3
Kiam aperis la antaŭa numero de nia revuo, ĝuste antaŭ unu jaro, ni anoncis kaj promesis publikigi ĉi tiun
92-an numeron en monato decembro de la pasinta jaro. Iamaniere, la elektita ĉef-temo postulis tiun daton.
Kiel sciate de niaj legantoj, ĉiu numero de nia revuo estas dediĉata al iu konkreta temo, ĝenerale en rilato
kun la jaro de la publikigo. Povas esti jubileo de iu ajn historia evento, simile. Nu, pasintan jaron estis
la dua centjaro de la kolapso de la imperio de Napoleono. Tial nia plano estis eldoni du numerojn de
Heleco en 2015. La unua, ja, estis tiu 91-a numero dediĉita al la Franca Revolucio, kiu estis la antaŭaĵo
de la napoleona imperio kaj la nepra kondiĉo kiu ebligis la formiĝon de tiu imperio. Se ni bone kaj
akurate povis plenumi la unuan parton de tiu plano, pro diversaj cirkonstancoj ne eblis same akurate
plenumi la publikigon de dua numero en la jaro: Homo proponas, Dio disponas. Sed post duon-jara
malfruo, jen la 92-a numero.
Kvankam la centjaro de la ĉef-temo estas jam sufiĉe pasinta, ni persistis en la ideo pritrakti ĝin, se nur
por doni decan kulminon al tiu de la antaŭa numero. Pritemi tiajn aferojn (la Franca Revolucio, la Imperio
de Napoleono…) nuntempe, kiam ne mankas en nia epoko urĝaj kaj gravaj problemoj, povas ŝajni emo
eskapi el tiu ĉi problemaro. Sed ne mankas pravigo por tiu ago. Oni konsideru ke, ekzemple, pri la Franca
Revolucio kaj la napoleona imperio ekzistas multaj libroj en diversaj lingvoj, kelkaj el ili estis publikigitaj
ĝuste pasintan jaron. Sed en Esperanto, pri tiuj temoj kaj pri multaj aliaj ekzistas preskaŭ nenio. La ra-
portoj publikigitaj en nia revuo estas la plej ampleksaj tekstoj pri tiuj aferoj en la Internacia Lingvo.
Sed ne nur pri historiaj temoj ni traktas per la presorgano de nia E-Asocio. Eĉ se ne tre amplekse, en ĉi tiu
numero ni okupiĝas pri aliaj temoj en rilato kun nuntempaj aferoj de nia socio. Unu el ili, tre grava, estas
la situacio de la multenombro da enmigrintoj, ĉefe el Sirio sed ankaŭ el multaj aliaj lokoj kie ekzistas
militaj konfliktoj kaj aliaj tragediaj cirkonstancoj. Pri tiu temo ni publikigas ĉi-numere artikolon. Ĝi estas
tradukaĵo de teksto en la hispana lingvo. Klarigendas ke en la traduko, anstataŭ uzi la terminojn “enmigr-
intoj” kaj “rifuĝintoj”, ni preferis inventi la esprimojn “enmigr-celantoj” kaj “rifuĝ-celantoj” ĉar, verdire,
plejparto el tiuj personoj kiuj devis forlasi sian hejmlandon ne estas ankoraŭ enmigrintoj rifuĝintoj tial
ke nenie oni akceptis ilin; ili celas esti enmigrintoj rifuĝintoj ie ajn, do, reale, ili estas “enmigr-
celantoj” kaj rifuĝ-celantoj”. La aŭtoro de la artikolo estas unu pastro de nia urbo, Faustino Vilabrille
Linares, tre progresista kaj konsciita pri tia problemaro. En la hispana lingvo oni povas trovi multajn
artikolojn liajn pri la problemoj de la socio kaj de la Eklezio. La interesitoj pri tiuj aferoj povas vidi tiun
materialon en jenaj ret-paĝoj:
http://forogasparglaviana.es/ de la KRISTANA FORUMO “GASPAR GARCÍA LAVIANA”
http://www.redescristianas.net/ de KRISTANAJ RETOJ (hispane: REDES CRISTIANAS)
http://www.periodistadigital.com/religion/ de CIFERECA RELIGIO (hispane: RELIGIÓN DIGITAL)
Alia afero de nia socio pri kiu ni okupiĝas en ĉi numero de la revuo estas la politika situacio de nia lando.
En artikolo de nia antaŭa numero de la revuo, publikigita antaŭ unu jaro, respeguliĝis la politikaj ŝanĝoj
kiuj estas okazante en Hispanio dum la lastaj jaroj. La noveco de la situacio konsistas en la apero de
kromaj politikaj fortoj kiuj enrompas fortece dum malfortiĝas la tradiciaj partioj –ĉefe du– kiuj estis dum
preskaŭ kvar jardekoj la bazo sur kiu sin apogis la sistemo. Kompreneble, kiam oni temas pri la “siste-
mo”, en Hispanio kaj en ĉiuj aliaj lokoj ne estas necese adjektivi ĝin per la termino “kapitalisma”. Dum la
lastaj 25 jaroj oni ne konceptis ke povus ekzisti alitipaj socioj ol la burĝaj aŭ kapitalistaj. Nu, la noveco de
la situacio estis la subita kaj neatendita apero de politika forto kiu estas, ŝajnas esti, kontraŭ-sistema
kaj kiu, dum la lastaj jaroj, pli kaj pli zorgigas la homojn interesitajn en la konservado de la burĝa povo.
En Hispanio tiu politika forto alprenis la nomon “PODEMOS” (Ni povas). Ŝajnas ke en aliaj landoj estas
okazante io simila, kun aliaj nomoj. En la balotado okazinta en Hispanio fine de la pasinta jaro, tiu partio
atingis pli da voĉdonojn ol en antaŭaj okazoj, kaj krome laŭ la distribuo de la deputitoj atingitaj de ĉiuj
partioj ne eblis interakordi la formadon de registaro. Tio devigis ripeti la balotadon kaj jen okazis kroma
novaĵo: la nova maldekstraro PODEMOS interakordis kun la malnova UNUIGITA MALDEKSTRO, de
komunista influo, por la nova balot-konkurado, kiu okazis la 26-an ĉi-monate. En la balot-kampanjo tre
akre interfrontiĝis ĉiuj partioj, ĉefe la kvar plej potencaj, kaj krome tiu kampanjo komplikiĝis per la
malkovro de pluaj aferoj de koruptado de la ĝis nun reginta partio kaj per la rezulto de la forlaso de Britio
el la Eŭropa Unio. Ĉion ĉi ni priraportas per unu artikolo.