45
45
La sinsekvaj malvenkoj de la popolo evidentigis la
imanentajn limojn de la burĝaro kaj de la programo,
se radikala, de la burĝa revolucio. Krom la pli-
ampleksigo de la politikaj rajtoj, de la publika instru-
ado, de la “kariero malfermita al la talentoen la pu-
blika administracio, la bazo de tiu tuta moderna ŝta-
to, eĉ sub ties respublika formo, daŭre estis la priva-
ta proprieto. La komenciĝanta disvolviĝo de la kapi-
talismo povus igi verŝajna por la plej radikalaj jako-
benoj kiel Robespiero kaj por la senkulotuloj la ho-
rizonton de iu respubliko kie reĝus la egaleco kaj la
virto bazita sur socio de etproprietuloj. En tia kadro,
la proprietrajto de la plej demokratia kaj popola eta-
po estis interpretita kiel la rajto disponi je la frukto
de la propra laboro. Sed la interna dinamiko de socio
de privataj produktistoj nepre kondukas al etendiĝo
de kapitalista socio, kie la privata proprieto ne baz-
iĝas sur la propra laboro sed sur la ekspluatado de
salajrita laboro. Estas pro tio ke kvankam ili kapablis
fundamenti la neceson de revolucia kaj terora dikta-
turo, la jakobenoj ne kaptis la nerezisteblan ten-
dencon de la kapitalismo. Ankaŭ ne la senkulotuloj,
kun siaj drastaj postuloj, reprezentis alternativon
kapablan superi la naskiĝantan kapitalismon. El la
analizado de tiu sperto ŝprucis la programo de la
Egaluloj. Malsimile ol la antaŭaj plebaj movadoj, ĉi
tiu atakis la fundamenton de la nova socio: la pri-
vatan proprieton.
Ni jam vidis ke post malmulte da tempo la radikal-
uloj kiuj sin oponis, de maldekstre, al la jakobenis-
mo, komencis denunci la reakcian karakteron de la
nova regantaro. La sperto vivi en iu respubliko de
riĉuloj”, kun la blanka Teroro kaj la malsato senpune
plenregantaj, devigis multajn el la iamaj fervoraj
kontraŭ-robespieranoj rekonsideri la sperton de la 2-
a jaro de la Respubliko. Unu el la homoj kiuj sintezis
tiujn ŝanĝojn estis Grachuss Babeuf. Li naskiĝis en
Pikardio, kaj ĝis la jaro 1789 li sufiĉe bone vivadis
farante burokratan demarŝadon de feŭdecaj interesoj.
La Revolucio impulsis lin ŝanĝi sian viv- kaj pens-
manieron, kio pruvas ke neniu naskiĝas estante re-
voluciulo. Post la operacio de Termidoro, kiun li
apogis, la artikoloj kiujn li publikigis en sia ĵurnalo
ĉesis dediĉiĝi al la kritikado de la Teroro por centriĝi
akre denunci kaj kondamni la termidoranojn. Pro tio,
lia ĵurnalo estis fermata kaj oni ordonis aresti lin.
Tamen li sukcesis liberiĝi el prizono kaj plu daŭris
publikigante ĵurnalon kiu tiam titoliĝis Tribunuso de
la Popolo. Kiam, komence de 1795, li estis fine kap-
tita, komenciĝis por li ia profunda sperto de politika
formiĝo kaj difiniĝo. En la prizono de Arras inter-
konatiĝis kelkaj revoluciuloj kiuj poste dediĉiĝis al
la organizado de la t. n. «Konspiro de la Egaluloj».
Iliaj ĝistiamaj historioj estis malsamaj, estis tiel eks-
teroristoj kiel jakobenoj. Inter ĉiuj ili komenciĝis
maturiĝi la kritiko al la privata proprieto kun la for-
mulado de la komunismo kiel solvo de la ĉefaj pro-
blemoj de la moderna socio. Babeuf kaj liaj kunuloj
estis liberigitaj post la fiasko de la ribelo de la mo-
narkistoj kiu estis rapide sufokita per kanon-pafado
far Napoleono. Tiam estis la momento de la aprobo
de la Konstitucio de la 3-a jaro de la Respubliko kiu
establis la Ekzekutivan Povon de la Direktoraro.
