al Ameriko, sed la angla floto blokis la elirejon de la
haveno por malebligi tiun fuĝon. Dume oni infomis
al li ke Ludoviko la 18-a estis enirinte en Parizon
eskortata de la trupoj de la aliancanoj. Do, estis ne-
eble al li fuĝi per sia fregato kaj ankaŭ ne eblis re-
veni al Parizo. Tial li sin metis en la manojn de la
angloj kiel prizonulo. Unue li estis kondukita al An-
glujo per la ŝipo Bellerphon, kiu estis ankrita en Ro-
chefort. Eble Napoleono esperis pli favoran trakton
de la angloj ol tiu kiun li fakte ricevis. Post sia en-
ŝipiĝo, la 15-an de junio, li estis translokita al alia
ŝipo, kiu forportis lin destine al Santa-Heleno.
Sankta-Heleno estas malgranda insulo en la Atlanti-
ka oceano, tre malproksime de la Afrika kontinento.
Akompanis lin en tiu ekzilejo malgranda grupo da
servistoj kaj amikoj. Kelkaj el ili iom-post-iom for-
lasis lin laŭlonge de la malmultaj jaroj kiujn li pas-
igis tie antaŭ sia morto. Dum tiu tempo, neniam estis
bonaj la rilatoj de la eks-imperiestro kun la guberni-
estro de la insulo, la militisto Hudson Lowe, kiu
troviĝis ĉiam sub la timo ke la prizonulo sukcesus
fuĝi denove. Sen alia tasko kiu altirus sian atenton,
Napoleono dediĉiĝis dikti al Les-Cases la t. n. Me-
moraĵoj de Sankta-Heleno, per kiu li priraportis kaj
analizis sian politikan historion, siajn militajn kam-
panjojn… Per tiu verko, kiu restis nefinita, li prita-
ksis sian propran agadon, tion kion li faris kaj tion
kion li ne faris, siajn erarojn, ĉefe en kio rilatas al la
invadoj de Hispanio kaj Rusujo. Sed, la ĉefa celo de
tiu verko estis plibonigi sian famon kaj reputacion.
Ekde la jaro 1819 malboniĝis la sanstato de Napo-
leono kaj ankaŭ sia mensa stato. Kaj de tiam, dum
du jaroj, senĉese malboniĝis lia sano. Li estis sufer-
ante kanceron similan al tiu kiu metis finon al la vi-
vo de sia patro. Kiam li troviĝis prosima al sia fino,
li diktis al Montholon sian testamenton, per kiu li es-
primis sian deziron ke siaj postrestaĵoj ripozu en Pa-
rizo “apud la Sejno-rivero”. Du semajnojn antaŭ sia
morto li diktis kroman testamenton, ĉi-foje temis pri
politika testamento destine al lia filo, dokumento tu-
te senutila ĉar la adresato neniam regis, fakte li mor-
tis juna kaj krome li sciis preskaŭ nenion pri sia pa-
tro. Iamaniere, tiu dokumento esprimas ian ideon pri
unueciĝo de Eŭropo, kaj ankaŭ tiurilate oni povas
konkludi ke ĝi estis senutila ĉar la du jarcentoj pas-
intaj de tiam montris ke Eŭropo ne permesas ke oni
unuecigu ĝin.
La 5-a de majo de 1821, je la sesa horo vespere, Na-
poleono Bonaparto forpasis. Post kvar tagoj, li estis
entombigita en tiu insulo mem, tre malproksime de
la mondo kiu konis lian gloron. Mondo al kiu, eĉ
post du jarcentoj, rezultas malfacile pritaksi homon
kiu finestingis la Francan Revolucion sed tamen por-
tis foren de la francaj limoj la ideojn de tiu Revo-
lucio kaj kreis la kondiĉojn por la pludisvastiĝado de
tia idearo. Ĉiuj konsentas, tamen, pri tio ke li estis
geniega de militista vidpunkto. Neniu generalo de
sia epoko estis komparebla al li sur la batalkampo,
oni povis venki lin nur per tre superaj fortoj.
