tre grandan profiton el la realigado de surprizaj kaj
rapidaj operacioj.
Sed urĝis ekagadi: la mono je kiu li disponis estis
malabunda kaj li havis nutraĵojn por sia tuta armeo
dum unu monato. Por stimuli la soldataron, Napo-
leono uzis metodon klasikan en la milit-arto, sed
neniel kongruan kun la revolucia idearo: li prome-
sis al la trupo milit-predaĵojn. Tion li faris per iu el
la plej famkonataj milit-diskursoj de la historio:
Soldatoj: vi estas nudaj kaj malbone nutritaj;
multe ŝuldas al vi la registaro, sed, provizore, ĝi
povas doni al vi nenion; la pacienco kaj la valoro
kiujn vi montras en ĉi tiuj rokoj estas admirindaj,
sed ili alportas al vi nek gloron nek profiton. Mi
volas konduki vin al la plej fruktodonaj ebenaĵoj
el la mondo. Riĉaj provincoj kaj grandaj urboj
restos sub via povo. Tiel vi trovos honoron, glo-
ron kaj riĉaĵojn. Soldatoj de Italio! Ĉu eblas ke
mankos al vi valoro por konkeri ilin?
Evidentas ke li legis antikvajn historiojn de la Ro-
mia Imperio: Plutarko, Cezaro… Cetere li tre estis
imitante Cezaron klopodante ke la trupoj de li
komandataj ĉesu, iom-post-iom, esti armeo de la
Respubliko por fariĝi lia persona armeo. En sia
agado kaj ambicio, Bonaparto tre similis al la
romia generalo.
La 5-an de aprilo de 1796 komenciĝis la irado de
la franca armeo tra la Alpoj. Napoleono agadis aŭ-
dace celante atingi fulm-rapidan invadon. Lia
strategio celis venki kiel eble plej rapide la pie-
montanojn por atingi monon kaj nutroprovizojn,
kaj senigi la aŭstrianojn je iu aliancano. La kapto
de Mondovì, la 28-an de aprilo, metis finon al la
rezistado de la regno de Sardujo. Ĉi ties reĝo,
Viktoro-Amadeo akceptis la kondiĉojn de la venk-
into kaj trandonis al li urbojn kaj fortresojn. Kro-
me la landlimoj de Francio pliampleksiĝis per la
aneksado de la graflando de Nico kaj la malgranda
regno de Savojo. Dum la sekvaj semajnoj Napole-
ono ĵetis sian armeon sur tiu fragila politika mo-
zaiko de Italio. Potence kaj rapide li entreprenis la
konkeron de Parmo kiu, tamen, estis neŭtrala. Sed
al li estis necesaj konkeroj kaj milit-predaĵoj, kaj
el la Parmo-konkero li atingis du milionojn da
frankoj kaj 1.700 ĉevalojn.
Ekde sia foriro el Parizo, Napoleono ĉiutage sen-
dis amleterojn al sia edzino. Dum la dekunu-taga
irado de Parizo al Nico li skribis kaj sendis dek-
unu leterojn. Sed Jozefina persiste silentis. Same
okazis dum la tempo kiam Napoleono estis pre-
parante la trupojn por la itala milito kaj dum
okazis la batalado kontraŭ la italaj princlandoj.
Fakte, ŝi estis reveninta al siaj kutimoj kaj amantoj
kiel antaŭ la edziniĝo. La unua grava batalo de
Napoleono kontraŭ la aŭstrianoj estis tiu de Lodi,
la 14-an de majo, kaj en ĝi atingis klaran venkon
la franca armeo. Sentime pri siapersona danĝero, li
mem gvidis la finan atakon. La aŭstria armeo estis
komandata de la generalo Beaulieu, sed li ne ka-
pablis alfronti la novan manieron je batal-gvido
kiun enkarnigis Bonaparto. Ĉi tiu forĝis la bildon
de la militestro kunulo de la soldataro, kiu ne
profitas sian rangon por eviti la penojn kaj la
danĝerojn. La revolucio, kiu igis lin generalon
kiam li ankoraŭ ne aĝis 30 jarojn, kreis tielan
novan tipon je oficiraro, kongrue kun armeo kie la
volontulo, la patrioto, anstataŭis la salajratan, pro-
fesian soldaton. Gvidante li mem la atakojn, Na-
poleono imitis Cezaron, sia modelo en multaj as-
pektoj. Tiu de Lodi, estis la unua vera batalo ko-
mandita de Napoleono kontraŭ sufiĉe grava mal-
amika armeo. Li mem deklaris ke tiu venko donis
al li egan konfidon pri si mem kaj sia kapablo fari
grandajn agojn. En kio rilatas al la itala kampanjo,
tiu venko malfermis al li la pordojn de Milano. En
la enirejo de la urbo atendis la venkinton unu
komisiono de nobeloj kaj la ĉefepiskopo, sed li
rifuzis eniri per triumfa defilado. Sed fakte li ko-
mencis agadi kaj regadi tie kun iniciatemo,
propravole, sen instrukcioj el Parizo. Al la aŭto-
ritatoj de Milano li adresis jenan diskurson:
Francio poziciiĝas favore al Lombardio… Vi
estas liberaj kaj en situacio eĉ pli firma ol
Francio. Milano estas la ĉefurbo de ĉi tiu nova
Respubliko, kiu havas jam kvin milionojn da
enloĝantoj. Vi havas 500 kanonojn kaj la amik-
econ de Francio. El inter vi mi elektos 50 ho-
mojn kiuj devos regi la landon nome de Francio.
Adoptu niajn leĝojn, modifante ilin laŭ viaj kuti-
moj… Estu prudentaj kaj restu unuiĝintaj kaj
tiele ĉio iros bone.
En ĉi tiu elparolado kondensiĝas la filozofio de la
regad-stilo de Napoleono: paternalismo, duon-
kaŝitaj minacoj, tendenco al diktatorecaj solvoj,
intereso pri la bona regado…
La venko de Lodi eklanĉis en Francio la legendon
de la Generalo Bonaparto, sed ankaŭ vekis la
alarmon de la politikistoj de Parizo pli kaj pli
maltrankvilaj pro la aŭtonomeco kun kiu agadis la
generalo de Italio. La Direktoraro nomumis alian
generalon, Kellermann, por ke li kunĝuu kun
Bonaparto la gvidadon de la itala kampanjo, ta-
men li eĉ ne entreprenis la vojaĝon ĉar eksciinte
tion, Napoleono reagis kun la lerteco de Ma-
kiavelo kaj la aroganteco de Cezaro: Se vi al-
trudas al mi tiutipajn barojn, se mi devos kon-
sulti ĉiujn miajn agojn al la komisaroj de la
registaro, vi atendu nenion bonan. Estas nepre
necese ke vi havu iun generalon kiu tute ĝuu
vian konfidon… Ĉiu havas sian specifan mani-