49
Protagonistoj de la Revolucio
Esenca protagonisto de ĉiu revolucio estas la popol-amasoj. Ankaŭ la kontraŭ-revolucio estas afero de gran-
daj hom-kolektivoj. Sed la amasoj povas fari nenion utilan sen la gvido de la lideroj samkiel ĉi tiuj estas tute
senutilaj sen la apogo de la amasoj.
Nia raporto pri la Franca Revolucio sufiĉe pritraktis la agadon de la diversaj revoluciaj grupoj: senkulotuloj,
jakobenoj, ĝirondistoj, enragés, cordeliersNun ni direktas nian atenton al kelkaj personoj kiuj havis per-
sonan distingiĝon dum la revolucia procezo. Kompreneble tiutipaj listoj ĉiam restas ne-kompletaj. Ni diru, ta-
men, ke ni okupiĝas ĉi tie nur pri tiuj homoj kiuj, iamaniere, kontribuis al la revolucia procezo se iam, en
la eventualaĵoj kaj elturniĝoj de revolucio ene de la Revolucio, havis kontraŭdiran teniĝon.
Gracchus Babeuf (1760-1797)
Li estas konsiderata la unua revolu-
cia socialisto. Antaŭ la Revolucio,
lia okupo estis demarŝadi aferojn
de la feŭd-sinjoroj. Lia penso evo-
luis dum la Revolucio, en kiu li
plene partoprenis. En la termidora
etapo li lideris la t. n. “Konspiro de
la Egaluloj”. Tiun projekton li ma-
turigis kiam li estis enkarcere en
Arras somere de 1795. Post lia li-
berigo, en 1796, estis malpermesita
la Pânteono-Klubo, ĉefa debatloko
de liaj ideoj. Lia kaj siaj kunbatal-
antoj kreis organizon por varbado
kaj agitado de revoluciuloj, ankaŭ
inter la militistoj. Por denunco, li
estis arestita kaj oni juĝis lin. Li
estis kondamnita kaj ekzekutita ku-
ne kun aliaj sekvantoj.
Jean Sylvain Bailly (1736-1793)
Li estis la unua urbestro de Parizo kaj
la unua prezidento de la Nacia Asem-
bleo. Antaŭ la Revolucio li estis mem-
bro de la Akademio pri Sciencoj kaj
verkis kelkajn librojn pri astronomio
kaj historio. En la Ĝeneralaj Statoj en
1789, kiel prezidento de la Asembleo,
li gvidis la reziston kontraŭ la politiko
de la reĝo kaj estis la iniciatinto de la
ĵuro de la korto de la pilk-ludo. Post la
kapto de Bastilo li estis elektita urbes-
tro de Parizo. En tiu rolo, en 1791 li
ordonis la masakron de la Marsa
Kampo. En novembro de tiu jaro li
rezignis je ĉiuj politikaj postenoj kaj
retiriĝis al Nanto. En 1793, dum la ra-
dikaliĝo de la Revolucio li estis arestita
kaj poste gilotinita en la sama loko de la
masakro de la Marsa Kampo.
Jacques Nicolas Billaud-Varenne
(1756-1819)
Li estis membro de la Klubo de la Ja-
kobenoj kaj deputito de la Konven-
cio. Estis lia la ideo de la revolucia
kalendaro por anstataŭi la Gregorian.
Ekde septembro de 1793 li apartenis
al la Komitato pri Publika Savo kaj
igis ke la Konvencio aprobu la prin-
cipojn de la revolucia regantaro. Li
estis afina al la senkulotuloj kaj poli-
tike proksima al Robespiero en ĉi ties
kontraŭfrontiĝo al Hébert kaj Dan-
ton. Tamen li troviĝis poste en la
konspiro kontraŭ Robespiero. Li estis
deportita al Gujano en 1795 far la
termidora reĝimo. Poste Napoleono
amnestiis lin sed li ne revenis al
Francio sed restis en Haitio ĝis sia
morto en 1819.
