korsika familio travivis en la daŭro de dek jaroj tre
eksterordinaran altrangiĝon frukte de la aŭdaco de unu
el ĝiaj membroj. De antaŭ jarmilo, la tradicia kutimo
de la kronado de la imperiestroj de Okcidento estis ke
la papo surmetu sur la kapo de la kronatoj la simbolon
de la imperiestra povo. Bonaparto ne respektis tiun tra-
dicion. Li prenis la kronon el la altaro kaj kronis sin
mem. Poste li kronis Jozefinon kiel imperiestrino.
Spontana aŭ ne, la faro ne estis antaŭe interakordita
kun la papo. Ĉi tiu protestis poste kaj postulis ke la in-
cidento ne estu menciata de la presaro. Oni koncedis al
li tion sed la imperiestro estis proklaminta sian super-
econ rilate al la religia povo. En Notre Dame Napoleo-
no ĵuris sur la Biblio konservi la liberecon, la egalecon
kaj la posedaĵon de tiuj kiuj estis akirintaj naciajn bie-
nojn, kaj la teritorian integrecon de la Respubliko. Tiu
ĉi ĵuro devigis lin ne cedi pri la afero de Belgio kaj de
la rejnaj provincoj.
La etapo de la Imperio tiam komenciĝanta karakter-
iĝis, same kiel la ceremonio de la kronado, per stranga
miksaĵo de elementoj de la tradicio kaj novaĵoj alport-
itaj de la Revolucio. Napoleono kreis iun kortegon,
ceremoniaron, nobelaron… En 1804 li elektis marŝa-
lojn de la Imperio kaj
poste ian imperian no-
belaron. Li kreis prin-
cojn, kiel Berthier, pri-
nco de Neuchâtel; Ta-
lleyrand, princo de Bé-
névent; kaj dukojn, ki-
el Fouché, duko de
Otranto; Davout, duko
de Auerstädt kaj prin-
co de Eckmühl, kaj
aliaj. En la daŭro de ok
jaroj li kreis kvar prin-
cojn, 30 dukojn, 388
grafojn kaj 1.090 baronojn. Jozefina kaj la princinoj
fratinoj de la imperiestro disponis je honor-damoj.
Kurioze, tiu ĉi nobelaro de la Imperio supervivis la
imperiestron mem. La Honora Legio konservas sian
prestiĝon ankoraŭ nuntempe. Tamen li, persone, tute
ne similis al la reĝoj de la Malnova Reĝimo. Sia plej
granda plaĉo estis sia laboro; li laboradis ĝis 20 horoj
ĉiutage sen aspekti laca. Tielan labordediĉon li pos-
tuladis ankaŭ de siaj ministroj, sekretarioj kaj ceteraj
kunlaborantoj. La laboro estis la ĉefa afero por li. Tiu-
epoke tre estis malpliiĝinta lia altiro al Jozefina. Ce-
tere, ne mankis al li virinoj, amoristinoj inter la kor-
teganinoj, kiel Mademoiselle Georges. Sed kvankam li
havis inojn, ĉi tiuj ne havis lin, kaj ili havis nenian
influon sur la persono kaj la agoj de Napoleono. Ankaŭ
ne lia familio havis influon sur li kaj lia politiko. Sed
tamen li tre faris favore al la altrangiĝo de lia familio
kaj plibonigo de la situacio de ties membroj. Lia patr-
ino ricevis tre malavaran pension. kaj ni vidos ke dum
la brila etapo de la Imperio liaj fratoj kaj bofratoj ri-
cevis de li reĝajn kronojn de iuj eŭropaj teritorioj.
Napoleono naive pensis ke estante kronita en Notre
Dame li estus akceptata en la klubo de la legitimaj mo-
narkoj, sed la afero estis tute alia. La aŭstria aristokrat-
aro estis rezoluta humiligi la arogantecon de tiu «fortu-
na soldato». Anglio organizis novan aliancon kontraŭ
li. La koalicio estis konstituita de Anglio, Aŭstrio, Rus-
ujo, Svedio kaj poste ankaŭ Napolo, kaj celis revenigi
Francion al ĉi ties antikvaj land-limoj. Napoleono re-
prenis sian antaŭan planon invadi Anglion tramare kaj
tiucele reaktivigis la konstruadon de la necesa floto en
Boulogne. La floto konsistis el dumil ŝipoj, kaj la im-
periestro estis plenkonvinkita ke la operacio estus ebla
se oni havus sufiĉe da aŭdaco por entrepreni ĝin. Li
kalkulis ke la tranavigado de la mararmeo povus esti
efektivigata sendanĝere se oni disponus je unu aŭ du
tagoj kun nebulo en la Manika Markolo, ĉefe se oni
sukcesus altiri la anglan floton malproksimen de tiu lo-
ko. Lia plano estis meti sur la angla teritorio armeon je
130.000 soldatoj, kaj li esperis ke la popolaĉo de Lon-
dono akceptus la francojn kiel liberigantojn. Li sub-
taksis Anglion kaj ankaŭ la marajn danĝerojn. Liaj ad-
miraloj ne estis tiel optimistaj kiel li pri tiu afero kaj
pro tio li tre estis indignita kontraŭ ili, sed la franca flo-
to restis blokita en Tulono kaj Brest. Napoleono ordo-
nis al la admiralo Villeneuve, kiu komandadis franc-
hispanan mararmeon,
tuj reveni kaj altiri la
anglan ŝiparon al la
Antiloj. Sed tiu admi-
ralo ne sukcesis reunu-
iĝi kun la cetero el la
franca floto kaj devis
rifuĝi en la hispana ha-
veno de Kadizo. Cele
deturni la atenton de la
angloj el la ambicia
plano de la invado de
Anglio, Napoleono tra-
nslokiĝis al Italio kaj
tie li ricevis la feran kronon de la reĝoj de Lombardio.
Eugène de Beauharnais, filo de Jozefina, estis nom-
umita vicreĝo. La titolo estis oferita antaŭe al Jozefo
kaj Ludoviko, fratoj de Napoleono, sed ambaŭ rifuzis
ĝin ĉar ili aspiris al plej altaj tronoj, eĉ tiu de Francio.
Sed la celo de la kampanjo estis Aŭstrio. La 23-a de
aŭgusto la imperiestro komunikis al Talleyrand ke li
sin pretiĝis marŝadi kun sia armeo destine al Vieno.
Komandante tiun armeon al kiu jam oni nomadis
Grande Armée, Napoleono transiris la Rejno-riveron.
La aŭstra generalo Mack, kiu estis avancinta ĝis Ulm,
subite konstatis ke Napoleono troviĝis inter li kaj Vie-
no. La franca armeo konsistis el 186.000 homoj,
44.000 ĉevaloj kaj potenca artilerio. La aŭstria armeo
en tiu fronto estis simile potenca. En la interfrontiĝo de
ambaŭ armeoj, la francoj kaptis 30.000 aŭstrajn solda-
tojn. Mack kapitulacis en Ulm, la 20-an de oktobro,
post preskaŭ nula rezistado, kaj rezulte de tio Napoleo-
no kaptis kromajn 32.000 aŭstrianojn kun ĉi ties milit-
ekipaĵo. La generalo Mack restis libera dum la kaptitaj
soldatoj estis senditaj al Francio por realigi pun-labor-
adon. Poste la franca armeo rapide avancadis tra la aŭs-
tria teritorio kaj la 13-an de novembro Napoleono