jarcentoj, sed tiam Bonaparto estis komuna malamiko
de ambaŭ, eĉ se li ne kapablus kompreni tion.
De Parizo venis al Napoleono informo ke Talleyrand
kaj Fouché konspiradas kontraŭ li. Li devis rapide re-
veni al sia ĉefurbo. Tie li admonis la ministrojn sed ne
punis ilin; ili restis plenumante siajn politikajn taskojn.
Malfeliĉe por la imperiestro, ili estis necesaj al li. Du-
me la franca loĝantaro malkontentis pro tiel senĉesa
militado; pli kaj pli da soldatoj estis rekrutataj kaj
sendataj al la militaj frontoj. La tiel delonge dezirita
paco ne alvenis kaj oni ne vidis la finon de tia situacio.
En kio rilatas al la milito en Hispanio la situacio akiris
ian neatenditan karakteron. La venko de la napoleonaj
fortoj sur la regulaj armeaj fortoj, male ol tio okazinta
en aliaj landoj, ne signifis la finon de la rezisto. Aperis
iu nova faktoro: la popola rezisto La hispanlingva vor-
to por nomi la gerilon pasis al ĉiuj idiomoj en la mon-
do. La francaj trupoj devis alfronti tian manieron batali
por kiu ili ne estis trejnitaj: embuskoj en la montaroj
kaj strataj ribeloj en la urboj.
Plej malbone por Napoleono estis ke la hispana rezisto
vekis la rezistemon de aliaj landoj submetitaj al li. En
Prusio la profesoroj kaj la stu-
dentoj incitis la landon batali por
liberiĝo. Aŭstrio reorganizis sian
armeon. Anglio sendis ekono-
mian helpon. La katolikoj koleris
pro la neinda trakto kiun estis ri-
cevante la papo. En aprilo de
1809 la arkiduko Karolo atakis
Bavarion. Napoleono devis plu
militi. La afero fariĝis pli kaj pli
malfacila. Tiam lia armeo estis
konstituita de homoj tro junaj aŭ
tro maljunaj. Sed li ree venkis la
aŭstran armeon, kvankam koste
de granda perdo je homoj, kaj
eniris duafoje en Vienon.
Dum la monatoj kiam Napoleo-
no restis en la aŭstria ĉefurbo vizitis lin la polino Maria
Valevska. Estis tiam kiam ŝi gravediĝis de li. Sed por
edziĝo li pensis pri princinoj el reĝaj familioj. Tial ke
ne sukcesis la demarŝoj por edziĝi al iu fratino de la
caro, li faris planojn por atingi princinon el la familio
de la aŭstria imperiestro. Tial, post lia venko en la ba-
talo de Wagram kontraŭ la trupoj de la imperio, li sin
montris ne tro postulema en la traktato kun tiu potenco,
kaj ĉi-foje, jes ja, li sukcesis aranĝi la aferon de sia re-
ĝa boparenciĝo. Al la aŭstria imperiestro Francisko in-
teresis la afero ĉar tiele oni povus malfortigi, favore al
Aŭstrio, la aliancon inter Francio kaj Rusujo. Tial li
konsentis ke la 18-jara princino Maria-Ludovikino edz-
iniĝu al la franca imperiestro. Sed antaŭe Napoleono
devis solvi la aferon de sia eksekziĝo el Jozefina, kio
estis nek facila nek rapida. Fine Jozefina rezignaciis,
sed restis la kompliko de la eklezia kanonikeco de la
geedziĝo de Napoleono kaj Jozefina. La papo, kiu tiam
estis prizonulo de la franca imperiestro, ne volis kon-
senti pri la nuligo de tiu geedziĝo. Napoleono premis
sur la franca klerikaro por ke ĉi tiu kontraŭstaru la de-
cidon de la papo kaj deklaru la senvalidecon de la edz-
iĝo de la imperiestro. Ŝajnas ke li havis sufiĉe da influo
sur tiu eklezia kolektivo ĉar ĉi tiu aprobis lian decidon.
Ĝuste kelke da tagoj antaŭ la geedziĝo de Napoleono
kun Maria-Ludovikino, li eksciis pri la naskiĝo de filo
lia kaj de la Valevska. Sed la snobeco de la imperiestro
pelis lin eniri en la reĝan familion de la Habsburgoj.
Li, kiu iam apartenis al la plej radikala sektoro de la
Revolucio, fine enlitiĝis kun iu nevino de Maria-Anto-
nieta. Post unu jaro, la 20-an de marto de 1811, la nova
imperiestrino de Francio akuŝis filon de Napoleono al
kiu oni asignis la titolon de “Reĝo de Romo”.
Dume la aferoj de Napoleono ne disvolviĝadis bone.
Portugalio estis perdita, kaj Hispanio estis senĉesa pro-
blemo por la francaj trupoj. La katolikoj de la imperio
estis malkontentaj pro la mistrakto kiun estis suferante
la papo. Anglio daŭre rezistadis la kontinentan blok-
adon pli ol Napoleono estis supozinte. Dank al sia do-
minado de la maroj, Anglio kaptis la koloniojn, liber-
igis Sudamerikon kaj organizis egan kontrabandon en
Eŭropo. Rusio permesis albordi en siaj havenoj 150 an-
glaj ŝipoj kun usona flago. Napoleono mem devis ag-
noski la faktan realaĵon kaj per-
mesi la revendadon de iuj kon-
fiskitaj varoj necesaj al Francio.
Tre kurioza estis la kazo de Sve-
dio. Kiam mortis sen heredonto
la reĝo de tiu lando, la svedoj
elektis kiel reĝon la francan am-
basadoron, Bernardotte, iama ge-
neralo de la Revolucio kaj bofra-
to de Jozefo Bonaparto, kaj kon-
traŭ la espero de Napoleono, la
nova sveda reĝo enviciĝis kun la
rusa caro kontraŭ la interesoj de
Francio. Do la balta maro restis
malfermata al la brita komerco.
En 1812 pliakriĝis la konflikto
de Napoleono kun la papo. Ĉi
tiu rifuzis konsekri novajn episkopojn por Francio.
La imperiestro reiris al sia sistemo uzi la francan
klerikaron por flankenlasi la papan aŭtoritaton kaj
meti finon al la valideco de la konkordato, kaj ordo-
nis ke la papo estu alkondukata al Fontainebleau
vestita kiel simpla pastro.
Sagacaj homoj kiaj Talleyrand perceptis tiujn fen-
dojn kiuj minacis la stabilecon de la imperio kaj ko-
mencis manovri por sin meti eksterdanĝere de la rui-
no kiun ili estis antaŭvidante. Napoleono ne volis
atenti pri la konspirado de siaj proksimuloj kontraŭ
li. Dume la senlaboreco kreskis en Francio kaj estis
malbonaj rikoltoj. La metiistoj kaj la laboristoj kom-
prenis ke la politiko de blokado estis barante la eks-
portadon. En la francaj havenoj amasiĝis la nevend-
itaj varoj. La aspekto de la imperio ankoraŭ estis bri-
la, sed oni intuiciis ke fine fariĝos neevitebla alia
milito kontraŭ Rusujo kaj oni supozis ke la franca
venko en tiu milito estos definitiva por certigi la
francan hegemonion en Eŭropo.
Geedziĝo de Napoleono kaj Maria-Ludovikino