28
La politika ŝanĝo de la 18a-19a de Brumero vekis
nenian rifuzon de la franca loĝantaro. La laboristaj
kvartaloj de Parizo ne ribelis defende de la jakobe-
noj. Ĉiuj pensis ke tiu nevenkebla generalo Bonapar-
to konkeros Eŭropon kaj starigos longdaŭran pacon.
La popolamasoj deziris la konservadon de la ating-
aĵoj de la Revolucio, t. e., la abolo de la feŭdecaj
privilegioj kaj la publika proprieto de la naciaj po-
sedaĵoj. Ankaŭ la sekurecon de la naturaj teritoriaj
limoj de Francio kaj la pacon. La pliriĉiĝintaj reĝo-
murdintoj aspiris imunecon kaj dume multaj elmigr-
intoj deziris reveni al la lando. Ne estus facila afero
kontentigi ĉiujn. Oni devus konduti prudente kun la
akaparistoj, la proprietuloj, la jakobenoj kaj eĉ la
Instituto, kiu posedis konsiderindan moralan influon.
Napoleono volis ke Talleyrand daŭre okupiĝu pri la
Eksteraj Aferoj kaj Fouché pri la polico. Por la Inter-
na Politiko li nomumis iun filozofon, membron de la
Instituto, Cabanis. Li deziris meti ordon kaj sekur-
econ en tiu politika tereno kie ĝis tiam regis ĥaoso.
Li diradis: La Revolucio devas instrui nin ke oni
devas konsideri nenion kiel nerenverseblan fak-
ton. Francio estis tre malsana post tuta jardeko da
militoj kaj politika malstabileco. Oni devus kuraci la
vundojn kaj regadi firmece. Fine de 1799 Bonaparto
ankoraŭ ne ŝajnis esti la plej grava persono de la ŝta-
to. Sieyès, la granda pontifiko de la Revolucio, estis
prilaboranta novan konstitucion por la tiam komenc-
iĝanta etapo. Lia plej intima celo estis nuligi la
Asembleojn, kies malavantaĝojn li estis konstatinte.
Sed, kompreneble, li ne kuraĝis fari tion malkaŝe.
Do, li anstataŭis la rektan elektadon per la starigo de
listoj da altranguloj aprobitaj de la popolo, el kiuj
oni elektus la membrojn de la Konsilantaroj. En la
pinto de la piramido, iu granda konstanta elektanto,
kiu loĝus en la palaco de Versajlo, elektus la konsil-
antojn kaj estus la sola reprezentanto de la politika
povo de la nacio. Temis, fakte, pri la skemo de la
konstitucia monarkio kiun oni volis starigi en la
komenca etapo de la Revolucio, kaj kiu fiaskis pro la
reciproka malkonfido inter la reĝo kaj la revoluciaj
fortoj. Napoleono estis pli saĝa ol Ludoviko la 16-a
kaj la plej frenezaj inter la revoluciuloj jam estis gi-
lotinitaj. Supervivis al ili la plej ruzaj kaj oportun-
istaj: Sieyès, Talleyrand, Fouché, Barras…
En la nova Konstitucio ellaborita de Sieyès la povo
venus desupre kaj la konfido desube. Iu Leĝofara
Asembleo pridiskutus la leĝojn, kaj iu Tribunalo
aprobus ilin. Iu konservema Senato rolus kiel plej-
supera kortumo por subtenadi la Konstitucion. La
asembleo kiu debatus ne estus la sama kiu voĉdonus.
La Konstitucio, do, tute ne estus demokratia. Sieyès
oferis la postenon de granda elektanto al Bonaparto
sed ĉi tiu rifuzis la planon ĉar li ne konceptadis sin
mem kiel ia mallaborema reĝo. Do, Sieyès kreis la
figuron de la Unuaranga Konsulo kiel estro de la ek-
zekutiva povo, rolo kiu, kompreneble, plenumus Bo-
naparto. Li kaj Roger-Ducos restis kiel duarangaj fi-
guroj. Napoleono elektis kiel helpantojn du mode-
rajn politikistojn: Cambecéres, iama Prezidanto de la
Komitato pri Publika Savo, kaj Lebrun, iu homo de
la Malnova Reĝimo. Per la kunigo de tiel divers-
29
devenaj personoj li volis simboli la unuiĝon de la
francoj. Tiu konsuleca respubliko en kiu unusola ho-
mo elektita por dekjara periodo regas, nomumas kaj
ĉesigas la ministrojn, fakte estis unu monarkio, kun
la sola escepto ke la sistemo kaj la persono elektita
estis aprobitaj de la popolo. En februaro de 1800
okazis iu referendumo kaj el tri milionoj da voĉdon-
antoj nur 1.500 voĉdonis nee. La francoj trevolonte
akceptis perdi civitanajn rajtojn kaj povon favore al
iu homo kiun ili admiradis. Ili deziris internan pa-
con. Dume la iama revolucia elito pensis ke ili anko-
raŭ konservadis la kontrolon de la situacio. La pliriĉ-
iĝintoj pensis ke ili estis la nova aristokrataro de
Francio. Por la popolamasoj la Konstitucio esprim-
iĝis per unu sola vorto: Bonaparto.
