29
29
La reĝo Ludoviko la 16-a, kiu tiam estis nomata “la
civitano Ludoviko Kapeto” vivis nur la tri unuajn se-
majnojn de la jaro 1793. Oni senkapigis lin per la gi-
lotino la 21-an de januaro. La persona karaktero de
la monarkia institucio igis ke la revoluciuloj konsi-
deris neeviteble pereigi la monarkon. Ili timis ke
dum li estus vivanta, li konstituus pretekston por
kontrŭrevolucio. Oni kreis du komisionojn: unu kun
la celo esplori la dokumentojn trovitajn en la Palaco
de la Tuilerioj kaj alia kun la misio establi ĉu Ludo-
viko Kapeto, deklarita nepunebla en la Konstitucio,
povus esti procesata. La 6-an de novembro de 1792
la imuneco de la monarko estis revokita, do la eks-
reĝo povis esti metita sub proceso de la Konvencio.
La 19-an de novembro oni malkovris la feran ŝran-
kon kie estis kaŝitaj la poŝtaĵoj de la korespondado
inter Ludoviko la 16-a kaj la fremdaj monarĥoj. Post
tiu malkovro, iuj deputitoj, kiel Robespiero kaj Sain-
Just, deklaris sian volon puni la civitanon Ludovikon
Kapeton sen ia ajan proceso, sed plejparto el la Kon-
vencio preferis fari laŭregulan proceson por ke Fran-
cio kaj la fremdaj landoj ne dubu pri la leĝeco de la
verdikto. Ludoviko kunlaboris kun liaj advokatoj sed
li sciis ke estis tre malebla lia savo. Post lia ekzekut-
ado la fremdaj potencoj kiuj antaŭe ne estis parto-
prenantaj en la koalicio kontraŭ la revolucia Francio
decidis eniri en tiun aliancon.
Dume pludaŭris kaj pliakriĝis la sociekonomia
problemaro en la lando. Dum la unuaj kvar monatoj
de 1793 tre altiĝis la inflacio ĉefe de la prezoj de la
ligno, sapo, sukero kaj kandeloj, kaj senvaloriĝis la
stampita paper-mono de la revolucio, kio okazigis
popolan agitiĝon en Parizo. La respondo proponita
de la senkulotuloj estis dekreti maksimumajn pre-
zojn en la tuta lando, samkiel la devigan kurzon de
la revolucia mono, kio damaĝus la riĉulojn kiuj ha-
vis alirecon al la oro kaj la arĝento, kaj apliki teroron
kontraŭ la akaparistoj kaj kontraŭrevoluciuloj. Por
ebligi tiujn disponojn rezultus necese purigi la Kon-
vencion eksigante la konservemajn ĝirondistojn. Sed
ne nur la ĝirondistoj sed ankaŭ la jakobenoj havis la
ekonomikan konceptadon de la liberalismo kaj tial
ĉiuj ili estis kontraŭaj al la proponitaj disponoj, ĉefe
al tiuj pri la prezfiksigo. La 24-an de februaro la sen-
kulotuloj faris egan premon sur la Konvencio. La
virinoj partoprenantaj la manifestacion memorigis al
la deputitoj ke sen la popola apogo estus malfacile
atingi la rekrutadon de soldatoj. Tial ke la Asem-
bleo montriĝis evitema, dum la du sekvintaj tagoj la
senkulotuloj de Parizo sin lanĉis al la rekta agado. Ili
invadis la vendejojn kaj fiksis la prezojn. La naciaj
gvardioj, multaj el ili apartenantaj al la samaj sociaj
tavoloj kiel la predantoj, prokrastis sian interven-
adon. Tiu mobilizado estis kondamnita de la Kon-
vencio. Robespiero kritikis la civitanojn kiuj generis
ribelojn. Marat, kiu estis incitinta ekde sia ĵurnalo
disrabi la vendejojn kaj pendumi la ekspluatantajn
komercistojn, denuncis post kelkaj tagoj la movadon
asertante ke ĝi estis ĝirondista konspiro. La ĝirond-
istoj, pli prave, denuncis Marat-on kiel instiginto de
la agitiĝo. Tamen la fortorilato malebligis ke la kon-
damno prosperu, ĉar, tiel kiel argumentis la manifes-
taciintaj virinoj, al la Konvencio estis necesa la favo-
ro de la popola movado. La Komunumo de Parizo
daŭre prezentadis petojn kaj proponojn antaŭ la
Asembleo por atingi ian solvon al la problemo de la
provizaĵoj kaj tiele iompostiom radikaliĝadis la re-
volucia procezo. Sed estis necese ke pliintensiĝus la
kontraŭrevolucio por ke la Konvencio alprenu kiel
propraj la disponojn proponitajn de la senkulotuloj.
