por retiriĝi ankaŭ li kun sia armeo. La 28-an, Napoleo-
no konstatis konsternite ke estis antaŭ li neniu malami-
ka armeo. Oni, do, devus sekvi easten. Sed ne tuj, kaj
tio pro du kialoj: unue, ĉar ne eblis scii kiudirekten la
rusaj trupoj foriris, kaj due, ĉar la franca armearo, kiu
etendiĝis en fronto kelkcent-kilometre larĝa, bezonis
ripozi kaj provizi sin je nutraĵoj kaj furaĝo. Napoleono
instaliĝis en Vitebsk kaj neniu konis tiam liajn planojn
interalie ĉar li mem ne konis ilin. Dum kelkaj semajnoj
li estis dubanta ĉu haltigi la kampanjon ĝis la sekva ja-
ro kaj dediĉiĝi organizi la aferojn de la ĵus konkerita
Litovio. Tiam li estis plenkonvinkita ke la caro Alek-
sandro sendos al li paco-proponon. Tamen tiu espero
ne plenumiĝis, kaj la pasiveco, la pacienco kaj la aten-
do ne alĝustiĝis al la karaktero de Napoleono. Subite
liaj duboj ĉesis, kaj li ekkonis siajn proprajn planojn: la
itinero al Smolensko kaj Moskvo. Rezultis senutila la
obĵetado de liaj generaloj kaj liaj ministroj al tiu plano.
Pro dezertado, malsanoj kaj malsato, la armeo estis
perdinte trionon el siaj efektivaj fortoj, kaj se la nutraĵo
malabundis en Vitebsk estis timinde ke la afero mal-
boniĝus pli malproksime. Sed helpis Napoleonon, en
sia decido, la fakto ke la malamiko mem ŝajne pretiĝis
por prezenti batalon. Tiam la rusa armeo komandata de
Barklay kaj Bagration kampadis antaŭ Smolensko.
La franca armeo moviĝis al Minsk la 10-an de aŭgusto
nesciate de la malamiko. Kvar tagojn poste la rusoj ek-
sciis kun surprizo ke 190.000 francaj soldatoj situis
flanke kaj ariergarde de ilia armeo. Komenciĝis la in-
terfrontiĝo. La 16-an de aŭgusto okazis en la ĉirkaŭaĵoj
de Smolensko kelkaj kunfrontiĝoj inter francaj kaj ru-
saj militistaj unuoj, ĉio ĉi ŝajnis la kutimaj prolegome-
noj de granda batalo, kiam ambaŭ interbatalontoj kun-
igas fortojn kaj serĉas poziciojn por la batalado. Napo-
leono pensis ke finfine li povus atingi la tiom deziritan
de li vekon. Sed frumatene de la 17-a de aŭgusto estis
neniu rusa armeo inter Smolensko kaj la francaj trupoj
pretaj batali. Tamen estis forta rusa rezisto far la artile-
rio de la urbo, kiu okazigis multajn homajn perdojn al
la franca armeo kiam ĉi tiu atakis ĝian fortik-muregon.
La provo konkeri la urbon daŭris la tutan tagon sen-
sukcese, kaj haltis nur noktiĝe. Oni prokrastis la atakon
ĝis la sekva tago, sed dum la nokto la rusaj fortoj
defendantaj la urbon bruligis kaj forlasis ĝin.
Nek Napoleono, nek lia armeo estis preparitaj por tiu-
tipa rezistado. Li estis alkutimigita al tio ke post ĉiu el
siaj batalaj sukcesoj, la venkitaj reĝoj haste subskribis
pac-kontraktojn favore al li. Sed jen, en la du ekstre-
moj de Eŭropo, Hispanio kaj Rusujo, estas la popoloj,
ne la reĝoj, la konstraŭstarantoj de la politiko de la
franca imperiestro, kaj ŝajnas ke ĉi tiu ne trafas altiri al
si la teniĝon de la popoloj. Li gajnis ankaŭ la malamik-
econ de la germanaj popoloj, kaj perfidis la amikecon
de la poloj kaj la litovanoj. Verdire, kiel imperiestro,
Napoleono ne sufiĉe taksis la gravecon de la teniĝo de
la popoloj. La generalo Bonaparto sciis konkeri la apo-
gon kaj la simpation de la francoj, la italoj, la egipt-
anoj… Li, filo kaj rezulto de la sociaj ŝanĝoj alportitaj
de la Revolucio, tamen, ne sciis trafe pritaksi la grav-
econ de la popoloj en la sociaj ŝanĝoj kiaj la Revolu-
cio. Tiurilate, li, imperiestro, ne estis malpli blinda kaj
elitisma ol multaj monarĥoj de la Malnova Reĝimo.