Napoleono alprenis la povon kiel homo konscianta
ke li naskiĝis por regadi. Estis necese rekonstrui
ĉion, pacigi la regionon de La-Vendée, inter-repacigi
la partiojn, permesi la revenon de la ekzilitoj… for-
skui la timon. Bonaparto estis preta pardoni, forgesi
la pasinton, subkondiĉe de loĝaleco al la nacia reg-
istaro. La plej urĝa problemo estis restarigi la publi-
kan financ-servon, ĉar la Direktoraro transdonis al la
Konsulato nur 167.000 frankojn kaj ŝuldojn po 474
milionoj. Rilate al ĉi tiu afero, Napoleono evident-
igis eksterordinaran talenton por organizado. Li al-
vokis la plej eminentajn homojn, sendistinge de par-
tioj, por konstitui la Ŝtatan Konsilantaron. Li preferis
la plej kapablajn spertulojn al la ideologojn. Tiurila-
te li diradis: Ŝajnas al mi ke la saĝuloj kaj la inte-
lektuloj estas kiel la koketaj virinoj: oni devas trak-
ti ilin kaj babili kun ili, sed ne elekti ĉi tiujn kiel ed-
zinojn nek tiujn kiel ministrojn. Ŝajnas ke li, falinte
en la unuan el tiuj eraroj, volis ne fali ankaŭ en la
duan. Laŭ la konsiloj de la teknikistoj pri financaj
aferoj, li kreis la Bankon de Francio kaj stabiligis la
mon-valoron. Per ĉi tiu dispozicio li atingis la dank-
emon de la francoj. Ankaŭ en la politikaj aferoj li
agadis ruze, kontrolis la presaron kaj regadis laŭ la
stilo de la t. n. “klerisma despotismo”; ĉio por la po-
polo kaj favore al la popolo, sed sen la popolo. La
teritoria administrado kaj regado de la lando fariĝis
pere de la prefektoj kaj subprefektoj. Tiu termino de
prefekto estis prenita el la historio de la Romia Im-
perio, same kiel tiu de konsulo. Estis la registaro tiu
kiu nomumadis la prefektojn (regionaj gubernies-
troj) kaj la subprefektojn (kvaz urbestroj). En
Parizo oni aplikis malsaman modelon; ĝi estis sub la
kontrolo de iu polica prefekto. En la pinto de tiu
pov-piramido estis la Unuaranga Konsulo: Napoleo-
no Bonaparto. Pli ol Ludoviko la 14-a, li estus pov-
inta diri: La ŝtato estas mi. La efiko de tiu forta po-
vo baldaŭ evidentiĝis, sed la naturo mem de la povo
ne tiel estis evidenta por la franca loĝantaro ĉar la
modereco de la tirano mildigadis la realaĵon de la
tiraneco. Bonaparto tenis ĉion kalkulite kaj subkon-
trole. Ekde la komenciĝo de la Konsulato li instaliĝis
en la iama reĝa palaco de la Tujlerio kaj tiamaniere
li substrekis la kontinuecon de la povo kaj indikis al
la monarkiistoj de la lando ke li ne celis esti provizo-
ra gardisto de la trono de la Borbona dinastio. Instal-
iĝi en la Tujlerio ne estis ĉio, la celo estis definitive
resti tie. Li tre konsciis ke lia aventuro estis ekster-
ordinara kaj ke ĝi restis submetita al la hazardo. Por
ke lia fortuno daŭru oni devus esti agrabla al la fran-
coj, regadi la homojn laŭ la deziro de la plejmulto.