Rezulte de la balotado laŭ la nova Konstitucio, kiu
okazis senpasie kaj en kiu voĉdonis nur unu milio-
no da francoj, la triono el la Asembleo kiu estis elek-
tita estis klare monarkisma. La ceteraj du trionoj, laŭ
konstitucia dispozicio, estis membroj de la Konven-
cio. Sed ankaŭ inter ili abundis la partianoj de mo-
narkio. Tiurilate oni devas klarigi ke en la tiama
kunteksto la termino “monarkismo” ne nepre signifis
partiano de la restarigo de la absolutisma monarkio
de la Malnova Reĝimo. Verdire, pli abundis, ene kaj
for de la Asembleoj, la homoj kiuj, kiel la ĝirond-
istoj, deziris reĝan ŝtatestron sed konservante la
politikajn atingojn de la Revolucio, t. e. konstitucia
monarkio. Ĉi tiu situacio estus ebliginta la kronadon
de la pretendanto Ludoviko la 18-a se ĉi tiu estus pli
prudenta kaj malpli necedema. Li daŭre insistadis
reĝadi laŭ malnova stilo de la absolutismaj monar-
Direktoraro
kaj la
Konspiro
de la
Egaluloj
46
46
ĥioj. Kaj, ja, la politika situacio de Francio, post
la elturniĝo de Termidoro kaj la aprobo de la nova
Konstitucio, ne eltenus tian restarigon. La reĝimo de
la Direktoraro, elirinta el la krizo de 1794-1795, es-
tis febla kaj malstabila, kiel atestis la okazintaĵoj de
la du sekvintaj jaroj, sed la kolapso de la absolut-
isma reĝimo estis definitiva, kiel atestis la historio
de la du jarcentoj pasintaj de tiam.
En la novaj Asembleoj de 1795 estis 511 antikvaj
konvencianoj, inter ili 158 reĝ-mortigintoj, t. e. tiuj
kiuj voĉdonis favore al la ekzekutado de Ludoviko
la 16-a komence de 1793. Estis ankaŭ pentintaj eks-
teroristoj, kaj partoprenintoj en la faligo de Robes-
piero. La Asembleoj elektis la kvin membrojn de la
Diktektoraro. Unu el la elektitoj estis Louis-Marie
de La vière-Lepeaux, antikva ĝirondisto kontraŭ-
into de la Teroro sed ankaŭ de la nobeloj kaj la pas-
troj; en la Direktoraro estis asignitaj al li la respond-
econ pri Publika Instruado kaj Manufakturado. Alia
direktoro estis Jean-François Reubell, deputito de la
«Montaro» en la etapo de la Konvencio; en la Di-
rektoraro li okupiĝis pri Financo kaj Justico. La tria
estis Lazare Carnot, kiu estis membro de la Komita-
to pri Publika Savo dum la Konvencio; li okupiĝis
pri Milito. Ankaŭ Louis-François Letourneur estis
membro de tiu konvencia Komitato, kaj en la Di-
rektoraro li okupiĝis pri Maraferoj. Kaj fine, Paul
Barras, diboĉulo kaj koruptema, tre ligita al la afe-
roj de la 19-a de termidoro kaj 13-a de vendemiero.
Li okupiĝis pri la respondecoj de Polico kaj Internaj
Aferoj. De tiu posteno li tre devis okupiĝi pri la ag-
ado de la Egaluloj aŭ komunistoj de Babeuf.
Kiel sciate, la kontraŭstaro de tiu grupo al la nova
Konstitucio rilatis al ĉi ties konceptado pri la privata
proprieto kaj la sociaj rajtoj de la civitanoj. Ni jam
notis ke tiu dokumento tre detale difinis la karakte-
ron de la proprieteco, la abolon de la universala
voĉdonado, la dependencon de la politikaj rajtoj de
la ekonomia situacio de la personoj, la altrudon de la
duĉambra Asembleo… al kio oni devas aldoni la
nuligon de la rajto pri insurekcio. Estis klara la
signifo de la esprimo “respubliko de proprietuloj”.
