55
Jene ni prezentas iujn frazojn de la franca imperiestro, kiuj respegulas lian penson pri aferoj kiujn li tra-
vivis dum sia intensa kaj riĉenhava vivo. Multaj el tiuj frazoj povus esti subskribitaj de Makiavelo, el kiu
Napoleono estis tre diligenta kaj elstara disĉiplo. Ja, tiu frazoj evidentigas saĝecon kaj cinikecon. La
saĝeco de sperta politikisto kiu bone konas la meĥanismojn de la funkciado de la publikaj aferoj samkiel
la psikologiojn de la amasoj kaj de la uloj. Kaj la cinikeco de senskrupula politikisto kiu ne hezitas uzi
siaprofite tiun konon senkonsidere al la interesoj kaj necesoj de la regatoj. Nu, ni diru ke ĉi tiu fraz-
kolekto estas kvazaŭ portreto respegulaĵo de li mem, de lia animo de senlima ambiciulo. Iamaniere, ĝi
estas ankaŭ kvazaŭ lia konfeso aŭ memkritiko.
- Ĉiu ago de ĉiu ulo estas farata pro iu el jenaj tri kialoj: honoro, mono aŭ amo.
- Saĝuloj estas tiuj, kiuj sercas la saĝon; malsaĝuloj estas tiuj, kiuj pensas ke ili jam trovis ĝin.
- La envio estas deklaro de sento je malsupereco.
- Nur du apog-stangoj movas la homojn: la timo kaj la intereso.
- La plej malfacila batalo estas tiu, kiun oni faras kontraŭ si mem.
- La bataloj kontraŭ la virinoj estas la solaj kiujn oni gajnas perfuĝe.
- Kiam mi volas ke iu afero bone solviĝu, okupiĝas pri ĝi mi mem aŭ mi komisias spertulon por ĝin de-
marŝi. Kiam mi volas ke la afero ne solviĝu, mi ĝin konfidas al iu komitato.
- Unu lidero estas unu provizanto de espero.
- La plej certa maniero resti malriĉa estas konduti honestece.
- Plejparto el tiuj kiuj volas ne esti subpremataj, ne disdegnas esti subpremantoj.
- Oni devas ne timi tiujn, kiuj havas malsaman opinion, sed tiujn, kiuj havas alian opinion sed estas tre
malkuraĝaj por ĝin manifesti.
- La misa efiko de la kalumnio similas al olea malpuraĵo: ĉiam restas spuroj.
- La venko apartenas al la plej persistema.
- La ne-ebleco estas la fantomo de la timemuloj kaj la rifuĝejo de la malkuraĝuloj.
- Kelkfoje unu batalo decidas ĉion, kaj foje la plej sensignifa afero decidas la rezulton de unu batalo.
- La kuraĝon oni ne povas simuli. Ĝi estas virto ne-alirebla al la hipokriteco.
56
- Se vi volas sukcesi, promesu ĉion kaj plenumu nenion.
- Ni pli batalas favore al niaj interesoj ol al niaj rajtoj.
- Tiome multe trankvilas la honestaj uloj kaj tiom multe aktivadas la malhonestuloj, ke tre ofte estas ne-
cese uzi la lastajn.
- Se la obeo estas la rezulto de la instinkto de la amasoj, la ribelo estas la rezulto de ilia pripensado.
- Altrudi tre malmolajn kondiĉojn estas permesi ke oni ne plenumu ilin.
- La amasoj volas lideron, ne pro estimo sed pro intereso; kaj la lidero akceptas la amasojn pro vanteco
aŭ pro intereso.
- Tiuj, kiuj praktikadas la virton nur por atingi grandan famon, tre alproksimiĝas fali en malvirton.
- Ni povas halti kiam ni supreniras, sed neniam dum la subenirado.
- Verdire, la politika libereco estas fablo elpensita de la registaroj por endormigi la regatojn.
- Ĉu vi volas kalkuli viajn amikojn? Falu en misfortunon.
- Maljustas ke iu generacio estu kompromisita de la antaŭa. Oni devas serĉi metodon liberigi la estont-
ulojn el la avareco aŭ mallerteco de la nuntempuloj.
- En la milito, samkiel en la amo, por alveni al kulmino estas nepre necesa la rekta intervidiĝo.
- Homo de ŝtato devas havi la koron en la kapo.
- Foje mi estas vulpo, foje leono. La sekreto pri regado estas scii kiam mi devas esti tio aŭ alio.
- La kuraĝo pli estas necesa por suferi ol por morti.
- La virinoj estas nenio alia ol iloj por akuŝi filojn.
- Vi devas ne batali tre ofte kontraŭ unu malamiko, aŭ vi riskas instrui al li vian milit-arton.
- Kapo sen memoro estas kvazaŭ fortreso sen garnizono.
- La amo estas stultaĵo farita de du.
- La religio estas tio kio malhelpas ke la malriĉuloj murdu la riĉulojn.
- Per aŭdaco oni povas ĉion provi, sed ne ĉion fari.
- Por sukcesi estas necese, pli ol ĉio alia, havi komunan saĝon.
- La ambicio sin detenas neniam, eĉ ne en la pinto de la grandeco.
- La estonteco de iu filo ĉiam estas tasko de ties patrino.
- Cedi al la doloro senreziste, memmortigi sin por liberiĝi el ĝi, estas forlasi la batalkampon senbatale.
- La plej danĝera el niaj konsilantoj estas la memestimo.
- Estas rabistoj kiujn oni ne punas, sed kiuj forrabas tion plej valoran: la tempon.
- Interpreti la leĝon estas korupti ĝin; la advokatoj mortigas ĝin.
- La milito estas serioza afero en kiun oni metas subriske la reputacion, la trupojn kaj la patrujon.
- Kiam oni ne timas la morton, oni igas eniri ĝin en la malamikajn vicojn.
- La historio estas skribata de la venkintoj.
- La plej efika maniero plenumi faritajn promesojn estas neniam fari ilin.
- La sendependeco, samkiel la honoro, estas roka insulo sen plaĝoj.
- La publika opinio estas nerezistebla povo.
- Diskuti en danĝero estas premi la ŝnuron ĉirkaŭ la kolo.
- De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.
- Se la perfekteco ne estus ĥimero, ĝi ne tiel estus sukcesa.
- Ekzistas tiom da leĝoj, ke neniam oni povas esti certa ne esti pendumota.
- Plejofte la polico inventas pli ol tio kion ĝi malkovras.
- Granda reputacio estas granda bruo! Ju pli ĝi pligrandiĝas, des pli ĝi disvastiĝas; falas la leĝoj, la na-
cioj, la monumentoj; ĉio disfalas. Sed la bruo pludaŭras.
- La diplomatio estas la politiko en etiketa vesto.
- La armeo estas la vera nobelaro de nia lando.
- Eblas detrui religieman nacion, sed ne dividi ĝin.
- Neniam interrompu vian malamikon kiam li estas agante erare.