dekstro. Kompreneble, en tiel granda homamaso estas
multegaj malriĉuloj, multegaj ekspluatatoj, senlabor-
uloj. Laŭ la skemo de la klasbatalo ili devus preferi la
maldekstron. En la mitingoj de la maldekstrara koali-
cio, inter aliaj frap-frazoj, oni diradis: “la voĉdonado
de la 26-a de junio estos kvazaŭ referendumo en kiu
oni devos elekti inter la pasinteco kaj la estonteco”.
Nu, la hispana civitanaro (voĉdonintoj aŭ ne) konscie
(aŭ senkonscie?) decidis elekti la pasintecon kontraŭ
siaj propraj klasaj interesoj. Kial?
Mi jam sugestis la respondon kiam mi priskribis la kia-
lon de la komunista blokiĝo en multaj landoj, ĉefe en
tiuj de Okcidento. La kialo povus estis resumita per la
frazo “Timo al la libereco”. Ĝi estas la titolo de grava
verko de iu fama psikologiisto kiu tre atentis pri tiu fe-
nomeno de la homaj kolektivoj kiuj sin sentas neka-
pablaj alpreni en la decidaj okazoj la necesan teniĝon
por plenumi gravan taskon. Al tiu frazo mi aldonus an-
kaŭ “Timo al la egaleco” kaj “Timo al la frateco”. Li-
bereco, Egaleco kaj Frateco estas devizo de granda
revolucio pri kiu la Okcidenta kulturo emfazas kiel ide-
alo kiu difinas ĝin. Sed tiu formulo jam ne difinas la
naturon de la kulturo de Okcidento, se ĝi iam faris tion.
En la socioj en dekadenco regas nur egoismo, oni emas
nur monon, komforton, oni ne estimas la idealojn… La
idealo de la Libereco postulas kontraŭfronti la sub-
premigajn fortojn de la ekonomiaj potenculoj kiuj eks-
pluatas la mondon; kaj la dekadencaj kaj egoismaj po-
poloj ne kuraĝas entrepreni tiun taskon. La idealo de la
Egaleco postulas celi la Komunismon, la abolon de la
proprieto kaj la mono, socion en kiu neniu homo estu
pli riĉa aŭ malpli malriĉa ol la ceteraj; kaj la dekaden-
caj kaj egoismaj popoloj ne konceptas vivadi en tia-
speca socio. La idealo de la Frateco postulas akcepti la
milionojn da subsaharanojn kaj sirianojn kiuj serĉas
rifuĝon ĉe ni; kaj la dekadencaj kaj egoismaj popoloj
ne kapablas praktikadi tian fratec-gastamon. En la lan-
doj de ĉi tiu Okcidenta socio furoras la faŝismaj mov-
adoj kiuj kontraŭstaras tiujn idealojn kaj oni reelektas
politikistojn kiaj M. Rajoy, kiu postulas submetiĝon al
la financaj povoj regantaj la mondon, apogas la kapital-
ismon kaj rifuzas la enmigradon de fremdaj rifuĝintoj.
Oni voĉdonis hieraŭ favore al li ĝuste pro tio.
La balot-kampanjo de la Popola Partio estis tre trafa
kaj saĝa. La mitinga kaj pertelevida propagando de tiu
partio insistis pri tio ke voĉdoni favore al la maldekstr-
ara kandidataro signifus apogi povon kiu metus nian
landon en danĝeron fariĝi kiel Venezuelo kaj Grekujo.
La mesaĝo kiun tiu propagando celis semi en la sub-
konscion de la amasoj estis ke se oni defius la interna-
ciajn financajn povojn kiujn ili peras, kiel faris la du
menciitaj landoj, Hispanio riskas suferi similajn mal-
facilaĵojn al tiuj de Venezuelo kie mankas la plej ne-
cesaj varoj, la kuraciloj… aŭ kiel Grekujo, kiu ne suk-
cesis mildigi sian pagadon de ŝuldoj kaj krome oni devis
malgrandigi la pensiojn. Al la superregantoj de la kapi-
talisma sistemo tre interesas ke en la landoj kiuj defias
ilin, ĉiuj aferoj funkciu malbone, ke la loĝantaro suferu
grandajn penojn kaj malfacilaĵojn, kaj klopodas, per sia
granda povo, provoki tiujn malfacilaĵojn. Tiele okazis
en Kubo dum multaj jardekoj, en Venezuelo, Bolivio,
Brazilo, Grekujo…
Granda parto el la hispana loĝantaro, eĉ se subkonscie,
bone prenis noton de tiu minaco. Tio metis finon al la
ĝis tiam nehaltigebla suprenirado de Ni-povas. Ĝis
tiam tiu politika organizaĵo ne estis vekinta tiom da ti-
mo. Komence oni apogis ties kandidatarojn kvazaŭ
amuze; la kandidatoj estis simpatiaj, relative junaj kna-
boj kiuj ne ŝajnis kapablaj endanĝerigi la sistemon.