Temante pri tiuj konstitucia ŝanĝoj, Babeuf asertis:
Laŭ ĉi tiu Konstitucio, tiuj kiuj ne havas bienajn
posedaĵojn kaj tiuj kiuj ne scipovas skribi, tio estas,
la plej granda parto el la franca nacio, ne plu ĝuos
la rajton voĉdoni en la publikaj asembleoj; nur la
riĉuloj kaj la kleruloj konstituos la nacion
.
Krome li aldonis:
La revolucio ne finiĝis, ĉar la riĉuloj alpropriigas al
si ĉiujn viv-bonaĵojn kaj regadas ekskluzivisme,
dum la malriĉaj laboristoj, kiel veraj sklavoj, lang-
voras en mizero kaj gravas nenio en la ŝtato.
La liberigitoj kaj aliaj kunuloj formis la tiel nom-
atan “Socio de la Panteono”. La grupo ricevis tiun
nomon pro la loko kie ili kunvenadis. La ĵurnalo de
Babeuf fariĝis de tiam la presorgano de la organiz-
aĵo. Baldaŭ venis al ili persekutado; en februaro de
1796, la Direktoraro malpermesis la ĵurnalon, fermis
la lokon de la kunvenoj kaj ordonis malfondi la so-
cieton. Akompanis ĉiujn-ĉi dispoziciojn ia laŭsiste-
ma kampanjo de senkreditigo de la panteistoj argu-
mentante ke ili estis submaskaj monarkistoj kiuj pere
de esktremismaj sloganoj reale agadis por senkredit-
igi la Respublikon kaj ebenigi la vojon al absolut-
isma restarigo. Devigitaj labori kaŝite, en aprilo de
1796, la grupo de Babeuf kreis la Sekretan Komita-
ton kiu fariĝis fama sub la nomo de «Sekreta Di-
rektoraro». Ĝia celo estis prepari insurekcian agadon
kiu kondukus al la konkero de la politika povo. Ĝiaj
membroj estis: Babeuf, Robert François Debon, Phi-
lippe Buonarroti, Felix Lepeletier kaj Sylvan Ma-
réchal. La Sekreta Direktoraro intensege laboradis
cele altiri alligatecon por la kaŭzo de la Egaluloj. Iuj
alte taksis la gravecon de la propagando kaj agitado
ĉefe konsiderante ke ili estis tre malgranda kolektivo
por organizi insurekcian amasmovadon. Preskaŭ ĉiu-
tage ili surgluadis afiŝojn kaj dissendadis flugfoliojn
per kiuj ili kritikadis la situacion kaj eksplikadis en
kio konsistis la doktrino de la egaleco. Tial ke la
subpremado entreprenita de la Direktoraro malebl-
igis la publikajn kunvenojn, ili organizadis kunsi-
dojn de malgrandaj grupoj en la loĝejoj kaj aliaj pri-
vataj lokoj. Ĉiuj membroj de la originala kerno havis
la taskon agitadi ene de diversaj sektoroj, inter ili la
armeo kaj la polico. En la Manifesto de la Egaluloj
aperas frazoj kiel ĉi-jenaj:
Leĝo-farantoj, regantoj, riĉaj proprietuloj, aŭskultu!
(…) Ni postulas ekde nun vivi kaj morti egalaj, same
kiel ni naskiĝis egalaj. Ni postulas realan egalecon
morton; tion ni volas En iu vera socio devas
ekzisti nek riĉuloj nek malriĉuloj
.
La teksto de tiu Manifesto estis verkita de Maréchal.
Ĝi klare montras la teoriajn konkludojn kiujn tiuj
revoluciuloj de la 18-a jarcento eltiris el la Franca
Revolucio malpli ol dek jarojn post ĝia komenciĝo.
La Manifesto asertis ke la franca popolo estis vivinta
dum dek-kvin jarcentoj en sklaveco:
De nememoreblaj tempoj oni hipokrite ripetadis ke
la homoj estas egalaj; de nememoreblaj tempoj la
plej malnobliga kaj la plej monstra malegaleco sen-
ĉese subpremadas la homan specon (…) la egaleco
estis nenio alia ol iu bela kaj sterila jura fikcio.