Sed antaŭ la ruinaĵoj de Smolensko, Napoleono ko-
mencis prikonsideri la malfacilaĵojn de la kampanjo
kiun li entreprenis. Li pripensis eblajn alternativojn al
la dekomenca plano, ekzemple stabiligi la fronton en la
zono de Smolemsko kaj organizi la dumvintran provi-
antadon de la armeo kaj ĉi ties plifortiĝo per la rekrut-
ado de trupoj en Polujo kaj la baltaj landoj. Krome, en
la postgvardio de tiu fronto oni povus efektivigi, dum
la monatoj antaŭ la printempo de la sekva jaro, intere-
sajn militajn operaciojn kiel la okupado kaj kontrolo de
la balta marbordo, certigante tiele la blokadon de la ru-
sa komercado kun Anglujo, kiu estis la vera celo de la
milita ekspedicio. Sed Napoleono Bonaparto, kies zo-
diaka signo estis la Leono, plene alĝustiĝis al la ecoj
kiujn la horoskopo-farantoj atribuas al la karakteron de
la homoj naskiĝintaj sub tiu signo: orgojlo, memesti-
mo, aroganteco, glor-avideco, vanteco, aŭtoritatemo,
majesto, brilemo… Moskvo, la sidejo de rusa povo kaj
prestiĝo, distancis nur du semajnon da armea marŝado
tra tereno multe pli bona ol tiu jam trairinta ĝis tiam,
kaj krome estis la ebleco efektivigi, finfine, la decidan
batalan venkon kiun li celintis de antaŭ pluraj monatoj.
Krome kuraĝigis lin la fakto ke siaj generaloj estis
atingante venkojn kontraŭ la rusaj trupoj en la randoj
de la tiama fronto. Estis ĝuste unu el tiuj periferiaj
bataloj kio igis moviĝi la imperiestron kune kun la ĉefa
arme-korpo. La 23-an de aŭgusto armeo komandata de
Murat kaj Davout renkontis en Dorogobudj rusan ar-
meon pli ampleksan ol atendite kaj ŝajne pretan por ba-
tali. Estiĝis malakordo inter la francaj marŝaloj: Murat
volis entrepreni la batalon sed Davout sendis urĝan al-
vokon al la imperiestro por ke ĉi tiu alkuru gvidi la
kontraŭfrontiĝon kun la rusoj. Napoleono rapide adres-
iĝis al Dorogobudj kun siaj trupoj kaj alvenis al tiu lo-
ko dum la nokto de 24-a al la 25-a de aŭgusto. Sed ti-
am la rusa armeo estis foriĝinta. Okazis ke ankaŭ ene
de tiu armeo estis malakordo; la generaloj Barclay kaj
Bragation ne kapablis interkonsenti ian konkretan ma-
nieron alfronti la francan ofensivon. Tiun problemon la
rusa regantaro solvis poste per la elekto de la generalo
Kutuzov kiel plejalta komandanto de la rusaj armeoj.
Tiam, troviĝante survoje al Moskvo, Napoleono deci-
dis sekvi antaŭen laŭ la komenca plano senkonsidere
de tio ke kelkaj rusaj armeoj restis malantaŭ li kaj ili
povus esti problemo por li je la reveno, sed li esperis
definitive solvi la situacion en Moskvo kaj tiele ĉio
cetera restus sengravece. Tiam lia armeo estis tre mal-
grandiĝinta; restis al li nur 157.000 soldatoj el la
195.000 kiuj estis elirintaj kun li el Vitebsk. Multaj
troviĝis tiam en garnizonoj kiuj estis necese establi en
iuj lokoj; aliaj estis pereintaj, aŭ vunditaj, aŭ dizertis…
Per rekrutado en Polio kaj Litovio eblis plialtigi la
kvanton de la trupoj al 280.000 homoj. Napoleono pen-
sis ke tio sufiĉos por venki la fortojn de la caro. Dum
la marŝado al Moskvo la proviantado de la armeo estis
fakte nula ĉar la teritorio estis dispredita de la retiriĝ-
antaj rusaj trupoj. La 28-an de aŭgusto la franca armeo
estis trairanta la vastajn ebenaĵojn de Viazma, ĉiam