Neniu socia klaso sinmortigas kaj cedas ĝian super-
regadon senbatale. En la decidaj momentoj de la
klasbatalo estas kiam plej nete manifestiĝas la klaso-
interesoj kaj la solidareco de la samklasanoj, kaj tiu
solidareco transcendas la land-limojn. La Franca
Respubliko proklamis al la popoloj de la mondo sian
apogon en la batalo kontraŭ la subpremado kaj la
tiraneco. Tiu internaciismo, propra de ĉiu aŭtentika
Revolucio
ene de la
Revolucio
30
30
revolucio, zorgigis la subpremantojn kaj tiranojn de
la kontinento. Anglujo, Hispanio kaj Nederlando al-
doniĝis al la aŭstro-prusa koalicio kontraŭ la Franca
Revolucio. Post la venko de la francoj en la batalo
de Valmy, la armeo de la revolucio, komandita de
Dumoriez, sukcesis forpeli el la lando la invadintojn
kaj eniri en la nederlandan teritorion. Sed post la
plifortiĝo de la kontraŭrevolucia alianco, la iniciato
pasis denove al la atakantoj kaj la franca armeo de-
vis retroiri. Sed plej grave estis ke ene de Francio
estiĝis interna milito pro kontraŭrevolucia movado,
pli intensa ol ĉiuj antaŭaj, kun partopreno de dekmi-
loj da kamparanoj. Tiu ribelo estis plej grava en la
Vendea departemento. En tiu regiono okazis kamp-
aranaj ribeloj, same kiel en aliaj lokoj de Francio, en
1789 kaj 1792, tamen estis okaze de la porarmea re-
krutado kiam estiĝis amasa ribelo en 1793 kiu kon-
kretiĝis kiel vera kontraŭrevolucia movado gvidata
de aristokratoj celantaj restarigi la Malnovan Reĝi-
mon per fero kaj sango. Sukcesinte konkeri la lokan
regadon, la vendeanoj nuligis la vendon de la teroj
de la Eklezio kaj komencis mortigi respublikanojn
kaj naciajn gvardiojn. La alianco inter la kamparanoj
de la Vendée, la pastroj kaj la nobeloj ricevis apogon
de Anglio. En majo de 1793 la vendeanoj lanĉis
ofensivon ŭesten kaj suden metante sub serioza dan-
ĝero la revolucion kaj la nacian sendependecon. Kaj
tiu de la Vendée-regiono ne estis izolita kazo. En
gravaj urboj kiel Liono, Marsejlo kaj Bordozo oka-
zis municipaj ribeloj kiuj sin oponis al la radikaliĝo
de la nacia procezo. En ĉiuj kazoj la malkontento
vekiĝis okaze de la rekrutado por la armeo. Reage al
tiu reakcia perforto la Konvencio aprobis pli radika-
lajn disponojn: oni kreis iun Komitaton de Publika
Savo kaj revoluciaj komitatoj en ĉiu urbo-domo por
juĝi politikajn deliktojn. Oni aprobis ankaŭ pli du-
rajn punojn kontraŭ la pastroj kiuj sin oponis al la
Statuso de la Klerikaro. La konstraŭstaro de la tradi-
ciaj fortoj vekis la radikaliĝon de la revolucio kaj ĉi
tiu pliintensigis la kontraŭrevolucian teniĝon kaj
perforton de la konservemuloj, kiu siavice generis
plian revolucian perforton. Estas senutile intenci es-
tabli kiu kulpas pri tiu procezo. La ekspliko estas ke
en ĉiu ŝanĝo-procezo, ĉu revolucia kontraŭrevo-
lucia, la afero neniam solviĝas pace inter iu klaso
kiu volas konservi sian superregadon kaj alia kiu
emas renversigi la situacion.
