25
25
Dum la unuaj monatoj de la jaro 1792 pliakcentiĝis
la problemoj, kaj internaj kaj eksteraj, de la revolu-
cia reĝimo. Interne de la lando estis du tipoj je dis-
turboj, unue tiuj de la sociaj fortoj kaj regionoj kiuj,
pro religiaj, tradiciaj k. a. kialoj, estis kontraŭ la re-
volucio, kaj due, tiuj far de amasoj kiuj, aprobante
la revolucian procezon, tamen, suferadis la mankon
je necesaj nutraĵoj. Ekstere de la lando, konkrete en
Koblenco, estis amasiĝante militaj fortoj pretaj in-
vadi Francion por restarigi la malnovan soci-ordon.
Tiuj fortoj estis konstituitaj de la elmigrintaj nobe-
loj plus armeaj trupoj de Aŭstrio kaj Prusio. La re-
ĝa Kortego deziris tiun eksteran militistan interve-
non kaj la reĝino Maria Antonieta senĉese sendadis
leterojn al ŝia frato la imperiestro de Aŭstrio, Leo-
poldo la 2-a, tiusence. Jen teksto de parto el unu el
tiuj leteroj:
Koncernas al la Imperiestro meti finon al la dis-
turboj de la Franca Revolucio. Jam ne plu eblas
la interakordo. La armita forto detruis ĉion kaj
nur la armita forto povos ripari ĉion.
Tamen dum tiuj monatoj estis ia diplomatia negoc-
ado, almenaŭ formala, inter la aŭstria imperiestro
kaj la franca revolucia regantaro kun la ŝajna celo
eviti la militon. Sed la teniĝo de ambaŭ negocantoj
tute ne estis sincera. Leopoldo ne deziris iniciati la
militajn operaciojn kaj preferis peli la francojn fari
tiun paŝon apogante la internajn konfliktojn de la
lando. Dume ankla francoj emis la militon, tiel
la Kortego kiel la ĝirondista asemblea plimulto,
kvankam pro malsamaj kialoj kaj celoj. Brissot kaj
siaj ĝirondistoj volis la eksteran militon por veki
unuiĝan senton de la francoj kontraŭ fremda atako.
Laŭŝajna paradokso estis ke la reĝo Ludoviko la
16-a apogis tiun politikon kaj li simulis apogi la re-
volucian reĝimon kaj partoprenis en la religia kulto
far pastroj akceptintaj la Statuson de la Klerikaro
ellaboritan de la revoluciuloj, sed lia vera celo estis
ke la franca armeo estu venkita por restarigi lian
absolutisman povon. Nur la montanoj, kies ĉefaj li-
deroj estis tiam Dantono kaj Robespiero, sin oponis
en la Asembleo al la militaj planoj. Oni nomis
montanoj
la deputitojn kiuj sidadis en la altaj ben-
koj de la Asembleejo, kiuj apartenis al la jakobenoj
kaj aliaj grupoj kiel la t. n.
“cordeliers”.
Sed venkis la partianoj de la milito kaj Francio de-
klaris ĝin al Aŭstrio la 30-an de aprilo de 1792. La
rezulto de tiu elpaŝo estis malsama ol esperite de
ĉiuj. Unue oni devas noti ke tiam estis nova aŭstria
imperiestro, Francisko la 2-a regadis la imperion
ekde la forpaso de lia patro Leopoldo la 2-a okaz-
inta la 1-an de marto de tiu jaro. Lia teniĝo rilate al
la milito kaj la francaj aferoj estis la sama kiel lia
patro. La komenciĝo de la milito ne rezultis laŭ la
plano de la ĝirondistoj. La francaj trupoj senorde
diskuris antaŭ la armeoj de Aŭstrio kaj Prusio ko-
mandataj de la duko de Brunswick. Ĉi tiu avancadis
sur la franca teritorio serioze minacante la Revolu-
cion. La konspirado de la reĝino kun la fremdaj po-
tencoj ne ĉesis kaj okazadis kontraŭrevoluciaj inci-
dentoj en la sudo de Francio, ĉefe en la urbo Arles.
La situacio estis malfacila ankaŭ en la ekonomia te-
reno; tre malaltiĝis la valoro de la revoluciaj mon-
notoj kaj malabundis iuj nutraĵoj. Triobliĝis la pre-
zo de la sukero pro tio ke la eventoj de la metropolo
influis sur la franca kolonio de Haitio. Pro la kriza
situacio, amasoj de miloj da kamparanoj de la ĉir-
kaŭaĵoj de Parizo okupis vendejojn en la ĉefurbo
kaj altrudis novajn prezojn pli kongruaj kun la
enspezoj. Do, la urbaj civitanaj sekcioj postulis al
la Asembleo pli fortajn disponojn kontraŭ la nutraĵ-
akaparado.
