glaj kaj hispanaj trupoj por okupi la urbon. La afe-
ro estis sufiĉe grava kaj la Konvencio sendis tien
armeon komanditan de Carteaux. La ribelintoj, per
la helpo de la angla mararmeo, frakasis la alsaltojn
de la francaj trupoj, kiuj cetere ne estis efike gvid-
ataj. La komisaro de la respublikana armeo asign-
ita al tiu kontraŭ-insurekcia milito estis Saliceri,
amiko de Napoleono kaj kunbatalinto lia en la
operacio kontraŭ Paoli. Napoleono vizitis lin en la
kampadejo instalita en Tulono kaj eksponis al li
siajn planojn por la sieĝo al la urbo, samkiel la
erarojn kiujn estis farantaj la trupoj komandataj de
Carteaux. Plaĉis al Saliceri la planoj de Bona-
parto, kiun li nomis subkomadanton de la artilerio,
sed la altrangaj ĉefoj de tiu armeo rifuzis, komen-
ce, ke tiu nekonata junulo gvidu la alsalton. Ta-
men, post la fiasko de la sinsekvaj provoj kapti la
urbon, fine oni alvokis Napoleonon por efektivigi
liajn planojn. Oni povas vidi liajn taktikajn vid-
punktojn, registritaj en skribaĵo kiun li sendis al
Parizo, pri la bombardado al Tulono, kiuj estis:
Konvenas ne dissemi, sed male, koncentri la ata-
kojn. Kiam oni sukcesas malfermi breĉon, la
kontraŭanto perdas la ekvilibron, ĝia rezistado
iĝas senutila, la partio estas gajnata. Oni devas
dividiĝi por vivadi kaj koncentriĝi por batali. Ne
eblas venko sen komand-unueco. La tempo estas
la esenca faktoro.
La unua alsalto fiaskis tial ke kontraŭ la opinio de
Napoleono, kiu rezultis vundita en la operacio, oni
retiris tro frue la trupojn. La nova komandanto,
Dugomier, rajtigis Napoleonon komandi la alsal-
ton al la urbo kaj realigi liajn planojn pri la uzo de
la artilerio, kiuj celis la kapton de la altaĵoj de la
Aiguillette, kiuj elstaras super la haveno, kaj neŭ-
traligi la anglajn ŝipojn kiuj estis apogante la sieĝ-
itojn per ĝiaj kanonoj. Post dutaga senĉesa kanon-
ado, la 17-an de decembro de 1793 Bonaparto or-
donis la alsaltadon pere de la 7.000 soldatoj de la
respublikana armeo kaj post la repuŝo de la unuaj
alsaltoj far la defendantoj li ordonis la intervenon
de freŝaj trupoj kaj malfermis breĉon. Sekvinttage
la fremdaj defendaj trupoj senorde diskuris direkte
al la anglaj ŝipoj kaj la urbo kapitulacis. Rezulte
de tiu venko, la kapitano Bonaparto, kiu tiam estis
24-jaraĝa, estis altrangigita al brigad-generalo. En
tiu fronto de Tulono Napoleono konis iun oficiron,
nomatan Junot, kiu batalis sub siaj ordonoj kaj kiu
de tiam restis kiel grava amiko kaj sekvanto. Post
la forfuĝo de la anglaj kaj aliaj fremdaj soldatoj, la
reprezalioj kontraŭ la urbaj ribelintoj de Tulono
estis kruelaj. Plurcento da civitanoj estis masakr-
itaj. Unu el la komisaroj de la Konvencio, respon-
sulo de tiu revenĝo, estis Barras. Por Napoleono la
batalado en Tulonjo estis grava elpaŝo laŭsence ke
li hardiĝis kaj fariĝis nesensiveca rilate al la per-
forto kaj la homa doloro. Iom-post-iom formiĝis
en li la homa milit-maŝimo kiu okazigos, dum la
sekvaj du jardekoj, multajn milojn da militaj mort-
intoj en tuta Eŭropo. La Franca Revolucio, kiu pli-
bonigis multajn aferojn, tamen, transformis Napo-
leonon en kruelan kaj senkompatan homon sam-
tempe ke oportuniston serĉantan nur sian propran
profiton. Same okazis kun multaj aliaj personoj,
revoluciaj kaj kontraŭrevoluciaj.
La sieĝo al Tulono daŭris tri monatoj, En tiu epo-
ko, fine de la jaro 1793, la armeoj de la Franca
Respubliko estis atingante venkojn en ĉiuj frontoj
de la milito kontraŭ la eksteraj malamikoj kaj an-
kaŭ en la internaj frontoj sufokante la enlandajn ri-
belojn kontraŭ la revolucia reĝimo. Tiuj venkoj
estis okazante dum la jakobena superregado en la
Konvencio. Napoleono okaze de lia sukceso en
Tulonjo havis okazon kontakti kun gravaj person-
ecoj de tiu reĝimo, kiel Aŭgusteno, la frato de Ro-
bespiero, kaj kultivis la amikecon kun ili. Frukto
de tiuj rilatoj kun influo-povaj homoj de la reganta
partio, oni komencis kalkuli kun li por pli gravaj
militistaj entreprenoj, konkrete por interveni en
Italio: invadi Piemonton kaj la nordon de la lando
cele minaci Aŭstrion desude. Tiamaniere mal-
fermiĝis por Napoleono la ebleco realigi unu el
siaj plej karaj revoj: partopreni en la konkero de
Italujo. Cele studi kaj prepari tiun militan ekspedi-
cion, la generalo Bonaparto faris sekretan vojaĝon
al Ĝenovo.
Dum li troviĝis tie, en monato julio de 1794, oka-
zis en Parizo la puĉo de Termidoro kiu metis finon
al la povo de la jakobenoj. Robespiero kaj ties
sekvantoj, inter ili lia frato Aŭgusteno, amiko de
Napoleono, estis baldaŭ kondukitaj al la gilotino.
Kiam Bonaparto estis revenante el lia vojaĝo al
Italio, li estis arestita en Nico kadre de la repreza-
lioj kontraŭ la proksimuloj de Robespiero. Li res-
tis enkarcerigata en la fortreso de Antibes dum
dek tagoj. Poste oni liberigis lin konsiderante ke
lia rilato kun la jakobena povo ne igis lin kunkulpa
kun la politiko de Robespiero. Sed sub la povo de
la Termidora Konvencio Napoleono reiĝis malgra-
va ulo. Lia prodaĵo de Tulono ne estis sufiĉe juste
pritaksata de la novaj regantoj. Oni proponis al li
komandi infanterian brigadon por la sufokado de
la rojalista ribelo en La-Vendée. Li rifuzis tiun
proponon kaj demisiis el la aktiva servo ĉar li estis
artileriano kaj neniel volus servi en la infanterio.
La vintron de tiu jaro 1794 li travivis kun grandaj
malfacilaĵoj. En aŭgusto de 1795 li estis destinita
kiel generalo de artilerio al la fako de topografio
de la Komitato pri Publika Savo. Tie li reigis sian
vivon de legado kaj studado.