Sed dum oni alprenis tiujn disponojn por defendi
la revolucion, estiĝis malakordo ankaŭ ene de la
Konvencio inter la ĝirondistoj kaj la montanoj. La
disputo inter ambaŭ deputitaraj grupoj, fakte, ek-
zistis ekde la kreado de la Konvencio, sed pliakr-
iĝis en majo de 1793. La ĝirondistoj, sufiĉe kon-
servemaj pri kelkaj aferoj, pretendis kontroli la ur-
bajn sekciojn kies membraro, tamen, tute malsimi-
lis ol ili. Sed la Revolucio ankoraŭ estis aktiva, ĉe-
fe en Parizo. Tiel la montanoj kiel la rabiuloj ko-
mencis laŭsisteman agadon por purigi la Konven-
cion kaj eviti ke la sekcioj de Parizo falu en la ma-
nojn de la ĝirondistoj. La metodoj proponitaj de
ĉiu el tiuj tendencoj estis konsiderinde malsimilaj.
Por la jakobenoj kaj aliaj deputitoj de la Monto,
sufiĉus forigi la ĝirondistojn el la Asembleo. La
rabiuloj, male, postuladis la fizikan eliminadon de
tiuj deputitoj kiuj jam enviciĝis kontraŭ la revolu-
cio. Komence de aprilo, laŭ propono de Marat oni
estis farinte alvokon al ĉiuj departementoj por ke
ili forneu iliajn ĝirondistajn deputitojn. La pasia
kaj agresema tono de tiu dokumento estis respond-
ita de la ĝirondistoj per iu ofensivo ene de la Kon-
vencio. La deputitoj de tiu tendenco atingis ke “la
amiko de la popolo” estu procesita de la revolucia
tribunalo. Tamen, male ol tio esperite de ili, la tri-
bunalo absolvis lin. Elirante el la juĝejo Marat es-
tis vivuata de grandamaso da parizaj popolanoj.
La logiko de la situacio, kun la interna kaj la eks-
tera militoj, devigis la registaron aprobi kelkajn
disponojn petitajn de la rabiuloj de antaŭtempe,
ĉe-fe la kurzo de la revolucia paper-mono. Fine de
majo, kiam la senkulotuloj jam kontrolis tri kvar-
onojn el la sekcioj de Parizo, ĉi tiuj kreis iun revo-
lucian Komitaton konsistigita de naŭ personoj kies
misio estis plani kaj gvidi la insurekcion. La celo
estis tre klara: forigi la ĝirondistojn el la Kon-
vencio por alpreni ĉiun disponojn, kiujn ili estis
prokrastigante, rilate al la nacia defendo, la revo-
lucia Teroro kaj la devigaj altrudoj al la riĉuloj. La
insurekcia movado komenciĝis matene de la 31-a
de majo. La plej moderaj deputitoj entreprenis ne-
gocadon cele eviti ke la insurekcio de Parizo trud-
iĝos sur la konstituita povo en la Konvencio. Ta-
men, jam ne eblis kompromisa solvo. Dimanĉe la
2-an de junio de 1793, grupoj de armitaj batalionoj
de naciaj gvardioj kiuj tiam estis komandataj de la
radikala François Hanriot, kaj grandamaso da arm-
itaj senkulotuloj, gvidataj de la rabiuloj ĉirkaŭis la
Palacon de la Tuilerioj kie tiam asembleis la Kon-
vencio. La deputitoj ne povis eviti kapitulaci antaŭ
la pariza popolo kaj fine la Asembleo diktis la en-
hejman areston de 29 ĝirondistaj gvidantoj.
Ŝanĝita la fortorilato en la Konvencio per la popo-
la mobilizo de la 31-a de majo al la 2-a de junio de
1793, komenciĝis la plej radikala kaj heroeca peri-
odo de la Franca Revolucio subgvide de la jakobe-
noj. Komenciĝis revolucio ene de la Revolucio.
De tiam kaj dum unu jaro, oni aprobis disponojn
kiujn nek la deputitoj de 1789 nek la ĝirondistoj
volis alpreni. Tamen, la fakto ke oni atentis pri la
radiko de la problemoj kaj oni aplikis eksterordi-
narajn rimedojn por konkretigi la necesan trans-
formadon ne signifis ŝanĝon en la klasa enhavo de
la revolucio. La esencaj kontraŭdiroj de la revolu-
31
31
cio en la revolucio gvidata de la jakobenoj, finiĝis
en julio de 1794 per nova forto-reĝustiĝo kiu,
unuafoje ekde 1789, ne okazis maldekstr-direkten.