52
Antoine-Pierre Barnave
(1761-1793)
Advokato ekde 1783, li estis elektita
deputito de la Tria Stato en la Ĝenera-
laj Statoj de 1789, kie li distingiĝis pro
sia elokvento. En la Konstitucio-fara
Asembleo li poziciiĝis, de maldekstre,
kontraŭ La-Fayette kaj Mirabeau. Li
prezidis la Asembleon en oktobro de
1790. Pro malakordo pri diversaj afe-
roj, li apartiĝis el la Klubo de la Jako-
benoj inter kies fondintoj li estis. Post
la arestado de la reĝa familio en Va-
rennes, Barnave estis iu el tiuj kiuj
akompanis ĝin revene al Parizo. De
tiam li havis sekretan korespondadon
kun la reĝino kaj konspiris favore al la
monarkio. Kiam oni malkovris tion oni
arestis kaj gilotinis lin.
Jacques Pierre Brissot
(1754-1793)
Verkisto kaj politikisto gvidanto de la
ĝirondistoj. Antaŭ la Revolucio li per-
gajnis sian vivon kiel advokato, verkis-
to kaj ĵurnalisto. Pro unu pamfleto kon-
traŭ la reĝino li estis enkarcerigita en la
Bastilo en 1784. Poste li rolis kiel se-
kretario de la duko de Orleans kaj voja-
ĝis al Usono kaj Belgio. En Francio en
1789 li eldonis ĵurnalo kaj pledis por la
abolo de la sklaveco. Post la fuĝo de la
reĝo li postulis la proklamadon de la
Respubliko. Ano de la Leĝdona Asem-
bleo kaj de la Konvencio, li fine kon-
traŭfrontis Robespieron kaj estis vikti-
mo de la persekutado kontraŭ la ĝirond-
istoj. Li estis estis ekzekutita per la gi-
lotino en oktobro de 1793.
Georges Couthon (1755-1794)
Li iĝis advokato kaj ekde 1791 li la-
boris en Parizo kiel reprezentanto de la
Leĝo-fara Asembleo de la Revolucio.
En 1792 li estis membro de la Kon-
vencio, kie li voĉdonis favore al la
kondamno de la reĝo kaj poste de la
ĝirondistoj. Aliancano de Robespiero
kaj Saint-Just en la Komisiono pri Pu-
blika Savo, apogis ilin en la kondamno
al Hébert kaj Danton kaj la akceptigo
de la leĝoj kiuj senkatenigis regadon
de la teroro. Tiutempe liaj piedoj para-
liziĝis pro iu malsano kaj li estis ligita
al rulseĝo. En julio de 1794 grupo de
kontraŭstarantoj arestis kaj senkapigis
Couthon-on kun ĉiuj ceteraj partianoj
de Robespiero.
Jean Baptiste Carrier (1756-1794)
Li estis edukita en la jezuita lernejo de
sia naskiĝurbo
Yolet
, en Aŭvernjo. Post
labori en advokatejo en Parizo, komen
ce de la revolucio li fariĝis membro de
la Nacia Gvardio kaj de la Klubo de la
Jakobenoj. Li voĉdonis por la ekzekut-
ado de la reĝo. En 1792 li estis vicpre-
zidento de la Konvencio kaj distingiĝis
pro furioza persekutado de la malami-
koj, ĉefe la pastraro. Plenumante revo-
luciajn misiojn en Normandio li kondu-
tis sufiĉe modere, sed poste en Nanto li
agadis kruele, pro tio oni supozas ke la
militaj eventoj frenezigis lin. En la Kon-
vencio en 1794 li atakis Robespieron,
sed poste en novembro de tiu jaro li es-
tis juĝita kaj mort-kondamnita.
51
Jean-Marie Collot d'Herbois
(1750-1796)
Aktoro kaj revoluciulo. Dum la Revo-
lucio li apartenis al la Klubo de la Ja-
kobenoj. En 1793 li prezidis la Nacian
Konvencion kaj partoprenis en la Ko-
mitato pri Publika Savo.
Li apogis la
mort-kondamnon al Ludoviko la 16-a
kaj la kontraŭstaro al la ĝirondistoj.
Dum la milito li translokiĝis al Liono
kune kun Fouché kaj plenumis tie san-
gan subpremadon kontraŭ la enloĝan-
toj de tiu urbo. Poste li plenumis mi-
siojn en aliaj lokoj: Nico, Nièvre, Loi-
ret… Li kontribuis decid-maniere al la
faligo de Robespiero la 9-an de Ter-
midoro. En 1795 li estis deportita al
Gujano, kie li mortis.