En junio de 1815, post la batalo de Vaterlo, multaj
francoj sentis malamon al Napoleono tial ke li lasis
al ili landon invaditan de malamikaj potencoj. Sed
baldaŭ poste, laŭ la pasado de la tempo kaj la kom-
paro inter li kaj la Borbonoj, kaj la kono de la rapor-
toj pri lia enprizona vivo kaj morto, ŝanĝis la senton
de la francaj popolanoj. La popolo neniam ĉesis ri-
latigi la memoron pri Napoleono kun tiu pri la Revo-
lucio. En 1830 la bonapartistoj kaj la jakobenoj
alianciĝis por denove forpeli la Borbonojn. Tiam an-
koraŭ plurestis la monarkio en Francio, sed en la
persono de la duko de Orleans, la filo de tiu “Filipo
Egaleco” kiu, post kunlabori en la unua epoko de la
Revolucio, estis gilotinita en la plej kruela etapo de
la Teroro de la Konvencio. Konkrete, tiu politika
ŝanĝo de 1830 estis nova burĝa revolucio contraŭ la
restaĵoj de la reĝa absolutismo reprezentita de la las-
taj borbonoj. Tiu revolucia procezo etendiĝis al aliaj
eŭropaj landoj kaj iome efikis ankaŭ en Anglion per
la apero de la laborista movado de la “kartistoj”.
Menciindas ke kadre de tiu nova politika situacio la
figuro de Napoleono Bonaparto estis rehonorigita.
Liaj postrestaĵoj estis translokitaj el Sankta-Heleno
por entombigi ilin sub la kupolo de la pariza preĝejo
de la Hôtel de Invalides. Britio konsentis pri tio: la
ĉiam ŝanĝiĝanta politika situacio ebligis ke en la tia-
maj cirkonstancoj tiu oficiala funebraĵo de Napoleo-
no, kiu cetere tre vekis la popolan entuziasmon, estu
interesa tiel por la franca registaro de la reĝo Ludo-
viko Filipo de Orleans kiel por la angla registaro.
Tiam estis pasintaj 19 jaroj post la morto de la fama
imperiestro, kaj notindas ke kiam tio okazis, en la ja-
ro 1840, estis pasintaj nur kvar jaroj ekde la morto
de lia patrino Letizia Ramolino. Ŝi atingis la aĝon je
86 jaroj, kaj kiam ŝi mortis restis vivantaj nur kvin el
ŝiaj dek-tri gefiloj. Jozefo Bonaparto mortis en 1844
en Florenco, tri jarojn post reveni el sia ekzilo en
Usono.
Aliaj protagonistoj de la etapo de Napoleono spertis
diversan sorton. Talleyrand, kiu perfidis unue la Re-
volucion kaj poste Bonaparton, daŭre plenumis poli-
tikajn rolojn kaj fine perfidis ankaŭ la Borbonojn por
ebligi la kronadon de L. Filipo de Orleans. Retiriĝ-
inta el la politiko, li mortis en 1838. Alia perfidulo,
Bernadotte iĝis reĝo de Svedio, kaj lia posteularo re-
ĝas ankoraŭ en tiu lando. Ankaŭ Murat havis reĝan
posteularon sed li, post perfidi Napoleonon en 1814
por konservi la tronon de Napolo, perfidis ankaŭ la
aliancanojn dum la Cent-taga imperio por la sama
celo, sed post Vaterlo li estis enkarcerigita, juĝita kaj
mortpafita.
Iuj francaj institucioj, kiuj ankoraŭ pludaŭras, estas
kreitaĵoj de la genia organiz-kapablo de Napoleono.
La franca popolo agnoskas ke li modlis la landon ne
malpli ol la Revolucio kiu ebligis lian agadon.