Oni devas ne fari duon-revoluciojn. La 10-an de
julio de 1793, Danton kaj aliaj gvidantoj kiuj,
kvankam enviciĝintaj kontraŭ la ĝirondistoj, havis
poziciiĝon multe pli moderitaj ol la jakobenoj, es-
tis eksigitaj el la Komitato pri Publika Savo. Kelke
da tagoj poste, laŭ decido de la Konvencio kiu es-
tis la sola oficiala referenco de la popola suveren-
eco, Robespiero eniris en la Komitaton. Li neniam
oficis kiel diktatoro, ne kiel prezidento. Lia in-
fluo sur la registaro kaj sur tuta Francio estis re-
zulto de lia persona merito, lia kapablo konvinke
realigi la taskojn truditajn de la situacio kaj lia re-
volucia fordono. La makiavela bildo de Robespie-
ro konstruita far liaj multenombraj malamikoj ne
devenas el la senkulotuloj kiuj volis pliprofundigi
en la revolucian procezon. La bildo de iu Robes-
piero halucinita kaj fanatika venis el malamikoj
politike moderaj klare kontraŭrevoluciaj. Ne-
niam ili povis pardoni al li esti nekoruptebla. La
jakobenoj kaj, kvankam ne regis, ankaŭ la rabiuloj
kaj aliaj montanoj maldekstruloj, komprenis ke
oni devas ne duonfari revolucion, ke vera revolu-
cio devas esti kompleta. Ilia revolucia karaktero
kaj ilia pli malpli flua ligo kun la popola movado,
igis ilin percepti la limojn kaj kontraŭdirojn de la
nova socio kiun ili ĵus komencis konstrui. Pro ilia
socia pozicio, pro la momento en kiu ili devis in-
terveni kaj pro la historia senco de la procezo kiu
igis ke la burĝaro estu la klaso alvokita superregi,
tiuj jakobenaj gvidantoj, kaj eĉ la aliaj pli radikalaj
grupoj, ne povis nek sciis ellabori alternativon kiu
superus la kontraŭdirojn kaj limojn kiujn nepre en-
havas ĉiu burĝ-klasa revolucio. Robespiero kaj
aliaj tiamaj revoluciuloj estis konsciaj pri la fakto
ke la pluekzistado de la privata propraĵo estis
atenco kontraŭ la principo de la egaleco, devizo de
la revolucio, sed ili konsciis ankaŭ pri sia nekapa-
blo solvi tiun problemon. Jen deklaro de Robes-
piero de la 24-a de aprilo de 1793:
…ne estis necese, sendube, fari revolucion por
sciigi al la universo ke la granda malegaleco de
posedaĵoj estas la bazo de sennombraj malbon-
aĵoj kaj sennombraj deliktoj, sed ne pro tio ni ne
estas malpli konsciaj ke la egaleco de propraĵoj
estas ĥimero.
Sed male ol plejparto el la burĝaro kaj la liberalaj
intelektuloj kaj tiamaj kaj nuntempaj ili ne du-
bis pliprofundigi en la revolucian procezon evit-
ante kompromison kun la feŭdisma tiraneco
kun tiu de la mono. La burĝaro mem kun timego
retroiris antaŭ la jakobena decidemo. nuntempe
oni emfazas en la Universala Deklaracio de la
Rajtoj de la Homo kaj de la Civitano, la akcept-
eblan povo-dividon kongruan kun la monarkio kaj
la grandecon de la unua imperio kreita laŭ tiu ske-
mo sub Napoleono. Rapide post ilia ekregado, la
jakobenoj impulsis la redaktadon kaj aprobon de
nova Konstitucio. Ĉi tiu estis aprobita la 24-an de
junio de 1793, kaj, spit’ al tio ke ĝi neniam estis
plene praktikata, ĝi establis la bazon de la (burĝa)
demokratio. Dum la debatado pri la nova konstitu-
cia teksto, unu el la plej diskutitaj aferoj estis la ri-
lato inter propraĵo kaj libereco. La fakto ke la po-
sedado aperus kiel plejsupera rajto estis kritikita
de la plej radikalaj revoluciuloj. Robespiero asertis
pri la Universala Deklaracio de 1789:
Definante la liberecon kiel la unua el la homaj
bonoj, kiel la plej sakrala el la rajtoj kiujn ĉiu
homo posedas laŭnature, vi prave asertis ke ĝi
trovas siajn limojn en la rajtoj de aliaj. Kial vi ne
aplikis saman kriterion al la propraĵo kiu estas iu
socia kreaĵo, kvazaŭ la eternaj leĝoj de la naturo
estus malpli respektindaj ol la homaj kreaĵoj? Vi
multobligis la artikolojn por certigi kiel eble plej
grandan liberecon al la uzado de la propraĵo, kaj
vi diris ne unu solan vorton por determini ĝi-
ajn legitimajn karakteraĵojn. Tiamaniere via De-
klaracio ŝajnas farita, ne por la homoj, sed por la
riĉuloj, por la akaparistoj, por la kaŝ-negocistoj
kaj por la tiranoj.
