33
33
La defendo de Francio kaj de la Revolucio estis la
sama afero en la situacio de la lastaj monatoj de
1793. La problemo estis kiuj pretis subordigi ĉiujn
ceterajn politikajn aferojn al tiu celo. Estis klare ke
oni ne povis kalkuli je la alta burĝaro nek la meza.
Ankaŭ ne kun la “brilaj” homoj kiuj reprezentis la
Trian Staton en 1789, kaj malpli kun grandparto
el la armea oficiraro. La defendo de la Revolucio es-
tis alprenita de la senkulotuloj kaj la malriĉaj kamp-
aranoj sub jakobena gvidado. Kvankam la jakobenoj
diferencis el ilia bazo ili ne dubis batali apud la po-
polo. La 23-a de aŭgusto de 1793 la Konvencio de-
kretis amasan rekrutadon. Eble unuafoje en la histo-
rio oni entreprenis “totalan militon”. Oni rekrutis
preskaŭ duon-milionon da novaj soldatoj, per kio
duobliĝis la trupoj mobilizitaj por la defendo de la
Revolucio. Sed ne nur la junuloj forirantaj direkte al
la fronto plendediĉiĝis al la milito. La tuta loĝantaro
devis partopreni en la militaj streboj. La edziĝintaj
viroj devis labori en la fabrikoj de armiloj; la virinoj
kudrante tendojn kaj uniformojn; la infanoj kaj la
maljunuloj farante bandaĝojn… La tuta franca popo-
lo estis ia alimaniere mobilizita por la defendo de
la Respubliko. Tiurilate, oni povas diri ke far la Re-
volucio, aŭ rezulte de ĝi, estis naskiĝante nova mani-
ero militi. La noveco de la taktikoj kaj la juneco de
la militistaj kadruloj estis esprimo de la socia trans-
formiĝo kiu estis okazanta en la lando, La mobiliz-
ado de civiluloj por la milito signifis drastan ŝanĝon
en la maniero efektivigi la kontraŭfrontiĝojn, mult-
obligante kaj potencigante la forton de la revolucia
armeo. Ja, la civitanoj-soldatoj ne havis profesian
trejniĝon ĉar ĝis antaŭ malmulte da tempo, ili estis
laboristoj, metiistoj, vendistoj, instruistoj… Tamen
ili posedis la spiritan forton defendi la revolucion kaj
universalajn valorojn kiel la libereco, la rajtoegal-
eco, la justeco, kvankam fine ĉi tiu revolucio insti-
tuis socian ordon kie ne multe donus al ili. Prave
opiniis Napoleono pri tiu temo: En la revolucioj
estas du tipoj je personoj, tiuj kiuj faras la revolu-
ciojn kaj tiuj kiuj eltiras profiton el ili.
Ĉiukaze, en 1793 la malamo a la internaj kaj eks-
teraj malamikoj de la revolucio efikis kiel instigilo.
La francaj respublikanoj sciis ke la reĝoj, la klerik-
aro kaj la aristokrataro ne kompatus al ili se ili atin-
gus la venkon. Iom-post-iom la nacia armeo rekon-
keris la invaditajn teritoriojn. Sed krom defendi la
landlimojn, estis necese sufoki la internajn kontraŭ-
revoluciajn movadojn kiuj agadis akorde kaj kombi-
ne kun la deekstera agresado. La Konvencio prenis
kelkajn decidojn por plifaciligi la ekonomian pen-
adon de tiutipa milito. Oni dekretis mort-punon por
la akaparistoj, permeson rekvizicii grenon por ĝin
provizi al Parizo kaj aliaj grandaj urboj, devigan im-
poston por la riĉuloj. Kvankam jam antaŭe oni estis
alpreninte tiajn disponojn, nun estis efektivigataj ri-
gore kaj senprokraste. La Konvencio apogis la de-
fendon ankaŭ pliintensigante la persekutadon kon-
traŭ la malamikoj: oni decidis procesi la eksreĝinon
Maria-Antonietan, detruadi la Vendée-regionon kaj
enkarcerigi ĉiujn eksterlandanojn venintajn al Fran-
cio ekde 1789. La pliiĝo de la perforto karakterizis
la revolucian procezon de tiam kaj dum la sekva ja-
ro. Per iu diskurso de la 25-a de decembro de 1793,
Robespiero diris:
La revolucia regantaro ŝuldas al la bonaj civitanoj
ĉiun publikan protekton; a la malamikoj de la po-
polo ne ŝuldas pli ol la morto.
