Nacia Asembleo, kaj poste al la palaco de la Tuilerio,
sidejo de la monarĥo. La reĝo afable akceptis la ma-
nifestaciantojn kaj permesis ke ili surkapigu al li ruĝan
frigian ĉapon. Napoleono, kvankam simpatianto de la
liberalismaj ideoj, malaprezis kaj disdegnis la «popol-
aĉon», kiel li nomis la popolajn amasojn. Tial, ŝajnis al
li netolerebla la malrespekto al la aŭtoritato kaj konsi-
deris nedigna la teniĝon de la reĝo. La 10-an de aŭ-
gusto la popola mobilizo estis pli radikala: oni devigis
la reĝan familion eliri el la palaco de la Tuilerio por
adresiĝi al la ejo de la Nacia Asembleo. Dume la pala-
co estis alsaltita kaj okazis masakrado de la svisa gvar-
dio. En la vizaĝoj de la popolanoj Napoleono vidis nur
koleron kaj malamon, kaj li demandis al si kie estis la
noblaj idealoj, la respekto al la leĝo, la justeco kaj la
frateco kiuj estis la motoro de la Revolucio. Li inter-
pretis la situacion laŭsence ke kiam malaperas la lider-
eco oni perdas eĉ la plej noblajn idealojn. Cetere Napo-
leono plenumis en la Ministrejo pri Milito la eksplik-
adon de lia agado en Ajaccio. Li sukcesis klarigi la
situación tiamaniere ke oni formetis la eblecon fari al li
militjuĝon, male, oni plialtigis lian armean rangon, kaj
fariĝis kapitano, kaj oni pagis al li kompenson por la
vojaĝo. Antaŭ sia foriro el Parizo, la kapitano Bonapar-
to povis vidi la 7-an de septembro la masakrojn tiam
okazantajn en la parizaj malliberejoj. La politika povo
estis pasante al la jakobenoj.
En oktobro Bonaparto estis reveninta en Ajaccio kaj
reokupinta sian postenon de komandanto de la korsika
Nacia Gvardio. Tiam la situacio estis ŝanĝinta laŭsence
ke post la batalo de Valmy la franca armeo pasis al
ofensivo kontraŭ la ekstera malamiko. Kadre de tiu
ofensivo, la Konvencio, kiel tiam nomiĝis la nova
Asembleo, decidis militi kontraŭ la reĝo Viktoro Ama-
deo, kaj al la korsikanoj koncernis operacii en Sard-
ujo. Napoleono konstatis ke tiufoje la interesoj de
Korsiko kaj tiuj de la Franca Revolucio koincidis, kaj li
entuziasme pretiĝis batali en tiu milito. Paoli estris ti-
am la korsikan regantaron en harmonio kun la aŭtorita-
toj de Parizo. Napoleono kaj lia bataliono estis elekt-
itaj por ataki la sardajn insuletojn Maddalena kaj Ca-
prera. La milita operacio estis kompleta fiasko. Okazis
ke Paoli ne estis sincera en sia teniĝo rilate al la franca
Konvencio. Li agadis serve de Britio kaj donis sekre-
tajn instrukciojn al la komandanto de la milita ekspedi-
cio, Colonna Cesari, por ke ne plenumiĝu la planitaj
militaj celoj. En difinita momento Napoleono troviĝis
kun siaj trupoj en la insulo Maddalena atendante la
elŝipiĝo de trupoj komanditaj de Cesari por finplenumi
operacion sed la elŝipiĝo ne okazis oportune kaj estis
prokrastigita plurajn tagojn tiamaniere ke fiasku antaŭ-
planitan atakon. La korsikaj trupoj devis retiriĝi kaj
Napoleono sin vidis devigita forlasi la kanonojn al la
malamiko. Tiu fiasko okazigis al li grandan amarecon
kaj seniluziiĝon. Ĉi tiu epizodo de la Maddalena forte
impresis Napoleonon. Ĝi montris al li la malfacilecon
de la kombinitaj operacioj. Li eltiris instruon ankaŭ pri
la graveco de la rapideco, de la interveno en la opor-
tuna momento, kiam la propraj trupoj estas pretaj kaj la
malamiko estis surprizita… Sed ankaŭ pri la funda-
menta graveco de la firmeco de la komandanto, kaj la
disciplino de la soldatoj.