Spite al la riĉenhava debato, ĉi tiu konceptado pri
la posedaĵo kiel socia konvencio subordigata al la
naturaj rajtoj ne estis enkondukita en la Rajtojn
de la Homo kaj de la Civitano kiu iris ĉekape de
la nova Konstitucio. Sed esceptante tiun kontraŭ-
diron inter la posed-rajto kaj la libereco, la cetero
el la nova Konstitucio estis totala rompiĝo kun la
liberala tradicio ne-demokratia de la periodo inter
1789 kaj 1791. Oni establis unuafoje, eĉ se nur por
la viroj, la universalan voĉdon-rajton. Tio signifis
nuligi la distingon inter aktivaj kaj pasivaj civit-
anoj establitan en la antaŭa Konstitucio. En julio
de tiu sama jaro la Konvencio alprenis la plej
grandan decidon, kiu ne estis abolita iam poste: la
nuligo de la sistemo de feŭdeca propraĵo. Male ol
la restriktoj kiujn oni estis enkondukinte en 1789,
ĉi-foje oni deklaris ĝian totalan abolon kaj sen
kompensoj. Ĉi tio signifis ne asigni al la feŭd-
origina proprieto la legitimecon kiun oni asignis al
la burĝa la malgranda proprieto. Oni povas diri
ke koncerne al la detruo de la feŭdismo, estis ĉi tiu
leĝo kiu reale kaj totale faligis tiun sistemon. Oni
ordonis la detruon de ĉiuj feŭdaj titoloj. Teknike,
la decido igis necese determini la eblan feŭdecan
karakteron de grandnombro da kontraktoj kiuj,
32
32
kvankam interakorditaj inter plebanoj, uzis feŭd-
ecajn formojn, cele aboli ĉiun tiutipan kontrakton.
En kio rilatas al la konstruo de la nova socio, jam
frue prezentiĝis la problemo de la rajtoj de tiuj
kiuj ne havis alian posedaĵon ol sia laborforto.
Unuafoje oni establis la devon de la ŝtato provizi
laboron, publikan prizorgadon kaj bazan instruon.
La projekto krei novan sistemon de publika eduk-
ado ellaborita de Louis Michel Lepeletier celis ke
la kulturo ĉesu esti ies privilegio. Estas interese
vidi kiel iu difino tre ege progresista kaj preciza de
la malpermesigo de ĉiutipa servuteco sklaveco
enportas establon de la rajto pri kontraktado (kaj
ekspluatado) de la salajrita laboro. La Konstitucio
de 1793 deklaras ke: Ĉiu homo povas impliki si-
ajn servojn, sian tempon, sed ne povas sin vendi
nek esti vendata; sia persono ne estas cedebla
propraĵo. La leĝo ne agnoskas ian ajn servut-
econ; povas ekzisti nur kompromiso de zorgado
kaj dankeco inter la homo kiu laboras kaj tiu kiu
provizas al li laboron. Reprenante la analizon pri
la transicio de la feŭdalismo al la kapitalismo, ni
vidas ĉi tie iun leĝan konkretiĝon de la kondiĉo de
la ekzistado de la kapitalo: la ek-
zistado de salajrata laboro. Sam-
tempe, oni povas vidi en ĉi tiu
ĝenerala formulado de la ŝajno
de la salajro kiel justa interakor-
do de pagata laboro kaj ne kiel
rilato de ekspluatado. Jacques
Roux, lidero de la rabiuloj tre
atentis pri la ekonomiaj dife-
rencoj. Per lia diskurso konata
kiel la Manifesto de la Rabiuloj, prononcita en la
Konvencio la 25-an de junio de 1793, diris: La
egaleco estas nura fantomo kiam la riĉulo, pere
de la monopolo, uzas la rajton pri vivo kaj morto
de siaj proksimuloj. Tamen, en kio koncernas al la
salajro, la kritiko de Roux temis pri la perdo je
akiro-povo pro la inflacio, la malaltaj niveloj de la
salajroj de la virinoj kaj la neebleco subteni per ili
multpersonajn familiojn. Tiam ankoraŭ ne eblis
kompreni la esencon de la ekspluatado kiun oni
realigas kaj oni kaŝas pere de la salajra rilato eĉ
kiam la kvanto de la salajro ne estas sub tiom ne-
cesa por la fizika kaj socia reproduktiĝo de la
familio. Tiuj-ĉi limiĝoj devas ne kaŝi la progresan
karakteron de la Konstitucio por tiu historia mo-
mento. La insurekcio ne nur estis agnoskita kiel
popola rajto kontraŭ la subpremado, sed kiel devo,
kaj tio ne estis nura retoriko ĉar tiam la popolo
ankoraŭ estis armita. Laŭ la Konstitucio de 1793,
la nacia defendo estas afero de la civitanoj, kiuj
krome estas ankaŭ soldatoj. Koncerne al la rilato
kun aliaj landoj oni apogas la internaciismon kiu
celas la amikecon inter la liberaj popoloj samtem-
pe kiel la malebleco je paco kun la invadintoj.
