En januaro mortas la brita reganto William Pitt. En marto Jozefo Bonaparto, frato de Napoleono,
estas proklamata reĝo de Napolo, kaj Ludoviko Bonaparto, alia frato, estas nomumata reĝo de Ne-
derlando. Napoleono kreas en Germanio la Rejnan Konfederacion, el kiu ĝi nomiĝas Protektanto.
En aŭgusto finiĝas la t. n. Sakrala Romia Germana Imperio; ties imperiestro, Francisko la 2-a, res-
tas kiel nure Francisko la 1-a de Aŭstrio. La 14-an de oktobro okazas la bataloj de Jena kaj
Auerstadt, kromaj napoleonaj venkoj. La 21-an de novembro Napoleono dekretas kontinentan
komercan blokadon kontraŭ Anglio. Okazas la invado de Polujo kaj Napoleono konas kaj ekrilatas
kun Maria Valevska.
La 8-an de februaro okazas la batalo de Eylan, kaj la 13-an/14-an de junio tiu de Frieland. De la 24-
a de junio al la 9-a de julio, Napoleono intervidiĝis kun la caro Aleksandro la 1-a proksime al Tilsit.
La caro agnoskas la francajn konkerojn en Eŭropo kaj Napoleono konsentas ke Rusujo disetendu
ĝiajn landlimojn, inkluzivante Finlandon. La Vestfalia regno estas asignata al Jeromo Bonaparto,
alia frato de la imperiestro, kaj la Granda Dukujo de Varsovio al la reĝo de Saksio. La 27-an de ju-
lio Napoleono estas reveninta en Parizon. En novembro, kiam Portugalio rifuzas la blokadon kon-
traŭ Anglio, Napoleono sendas al Lisbono armeon komandatan de Junot.
La 3-an de februaro, la francaj trupoj, komandataj de Miollis, eniras en Romon tial ke la papo Pio la
7-a ne apogas la blokadon kontraŭ Anglujo. En marto Napoleono fondas la Imperiestran Uni-
versitaton. La privataj lernejoj estas metitaj subkontrole. En marto Murat okupas Madridon. En
aprilo iu popola ribelo devigas abdiki la hispanan reĝon Karolon la 4-an favole al ĉi ties filo Ferdi-
nando la 7-a. Napoleono retenas ambaŭ kiel prizonuloj en Bajono kaj nomumas sian fraton Jozefon
kiel reĝon de Hispanio. Murat anstataŭas Jozefon kiel reĝo de Napolo. En Hispanio okazas ĝenerala
ribelo kontraŭ la franca okupado. La 23-an de julio Dupont kapitulacas antaŭ la hispanoj en Bailén.
La 1-an de aŭgusto Weligton elŝipiĝas kun anglaj trupoj en Portugalio. En septembro intervidiĝas
Napoleono kun la caro en Erfurt. La 5-an de novembro Napoleono alvenas al Hispanio kaj okupas
Madridon.
En januaro la imperiestro revenas al Parizo post ekscii ke reiĝis la milito kontraŭ Aŭstrio kaj ke
konspiradis kontraŭ li Talleyrand kaj Fouché. La 13-an de majo Napoleono eniras en Vienon. La
10-an de junio li okupas Romon kaj la Ŝtatojn de la Eklezio. La papo estas ekzilita. De la 4-a al la
7-a de julio okazas la batalo de Walgram. La 14-an de oktobro oni subskribas la Traktaton de
Vieno. Aŭstrio devas cedi teritoriojn al la kontrolo de la franca imperiestro. La 16-an de novembro
estas nuligita la geedziĝo de Napoleono kaj Jozefina.
La 2-an de aprilo Napoleono edziĝas al la princino Maria Ludovikino de Austrio.
La 20-an de marto naskiĝas la filo de Napoleono, al kiu oni asignas la titolon de Reĝo de Romo.
La 25-an de aprilo estas ultimato de la caro Aleksandro al Napoleono por ke ĉi tiu forlasu Prusion.
La 20-an de junio, Napoleono eniras en Rusujon komandante la Grande Armée. La rusoj retretas.
La 17-an de aŭgusto Napoleono konkeras Smolenskon. La 7-an de septembro okazas la batalo de
Borodino. La 14-an de septembro Napoleono eniras en Moskvon kaj vane atendas rusan reagon. La
19-an de oktobro la franca armeo eliras el Moskvo kaj devas retiriĝi suferante vintran veteron. La
22-an de oktobro okazas en Francio intenco de puĉo komandata de Malet. La 25-an/27-an de no-
vembro la franca armeo transiras la Beresin-riveron en katastrofaj cirkonstancoj. La 18-an de de-
cembro Napoleono forlasas la armeon kaj revenas al Parizo.
La 28-an de februaro Prusio aliancas kun Rusujo kontraŭ Napoleono. La 2-an kaj la 20-an de majo
okazas batalaj venkoj de Napoleono en Lützeen kaj Bautzen. La 21-an de junio Weligton venkas la
francan armeon en Vitoria. La 10-an de aŭgusto Aŭstrio ekmilitas kontraŭ Napoleono. De la 16-a al
la 19-a de septembro okazas la t. n. Batalo de la Nacioj en Leipzig.
La 25-an de januaro la imperiestro eliras el Parizo. Li vidas lastfoje sian edzinon kaj filon. En fe-
bruaro kaj marto okazas francaj venkoj en Champaubert, Montmirail, Vauchamp kaj Montreau, sed
la aliancanoj daŭre avancadas. La 31-an de marto la caro kaj la reĝo de Prusio eniras en Parizon
kune kun siaj armeoj. La 6-an de aprilo Talleyrand formas provizoran registaron. La 2-an de aprilo
la Senato proklamas la falon de la imperiestro. La 6-an tiumonate Napoleono abdikas. La 20-an de
aprilo li ekiras destine al Elbo-insulo.
Sciinte ke respublikanoj kaj bonapartistoj konspiradas kontraŭ Ludoviko la 18-a, Napoleono deci-
das reveni en Francion. Post elŝipiĝi en Francio la 1-an de marto, Napoleono alvenas al Parizo la
20-an de tiu monato komandane etan armeon. La reĝo estis forfuĝinta. Repreninte la povon, Napo-
leono ellaboras kaj aprobas novan konstitucion. La 18-an de junio okazas la batalo de Vaterlo en
kiu estis finvenkita la franca armeo. La 22-an de junio Napoleono estas devigita abdiki denove. La
15-an de julio li kapitulacas antaŭ la angloj en la ŝipo Bellerophon.
En la insulo Sankta-Helena Napoleono diktas siajn memoraĵojn al Les-Cases.
La 5-an de majo mortas Napoleono.