Georges Jacques Danton
(1759-1794)
Advokato, ĉe la Franca Revolucio li ĵetis
sin en la politikon kaj fondis en 1790 ku-
ne kun Desmoulins kaj Marat la Klubon
de la Franciskanoj (
Cordeliers
). Kiel mi-
nistro pri justico Danton estis tre atakita
far la ĝirondistoj en la Konvencio ĉar ili
taksis lin danĝera radikalulo. Fine li unu-
iĝis kun la radikalaj montaruloj por for-
peli la ĝirondistojn (junio 1793). Ekde
aprilo 1793 li prezidis la Komitaton de
Publika Savo, en kiu poste anstataŭis lin
Robespiero. En 1794 Danton intencis
malpliakrigi la Teroron kaj la subprem-
adon en la interno de la ŝtato.
Laŭ instigo
de Robespiero oni arestis kaj akuzis lin
antaŭ la Revolucia Tribunalo kaj ekze-
kutis lin per la gilotino la 5-an de aprilo
de 1794.
Camille Desmoulins
(1760-1794)
Juristo laŭprofesie, li pasie kontribuis
al la revolucia sento per tekstoj pu-
blikigitaj en 1788 kaj 1789. Dum la
Revolucio, pere de artikoloj, diskur-
soj kaj la eldonado de ĵurnalo li dis-
konigis sian jakobenan ideologion
kontraŭ la ĝirondistoj. Komence li
estis tre influita de Robespiero sed
poste li alproksimiĝis al Danton, kiu
nomumis lin ĝenerala sekretario de la
ministrejo pri Justico. Dum la epoko
de la Teroro li montriĝis kontraŭa al
la agado de la jakobenoj. Tial li estis
inkludita en la proceson kontr
Danton kaj ekzekutita kun ĉi tiu kaj
aliaj partianoj la 5-an de aprilo de
1794.
Charles F. Dumouriez
(1739-1823)
Militisto, li dumtempe rolis kiel mem-
bro de la Sekreta Servo de Ludoviko
la 15-a kaj kiel diplomato. Sed okaze
de iu fiasko en Polujo li estis enkar-
cerigita en la Bastilo dum ses mona-
toj kaj poste ekzilita en Kaeno ĝis la
ekregado de Ludoviko la 16-a. Ko-
mence de la Revolucio li estis Kamp-
marŝalo kaj aliĝis al la jakobenoj.
Serve de la Revolucio li atingis kel-
kajn venkojn en la milito kontraŭ la
fremdaj potencoj. Suferinte iun mal-
venkon kaj timante punon far la Kon-
vencio li intencis ribeli kontraŭ la re-
volucia povo sed fiaskinte en tiu celo
li fuĝis al strio. De tiam li restis
ekzilita ĝis sia morto el 1823.
Joseph de La Fayette (1757-1834)
Militisto kaj aristokrato. Li famiĝis
pro sia interveno en la milito favore al
la usona revolucio en 1777-1779. En
Francio li ludis politikajn rolojn antaŭ,
dum kaj post la Revolucio, ĝis 1830.
En la Ĝeneralaj Stato en 1789 li estis
deputito de la nobelaro, tamen li al-
prenis teniĝon favoran la Konstitucio
kaj dum la Revolucio li apartenis al la
Klubo de la Feuillants, moderuloj lo-
ĝalaj al la reĝo. Dum la milito li estis
kaptita de la aŭstrianoj kaj revenis al
Francio post la napoleona puĉo de
Brumero. Post plua vojaĝo al Usono,
li denove intervenis en la franca poli-
tiko post la revolucio de 1830.
Joseph Fouché
(1759-1820)
Li estis religiulo kaj kiam komenciĝis la
Revolucio li arde apogis ĝin kaj aliĝis al
la Klubo de la jakobenoj. Lia plej aktiva
partopreno komenciĝis en 1792 kun la
evoluo al pli radikalaj pozicioj. Li estis
membro de la Konvencio kaj de la Ko-
mitato pri Publika Instruado. Li apogis
la ekzekutadon de Ludoviko la 16-a.