Sed unuafoje, daŭre asertis la Manifesto, multaj ko-
mencas nun decide formuli meti finon al tiu stato de
la afero. Kaj tiel kiel la popolo estis forbalainta re-
ĝojn kaj la pastrojn, same faros pri la novaj tiranoj
de la proprieto kaj la riĉeco. Kontraste al la formul-
ado de la rabiuloj (enragés) de 1793, la Manifesto
de la Egaluloj ne atribuas la radikon de la problemoj
al la troigo de ia laŭleĝa uzado de la privata propr-
aĵo; ankaŭ ne proponas kiel solvo la disdividon de la
posedaĵoj inter kiel eble plej alta nombro da indivi-
duoj, kiel faris la jakobenoj. Ni proponas ion pli
subliman kaj pli egalecan: la komunan bonon; la
komunecon de havaĵo. Enkadrigita en la kanonoj de
47
47
la tiuepoka utopismo, la aŭtoro de la Manifesto pre-
zentis la atingon de tia komuna propraĵo kaj de la
kolektiva ĝuo de ties fruktoj kiel ia “reveno” al si-
tuacio de origina egaleco. Fine, la dokumento faris
kortuŝan alvokon al la agado: Franca Popolo! Mal-
fermu viajn okulojn kaj vian koron al la plena fe-
liĉo. Agnosku kaj proklamu kun ni la “Respubli-
kon de la Egaluloj”.
Anstataŭ tiun tekston, la Sekreta Direktoraro apro-
bis alian pli koncizan dokumenton kies redaktadon
oni atribuas al Babeuf. Ĝia enhavo estis en la sama
linio kiel la la antaŭa. Ĝi komencis dirante ke la na-
turo asignis al ĉiu homo saman rajton ĝui ĉiujn bon-
aĵojn, samkiel altrudis al ĉiu homoj la devigon labo-
ri: Neniu rajtas eviti la laboron sen fari krimon
(…) Neniu, sen fari krimon, rajtas alpropriigi al si
ekskluzivmaniere la produktaĵojn de la tero de
la industrio. El ĉi tiuj principoj, oni konkludis la ce-
lon de la revolucio: detrui la malegalecon kaj establi
la komunan feliĉon kaj bonstaton por ĉiuj. Kontraŭ-
ante la tezon de la reĝimo de termidoro, la Franca
Revolucio ne finiĝis sed havis antaŭ si ian grandan
farendan taskon. La diferenco inter la Manifesto kaj
la dokumento de la Sekreta Direktoraro temis pri iuj
difinoj de la politika konjunkturo. En la dokumento
de la Direktoraro oni agnoskis la leĝecon de la
Konstitucio de 1793. Male, la povoj elirinta el la
Konstitucio de la 3-a jaro (1795) estis deklaritaj eks-
terleĝaj kaj kontraŭrevoluciaj. Siaflanke, la Manifes-
to eĉ agnoskinte la valoron de la Konstitucio de
1793 kiel unu paŝo al iu reala egaleco, notis ke ĉi tiu
ne sukcesis atingi la komunan feliĉon spite al tio ke
ĝin deklaris sia celo. La kialoj de tiu diferenco estas
komprenebla: tiam la defendo de la Konstitucio de
1793 permesis unuigi ĉiujn revoluciulojn pretajn ba-
tali kontraŭ la Direktoraro samtempe ke ĝi alprenis
la politikan celon de la senkulotuloj en ĉi-ties batalo
kontraŭ la termidoranoj. Fakte, post peniga diskut-
ado, oni sukcesis kunflui en la programo de la in-
surekcio kun iu komitato de “montaranoj” pretaj ba-
tali kontraŭ la Direktoraro, kvankam kun malpli da
konscio kaj kohero rilate al la dispozicioj pri egal-
eco. El ĉi tiu unuiĝo ŝprucis la Insurekcia Komitato
de Publika Savo.