La senĉesa malboniĝo de la situacio kaj la danĝero
kiun tio signifis por la Revolucio kaj la revoluciuloj
igis ke la Konvencio pripensu pli drastajn disponojn
ol tiuj adoptitaj antaŭe. La 4-an de septembro la sen-
kulotuloj kune kun etvendistoj kaj proprietuloj kon-
centriĝis en la Placo de la Gréve postulante panon.
Jacques Hébert kaj Pierre-Gaspard Chaumette, radi-
kalaj membroj de la pariza Komunumo proponis al
la manifestaciantoj kuniĝi sekv-tage por marŝadi di-
Totala milito kaj revolucia teroro
34
34
rekte al la Konvenciejo. La 5-an de septembro iu
manifestacio gvidata de Chaumette adresiĝis a la
Konvencio por postuli la kreadon de iu revolucia
armeo kaj la starigon de la Teroro kontraŭ ĉiuj kiuj
volus ekonomie kaj/aŭ politike subfosi la revolucion.
Iuj deputitoj defendis eĉ pli drastajn proponojn.
La Konvencio konsentis pri iuj el la faritaj postuloj,
sed pere de iu lerta manovro, al kiu kontribuis Dan-
tono per sia oratoria arto, oni sukcesis enkonduki en
la interakordon iajn kompensojn kiuj iom post iom
da tempo rezultis fatalaj por la senkulotuloj. Ja, oni
disponis ke la membroj de la revoluciaj komitatoj
ricevu pagon kaj ankaŭ la malriĉaj ĉeestantoj de la
asembleoj, sed aliflanke oni limigis la nombron da
kunsidoj de la sekciaj asembleoj al nur po du en ĉiu
semajno. Sed tiumomente estis rimarkinda la venko
de la senkulotuloj. Ili sukcesis ke oni arestu la sus-
pektindulojn; oni aprobis kolosan krediton por la fa-
brikado de armiloj, kaj la Komitato de Publika Savo
entreprenis projekton por la kreado de iu revolucia
armeo. Ekde septembro de 1793, la Konvencio estis
prilaboranta la instituciojn kiuj poste karakterizis la
respublikon de la jakobenoj kaj la senkulotuloj. La
5-an de tiu monato oni alprenis la rigoran politikon t.
n. "Teroro". Sekvinttage, du deputitoj kiuj defend-
adis en la Konvencio poziciojn similajn al tiuj de la
senkulotuloj, Billaud-Varenne kaj Collot d’Herbois,
estis elektitaj por la Komitato pri Publika Savo. La
11-an oni voĉdonis la leĝon kiu fiksis la maksim-
uman prezon de la greno. La 17-an oni aldonis la
leĝon kontraŭ la suspektinduloj. Fine, la 29-an oni
aprobis la “ĝeneralan maksimumon”, tio estas, ĉiuj
naciaj prezoj estis fiksitaj en la valoroj de la jaro
1790 plus unu triono. Ankaŭ la salajroj estis fiksitaj
iom pli altaj ol la valoroj de 1790. Notindas ke la sa-
lajroj estis plialtigitaj pli ol tiu kvanto tial ke mal-
abundis la laboristoj pro la milita rekrutado. Ĉi tio
pli estis perceptebla en la grandaj urboj kiel Parizo,
kie la laboristoj estis akirinte konsiderindan politi-
kan gravon. Tial, la enkonduko de la salajroj ene de
la maksimumo ne estis populara decido, kvankam,
verdire, la fakta limigo de la salajroj ne estis aplikita
ĝis meze de la sekvinta jaro.
La 10-an de oktobro la Konvencio dekretis ke la
registaro estos revolucia ĝis la atingo de la paco, kaj
pro tio estis suspendita la aplikado de la Konstitucio.
Tiutage mem, Saint-Just pravigis la Teroron, ĝiajn
motivojn kaj ĝiajn celojn: Estas nepre necese regadi
fere tiujn kiujn oni ne povas regi alimaniere! Estas
nepre necese subpremi la tiranojn!. La plej kons-
ciaj gvidantoj estis alveninte al la sama konkludo:
oni ne regas en la revoluciaj tempoj same kiel en la
normalaj tempoj. Antaŭ kelke da tagoj, Robespiero
estis mendinte al la Konvencio pli da energio en la
subpremado de la reakcio: Ĉi tio povas ŝajni dura;
sed pli dura por iu patrioto estus ke, post du
jaroj estos mortintaj cent-mil homoj pro la perfido
kaj la malrigoro: ĝuste la malrigoro antaŭ la perfi-
duloj damaĝas nin. La pliintensiĝo de la socia inter-
frontiĝo nepre kondukas al tiutipaj kontraŭdiroj. Ne-
niu kapablas trafe difini ĉu estas pli fatala preni tiajn
decidojn aŭ ne, almenaŭ en la momento de la decido.