Je la komenciĝo de la milito la reĝo akceptis en-
konduki en la registaron ĝirondistajn ministrojn pri
Financoj kaj Internaj Aferoj. Sed tio ne signifis ke
1792:
milito kaj
r
evolucia
radikaliĝo
26
26
li rezignaciis reĝi laŭ la konstitucio kiel estis supoz-
inta Brissot. Male, kiam en junio oni konstatis la
superecon de la armeoj de la kontraŭrevolucio, Lu-
doviko la 16-a eksigis la ĝirondistajn ministrojn,
vetois la dekreton kontraŭ la klerikoj rifuzintaj la
statuson kaj tiun kiu disponis la starigon de kamp-
adejo por 20-mil naciaj gvardioj apud Parizo. Rea-
ge, la ĝirondistoj kunvokis popolan manifestacion.
La 20-an de junio, etvendistoj kaj metiistoj de la
plej radikalaj kvartaloj de Parizo, portante armilojn,
adresiĝis al la palaco de la Tuilerioj kie ili presk
linĉis la reĝan familion. Por tion eviti kaj koste per-
di iom el la malmulta digno kiu ankoraŭ restis al li,
Ludoviko la 16-a akceptis surmeti al si la frigian
ĉapon kreitan de la ĝirondistoj kaj tostis je la sano
de la nacio. La ĝirondistoj sentis panikon pro la re-
zulto de la mobilizo kiun ili mem iniciatis. Ili estis
perantoj de la alta komerca burĝaro kaj multaj el ili
apartenis al tiu klaso. La politikiĝo de la amasoj
kontestis, fakte, la distingon inter “aktivaj” kaj “pa-
sivaj” civitanoj. Ekde la krizo de junio de 1791,
kun la fuĝo-provo de la reĝo, oni permesis al la
malriĉaj civitanoj varbiĝi kiel helpo-trupo de la na-
cia gvardio kaj volontuloj de la armeo. Sed la “pa-
sivaj” civitanoj ne nur respondis la alvokojn de la
Asembleo kaj la Urbodomo; pli kaj pli ili formis
siajn proprajn “fratajn societojn kie ili debatadis
kaj sin organizadis. La sekcioj de Parizo troviĝis en
stato de ekscitiĝo. Evidentis ke tiu demalsupra mo-
vado ne estos sufokata per la redono de siaj minis-
traj oficoj al iuj ajn deputitoj.
Rezulte de la katastrofa situacio de la milito, la 11-
an de julio de 1792 oni deklaris la patrujon subdan-
ĝere. La graveco de la situacio devigis ignori la tiu-
rilatan vetoon de la reĝo. La Asembleo ordonis
kunveni 20-mil gvardiojn proksime al la ĉefurbo.
Krome, kun la preteksto inviti ilin al la festado de
la 14-a de julio, la Asembleo kunvokis halti en Pa-
rizo la gvardiojn de la provincoj kiuj troviĝis
survoje al la milita fronto. La grupo da 500 marsej-
laj volontuloj revenantaj sufoki la kontraŭrevolu-
cian ribelon de Arles, distingiĝis pro sia batalemo.
Ilia milit-kanto, verkita de Rouget de Lisle, klam-
adis en ĝia refreno:
Al la armoj, civitanoj! Formu
viajn batalionojn! Ni marŝu! Ni marŝu! Ke ia
malpura sango inundu / niajn sulkojn!
La Mar-
sejl-kanto, kiel ĝi estis nomata, plurestis ne nur kiel
nacia himno de Francio, sed ankaŭ kiel simbolo de
ĉiu batalado kontrla tiraneco kaj la subpremado.
Pli kaj pli kreskis la nombro de tiuj kiuj postuladis
ke oni metu finon al la kompromiso kun la monar-
ko kaj ke oni detronigu lin. La popola viglado kaj la
rekvizicio de la armiloj de la suspektinduloj, la fe-
bra agado de la sekcioj de Parizoj kiuj sin deklaris
en stato de konstanta asembleo, estis for de tio
atendita de la ĝirondistoj. Kaj same kiel estis far-
intaj antaŭe la deputitoj de la Konstitucia Asem-
bleo, ili entreprenis negocadon kun la reĝo por re-
akiri iliajn ministrejojn kaj faris alvokon al la po-
polo trankviliĝi. La ekstera minaco, laŭ ilia aserto,
postulis demeti ĉiun ajn ŝanĝon je registaro
konstitucio. Tiele, konfirmiĝis la timo de la jakobe-
noj: la milito fariĝis vualo kaj bremsilo kontraŭ la
plifirmiĝo de la revolucio kaj preteksto por ne de-
trui tiujn kiuj minacis ĝin de interne.
Tuj post kiam la ĝirondistoj intencis bremsi la mo-
bilizadon, prenis la iniciaton la senkulotuloj, kiuj
tiam jam estis konsiderinde organizitaj. La asem-
bleoj de la plej radikalaj sekcioj kunsidadis ĉiuves-
pere, post la finiĝo de la labor-horaro. Ignorante la
distingon inter la civitanoj establitan de la Konstitu-
cio, la plej radikalaj sekcioj komencis akcepti “pa-
sivajn” civitanojn. Krom ĉi tiu laŭkvartala organiz-
iĝo formiĝis iu centra komitato kiu ampleksis 48
sekciojn. Io simila okazis en aliaj lokoj en la lando.