Li pretus fariĝi katoliko en La-Vendée samkiel li
pretis fariĝi muzulmano en Egiptujo. Kiamaniere
komplezi la francojn? Oni devus konservi la vorton
“Respubliko” kaj respekti la eksterajn simbolojn de
la Revolucio. Tial li igis ke oni nomu lin “civitano
Konsulo”. Dume Talleyrand helpis lin varbi iujn
gravajn figurojn de la Malnova Reĝimo, kaj li daŭre
konservis la rilaton kun siaj kolegoj de la Instituto,
kiuj tiam tre estis maldekstremaj kaj politikemaj. Li
kutime diradis: Mi apartenas al nenia rondo; mi
estas membro de la granda rondo de la francoj. Ne
plu kamariloj. Mi nek havus nek konsentos ilin.
Post dekjara periodo de denuncado, bataloj, angoro
kaj necerteco, nur tiu politiko povus esti sukcesa.
Tamen, tio plej dezirata de la lando estis la ekstera
paco. Napoleono estis promesinte: Dum mia vivo
Francio ĝuos pacon. Du jarojn post mia morto ĝi
troviĝos en milito kun la tuta mondo. Jen lia fiasko
estis la malebleco plenumi tiun promeson. Dum lia
regado Francio estis en milito kun la tuta mondo kaj
nur post ties finiĝo venis la ekstera paco. Komence
de la Konsulato liaj paccelaj demarŝoj kun Anglio
kaj Aŭstrio ne progresis. Li ricevis nenian respondon
al la leteroj senditaj al la monarĥoj de tiuj landoj.
Aŭstrio rifuzis cedi Italion kaj la angla ministro Pitt
ne akceptis la aneksaĵojn de Francio. Bonaparto de-
vis pretiĝi por nova milito, kiun li volis pensi ke es-
tus la lasta. La afero ne plaĉis al li: iu malvenko
povus sufiĉi por ruinigi reĝimon tiel novan kiel lia
konsulato. Kaj krome, ia venko atingata de Moreau
Desaix povus estigi rivalon al li. Sed li devis al-
fronti la neeviteblan realaĵon. Printempe de 1800
Aŭstrio reigis la militadon. La franca armeo ko-
mandata de Massena restis blokata en Ĝenovo. Na-
poleono komprenis ke la strategio de la malamiko ne
estis saĝa. Li kunigis armeon en la ĉirkaŭaĵoj de
Dijon. Laŭ la Konstitucio ne rajtis komandi ĝin li
mem. Do oni asignis al Berthier la nominalan ko-
mandon sed estante Napoleono mem la vera gvid-
anto de la militaj operacioj. Post komisii al Cambe-
céres la estrecon de la registaro li trairis la inter-
monton de Sankta-Bernardo kaj rapide adresiĝis al
Milano. Tie li dividis sian armeon en tri korpusojn,
operacio kiu evidentiĝis erara ĉar la aŭstra generalo
Melas rompis liajn liniojn kaj preskaŭ venkis lin en
Marengo. Kiam la batalo ŝajnis perdita, la alveno de
Desaix savis lin, kaj la morto de tiu generalo lasis la
honoron de la venko al la Unua Konsulo. Kiam re-
30
troiris Melas, Lombardio falis en la manojn de Bo-
naparto. Li festis tiun venkon per iu Te Deum en la
katedralo de Milano. Dum lia foresto okazis en Pari-
zo kelkaj intrigoj. Barras estis negocante kun la mo-
narkistoj, kaj iuj apogintoj de la afero de Brumero
faris premadon sur Sieyès cele entrepreni alian poli-
tikan aventuron. Iuj pensis ke se Bonaparto pereus
en Italio oni devus alvoki alian generalon kiel Car-
not Bernadotte por anstataŭi lin. La scio pri la
venko de Marengo metis finon al tiaj intrigoj. La
reveno de Napoleono al Parizo estis triumfa. Sed la
venkinto ne sentis feliĉon: kelkaj semajnoj de for-
esto sufiĉis por ke perfidu lin liaj ministroj, la kon-
suloj kaj liaj propraj fratoj. Lia malapreco pri la
homa specio, kiu jam estis granda, fariĝis eĉ pli pro-
funda.
Spit’ al ĉio, tiu komenca etapo de la Konsulato estis
tre bona por la lando ĉar oni tre progresis rilate al la
repaciĝo de la socio kaj al la ekonomia prospero.