Multaj konvencianoj opiniis same kiel Robespiero
pri ĉi ties konkludoj. Li mem rigore defendadis en
1791 la esprim-liberon, sed fine de 1793 li agnoskis
ke iuj rajtoj kaj garantioj plifortigadis la malami-
kojn. Respondante al tiuj kiuj akuzis je despotismo
la registaron, li deklaris:
Se la forto de la popola regantaro en paca tempo
estas la virto, ĝia forto en tempo de revolucio estas,
samtempe, la virto kaj la teroro. Sen la virto, la
teroro estas fatala: sen la teroro la virto estas sen-
potenca. (…) Oni diris ke la teroro estas la forto de
despota regantaro. Do, ĉu similas tiu via al despo-
tismo? Jes, kiel la glavo kiu brilas en la manoj de
la herooj de la libereco similas al tiu per kiu estas
armitaj la lakeoj de la tiraneco. (…) La revolucia
regantaro estas la despotismo de la libereco kon-
traŭ la tiraneco. Ĉu la forto estis farita nur por
protekti la krimon?
Povas ŝajni konvinka ĉi tiu argumentado de la revo-
lucia gvidanto, sed la studanto de la historio, kiu ce-
las eltiri instruon de la pasintecaj okazaĵoj, devas
atenti pri la trompo kiun tiu argumentado enportas.
Sendube la kontraŭrevoluciuloj profitas la demokra-
tiajn atingaĵojn siacele, sed la agad-maniero de la re-
voluciuloj devas esti malsama ol tiu de la kontraŭ-
revoluciuloj ĝuste pro tio ke ankaŭ siaj celoj estas
malsamaj. La revolucia celo estas liberigi la hom-
aron el ĉiu subpremado, perforto, ekspluatado… re-
sume, la celo estas la bono de la homaro. La revo-
lucio estas tio… aŭ estas nenio. Se por atingi tiun ce-
lon oni falas en la praktikadon de perforto kaj sub-
premado, la rezulto estas kvazaŭ konstrui sur sablo;
la konstruaĵo nepre ruiniĝos. Akceptinte la argumen-
tadon de Robespiero, ke decas perforti kontraŭ la
malamikoj, la revoluciuloj de 1793 starigis la bazon
de iu praktiko kiu poste ruinigis la Revolucion mem
kiam la kontraŭdiroj inter la diversaj revoluciaj ten-
dencoj igis ke iuj revoluciuloj sin sentís malamikoj
de aliaj.
Nu, kongrue kun tiuj principoj de Robespiero, ekde
septembro al decembro de 1793 la nombro da arest-
itoj en Parizo triobliĝis, de 1500 al 4500. Inter okto-
bro kaj decembro estis ekzekutitaj 177 personoj.
Maria Antonieta, emblemo de la konspirema kaj
frivoleca Kortego, troviĝis inter la unuaj kiuj estis
gilotinitaj, sen la “honoroj” kiujn ŝia edzo ĝuis je la
ekzekutado. Plejparto el la mort-kondamnitoj, ta-
men, ne estis aristokratoj de la Kortego sed personoj
kiuj iam ajn dum la Revolucio ludis ian rolon: Bai-
lly, urbestro de Parizo ekde julio de 1789 al aŭgusto
de 1792 kaj responsulo de la Masakro de la Marsa
35
35
Kampo estis ekzekutita en tiu sama loko; Barnave
kaj Duport, membroj de la triumviraro kiu gvidis la
Revolucion ekde oktobro de 1789 ĝis la reĝa fuĝo-
provo de Varennes en 1791; Madame Roland, iu kle-
ra virino en kies salono ofte kunsidis la ĝirondistoj;
Olympe de Georges, la redaktorino de la Deklaracio
de la Rajtoj de la Virino kaj de la Civitatino kiu
defendis la reĝon dum ĉi ties proceso. Estis ekzekut-
itaj ankaŭ 22 ĝirondistaj lideroj. En ilia disputo kun
la jakobenoj, la membroj de tiu tendenco alproksim-
iĝis pli kaj pli al la moderuloj kaj la monarkistoj. Ja,
ili ne kapablis adaptiĝi al la radikaliĝo de la Revo-
lucio. Iuj el ili aliris al la gilotino kantante la
Marsejl-kanzonon sed la plej malcedemaj sin tenis
klare kontraŭrevolucie. Iu
ĵurnalo de la epoko, tre leg-
ata de la senkulotuloj, diris
en oktobro de 1793:
Ek!, hastu do, Majstro
Samsono (pariza ekzekut-
isto) grasigu la pulioj,
pretiĝu meti sur la pez-
ilon tiun klikon da Krim-
uloj kiujn kvin-cent mili-
onoj da demonoj vomis
sur la teron kaj kiujn oni
devus sufoki ĉe ilia lulilo.