Dum la Teroro li aplikis tiun politikon
en Liono. Li partoprenis en la komploto
de Termidoro kontraŭ Robespiero. En-
karcerigita en 1795, poste li gajnis la
konfidon de la Direktoraro kaj de tiam
rolis kiel policista ministro antaŭ kaj
post la puĉo de Napoleono, kiun li fa-
voris. Kun suboj kaj soroj en lia politika
kariero dum la Imperio kaj la restarigita
monarkio, fine li mortis ekzilita.
52
Joseph-Ignace Guillotin
(1738-1814)
Inventisto de gilotino, tre uzata por
mort-punojn dum la Franca Revolu-
cio. Profesoro de literaturo, li deci-
dis studi por iĝi kuracisto. En 1789
li estis deputito de Parizo en la
Konstitucia Asembleo. Li estis kon-
traŭ mortpuno; lia inventaĵo celis igi
ĝin pli humana kaj malpli doloriga
ol la antaŭaj metodoj sed li esperis
ke ĝi estus unua paŝo por la nuligo
de tia puno. Laŭ legendo, mortis per
gilotino eĉ li mem, sed fakte la kaŭ-
zo de lia morto estis ŝultro trafita de
furunkoj, kaj krome tio okazis en
1814, preskja la finiĝo de la Na-
poleona Imperio.
Jacques Re Hébert (1757-1794)
Ĵurnalisto kaj politikisto, li fondis en
1790 Le Père Duchesne, la gazeto de
la revoluciaj radikaluloj. Li partopre-
nis en la faligo de la monarkio en
1792 kaj rolis kiel publika akuzisto
de la ĝirondistoj en 1793. Kun siaj
partianoj la hebertistoj (Chaumette,
Chabot, Collot d´Herbois kaj aliaj) li
ege influis en la Klubo de la fran-
ciskanoj (Cordeliers) kaj en la Pariza
Komunumo. Li estis instiganto de la
aplikado de la Teroro. Robespiero,
kies “moderecon” li estis denuncinta,
igis aresti ilin kaj la Konvencio de-
kretis ilian pergilotinan ekzekutadon.
François Christophe Kellerman
(1735-1820)
Militisto, en 1788 li estis jam kamp-
marŝalo. En 1789 li aliĝis al la kaŭzo
de la Revolucio kaj oni asignis al li
la komandon de la armeo en Alzaco.
Kune kun Dumouriez li atingis ven-
kon kontr la stroj en Vamly en
1792. Post malakordoj kun la Kon-
vencio, dum la Teroro li estis arest-
ita, sed post la falo de Robespiero
reakiris sian rangon en la armeo kaj
operaciis en la itala fronto kie poste
li estis anstataŭita de Bonaparto. En
1804 li retiriĝis kaj Napoleono alju-
ĝis al li la titolon de
Duko de Val-
my
. En 1814 li apogis la eksigon de
la imperiestro kaj la restarigon de la
Borbona dinastio.
Jean-Paul Marat (1743-1793)
Kuracisto, kaj ĵurnalisto dum la Re-
volucio. Li naskiĝis en modesta fa-
milio kaj studis medicinon. Li pasie
propagandis pri la Revolucio jam de-
komence per sia ĵurnalo L’Ami de
Peuple. Oni konsideris lin la ĉefa
respondeculo de la septembraj masa-
kroj, sed nun pli multaj historiistoj
malpligrandigas lian rolon. Li estis
elektita membro de la Konvencio kaj
de la Pariza Komunumo kun la opo-
no de la ĝirondistoj. Li apogis la ek-
zekutadon de la reĝo kaj la perse-
kutadon al la ĝirondistoj. Lia murdo
fare de Charlotte Corday igis lin mar-
tiro de la Revolucio. Li estis entomb-
igita en la Panteono de Parizo.
53
Honoré G. Mirabeau (1749-1791)
Revoluciulo, verkisto, diplomato…
Li iĝis la unua simbolo de la parla-
menta oratoreco en Francio. Spite al
tio ke li estis enkarcerigita kaj al liaj
multaj skandaloj, li estis deputito
por la antaŭrevolucia Parlamento
kaj por la Ĝeneralaj Statoj repre-
zentante la Trian Staton. Post 1789
li estis partiano de konstitucia mo-
narkio kaj sekrete konsilis la fuĝon
de la reĝo. Du tagojn post lia morto,
la 4-an de aprilo de 1791, la Asem-
bleo dekretis ke liaj postrestaĵoj estu
la unuaj en la Panteono, sed estis re-
tiritaj el tie post la malkovro de la
fera ŝranko kun lia sekreta kores-
pondado kun la reĝo.