Plejmulto el la franca loĝantaro favore taksis la poli-
tikan regadon de la Unuaranga Konsulo. Li pledis
por ke la reĝo-murdintoj kaj ceteraj revoluciuloj per-
mesu la pacan praktikadon de la katolika religio. Al
la ekzilitoj li permesis reveni sen reprezalioj sed sen
venĝemo. Konservadi la ideojn de la Revolucio kaj
samtempe respekti la tradicion estis tre malfacila
tasko, sed Napoleono kuraĝis entrepreni ĝin. Cetere,
nur tiamaniere eblus ke lia regado pludaŭru. La
politiko favore al la Katolika Eklezio celis senigi la
Borbonojn el ilia katolika klientaro. Li konsideris ke
la religio estis necesa por subteni enorde la ŝtaton. Li
pensis ankaŭ ke la socio ne povas ekzisti sen ekono-
mia malegaleco kaj ke ĉi tiu ne eblus sen la religio.
Tiurilate lia idearo estis tipe burĝa. Lia celo estis
subskribi konkordaton kun la papo kaj restarigi la
Eklezion en Francio. Sed por tion plenumi estus ne-
cese atendi iom da tempo ĉar tio ne plaĉis al la iamaj
revoluciuloj sur kiuj li sin estis apogante kaj plaĉis
eĉ malpli al la armeo.
Konstatinte la moderecon de la Unua Konsulo, Lu-
doviko la 18-a pensis ke Bonaparto estis preparante
la restarigon de la monarkio. Surbaze de tiu espero,
la Pretendanto sendis al la Konsulo afablan leteron
temante pri la afero. Responde, Bonaparto skribis al
li: Vi devas ne pensi pri via reveno al Francio; vi
devus pasi sur cent-mil kadavroj. La monarkistoj,
elrevigitaj, decidis murdi lin. Okazis kelkaj atencoj
per pistoloj kaj diversaj artefaktoj. Sed Napoleono
ne volis pensi ke tiu perforto estis farita de la rojal-
istoj. Li kulpigis pri tiuj faroj la jakobenojn kaj de-
portis 150 el ili. Poste Fouché malkovris la verajn
kulpulojn, sed la deportitaj respublikanoj neniam re-
venis. Napoleono tre timis la jakobenojn: ili estis la
solaj uloj kiujn li ĉiam malamis. La kunlaborantoj de
la Konsulo maltrankviliĝis pro tiuj sinsekvaj atencoj
kontraŭ Napoleono. Ili komprenis ke la danĝero es-
tis en tio ke la ŝtato estis enkarnigita de unu sola ho-
mo; sufiĉus detrui la lideron por faligi la reĝimon.
Estus necese elekti sukcedonton. Al Bonaparto ne
plaĉis la ideo. Li ne havis filojn kaj Jozefina ne po-
vis naski ilin al li. Estis nepenseble elekti iun el liaj
fratoj. Li, do, preferis konfidi pri sia sorto kaj la
mallerto de la murdistoj. La vera danĝero por li estus
ia milita malvenko iu konspiro de generaloj. Tial
la Konsulo sintenis severe en la rilatoj kun la gene-
raloj cele akcentigi sian aŭtoritaton sur ili. Male, la
soldatoj ricevadis afablan trakton de li. Dum multe
da tempo la simpatio de la trupoj protektis lin kon-
traŭ la perfido de siaj generaloj.
Sed por plifirmigi sian povon li devus atingi la pa-
con. En Marengo li povis konstati la danĝeron kiu
minacas lin en la batalkampoj. En 1801 li subskribis
kun Aŭstrio iun paco-traktaton sufiĉe favora por
Francio. Sed Anglio daŭre rifuzis la francan aneksa-
don de Belgio, Egiptujo kaj Malto-insulo. Krome,
tiam Napoleono estis ĵus aĉetinte de Hispanio la
amerikan kolonion Luisianan kaj ĉi tiu afero reviv-
igis la kontraŭfrontigon de la angloj al la francaj ko-
lonioj ĉar tio plifortigis la eblecon ke Francio fermu
la eŭropajn havenojn al la brita komerco. Aliflanke,
kaj en la kadro de tiu franca ofensivo kontraŭ la an-
glaj interesoj, Napoleono subskribis aliancon kun la
rusa Caro Paŭlo la 1-a. La 23-a de marto de tiu jaro
1801 la Caro Paŭlo estis murdita kaj Bonaparto atri-
buis tiun krimon al la anglaj intrigoj. Plurajn mona-
tojn antaŭe, la 24-an de decembro de 1800, li mem
suferis gravan atencon en la parizaj stratoj en kiu
mortis kelkaj personoj per la eksplodo de iu ĉaro
ŝarĝita je pulvo. Alia bato por Napoleono kaj liaj
planoj estis tio ke la franca armeo en Egiptujo devis
kapitulaci antaŭ la angloj. Sed tiel al Anglio kiel al
Francio interesis negoci pacon, se provizoran.
