9
Post nia pritrakto de la Franca Revolucio, per la antaŭa numero de Heleco, la temo devas kulmini per
tio kio estis la fakta –eĉ se stranga– kulmino de la revolucio, t. e. la Napoleona Imperio.
Nu, temante pri Napoleono Bonaparto kaj ĉi ties regado, la afero povas esti rigardata de tre diversaj
anguloj kaj vidpunktoj. Iuj atentas pri la militaj kampanjoj de la imperiestro, lia strategi-kapabloAl
aliaj pli interesas la diplomatio, konfliktoj kaj traktatoj de Francio kun la tiamaj potencoj, la politika
lerteco de Napoleono por konkuri kun la eŭropaj potencoj de sia epoko, liaj administraciaj reformoj, la
influo de lia politiko sur la landoj venkitaj kaj invaditaj de li, kaj multaj aliaj aspektoj de lia persono kaj
lia regado. Sendube gravas ĉiuj ĉi aspektoj de la Napoleona afero, kaj oni devos pritrakti ilin en ĉiu
historia studo pri la imperiestro. Sed nia atento kaj intereso pri lia imperio centriĝas en la fakto ke ĝi estis
ia longa epilogo de la Franca Revolucio.
Ja, okazis la kontraŭdiro paradokso ke la regad-etapo de Napoleono Bonaparto samtempe estis likvido
kaj defendo de la revoluciaj atingoj. Li estis testamenta administranto kaj profitanto de la granda
Revolucio, kiun, tamen, li perfidis. Rimarkindas ke tiu rezulto estis tute surpriza kaj neatendita… Se en
1794 aŭ 1795 iu ajn sin demandus pri la destino kaj evoluo de tiu revolucio kiu estis okazanta ekde 1789,
sendube oni estus prognozinte alternativon inter du eblaj disvolviĝoj de la afero: Unua ebleco estus la
venko de la revolucio kaj ĉi ties etendiĝo al aliaj eŭropaj landoj. La alia ebla alternativo estus la mala
rezulto, la fiasko de la revolucio kaj la reveno al la absolutisma monarkio. Neniu estus povinta diveni
antaŭvidi la faktan rezulton ke okazus nek la unua nek la dua ebleco de la alternativo, sed stranga miksaĵo
de ambaŭ situacioj subgvide de iu ĝis tiam nekonata geniulo kiu, krome, estis iom freneza kaj prenis sian
inspir-modelon el la cezaroj de la Romia Imperio.
Tio metas antaŭ ni la demandon: ĉu la Napoleona Imperio povas kaj devas esti enkalkulata ene de la
Franca Revolucio? La argumentoj favore aŭ kontraŭ tiu aserto estas same validaj kaj same diskuteblaj. Se
tiu revolucio havis netan komenciĝon en la kunvoko de la Ĝeneralaj Statoj kaj la kapto de la Bastilo, ĝia
finiĝo ne tiel estis klara, ĝi havis multajn finojn. Iuj situigas la revolucian finon en la komploto de
Termidoro kiu likvidis la superregadon de la jakobenoj, aŭ eĉ antaŭe, kiam Robespiero entreprenis
persekutadon kontraŭ la plej radikalaj grupoj de la senkulotuloj. Aliaj situigas la revolucian ĉeson en la
fiasko de la t. n. Konspiro de la Egaluloj kaj la proceso al Babeuf kaj ĉi ties kunuloj. Sed ne mankas
ankaŭ tiuj kiuj fiksas la morton de la Revolucio en la puĉo de Brumario kiu metis finon al la Direktoraro
kaj starigis la Konsulaton, pli poste kiam ĉi tiu evoluis al la unupersona Konsulato de Bonaparto,
kiam tiu formulo ĉesis pro la starigo de la Imperio en la persono de Napoleono.
Sed ĉi lasta evento estas pridubinda kiel indikilo de la morto de la Revolucio ĉar dum la Imperio
persistis ne malmultaj simboloj kaj institucioj devenintaj el la Revolucio kvankam iuj malaperis iom-post-
iom. Tio estas, dum la Napoleona Imperio estis okazantaj pluaj mortoj de la Revolucio: la malaperigo
de la revolucia kalendaro kaj reveno al la tradicia, la ĉeso de la batalado kontraŭ la katolika klerikaro…
Aliaj simboloj, kiel la Marsejl-kanto kaj la trikolora flago persistis ĝis la fino de la Imperio kaj restarigo
de la monarkio. Kaj aliaj pli bone rezistis: la Metra Sistemo de Mezur-unuoj estis poste alprenita de
kelkaj el la landoj kiujn kontraŭbatalis la Revolucion kaj la Imperion. Kaj fine, aliaj revoluciaj atingoj plu
restis post tiam kaj ĝis nuntempe: la teroj ekspropriigitaj al la Nobelaro kaj la Eklezio neniam revenis al
ties antikvaj posedintoj. Kaj kvankam estis restarigitaj en Francio la nobelaj titoloj, tamen neniam plu
reestabliĝis la feŭdecaj interrilatoj. Spite al ĉiuj mortoj de la Revolucio neniam plu la situacio revenis al la
antaŭa stato.
Kaj tio okazis spit’ al Napoleono kaj ankau dank’ al li. Nu, al tiu stranga kaj kontraŭdira persono ni
dediĉas sekvan raporton.
N
N
N
a
a
a
p
p
p
o
o
o
l
l
l
e
e
e
o
o
o
n
n
n
o
o
o
k
k
k
a
a
a
j
j
j
t
t
t
i
i
i
e
e
e
s
s
s
i
i
i
m
m
m
p
p
p
e
e
e
r
r
r
i
i
i
o
o
o