En la unuaj semajnoj de majo de 1796, la Insurek-
cia Komitato de Publika Savo taksis ke estis la kon-
vena momento por agadi. Oni redaktis la Insurekcian
Akton per kiu oni precize difinis la celojn de la mov-
ado kaj informis pri tio kion ĉiu revolucia civitano
devus fari. Ĉiuj kiuj estus favoraj al la insurekcio de-
vus mobiliziĝi (sen atendi ke faru la samon la naj-
baraj sekcioj) kaj sin identigi per difinitaj afiŝoj kaj
rubandoj. Poste ili devus sin prezenti kun siaj armoj
kaj atakiloj en la centraj lokoj de siaj distriktoj kaj
meti sin sub la komando de la patriotoj elektitaj de la
Insurekcia Komitato. Simile detale oni fiksis la lo-
kojn kiujn oni devus okupi kaj defendi. Oni determi-
nis ankaŭ la provizaĵojn kiujn oni devus disdoni in-
ter la patriotoj. La programo de la Insurekcia Komi-
tato kontemplis ankaŭ la eblecon de mobilizado de
la malamikaj fortoj. Tiurilate la antaŭvidita reago es-
tis: ĉiu kontraŭstaro estos perforte nuligata. La Ko-
mitato komandus la insurekcion sed la posta tasko
de revolucia plifirmiĝo estus asignita al iu Nacia
Asembleo konstituita de la demokratoj de ĉiu depar-
tementoj de la lando kaj elektita de la popolo. Inter
aliaj taskoj, tiu Asembleo havus la komision plibon-
igi la Konstitucion de 1793. Oni esperis ke la insu-
rekcio kalkulus kun 17-mil aktivuloj, multaj el ili el
la armeo kaj la polico, krom la mobilizado de la sen-
kulotuloj de la ĉefurbo.
Sed antaŭ la efektivigo de tiu programo, la tuta
plano estis frakasita. Unu spiono de la termidora
Direktoraro estis ene de la Insurekcia Komitato. La
21-an de florealo de la 4-a jaro (la 10-an de majo de
1796), la ĉeflideroj estis arestitaj. Dum la sekvintaj
tagoj kaj monatoj, la aktivuloj kiuj ne troviĝis en
malliberejo intencis liberigi siajn kunulojn dufoje.
La Direktoraro profitis la okazon kaj igis aresti cen-
tojn da movadanojn kies identeco estis tiam mal-
kovrita; trideko da ili estis ekzekutitaj kaj la cetero
estis ekzilitaj restis en prizono. La juĝo al la naŭ
ĉefaj lideroj de la Konspiro de la Egaluloj estis kelk-
foje prokrastita kaj komenciĝis unu jaron post la
arestado de la akuzitoj. Ilia konduto estis mirinda.
Babeuf prezentis sian defendon dum kvar tagoj. Al-
prenante la tutan respondecon pri la insurekcio, li
subtenis ĉi ties pravigon. Diversmaniere li intencis
pruvi ke la privata proprieteco estas la origino kaj la
kaŭzo de ciuj malbonaĵoj kaj malfeliĉo sur la Tero.
Darthé per ia konciza pledado eksterordinare hones-
ta rifuzis paroli tial ke li ne agnoskis la legitimecon
de la tribunalo kiu juĝadis lin. Kiel kutime okazas en
tiutipaj procesoj, la verdikto jam estis decidita antaŭ
la komenco de la juĝo. Babeuf kaj Darthé estis kon-
damnitaj al morto. Kiam oni prononcis la verdikton,
ili intencis sin mortigi perponarde sed spit’ al tio ke
ili okazigis al si gravajn vundojn, ili estis “savitaj”
de la gvardianoj. Dum la nokto antaŭ la ekzekutado
Babeuf skribis al sia familio kortuŝan leteron plenan
je kuraĝo kaj konvinko:
Ho, amikoj! Kiel korŝiraj estas ĉi tiuj pripensoj ĉi-
momente!... Morti pro la patrujo, lasi familion, fi-
lojn, amatan edzinon, estus io pli eltenebla se mi ne
vidus la definitivan perdon de la libereco kaj ĉio
apartenanta al la sinceraj respublikanoj en la plej
terura proskribo. Ha! Miaj amataj filoj. Kio aten-
dos al vi? Mi ne povas eviti la plej intensan emo-
cion. Vi ne kredu, tamen, ke mi bedaŭras esti mem-
oferinta min por la plej bona kaŭzo; eĉ se ĉiuj miaj
klopodoj estis vanaj por ĝin savi. Mi plenumis mian
devon.
