troj transiris la Rejnon tra Bazelo kaj la prusoj
troviĝis proksime al Koblenco. La francaj marŝa-
loj estis pensante en sia estonteco kaj intencante
situiĝi en la nova, post-napoleona, situacio kiun ili
taksis proksima.
Dum, la imperiestro bataladis
kontraŭ la fremdaj invadintoj, en Parizo, la minis-
tro Talleyrand, antaŭvidante la proksiman definiti-
van fiaskon de la francaj trupoj, tre aktive dediĉ-
iĝis negocadi por la reveno de la Borbonoj al
Francio. En la unuaj bataloj de ĉi tiu nova milita
fazo, Napoleono atingis iujn venkojn dank’ al sia
nekontestebla kapablo pri militaj aferoj. Li alkuris
al ĉiuj frontoj de la milito: venkas la aŭstrojn, ata-
kas la prusojn, gajnas en Montmiral kaj Chapau-
bert batalojn similajn al tiuj de Arcole kaj Aus-
terlitz, sed la multenombraj malamikaj fortoj fer-
mas la cirklon ĉirkaŭ li. Ja, la supereco de la kon-
traŭ-napoleona koalicio estis enorma kompare al
la efektivaj fortoj de Francio post 20-jara militado.
Kiam Napoleono estis batalante en la proksimaĵoj
de Saint-Dizier kaj planante efektivigi iajn brilajn
militajn manovrojn
en Loreno, li eksciis
ke la alianculoj estis
enirinte en Parizon
kun 100.000 homoj.
Post kelkhora rezist-
ado, la garnizono de
la ĉefurbo kapitula-
cis la 30-an de mar-
to. La potencoj de la
koalicio disponis je
sufiĉe da trupoj por
altiri la armeon de
Napoleono malproksimen de Parizo kaj dume kap-
ti ĉi tiun ĉefurbon. La imperiestro malbenis la ne-
kapablon de sia frato Jozefo defendi la urbon, kaj
la perfidon de tiuj francoj kiuj tiam estis surmet-
ante al si la blankan kokardon de la Borbonoj. Li
tuj adresiĝis al Fontainebleau por entrepreni de tie
la atakon kontraŭ la invadintoj. Sed lia batalemo
ne estis kontaĝita al siaj marŝaloj, kiuj, lacaj kaj
timantaj ke la malamiko incendiu Parizon konsilis
al la imperiestro abdiki. Iu delegacio de marŝaloj,
prezidata de Ney, petis al Napoleono ke li abdiku
ĉar ili pensis ke la sola solvo por Francio estis la
reveno de la Borbonoj. Kapitulaci iĝis neevitebla,
sed Napoleono intencis negoci la kondiĉojn, t. e.
savi la rajton de sia filo kaj edzino heredi la tronon
kiun li rezignas. Li sendis Caulaincourt-n por la
negocado kun la alianculoj. Caulaincourt intervid-
iĝis kun la caro, kun la reĝo de Prusio kaj kun
Schwarzenderg. Ĉiuj tri asertis ke ili volis la pa-
con sed sen Napoleono. La caro Aleksandro oferis
ĉion necesan de ekonomia vidpunkto kondiĉe ke
Napoleono restu nek en Francio nek en Italio. Kie,
do? Caulaincourt sugestis Korsikon, Sardion aŭ
Korfuon. Aleksandro menciis la insulon Elbon.
Caulaincourt akceptis la oferon kiel kompromison
kaze ke la imperiestro abdiku. Maria Ludovikino
kaj la Reĝo de Romo jam estis elirintaj el Parizo.
Tial ke la membroj de koalicio ne akceptis alian
kondiĉon, Napoleono sin vidis devigita subskribi,
la 6-an de aprilo de 1814, senkondiĉan abdikon,
ne nur por li sed ankaŭ por siaj heredontoj, al la
trono de Francio kaj Italio. Ĉio estis perdita.
La eks-imperiestro, kiu devis pretiĝi por sia bal-
daŭa ekziliĝo, falis en profundan deprimon. Kvin
tagojn post sia abdikado, la 11-an de aprilo, li in-
tencis memmortigi sin per veneno, sed la kurac-
istoj sukcesis savi lian vivon spit’ al la ordonoj de
Napoleono kontraŭ tiu celo. La caro Aleksandro
anoncis ke oni transdonus la Elbo-insulon al Na-
poleono, kie ĉi tiu regus plensuverenece sed sen
ebleco forlasi tiun lokon. La edzino de Napoleono
revenis kun sia filo al Aŭstrio. La Imperio estis
finiĝinta. La 20-an
de aprilo Napoleono
eliris el Fontaine-
bleau destine al El-
bo. La grafo de Ar-
tois, frato de la gi-
lotinita reĝo Ludo-
viko la 16-a kaj pre-
tendanto al la franca
trono, eniris en Pari-
zon kun la venkantaj
reĝoj de la koalicio.
Tie entuziasme ak-
ceptis ilin la partianoj de la monarkio kaj la mar-
ŝaloj kaj funkciuloj oportunistaj kiuj celis kon-
servadi sian rangon kaj siajn postenojn. Dum la
trairado de Napoleono destine al lia ekzilejo li es-
tis bone akceptata de la loĝantaro, escepte en la
sudo de la lando kie iuj furiozaj monarkistoj serĉ-
adis lin en la veturiloj kun la intenco pendumi lin.
Li, tre kuraĝa en la batalkampoj, tamen, tre timis
la tumultojn, kiel evidentiĝis dum la eventoj de la
19-a de Brumero. Ĉi-okaze li alivestiĝis per aŭstra
uniformo por eviti la atencojn kaj fine enŝipiĝis en
Fréjus en iu angla fregato. Li esperis ke Maria Lu-
dovikino restus en Parmo kaj de tie ŝi ofte vizitus
lin en Elbo-insulo. Sed lia edzino, reveninte al
Vieno, dediĉiĝis al festenado kun sia ĵus akirita
amanto, iu unu-okula oficiro de la aŭstra armeo.
Dume en Vieno la monarkoj kaj diplomatiistoj es-
tis intencante kune reorganizi la politikajn aferojn
de Eŭropo post la malapero de la napoleona impe-
rio kaj tio kion ĝi signifis kiel sekvo de la Franca
Revolucio.