Théroigne de Méricourt
(1762-1817)
Ŝi naskiĝis en Lieĝo kaj dumtempe loĝis
en Londono laborante kiel servistino. Be-
la kaj klera, ŝi intervenis en la Revolucio
jam dekomence partoprenante en la kap-
to de la Bastilo svingante glavon koman-
dante virinan grupon. En Parizo ŝi kreis
salonon kiu fakte estis revolucia klubo.
Post plua interveno en la revoluciaj even-
toj, en oktobro de 1790 ŝi revenis al Lie-
ĝo, kie ŝi estis arestita far la aŭstroj kaj
restis en malliberejo dum pli ol unu jaro.
Reveninte al Parizo fine de 1791 ŝi reigis
sian revolucian kaj feministan aktivadon.
Fine de 1792 ŝi komencis senti rifuzon al
la tiam kreskanta perforto de la jakobe-
noj. Elreviĝinta pri la revolucia derivo,
ŝi
freneziĝis kaj pasis la lastajn jarojn de
sia vivo en frenezulejo.
Jean Joseph Mounier
(1758-1806)
Advokato. Li estis deputito de la Tria
Stato por la Ĝeneralaj Statoj en 1789,
kie li proponis la ĵuron de la pilk-luda
korto. En la Konstitucia Asembleo li es-
tis inter la promociantoj de la
Deklara-
cio de la Rajtoj de la Homo kaj la Civi-
tano
.
Li emis konstitucian monarkion
kaj tial li sin oponis al la plimulto el la
Konstitucia Asembleo. Malkontenta pri
la evoluo de la revolucio li ekziliĝis al
Svisio en 1790 kaj revenis en la epoko
de la Napoleona Imperio, 1801. Ekde
1802 ĝis sia morto, en 1806 li rolis kiel
prefekto de la departemento de
Illew-et-
Vilaine
.
Napoleon Bonaparte (1769-1821)
Naskiĝinta en Korsik-insulo, li faris
militistan karieron serve de Francio
unue sub la reĝo Ludoviko la 16-a kaj
poste favore al la revolucia reĝimo.
Kiam tiu reĝimo krizis post la kom-
ploto de Termidoro, la politika grav-
eco de la juna generalo Bonaparte pli-
grandiĝis laŭgrade ke ĉi tiu pli kaj pli
fariĝis esenca defendanto de la Direk-
toraro. Li sciis profiti tiun situacion
por preni la povon kaj evoluigi la res-
publikan reĝimon al Imperio kiun li
regis ekde 1804 al 1815 sur la fono de
senĉesa militado kontraŭ preskaŭ tuta
Eŭropo. Post lia definitiva fiasko de
Waterloo li estis kaptita de la angloj
kaj ekzilita en la insulo Sankta Elena,
kie li mortis.
Marie-Olympe de Gouges
(1748-1793)
Verkistino, aŭtorino de la Deklaracio
pri Inaj kaj Civitaninaj Rajtoj, ŝi
multe verkis favore al civitaj kaj poli-
tikaj rajtoj de inoj kaj al abolo de
sklaveco. Ŝiaj proponoj kongruis kun
ideoj de la ĝirondistoj kaj aliĝis al ĉi
ties klubo. Ŝi kontraŭstaris la morto-
punon por Ludoviko la 16-a kaj
proponis sin kiel helpantino por de-
fendi la ron. En 1793, Olympe ata-
kis la responsulojn pri la masakroj de
septembro 1792. Ŝi estis vokita antaŭ
tribunalon du tagojn post ekzekuto de
la ĝirondistoj. Ŝi defendis sin lerte kaj
inteligente sed estis kondamnita al
morto.