Iu gravulo kiu estis ekze-
kutita tiam estis la princo
Filipo Egaleco, kuzo de
Ludoviko la 16-a, kiu estis
adoptinte sian novan no-
mon cele anstataŭi la tito-
lon de duko de Orleans kaj
kiu estis voĉdoninte favore
al la senkapigo de la reĝo
en la Konvencio sed kiu fa-
lis en malfavoron okaze de
la perfido de lia filo kiu fu-
ĝis al Anglujo kune kun
Dumoriez. La dizerto de la
generalo Dumoriez estis
okazinte printempe de tiu
jaro, La 18-an de marto li suferis malvenkon en Ne-
erwinden antaŭ la aŭstria armeo. La Konvencio
sendis komisionon preziditan de Beurnonville, mi-
nistro pri Milito. Dumoriez, timante malfavoran
sentencon decidis ribeli kontraŭ la revolucia re-
ĝimo, arestis la ministron kaj la deputitojn de la
Konvencio kaj transigis ilin al la malamiko, sed li
fiaskis en lia intenco ke la trupoj komanditaj de li
marŝadu kontraŭ Parizo. Do li ekziliĝis, la 4-an de
aprilo, kaj akompanis lin iuj komplicoj, inter ili la
filo de la duko de Orleans.
Rilate al la teroro, iuj membroj de la Konvencio pro-
ponis ke oni inkludu en la liston tiujn kiuj sin oponis
al la mobilizo de la 2-a de julio, sed Robespiero
kontraŭstaris tion kaj sukcesis ke oni retenu ilin en la
prizono. Samtempe kiam oni estis efektivigante tiun
terorigan politikon kontraŭ la interna opozicio, oni
decide entreprenis la operaciojn por rekonkeri la per-
ditan teritorion. Oni nomumis novajn reprezent-
antojn kun plena povo por apliki la teroron kaj agadi
favore al la senkulotuloj. Fine de aŭgusto la revo-
lucia armeo rekonkeris Marsejlon kaj en oktobro fa-
ris la samon en Bordozo. La 9-an de oktobro kapi-
tulaciis Liono. La Komitato pri Publika Savo dekre-
tis la senarmigon de la loĝantaro de la kaptitaj urboj,
la kreadon de lokaj komitatoj, la detruon de la domoj
de la riĉuloj kaj la ŝanĝon de la nomo de “urbo per
“Liberigita Urbo”. Por efe-
ktivigi tiujn disponojn, oni
nomumis la necedemajn
Collot d’Herbois kaj Fou-
ché. Cele rapidigi la aplik-
adon de la puno al la kon-
traŭrevoluciuloj, oni ans-
tataŭis la uzon de la giloti-
no per fusil- kaj kanon-paf-
ado. Oni kalkulas ke du-
mil lionanoj estis ekzekut-
itaj en la daŭro de malmul-
taj tagoj. Fine de 1793 oni
sukcesis venki ankaŭ la ro-
jalistajn kolonojn de la
Vendée. La amasigo kaj la
malsanoj okazigis la mor-
ton de miloj da kaptitaj
vendeanoj. La subpremado
de tiu movado, pioniro de
la armita ribelo kontraŭ la
Respubliko kaj la Revolu-
cio, estis feroca. En la urbo
Nanto, la komisiito de la
Konvencio, Carrier, ordo-
nis proksimume kvin-mil
ekzekutojn anstataŭante la
gilotinon per fusil-pafado
kaj dronado. Ankaŭ Tulono
estis rekonkerita far la ar-
meo de la Respubliko. Al la sukceso de ĉi tiu kam-
panjo tre kontribuis la Kolonel-leŭtenanto Napo-
leono Bonaparto. La angla eskadro estis devigita re-
tiriĝi. Dum la sekvintaj semajnoj la revoluciaj ko-
misiitoj ordonis centojn da paf-ekzekutoj. Ĉu La
teroro savis la Revolucion? Ĉiukaze la savo ne
daŭris dumlonge. Dubindas ĉu por tiel magra venka
rezulto meritis la penon tiom da sango-verŝado.
Tamen, estas eksterdube ke la rojalistoj estus aplik-
intaj similan perforton kaj subpremadon kaze ke ili
estus pli fortaj, kiel ili fakte faris en la lokoj kie ili
venkis kaj atingis la povon kaj poste en la tuta Fran-
cio dum la sekvintaj jaroj.