garnizono kaj 800 anglaj maristoj. Napoleono inten-
cis kapti Akkon cele senigi la anglan floton je ĝia
plej grava bazo kaj malfermi al si vojon al Damasko
kaj Konstantinopolo. Sed estis grandaj malfacilaĵoj;
li disponis nur je 14 kanonoj ĉar la ceteraj, senditaj
perŝipe, estis kaptitaj de la angla floto. Malsukcesis
la alsaltoj al la urbaj muregoj kaj krome Napoleono
devis sin defendi el atako de supera turka armeo en
la dekstra flanko de sia armeo. En ĉi tiu flanka ba-
talo, apud la Taboro-monto, Napoleono venkis kun
4.500 francaj soldatoj, pli superan turkan armeon de
35.000 homoj. Poste li daŭrigis la sieĝon al Akko, al
kiu li povis aldoni 9 pezajn kanonojn kiuj saviĝis el
la atako de la anglaj ŝipoj. Tamen la varmego kaj la
malamikaj kanonoj senĉese malfortigadis la napole-
onan soldataron. La nokton de la 7-a de majo oni
vidis alproksimiĝi tridek-ŝipan angla-turkan armeon
kiu venis por plifortigi la trupojn defendantajn Ak-
kon. Napoleono ordonis efektivigi novan atakon
kontraŭ la muregoj de la fortreso por konkeri ĝin an-
taŭ la alveno de la floto. Sed la kapto de la urbo ne
estis plenumita antaŭ ol unu taĉmento da ĵusalven-
intaj anglaj maristoj povis interveni por forpeli la
atakantojn.
Napoleono decidis rezigni la sieĝon kaj reveni al
Egiptujo. Estis tre dolora kaj elreviga momento por
li. Krome, aperis nova problemo. Aperis en liaj tru-
poj iuj kazoj de bubona pesto kiu poste disvastiĝis al
kelkcento da malsanuloj. Napoleono kondukis sian
damaĝitan armeon suden, laŭlonge de la marbordo
kaj eniris en la Sinaja dezerto. Dum la retiriĝo el Ak-
ko li ordonis bruligi la rikoltaĵojn kaj mortigi la pri-
zonulojn kiujn li ne povis transporti; li opiniis ke la
ŝtatistoj ne rajtas esti sentimentalaj.
Kun longa kolono da vunditoj kaj malsanuloj, kaj
varmo je 54 centezimalaj gradoj, la vojaĝo estis vera
torturo. Ĉiukaze, komence de junio, Napoleono suk-
cesis meti en sekuran lokon, en Egiption, sian ar-
meon kaj prepariĝis por repuŝi la turkan armeon, kiu
laŭ lia antaŭvido, baldaŭ alvenos. La turkoj elŝipiĝis
proksime al Aleksandrio la 11-an de julio, kaj tend-
umis en la tie proksima duoninsulo de Abukir. Tie,
la 25-an de julio atakis ilin Napoleono. Li disponis
je 8.000 homoj por kontraŭfronti 9.000 turkojn, plej-
parto el ili, iu elito de janiĉaroj. Ili estis metitaj en du
linioj kiuj distancis unu el la alia un kilometron kaj
duonon, la unua linio sur ebenaĵo kaj la dua sur la
monteto Viziro. Malantaŭ ili estis la maro kaj Napo-
leono komprenis ke ĉi tiu estus lia plej bona alianc-
ano. Li sendis la generalojn Lannes kaj L’Estaing
kontraŭ la centro de la unua linio de la turkoj, kaj
ordonis al Murat ke pere de la kavalerio li ĉirkaŭu la
dekstran kaj la maldekstran flankon. La turkoj retro-
iris al la monto Viziro. Napoleono permesis al siaj
trupoj ripozi kaj reigis la bataladon post pluraj horoj.
Kvin mil turkoj mortis per droniĝo, estis kromaj du
mil mortintoj kaj aliaj du mil estis kaptitaj.