Ludoviko Filipo de Orleans
(1747-1793)
Kuzo de la reĝo Ludoviko la 16-a, jam
antaŭ la Revolucio li kondutis malamik-
ece al la dinastio. Ekde la Ĝeneralaj Sta-
toj kaj la Leĝo-dona Asembleo, kie li
membris, li ĉiam apogis ĉiujn revolu-
ciajn elpaŝojn kaj la ĉefajn liderojn de la
jakobenoj: Robespiero kaj Marat. Kiam
la revoluciuloj radikaliĝis la duko de
Orleans daŭre apogis ilin. Tial ke la no-
belaj titoloj estis abolitaj, la duko alpre-
nis la nomon “Filipo Egaleco”. Li estis
deputito ankaŭ en la Konvencio kaj
apogis la mortpunon por lia kuzo la re-
ĝo. Lia bona rilato kun la revoluciuloj
finiĝis kiam unu el lia filoj, oficiro en la
armeo de Dumouriez sekvis ĉi tiun en
ties ribelo kaj dizerto. Li estis gilotinita
en novembro de 1793.
54
Jérome Pétion (1756-1794)
Advokato ekde 1778, membro de la
Ĝ
eneralaj Statoj en 1789, li iĝis unu el
jakobenaj lideroj en la Konstitucia
Asembleo. Post la fuĝo de la reĝa fa-
milio en 1791 li estis unu el la deput-
itoj kiuj rekondukis la fuĝintojn al Pa-
rizo. Urbestro de Parizo post Bailly, li
ne kapablis eviti la kontraŭreĝan ag-
adon de 1792. Deputito de la Konven-
cio, li prezidis ĝin ekde septembro de
1792. Aliancano de la ĝirondistoj, li
kontraŭis Robespieron kaj estis forpel-
ita el la Konvencio en junio de 1793.
Li intencis ribeligi Normandion kon-
traŭ la Konvencio sed fiaskis. F-
into kaj persekutita, li sin pendumis en
la arbaro de Catolé en junio de 1794
Marie-Jeanne Roland (1754-1793)
Inteligenta kaj klera ino, simpati-
anta la respublikon, ŝi aktive parto-
prenis en la revolucio, same kiel sia
edzo Jean-Marie Roland, membro
de la Konvencio kaj ministro pri
Internaj Aferoj. La problemoj de la
geparo komenciĝis kiam ŝia edzo
dediĉiĝis denunci la ekscesojn de la
radikaluloj en 1792. Ŝia domo estis
kunvenloko de la jakobenoj en ju-
nio de 1793. Dum kvin monatoj ŝi
restis arestita en diversaj prizonoj.
Fine ŝi estis gilotinita en novembro
de 1793. Ŝia edzo memmortigis sin
du tagojn poste.
Jacques Roux (1752-1794)
Pastro, li estis inter la unuaj klerikoj
kiuj akceptis la Civilan Statuson de
la Klerikaro. Li estis lidero de la
en-
ragés
, radikala grupo de la senkulot-
uloj; lia partopreno en la Revolucio
komenciĝis printempe de 1792 kiam
li, per liaj verkoj, atakis la akapar-
istojn okaze de la krizo pro la mal-
abundo de nutraĵoj. Li pledis ankaŭ
por la ekzekutado de la reĝo. Lia
agresemo kontraŭ la burĝaro altiris
al li la kondamnon far plejparto el la
Konvencio, la jakobenoj. Oni
arestis lin en septembro de 1793. La
10-an de februaro de 1794 li mem-
mortigis sin en la prizono kie li estis
pasinta la antaŭajn kvin monatojn.
Enmanuel-Joseph Sieyès
(1748-1836)
Kleriko kaj akademiano, li estis unu el la
teoriistoj de la konstitucioj de la Revolucio
kaj la Imperio. Li verkis gravajn eseojn pri
politikaj aferoj. En la Ĝeneralaj Statoj, est-
ante pastro, li preferis reprezenti la Trian
Staton. Ne estante brila oratoro, li havis
tamen egan influon kaj kunlaboris en la re-
daktado de la
Deklaracio de la rajtoj de la
Homo kaj la Civitano
. Li same partoprenis
en ĉiuj asembleoj kaj Konstitucioj kaj en la
Teroro. Li lerte manovris en ĉiuj politikaj
ŝanĝoj de tiu periodo. Poste li estis unu el la
membroj de la Direktoraro kaj ankaŭ tiam li
lerte manovris ebligante la promocion de
Napoleon. Post roli kiel konsulo kun Bona-
parte li ebligis la starigon de la Imperio, sed
poste retiriĝis el la politika aktivado kaj
post la Restaŭrado oni ekzilis lin al Bru-
selo. Reveninte en 1830, li mortis en 1836.