En ĝiaj landlimoj, Francio devis sin defendi tiam
de la atako de prusanoj, aŭstroj, angloj, hispanoj,
piemontanoj kaj korsikanoj. En oktobro la fortoj
de la koalicio estis okupante Alzacon. Kaj estis
milito tiam ankaŭ interne de la lando. En junio la
kontraŭrevoluciuloj de la Vendée entreprenis no-
van ofensivon kaj kvankam ili estis venkitaj en la
batalo de Nanto, ili estis sukcesinte kapti kelkajn
urbojn kaj kelkfoje venki la armeojn de la Respu-
bliko. Krome estis ank la federaciisma ribelo,
kiu estis tre forta en kelkaj provincoj, kontraŭ Pa-
rizo kaj la jakobena registaro post la forpelo de la
ĝirondistoj. En Liono la rojalistoj kaptis la povon
kaj komencis mortigi la respublikanojn. Krome
pliintensiĝis la jam ekzistantaj ribeloj en Marsejlo,
Bordozo, Kaeno kaj Tulono.
La 13-an de julio de 1793 Marat estis murdita. Iu
junulino, Karlota Kordaj, simpatianta de la ĝirond-
ista tendenco, translokiĝis el la departemento de
Normandio kun la celo mortigi “la amikon de la
popolo”. Ŝi sukcesis eniri en la domon de la fama
revoluciulo kaj ponardis lin en la
dorso dum li estis ene de banujo.
La murdo vekis grandan indig-
non en la revoluciaj medioj de la
ĉefurbo. La junulino estis ekze-
kutita kvin tagojn poste kaj ĉio ĉi
kontribuis doni plian perfortan
karakteron al la socia interfront-
iĝo. Malmultajn tagojn post la
murdo de Marat la britoj dekla-
ris ke ili konsideros kiel kontrabando la komerc-
adon de greno kun Francio. Tio estis parto de iu
plano de ekonomia sabotado kontraŭ Francio.
Krome estis bruligitaj kelkaj kampoj kaj fabrikoj
far kontraŭrevoluciaj fortoj. Celante detrui la revo-
lucian reĝimon ĉiurimede, la reakciaj fortoj ne he-
zitis cedi Tulonon al la angloj, kaj same estus far-
inte en Liono se la respublikanoj ne estus enirinte
ĝustatempe en la urbon. En tiu malfacila situacio
la inflacio kaj la senvaloriĝo de la revolucia paper-
mono akceliĝis kromanfoje. La percepto ke ekzis-
tis konspiro cele uzi la manko je nutraĵoj kiel me-
todo por frakasi la rezisto-volon de la respublik-
ana popolo, igis pliiĝi la popola malamo kontraŭ
la akaparistoj, la monopolistoj kaj la spekulantoj
kiuj enviciĝis kun la malamikaro. Pli kaj pli aliĝis
al la kontraŭrevolucio frakcioj de la burĝaro lacaj
je la popola agitiĝo kaj emantaj ordon, liberalaj
politikistoj kaj militistoj kiuj gvidis la revolucion
de 1789, kaj ankaŭ la ĝis tiam revoluciaj ĝirond-
istoj. Aŭtune de la jaro 1793 la situacio de la revo-
luciaj fortoj estis vere neeltenebla.
La morto de Marat