La situacio de Napoleono estis sufiĉe bona post tiu
batalo. Laŭdaŭre de 13 monatoj li estis okupinte
Egiption, entreprenis serion da plibonigaj reformoj
kaj akiris grandkvanton da novaj konoj. Li fiaskis
nur en sia celo damaĝi la anglajn interesojn en Hin-
dio, sed dank’ al lia venko li nuligis la minacon kiu
povus veni el Turkujo, kaj nenio malhelpus ke li po-
vu resti dumlonge en Egiptio pace daŭrigante sian
taskon je promociado de disvolviĝo. Sed baldaŭ pos-
te li ricevis kelkajn ĵurnalojn de monato junio el
Francujo. Pere de iu franca gazeto li povis ekscii pri
la okazintaĵoj de Eŭropo, kaj tio, kion li legis kons-
ternis lin. La situacio en Francio estis katastrofa.
Krom Anglio, tiam militadis kontraŭ la Franca Res-
publiko ankaŭ Turkio, Napolo, Aŭstrio kaj Rusio. Iu
turka-rusa floto kaptis Korfuon, aŭstra-rusa armeo
invadis la nordon de Italio, venkante la francojn en
Cassano kaj detruis la Cisalpinan Respublikon, nul-
igante la laboron de Napoleono en tiu zono. Kaj eĉ
pli grave, Francio troviĝis en situacio de ekonomia
kolapso. Laŭ la ĵurnaloj, ne pasos multe da tempo
antaŭ la okupado de la franca trono far Ludoviko la
18-a. Kion li devus fari? Ĉu li devus resti tie atend-
ante ordonojn el Parizo, kiuj eble neniam sukcesos
transpasi la anglan blokadon? Aŭ, ĉu li devus intenci
foreviti tian blokadon por reveni en Francion kaj
entrepreni tie la necesajn dispoziciojn por savi la
Respublikon? Kompare al tia problemaro, Egiptio
estis nura malgrava epizodo. La danĝero de ĉi lasta
alternativo estis ke oni povus lin akuzi pro forlaso de
armeo de li komandata sen la koncerna ordono de la
Direktoraro. Ĉiukaze li decidis alfronti tian riskon
por alkuri al la loko kie li estimis esti pli necesa. La
admiralo Ganteaume informis al li ke estis dispon-
eblaj kvar malgrandaj ŝipoj. Sekrete, Napoleono or-
ganizis sian revenan vojaĝon al Francio per iu el tiuj
ŝipoj kune kun malgranda aro da oficiroj kaj civil-
uloj. La 23-an de aŭgusto de 1799, post 14-monata
restado en Egiptujo, Napoleono transdonis la ko-
mandon de la tiea armeo al Kléber kaj ekiris destine
al Francio. Tiele finiĝis lia egipta aventuro; li ne-
niam plu revenos al tiu tero. La francaj trupoj kiuj
restis tie estis venkitaj far la turkoj kaj la angloj kaj
revenis al la patrujo du jarojn poste laŭ akordo tiam
subskribita.
La sola akiro de tiu kampanjo estis la scio pri la an-
tikva kaj la nova Egiptio. La veraj herooj de tiu mili-
to estis ne soldatoj sed la sciencistoj partoprenantaj
la ekspedicion. Dum la armeo dediĉiĝis al la konker-
ado de teritorioj, la migranta universitato studadis la
diversajn aspektojn de la lando, ties geografio, la
faŭno de Nilo-rivero, la mineraloj, la Ruĝa Maro...
Speciale menciinda estis la interpretado de la hiero-
glifoj kiun ebligis la Rozeta Ŝtono malkovrita en tiu
ekspedicio. Kvankam ĝi estis kaptita de la angloj
sekve de ties venko en Egiptujo, ĝi estis deĉifrita far
la franco Champollion post dek-jara studado.