tempon por la alveno je sufiĉgranda help-trupo.
Sed Bennigsen sukcesis detrui la sepan korpuson
de la franca armeo, komandata de Augureau. Sek-
ve la rusaj fortoj adresiĝis kontraŭ la centro de la
franca fronto. Napoleono troviĝis subdanĝere esti
kaptita. Savis la situacion la 11.000 homoj de la
kavalerio komandata de Murat kun la perdo de
1.500 homoj. Post 14-hora batalado ne estis certa
kiu armeo estis la venkinto. Estis klare nur tio ke
ambaŭ armeoj suferis grandajn perdojn: 25.000
rusoj kaj 20.000 francoj. Estis granda masakro sen
klara rezulto. La rusoj kantis unu Te Deum por
konviki sin mem ke ili estis la venkintoj. Napo-
leono restis kiel mastro de la batalkampo sed ĉi tiu
estis nura ebenaĵo plena je neĝo kaj kadavroj, la
rusa armeo tute ne estis detruita. Dum la cetero el
la vintro la soldataro de ambaŭ armeoj restis sur la
tereno konservante siajn poziciojn sed sen batal-
ado, suferante malvarmon kaj malsaton. Napoleo-
no volis resti tie suferante kun siaj trupojn la pe-
nojn de la militfronto,
en la antikva prusa
fortreso de Finckens-
tein, kaj ne revenis al
Varsovio, al la brakoj
de S-ino Valevska. Ĉi
tiu gravediĝis poste re-
zulte de sia amafero
kun la imperiestro de
Francio.
La alveno de la prin-
tempo ebligis la reigon
de la militaj operacioj,
kaj ĉi-foje en kondiĉoj
pli favoraj por la fran-
caj trupoj. La 14-an de
junio de 1807, datreveno de la venko de Marengo,
la napoleona armeo definitive venkis la rusajn tru-
pojn en Friedland. La juna caro Aleksandro devis
forfuĝi sen gvardio, sen kanonoj, sen flagoj… Li
devis kapitulaci kaj, ĉagrenita kontraŭ siaj alianc-
uloj, li petis rendevuon kun Napoleono. La inter-
vidiĝo okazis en Tilsit, en tendoj muntitaj sur unu
floso meze de la lago Niemen. La 25-an de junio
ambaŭ imperiestroj renkontiĝis unuafoje kaj de
tiam, dum kelkaj tagoj kaj en amikeca etoso, ili
pridiskutis pacotraktaton. En la paco-kondiĉoj ĉi-
foje Napoleono estis malavara, grand-anima, sed
nur kun la rusa caro, ne kun la prusia reĝo Vil-
helmo la 3-a kiu aldoniĝis al la paco-negocado en
Tilsit. La rango de Prusio estis tre malaltigita. La
imperioj franca kaj rusa interakordis dividon de
orienta Eŭropo. La prusaj teritorioj ŭeste de la
Elba-rivero, kune kun la granda dukujo de Hesse
kaj Hannover estis aldonitaj al la regno de
Vestfalio kies krono estis asignita al Jeronimo,
frato de Napoleono. La polaj provincoj de Pozman
kaj Varsovio, deprenitaj de Prusio, konstituis la
grandan dukujon de Varsovio, kiun oni transdonis
al la reĝo de Saksio. Rusio interakordis aliancon
kun Francio kaj akceptis la kontinentan blokadon
kontraŭ Anglujo. La intervidiĝo de ambaŭ imperi-
estroj kulminis la 8-an de julio. Napoleono revenis
al Parizo la 27-an de julio, kaj la 15-an de aŭgusto
li festis la 38-an datrevenon de sia naskiĝo kun
eksterordinara pompo. Lia povo ŝajnis nediskut-
ebla. En la lando estis nenia opozicio, cetere ĝi ne
povus respeguliĝi en la presaro kontrolata de la
registaro.
Decas mencii ĉi tie ke Bonaparto ne kondutis dece
kun Maria Valevska. Ĉi tiu naskis al li filon, kaj
pro tio Napoleono komprenis ke li povas esti pa-
tro. Do, se ĝis tiam li ne sukcesis tiurilate, la pro-
blemo estis Jozefina. De tiam li serioze pripensis
la eblecon je eksedziĝo el ŝi. Ĉiuj esperis ke li
edziĝu al Maria Vale-
vska kaj nomumu ĉi
ties filon heredonto de
la imperio. Sed Bona-
parto daŭre estis vikti-
mo de sia primonarkia
snobeco. Li deziris ed-
ziĝi al princino el reĝa
familio en sia emo esti
akceptita de la kronitaj
kapoj de Eŭropo. Ce-
tere li, prave, sin sentis
ne sufiĉe sekura; sia alt-
rangiĝo estis tro rapi-
da, tro brila… Li kom-
prenis ke li devus esti
zorgema konservi la aliancon kun la caro; la situa-
cio de Napoleono multe dependis de la teniĝo de
la rusa monarko, kaj ĉi tiu persono ne ŝajnis tute
fidinda… Resume, lia imperio havis nefirman ba-
zon, ĝi ne estis stabila aranĝo. Krome Anglio daŭ-
re estas la sendiskutebla mastro de la maroj, kaj la
prikomerca blokado kiun li dekretis kontraŭ tiu
potenco, eĉ se formale akceptita de ĉiuj en la kon-
tinento, estis malfacile subtenebla. Ne nur Anglio
suferas la sekvojn de tiu dispozicio, la blokado efi-
kas malfavore ankaŭ sur la cetero de Eŭropo. Na-
poleono mem sin sentis devigita koncesii kelkajn
licencojn por komercado. Speciala kazo estis tiu
de Portugalio. La ekonomio de ĉi tiu lando multe
dependis de la komercado kaj bona rilato kun An-
glio. Napoleono decidis ke li devos interveni en la
Iberia Duoninsulo, la plej febla ĉenero el la ĉeno
de sia imperio. Imperio forĝita per militado kaj
perforto estas fatale destinita konstante militadi.