Gracchus Babeuf estis ekzekutita la 28-an de majo
de 1797. Lia familio povis ĉeesti la momenton dank’
al la ekonomia helpo de lia amiko Félix Lepeletier
kiu ebligis al ili la vojaĝon.
48
48
La tragedio de Babeuf, laŭ esprimo de la Komunista
Manifesto, samkiel ĉiuj el la unuaj provoj de la pro-
letaro rekte pliprofundigi en siaj propraj klasaj in-
teresoj, dum tempo de ĝenerala ekscitiĝo, dum pe-
riodo de renverso de la feŭda socio, neeviteble fias-
kis pro la subevoluinta stato de la proletaro kaj pro
manko de la materialaj kondiĉoj de ĝia liberigo,
kiuj ja nur estos la produkto de la burĝa epoko.
Fine de la 18-a jarcento la burĝaro estis la klaso al-
vokita superregi. La proletaro troviĝis je la komenc-
iĝo de sia procezo je konstituiĝo. Ni memoru ke l-
nombre la kamparanoj daŭre estis plejparto el la
franca loĝantaro.
Kiam okazis la ekzekutado de la lideroj de la Kons-
piro de la Egaluloj jam estis okazinta la balotado por
la renovigo de la Asembleoj, en kiu estis plimulto da
partianoj de la monarkio. Dum la antaŭaj monatoj la
Direktoraro, krom la konspiro de la komunistoj de-
vis alfronti ankaŭ la premojn de la monarkistoj por
la restarigo de la trono. Tiu politika solvo havis tiam
grandan eblecon efektiviĝi kaj dum la somero kaj la
aŭtuno de 1797 pliintensiĝis la aktivado de la parti-
anoj de la reĝo ene de la pov-aparato mem de la
Respubliko. Sed la afero ne konkretiĝis ĉar estis gra-
va kontraŭdiro, ne nur politika sed ankaŭ klasa kon-
traŭdiro, inter la diversaj sociaj sektoroj pretaj ak-
cepti novan reĝon. Ja, ne eblis interakordigi la postu-
lojn de la aristokrataro kiu deziris reveni al la abso-
lutisma monarkio de la Malnova Reĝimo kaj la bur-
ĝaro kiu konsentus nur konstitucian monarkion. Tio
ebligis ke pludaŭris, se nefirme, la reĝimo de la
Direktoraro. Sed la sola apogo de ĉi tiu institucio
kontraŭ la kreskanta politika forto de la monark-istoj
estis la armeo. Fakte, nur dank’ al la armeo po-vis la
Direktoraro alfronti la minacon de tiam tuj okazonta
monarkisma ribelo en Parizo en septembro de 1797.
La plej fama el la tiamaj generaloj estis Bo-naparto,
kiu troviĝis en Italio batalante kontraŭ la eksteraj
malamikoj de la Franca Respubliko. En septembro
de 1797 estis elektita la dua Direktoraro. Lazare
Hoche estis anstaŭita far Pierre François Charles
Augereau, iu generalo. Tio atestas pri la gra-veco
kiun la armestroj estis akirante en la politika vivo de
la mortanta Respubliko. La dua Direktoraro iome
sukcesis en la ekonomia tereno. Menciindas ke 1798
okazis en Parizo la unua Nacia Ekspozicio de
francaj produktaĵoj. Sed en la politika tereno la reĝi-
mo fariĝis pli diktatoreca. En la balotado de 1798
oni nuligis arbitrece la balotan rezulton de multaj
lokoj por malebligi venkon de la nov-jakobenoj.
Krom la internaj problemoj kaj kontraŭdiroj de la
franca loĝantaro, persistis ankaŭ la milita inter-
frontiĝo kun la eksteraj malamikoj de la Respubli-
ko, ĉefe kun Anglio, kiu estis la plej danĝera el ili.