Apogi ilin estis ia maniero ĝeni la subpremigan kaj
koruptan regantaron de la Popola Partio. Sed ĉi-foje,
per la kuniro kun la komunisteca Unuigita Maldeks-
tro kaj per la deklarita intenco altiri la Socialistan
Partion al kontraŭ-sistema politiko, multaj personoj,
ĝis tiam apogintoj de Ni-povas, komprenis ke ĉi tiu
estas serioza afero, kaj ke daŭre apogi ĝin signifus en-
trepreni iradon tra ne-dezirata vojo. Tiu ĉi skemo de
bremsado de la revoluciaj procezoj funkcias ĉie, en
multaj lokoj, kaj ĉiam, en multaj okazoj. Verdire, por
ke reale konkretiĝu revoluciaj procezoj estas necese ke
la koncernaj socioj suferu krizon, tragedion kiuj pelus
ilin tiudirekte. Ekzemple, la gloraj revolucioj de Fran-
cio (1789) kaj Rusujo (1917), reale, ne estis tiel gloraj
kiel oni supozas. La parizanoj kiuj alsaltis la Bastilon
la 14-an de julio de 1789 sin vidis pelitaj al tiu ago sub
la premo de urĝaj kaj neevitebla cirkonstancoj. Se ili ne
estus farinte tiun heroan akton la pariza loĝantaro estus
masakrita de la dung-soldatoj senditaj de la reĝo Ludo-
viko la 16-a, kaj alpreninte tiun teniĝon ili jam ne povis
retroiri en sia revolucia agado. Kaj en Rusio 1917, la
kamparanoj kaj laboristoj devis reagi al la freneza situ-
acio kreita post plurjara interveno en la Unua Mond-
Milito, kiam miloj da tunoj de homaj estaĵoj estis sen-
ĉese sendataj al la buĉejo en kiu konvertiĝis la militaj
frontoj. Feliĉe, nia hispana socio ne troviĝas en tiel ka-
tastrofa situacio… ankoraŭ. Se oni daŭre apogas regist-
arojn kiel tiu de Rajoy, la kontraŭdiroj de la burĝa so-
cio povos konduki nin al tiutipaj tragedioj.
Do, kion fari nun? Se mia interpretado de la situacio
estas trafa, alia vojo al la socia progreso aperas fermata
en nia lando. Sen la partopreno de la amasoj oni povas
fari nenion. La amasoj, la popoloj, havas la regantojn
kaj la destinon kiun ili mem elektas, kaj ilia elektado
povas esti malbona. Se la popolo elektas liberigi Bara-
bason kaj kondamni Jesuon, oni efektivigas tion elekt-
itan kaj la rezulto de la elekto falas sur la kapo de la
popolo kiu elektis. Tiutipaj elektoj okazas multfoje en
la historio, okazas senĉese en la historio, kaj la rezulto
de tiel senĉesa misa elektado estas la trista situacio de
la mondo ĝenerale kaj de la Okcidenta kulturo konkre-
te. Se atenti pri nia lando, simile malfeliĉa elekto de
plejparto el la hispanaj gecivitanoj estis tiu de la 12-a
de marto de la jaro 1986 kiam oni decidis per referen-
dumo la plurestado de nia lando en la NATO. Ankaŭ la
20-an de februaro de 2005, kiam la loĝantaro amase
apogis la proponitan konstitucion de Eŭropa Unio, en
kiu tute mankis civitanaj rajtoj. Kaj ĝenerale en ĉiuj
balot-procezoj okazintaj dum la politike malfeliĉaj jar-
dekoj de la du-partia modelo de la sistemo.
Faustino Castaño (Gijón, la 27-an de junio – 2016)