Ambaŭ potencoj interakordis iun kompromison en la
Traktato de Amiens en 1802. Egiptio estis redonita
al Turkio kaj Malto al la kavaliroj de la ordeno.
Francio konservis la konkeraĵojn en Eŭropo. Sed
ambaŭ potencoj sciis ke la alia ne estis sincera kaj ke
temis nur pri provizora solvo.
Sed dume Napoleono povis sin senti feliĉa: nek Ri-
chelieu nek Ludoviko la 14-a estis atinginte ian
Francion tiel grandan kaj bone defendatan. La franca
popolo pensis ke la tempo de la militoj estis definiti-
ve pasinta, ke sekvus nova erao de paco kaj prospe-
ro, kaj ke Bonaparto estis duondia ulo. La Unuaran-
ga Konsulo sin sentis tiam sufiĉe forta por altrudi al
Francio la religian pacon. La 8-an de aprilo de 1802
oni voĉdonis la aprobon de la konkordato kiun oni
estis negocante ekde januaro de 1801. Dimanĉe, la
18-an de aprilo, festo de Pasko, oni kantis solenan
Te Deum en la katedralo de Notre Dame, redonita al
la Katolika Eklezio, por samtempe festi la atingon de
la paco kaj la restarigon de la religio. Antaŭ la tem-
plo, la ĉefepiskopo de Parizo kaj tri kromaj episko-
poj akceptis la Unuan Konsulon kiu alvenis, survest-
31
ante ruĝan uniformon, per iu kaleŝo kun lakeoj vest-
itaj per livreo. Multaj oficiroj malaprobis tian mas-
keradon; ili ne povis forgesi ke estis mortintaj cent-
mil homoj por aboli ĉi-ĉion. Sed en la stratoj la po-
polo feliĉe festadis la rekuperadon de la dimanĉo,
kiu estis iam abolita okaze de la aprobo de la kalen-
daro de la Revolucio.
Post Marengo, la Senato plilongigis po kromaj dek
jaroj la Konsulaton de Napoleono. Tamen, ĉi tiu,
kvankam ne agnoskis tion, li revis pri la reĝa krono.
Same kiel iam Cezaro, ne plaĉis al li paroli pri la
afero. Sed, ja, la ideo estis en li. Tamen la plenum-
ado de tiu sekreta deziro tiam prezentiĝis malfacila.
La armeo daŭre estis respublikana. Do, anstataŭ la
laŭhereda monarkio, ŝajnis pli eble atingebla la dum-
viva konsulato. Oni proponis tiun formulon kaj por
decidi pri ĝi oni faris novan plebisciton. La rezulto
estis tri milionoj kaj duono da aprobaj voĉdonoj
kontraŭ nur ok-mil neaj voĉdonoj. Atinginte tian
sukceson, Bonaparto decidis fari novan paŝon en tiu
procezo survoje al la plejsupera povo. Li modifis la
Konstitucion kaj atingis de la Senato, tre preta kom-
plezi lin, la rajton ele-
kti sukcedonton, kaj
pligrandigis sian per-
sonan povon domaĝe
al la Asembleoj. Oni
povas diri ke lia Kon-
sulato estis konstanta
puĉado ene de la sis-
temo rezultinta el la
puĉo de Brumero. Ti-
migitaj de la grenadis-
toj kaj fascinitaj de la
geniulo, la Asembleo
cedis al la neeviteblo.
Francio neniam estis regita de homo kun tiel kreiva
imago-povo. Diradis li: Kun miaj prefektoj, miaj
ĝendarmoj kaj miaj pastroj mi povas fari ĉion laŭ
mia volo. Kaj li pravis; lia regad-sistemo estis fakta
monarkio kvankam ĝi ne havis tian nomon.
