fortoj de Napoleono; en Hispanio
oni nomis ilin “Polaj Diabloj” aŭ “Pikadoroj de la
infero”.
La husaroj estis la plej laŭtipaj en la leĝera kavale-
rio; ankaŭ ilia modelo estis elprenita el la pola tra-
dicio, sed jam en la epoko de la Borbonoj. Ili
konstituis la plej notindajn korpusojn kaj estis ar-
mitaj per kurbaj kaj leĝeraj sabroj, kaj pistolo la
oficiroj. Ilia cefa rolo estis malfortigi la malami-
kon per rapidaj atakoj, ĝenerale sen intensa kaj
daŭra implikiĝo en la batalado, ĉar ilia ĉefa utilo
konsistis en ilia kapablo moviĝi rapide kaj kunord-
igite. Ili tre utilis por bataletoj kaj surprizaj atakoj
flanke aŭ postgvardie de la malamika armeo. Iliaj
uniformoj estis tre koloraj kaj dekoraciitaj, karak-
terizitaj per la inkludo de iu jako el dika kaj rigida
felo kiu estis fiksita per butonoj sur unu sola ŝultro
kaj kiu utilis por ŝirmi la portanton el tranĉoj per
sabroj kaj bajonetoj.
La rajdantaj ĉasistoj estis la okuloj kaj oreloj de la
armeo de Napoleono, ĉar ili estis uzataj en opera-
cioj de rekognoskado kaj kiel kurieroj. Ilia rolo es-
tis certigi la informadon al la komandantoj pri la
moviĝoj de la malamikaj trupoj. Ili estis armitaj
per karabenoj, pistoloj kaj sabroj kurbaj kaj leĝe-
raj, kaj estis la plej rapidaj kaj lertaj kavaliroj pri
individuaj manovroj. Tiuj kavaliroj, ĝenerale, estis
malaltstaturaj same kiel siaj ĉevaloj. Iliaj unifor-
moj estis similaj al tiuj de la grenadistoj de infan-
terio sed verd-koloraj por ebligi kamufliĝo. Inter
la ĉasistaj kavaliroj
elstaras la figuro de
Joaquin Murat, unu
el la ĉefaj marŝaloj
de Napoleono, kiu
poste igis lin Reĝo
de Napolo.
La Gvardio Imperi-
estra estis kreita ki-
el unuo de korpo-
gvardistoj de Napo-
leono, ĉi ties fami-
lio kaj aliaj grav-
uloj. Ene de la gva-
rdio, ekzistis ankaŭ
kelkaj regimentoj
de kavalerio divid-
itaj inter la jam
menciitaj korpusoj,
eĉ la ulanoj, kiuj estis nomitaj “Dragonoj de la
Imperiestrino”, elitaj ĝendarmoj, kaj rajdantaj ĉas-
istoj kaj grenadistoj. Ili estis altstaturaj kaj kor-
pulentaj homoj, tute fidelaj al la imperiestro kaj
speciale lertaj kaj brutalaj en la batalo. Kvankam
ilia rolo estis la skoltado kaj la rezervo, ili estis
ofte uzataj en la bataloj atingante notindajn ven-
kojn por la imperio.
La mamlukoj konsistis el unu kompanio da prok-
simume 240 kavaliroj, kiuj estis aldonitaj al la
francaj trupoj en 1801, post la kampanjo de Egipt-
ujo. Komence ili estis kvazaŭ persona armeo de
Bonaparto, aneksitaj al la rajd-ĉasistoj de la Impe-
riestra Gvardio. En 1805, post la batalo de Aus-
terlitz, estis konstituita iu oficiala regimento de
mamlukoj. Ili bataladis ekipitaj laŭ la sama tradi-
cia maniero kiel ili estis farinte sub la Otomana
Imperio: survestante puf-pantalonojn kaj turba-