Post la reveno de Napoleono al Korsiko la okazintaĵoj
komencis disvolviĝi rapide. Evidentiĝis ke Paoli estis
agante favore al la angloj. Lucien, frato de Napoleono,
komisaro, en Tulono, per iu flama diskurso denuncis
Paoli-on kaj postulis al la revolucia tribunalo ke oni
«liveru la kapon de Paoli al la glavo de la justico». Tiu
diskurso estis legita en la Konvencio kaj la registaro
ordonis al la komisaro Saliceti la areston de Paoli.
Kvankam Napoleono skribis al la Konvencio defende
de Paoli, ĉi tiu pensis ke, same kiel sia frato, Napoleo-
no estis kontraŭ li, kaj ordonis ke oni kaptu lin viva aŭ
mortinta. Napoleono devis sin kaŝi; de tiam en Korsiko
li estis proskribito. Li ne nur ne forfuĝis el la insulo sed
krome pretiĝis batali por la plurestado de Korsiko kiel
parto el Francio. La evoluo de lia politika ideo pri tiu
temo estas rimarkinda. Li eksplikis al Saliceti ke per du
militŝipoj kaj kvarcent soldatoj li kapablus kapti la ĉef-
urbon Ajaccion, kaj la komisaro akceptis fari la pro-
von. Sed antaŭe Napoleono devis okupiĝi pri la savo
de sia patrino, kiu troviĝis en la urbo. Letizia kaj la
junaj gefiloj povis forlasi Ajaccion sekrete kaj reunu-
iĝis kun Napoleono en akordita loko kaj sekve ili estis
senditaj al Caivi, iu haveno sub la povo de la francoj.
Sekve li entreprenis la ofensivon kontra la korsika ĉef-
urbo. La kanonoj de la ŝipoj pafis kontraŭ la citadelo,
sed ĉi ties ŝtonaj muregoj rezistis la pafaĵojn. Krome
plejparto el la korsika loĝantaro estis fidelaj al Paoli.
Napoleono estis mistaksinta la popolan teniĝon de siaj
samnacianoj. Li estis erare pensinta ke ankaŭ ili estus
travivintaj saman penso-evoluon kiel li. La 3-an de ju-
nio Napoleono reunuiĝis en Caivi kun sia patrino kaj
tri fratoj kaj du fratinoj. Li estis fiaskinta en sia intenco
eviti rompiĝon inter Paoli kaj la francoj, kaj malsukce-
sis ankaŭ en sia plano kapti Ajaccion. De tiam, ne nur
li sed lia tuta familio estis proskribitoj en Korsiko. La
korsika asembleo kondamnis la Bonapartan familion al
«porĉiama malbeno kaj infamio». Ili estis ankaŭ ruin-
igitaj, ĉar la partianoj de Paoli estis dispredante la
posedaĵojn de la Bonaparta familio kaj forprenis ĉion:
cerealo, oleo, vino… kaj detruis la muelilon kaj tri
kamparajn domojn.
La tuta familio definitive translokiĝis al Francio. Ĝis
tiam la interesoj de Napoleono centriĝis sur Korsiko
kaj ties aferoj. Tiam li komprenis ke la disvolviĝo de la
aferoj estis la finfino de lia rilato kun la insulo. Tamen
la ŝanĝo estis por li eĉ pli profunda ol nura ŝanĝo je pa-
trujo, celoj, loĝloko kaj vivmaniero. Okazis ke li perdis
la fidon je la homa estaĵo. Li ne plu estis idealisto. La
konduto de Paoli kaj aliaj personoj, ankaŭ revoluciuloj,
pri kiuj li konfidis, igis ke li fariĝis skeptikulo pri ide-
ologiaj kaj politikaj aferoj. Neniam plu li estis naciisto
de la korsika patrujo, sed krome li abomenis la evo-
luon kiun la revolucio estis alprenante en Francio.
Dum lia antaŭa restado en Parizo li travivis la komenc-
iĝon de la Teroro kaj konstatis kiel multe tiu realaĵo
estis perfido de la revoluciaj idealoj de libereco, egal-
eco kaj frateco. Ĉiuj politikistoj, laŭ lia sperto, celis
nur sian propran intereson, kaj li decidis ke de tiam li
faros same. Li servos la Konvencion ĉar ĝi estis tiam la
fakta povo, sed li kredos je nenia politika ideo kaj ag-
ados nur laŭ sia persona intereso kaj ambicioj.