Sed lia regado tute ne estis laŭ la stilo de la feŭdecaj
monarkioj de la Malnova Reĝimo sed laŭ la idearo
de la Klerisma Despotismo. Por la ekonomiaj aferoj
li sin turnis al spertuloj pri tiu temo kiel Gaudin kaj
Mollien kaj kreis la korpuson de funkciuloj de la ŝta-
ta Financ-Servo kiu ankoraŭ ekzistas nuntempe sam-
kiel la Banko de Francio. Alia grava kreaĵo de lia
Konsulato estis la Civila Kodo, kies elaboradon li
mem kontrolis. En 1802 li kreis la nacian ordenon de
la Honora Legio. Per ĝi li celis krei novan aristokrat-
aron kiel premiado de faritaj servoj kaj akiritaj meri-
toj, kvankam pri tiu ĉi temo la Asembleoj faris for-
tan oponon. En la eksterlandaj aferoj la situacio daŭ-
re estis problema. La amerika aventuro de Luisiano
ne disvolviĝis favore al Francio. La tiea armeo rezul-
tis dekumita pro flava febro kaj krome la franca ĉe-
esto en la kontinento riskis reigi la militon kun An-
glio. Do, la kolonio estis vendita al Usono; Talley-
rand faris la koncernan negocado kun la usona reg-
antaro. Sed daŭre persistis la streĉaj rilatoj kun la an-
gloj. La registaroj de ambaŭ landoj komprenis ke la
milita interfrontiĝo inter ili estis neevitebla. Ekde la
jaro 1803 Napoleono komencis prepari invadon al
Anglujo. Li kunigis iun grandan armeon en Boulog-
ne kaj ordonis konstrui unu floton de barĝoj. Dume
la angla floto estis ĉie kaj kaptadis la francajn ŝipojn
kun ĉi ties kargo. Estis ia stranga milito, sen opera-
cioj kvankam ne sen krimoj. La angloj apogadis
ĉiujn malamikojn de Bonaparto: monarkistojn, res-
publikanojn, militistojn… Du el la plej fervoraj roja-
listoj, Georges Cadoudal kaj la generalo Pichegru
elŝipiĝis en Francio el iu angla ŝipo. Konspiradis an-
kaŭ la respublikana generalo Jean Victor Marie Mo-
reau, kiu dum la Revolucio venkis la aŭstrianojn en
la batalo de Hohenlinden. Talleyrand kaj Fouché in-
formis al Bonaparto ke Cadoudal estis atendante por
interveni nur la alvenon de iu princo de la Borbona
dinastio ĉar li deziris ke la povo ne estu kaptata de
Moreau. Napoleono sin
demandis: Kiun prin-
con? Troviĝis unu pro-
k
sime al la landlimo,
la duko de Enghien.
Estis nek pruvoj nek
indicoj ke tiu persono
estus implikita en in-
trigoj kontraŭ la fran-
ca reĝimo. Tamen Bo-
naparto ordonis aresti
lin. Ĉi tiu estas la epi-
zodo malplej honorin-
da de la vivo de Na-
poleono. La princo estis pafmortigita post iu proceso
sen garantioj por la akuzito. Ĉi tiu politika krimo
skandaligis multajn francojn. Chateaubriand, kiu
tiam estis diplomato, demisiis. Napoleono sin prav-
igis per la kutima argumento de la ŝtat-racio. Per tiu
faro li esperis atingi du celojn: timigi la monark-
istojn kiuj volis mortigi lin, kaj konvinki la reĝo-
murdintojn ke li fariĝis unu el ili per tiu krimo, kaj
ke, tiamaniere ili devus timi nenion el lia dominado.
Malmultajn tagojn poste la Senato oferis al Napoleo-
no la imperiestran kronon. Kaptitaj de la polico de
Fouché, Pichegru sin mortigis en la prizono, Ca-
doudal estis ekzekutita.
La restarigo de la monarkio estus neakceptebla por
tiuj postrevoluciaj francoj. Iliaj mensaj skemoj tre
estis influitaj de la historio de la antikva romia socio.
Laŭ tiu historia simbolaro, la Imperio estis la natura
daŭrigo de la Konsulato, iu normala disvolviĝo. Sed
Napoleono emis ankaŭ simbolojn el Mez-epoko kaj
tiele li volis ke la Papo de Romo ĉeestu la ceremo-
nion de lia imperiesta kronado.
La Senato oferas al Napoleono la imperiestran kronon.