bonaj rilatoj de tiu lerta kaj bone informita ino. Ekde
lia reveno al Parizo, Bonaparto evitis kompromiti sin
kaj zorgis ne fari mispaŝon. Sieyès, Fouche kaj Ta-
lleyrand, «trio da pastroj», opiniis ke estis necesa ia
puĉo. Por ĝin efektivigi sukcese, estis necese al ili
Bonaparto.
Sed la realigado de la afero ne rezultadis tiel facila
kiel ĝi aspektis komence. Tri el la kvin membroj de
la Direktoraro, Gohier, Moulin kaj Barras, ne donis
sian konsenton. Nur Sieyès kaj Roger-Ducos konis
la projekton kaj aprobis ĝin. La jakobenoj de la Kon-
silantaro sin oponus perforte. Eĉ ne la armeo estis
certeca atuto: ĝi daŭre estis respublikana kaj revolu-
cia, kaj povus rifuzi partopreni en eksterleĝa opera-
cio. Al Napoleono ne plaĉis la ideo kapti la politikan
povon pere de armiloj, kaj preferis ke la afero solv-
iĝu laŭleĝe. Serĉe de politika aranĝo, ene de la res-
publikana leĝeco, povus ludi gravan rolon Luciano
Bonaparto, frato de Napoleono, kiu tiam estis pre-
zidanto de la Konsilantaro de la Kvincento, unu el la
du deputit-asembleoj de la Respubliko. Krome Sie-
yès havis potencajn ami-
kojn en la alia ĉambro, la
Senato. Cetere, Barras,
multaspekte komprimit-
ita, ne estis danĝera, kaj
Gohier, enamiĝinta el Jo-
zefina, vivadis en mondo
de feliĉaj iluzioj, kiujn la
edzino de Bonaparto ru-
ze stimuladis. Ĉiukaze,
estus necese agadi rapid-
ece ĉar male la plano,
konata jam de multaj
personoj, povus fuŝiĝi.
Sieyès intencis efektivigi
la operación laŭleĝe, laŭ
la deziro de Bonaparto. Li estis tre sperta en la arto
respekti la tekston de la leĝoj perfortigante ties
spiriton. La plano estis ke la 18-an de Brumero, la
Senato estu kunvokita frumatene, kaj oni forgesu
kunvoki la senatanojn de la opozicio. Oni informus
la senatanojn ke iu danĝera konspiro minacas la
Ĉambron kaj oni decidus la translokiĝo de la Kon-
silantaroj al Saint-Cloud, kie ili estus sub la pro-
tekto de armitaj fortoj komandataj de Bonaparto. Tie
oni proponus al la deputitoj iun novan konstitucion,
kiun ili, senkomunike kun Parizo, nepre devus apro-
bi. Tiam, tri konsuloj, Bonaparto, Sieyès kaj Roger
Ducos, alprenus la povon. La unua fazo de la opera-
cio disvolviĝis laŭplanite kvankam Napoleono pro-
noncis en la Senatejo iun diskurson tro longan kaj
malmulte efektivan. En la Ĉambro de la Kvincento,
Luciano estis fermonte la sesion post la legado de la
dekreto kaj anoncis ke la debatoj okazus sekvatage
en Saint-Cloud. Multaj deputitoj prave timis ne-
klaran operación. Sieyès volis aresti tiujn plej kon-
traŭajn al la operacio, sed Napoleono tute sin oponis
al tiu faro ĉar li pensis ke se la operacio aspektus
kiel puĉo, iu alia generalo sin sentus rajtigita iam
ripeti la elpaŝon kontraŭ registaro kiu jam ne povus
pretendi leĝecon.
Tamen la 19-an de Brumero estis necese uzi la for-
ton en Saint-Cloud, ĉar la etoso estis nepaca. En la
Malalta Ĉambro aŭ Konsilio de la Kvincento la ja-
kobenoj estis atinginte reprezentantaron de ducent
deputitoj kiuj estis pretaj kontraŭrezisti la bonapart-
isman operacion. Napoleono estis pasinte plejparton
el la antaŭaj tagoj kun siaj kolegoj de la Instituto.
Lia deziro estis ke lia investado estu konsiderata kiel
iu facila venko de la racio. Kiam oni komunikis al li
ke la debatado estis akirante malbonan aspekton, li
decidis interveni persone kun la espero ke lia ĉeesto
sufiĉus por timigi la “advokatojn”. Li prezentiĝis en
la palaco de Saint-Cloud celante la aprobon de liaj
dekretoj kaj la dissolviĝon de la Asembleoj. Liaj tru-
poj estis ĉirkaŭante la palacon. Dum la mateno am-
baŭ parlamentaj ĉambroj kunsidis aparte kaj eĉ la
Senato estis prikonsider-
ante rifuzi la dispozi-
ciojn kiujn ĝi aprobis la
antaŭan tagon. Bonapar-
to deziris ne aspekti kiel
ambiciulo volanta trans-
preni la politikan povon,
sed kiel altruisto preta
memoferi sin favore al
siaj sampatrianoj. Lia
diskurso en la Asemble-
ejo estis: Ni volas Res-
publikon bazitan sur la
egaleco kaj la sakralaj
rajtoj de la nacia repre-
zentado. Sed en la politi-
kaj medioj li ne tiel estis elokventa kiel antaŭ la
soldataro; li estis malbonega oratoro. Kiam li revenis
al la Ĉambro de la senatanoj cele postuli tujan de-
cidon, li estis ricevita per brua klamado de la deput-
itaro kiu ne permesis al li pludaŭrigi sian nekoheran
argumentadon. Dume, en la sesio de la Kvincento,
kiu estis prezidata de Luciano Bonaparto, ankaŭ li
kompromisita en la operacio favore al sia frato, la
rifuza teniĝo estis eĉ pli granda ol en la Senatejo.
Napoleono prezentiĝis ankaŭ tie, sed ĉi-foje bone
protektata de skolto da grenadistoj komandataj de
generalo Augureau. Ankaŭ tie li estis ricevata per
furioza kriado: For la bandito!, for la tirano!, ke li
estu eksterleĝigata…! La deputitoj kiuj troviĝis plej
proksimaj al li sin ĵetis sur lin kaj ĉirkaŭpuŝis lin…
Iuj manoj atingis lian kolon. Sed li estis tuj ĉirkaŭ-
ŝirmata de siaj de siaj grenadistoj, kiuj sukcesis eltiri
lin el la salono eĉ se iome kontuzita. Kiam li reakiris
la konscion, li surĉevaliĝis kaj diris al la soldatoj ke
oni volis mortigi lin. La grenadistoj restis hezitemaj
La 19a de Brumero en la Ĉambro de la Kvincento