pastro Faustino Vilabrille Linares.
La Dekadenco de Okcidento estas la titolo de
grava libro verkita de Oswald Spengler komence
de la pasinta jarcento, kiu iamaniere klarigas
tion okazantan en la okcidenta mondo kaj kon-
krete tion kion estas faranta Eŭropo per la re-
sendado, aŭ pli ĝuste la vendado, de siriaj rifuĝ-
celantoj al Turkio kontraǔ 6.000 milionoj da
eŭroj. Nekredeblas ke Eŭropa Unio agu tiele.
Splenger faras filozofian analizadon, aŭ histori-
filozofian, de la plej gravaj kulturoj kiujn la
homaro konis, ĉefe la okcidenta. Li konsideras
ilin kvazaŭ vivantan organismon kiu naskiĝas,
kreskas, disvolviĝas kaj mortas. Kiam iu kulturo
degeneras en nuran civilizacion, signifas ke ĝi
estas alvenante al sia fin-proksimiĝo, al sia
morto, kaj mortas. La forto de la mono fariĝas
vulgara politika faktoro, kiu fine forvoras la plej
gravajn valorojn kiuj konsistigis tiun kulturon,
kiu degenerante en nuran civilizacion perdas ilin
kaj troviĝas sur-rande al la morto.
Tio estas okazante al tiu kiu iam estis la floranta
okcidenta kulturo. Ekzemple, la grandaj valoroj
depostulitaj kaj emfazitaj de la Franca Revolu-
cio de 1789, pri egaleco, libereco kaj frateco,
kiuj provizis al ĝi enhavon kaj sencon, kaj sig-
nifis la venkon de popolo malriĉa, subpremata
kaj laca suferi maljustecon, kontraŭ la privile-
gioj de la feŭd-nobelaro kaj la absolutisma ŝtato,
estas nun preskaŭ tute forgesataj de Eŭropo. Tio,
kion la okcidenta civilizacio estas faranta kun
miloj da enmigr-celantoj siriaj, afrikaj kaj el
Sud-Ameriko, misvendante iujn kaj ŝtopante al
aliaj la vojon per kilometroj da bariloj, tranĉ-
klingoj kaj betonaj muregoj: inter Usono kaj
Meksiko (3.200 kilometroj da murego), Hispa-
nio en Ceŭto (8 kilometroj da metala barilo, kaj
12 en Melilo, inter Israelo kaj Cisjordanio, ktp.
pruvas ke la regantoj kaj la popolo kiu elektis
ilin, perdis la plej bazajn valorojn de egaleco,
frateco kaj libereco.
La eŭropaj nacioj kaj ĉiuj kiuj troviĝas ene de la
orbito de la okcidenta civilizacio estas montr-
ante ke ni tute forgesis ke iam ni subskribis la
Universalan Deklaracion de la Homaj Rajtoj.
Krome ni havas la koruptadon regatan de la pli
kaj pli universala dio, la mono de la novliberal-
ismo, kiu disvastiĝas kiel pesta plago trairante la
tutan planedon ekde Japanio, Pekino, pasante tra
Rusujo, trairas Eŭropon, kun halto en Svisio,
transiras la Atlantikon kaj instaliĝas en Ameri-
ko, ĝis fariĝi vigle ĉeestanta en tiel malgranda
lando kia Panamo; tiel agresema viruso instal-