En tiu kunteksto pli kaj pli fariĝis grava la politika
rolo de la militistoj, inter kiuj elstaris Bonaparto; ĉiu
damaĝo de la aŭtoritato de la reĝimo de la Direk-
toraro nepre tradukiĝis en plialtiĝo de la prestiĝo de
tiu generalo. Post lia sukcesa kampanjo en Italio oni
asignis al li la mision konkeri Egiptujon cele uzi tiun
teritorion kiel bazon por damaĝi la anglajn interesojn
en Hindujo. Interesis al la Direktoraro ankaŭ mal-
proksimigi el Francio tiun generalon kiu pli kaj pli
estis fariĝinta danĝera por la Respubliko. La ekspe-
dicio komenciĝis bone. Sen la kono de la angla eska-
dro Napoleono sukcesis enŝipigi 54.000 soldatojn.
La admiralo Nelson pensis ke la celo estis invadi
Anglujon kaj tial li blokigis la gibraltaran malkolon.
Tio permesis al la franca eskadro libere navigi tra la
Mediteraneo kaj konkeri Malto-insulon. Tie ili kap-
tis 1.200 kanonojn kaj 30.000 fusilojn. Alveninte al
Egiptujo la franca armeo venkis la egiptajn trupojn
en la fama batalo de la Piramidoj. Sed tiam finiĝis la
favora situacio por la francoj; la angloj detruis la
eskadron de Bonaparto kaj ĉi ties armeo restis blok-
igita en Egiptujo, kaj intencinte iradi orienten, ĝi ne
povis preterpasi la urbon Jaffa.
Dume en Eŭropo daŭris la milito de la potencoj
kontraŭ la franca Respubliko. La francaj trupoj estis
venkitaj en kelkaj lokoj kaj denove devis retroiri
antaŭ la forta ofensivo de la aliancanoj. Estiĝis situa-
cio simila al tiu de 1793 sed ĉi-foje oni evitis entre-
preni dispoziciojn kiuj povus favori la plifortiĝon de
la jakobenoj. Fakte tiam estis okazanta en la lando ia
mobilizo de la jakobenoj, kies politika pozicio estis
plifortiĝinta en la antaŭa balotado, kaj tuj aperis
ankaŭ kontraŭ-jakobena reago far la reakciularo.
Intencante alfronti ambaŭ internajn opoziciojn, en la
somero de la jaro 1799 la Direktoraro estis regante
diktatorece. Tiam Bonaparte estis reveninte al Fran-
cio kvankam lia armeo restis en Egiptujo. Kun la
kompliceco de kelkaj gravaj politikistoj de la termi-
dora reĝimo: Siéyès, Barras, Tallerand, Fouche…
Bonaparto entreprenis politikan operacion kiu fakte
signifis la komenciĝon de la akiro de persona politi-
ka povo kaj la ekfiniĝo de la formala demokratia
povo de la institucioj de la Respubliko.
Resume, la Direktoraro, tiama politika instrumento
de la burĝaro, estis febla kaj malstabila reĝimo. Sed
tio solviĝis per la starigo de la napoleona imperio
post la mallonga transira etapo de la Konsulato. La
tuta procezo favoris la klasajn interesojn de la burĝ-
aro kaj tial ĝi ĝuis la apogon de tiu soci-klaso. Tiu
procezo, kies studo pli apartenas al la historio de la
imperio de Napoleono ol al la historio de la Revo-
lucio, estis senglora kulmino ne inda de tiel glora
Revolucio. Krome okazis la paradokso ke Napoleo-
no, krom definitiva entombigisto de la Respubliko
kaj likvidinto de la politikaj atingoj de la Revolucio,
estis ankaŭ la lasta defendanto de la sociaj atingaĵoj
de tiu Revolucio, la interesoj de la burĝaro. La tuta
etapo de la Konsulato kaj la Imperio estis senĉesa
batalado kontraŭ la fremdaj potencoj kaj la internaj
malamikoj de la Revolucio kiuj celis restarigi la ab-
solutisman monarkion. Do, iamaniere, la periodo in-
ter la jaroj 1799 kaj kaj 1815, kiu meritas apartan
raportadon, povas esti enkalkulita en la historio de la
Revolucio.