Baldaŭ tiuj komitatoj pretiĝis gvidi ribelan mov-
adon. La ŝanĝo-procezo trafis ankaŭ la municipan
regantaron de Parizo kie Bailly, la urbestro res-
ponsulo de la
Masakro de la Marsa Kampo
, estis
anstataŭigita de la ĝirondisto Pétion. Komence de
la monato aŭgusto estis konata la enhavo de la
“Manifesto Brunswick
redaktita la 25-an de julio
en Koblenco. Post enkonduko per kiu oni pravigis
la intervenon de Aŭstrio kaj Prusio defendante la
francan monarkion, tiu dokumento proklamis ke
oni garantius la protekton al ĉiuj kiuj submetiĝus al
la reĝa aŭtoritato kaj kontribuus al la restarigo de la
ordo (antaŭrevolucia). La centra tezo prezentata per
tiu teksto estis ke la militon oni povus eviti se la
trupoj de ambaŭ menciitaj landoj ne estus kontraŭ-
starigataj de la popolo, la armeo kaj la naciaj gvar-
dioj. Anstataŭ senkuraĝigi, la
“Manifesto Bruns-
wick”
furiozigis la anim-staton de tiuj kiuj ne plu
povis elteni la subtenadon de la reĝo sur la trono.
Unu post alia, la sekcioj sin deklaris dum la sekv-
intaj tagoj kontraŭ la monarkio kaj la monarko. La
sekcio de la laborista kvartalo de
Saint Antoine
,
kunvokis la ceterajn efektivigi marŝadon arm-en-
mane al la asembleo la 5-an de aŭgusto. La urbestro
Pétion sukcesis konvinki la parizajn aktivulojn
postmeti la agadon ĝis la 9-a de tiu monato, eblig-
ante ke la deputitoj abolu la monarkion sen popola
mobilizado. Sed en la sesio de la 9-a de aŭgusto la
Asembleo ne pritraktis la aferon. Nur la Asem-
bleo ŝajnis nenion scii pri la preparado kiun tiel la
senkulotuloj kiel la reĝa Kortego estis farante por
iu interfrontiĝo jam neevitebla. La reĝo plifortigis
la garnizonon de la svisaj gvardioj de la palaco de
la Tuilerioj al kiuj aldoniĝis kelkaj nobelaj volont-
uloj. Siaflanke, la sekcioj, la naciaj gvardioj kaj
kelkaj provincaj armeanoj kiuj troviĝis en la ĉef-
urbo entreprenis novan mobiliziĝon kaj kreis la In-
surekcian Komunumon de Parizo. Matene de la 10a
de aŭgusto la insurgentaj fortoj adresiĝis al la
27
27
Palaco de la Tuilerioj kaj eniris en unu el la kortoj.
Post mallonga diskutado la reĝaj gvardioj pafis
kontraŭ la homamaso. La batalo estis feroca. Sed
spite al la multenombraj ambaŭflankaj viktimoj,
komence de la vespero, la alsaltintoj havis la pala-
con subkontrole. La trijara revolucia sperto klar-
igis al la popolamasoj kiuj estis iliaj malamikoj kaj
celoj. Ĉi-foje, male ol estis okazinte en oktobro de
1789 kaj eĉ antaŭ kelkaj tagoj, la popolanoj ne kon-
formiĝis trudante ian humiligon al la reĝo por eltiri
el li novan signon de aliĝo al la revolucio. La celo,
tiam, estis definitive meti finon al la monarĥio. La
antaŭa sperto instruis al la plej radikalaj sociaj sek-
toroj ankaŭ tion ke ili devus sin teni viglantaj por
ke tio kion oni estis akirinte pere de la sango de
multaj viroj kaj virinoj ne perdiĝu per ia negocita
interakordo. Nun ili atingis la eksigon de la reĝo.
La alsalto al la Palaco de la Tuilerioj signifis la re-
aligon de la rompiĝo kun la Malnova Reĝimo. Oni
devas reliefigi ke la subjekto de la elpaŝo de 1792
kiu akcelis la kurson de la revolucio ne estis la
burĝaro, se ĝia enhavo estis parto el la burĝa
revolucio.
La revolucia decido enkarnigita en la senkulotuloj
(metiistoj, etvendistoj, laboristoj…) respeguliĝis en
ĉiuj aspektoj de la socia kaj politika vivo. Plejparto
el la deputitoj de la Leĝiga Asembleo demisiis kaj
multaj el ili forlasis la landon. La prizonoj pleniĝis
je liberalaj nobeloj. Retiriĝis el la lando ankaŭ ĉiuj
ambasadoroj escepte tiu de Usono. Ĉesis okazi la
festoj kaj salon-kunsidoj, en kiuj ankoraŭ kunekzis-
tis perantoj de la malnova kaj la nova ordo. La
establo de la Insurekcia Komunumo okazigis gran-
dan anstataŭigon de gvidantoj. La novaj estis mem-
broj de la sekcioj, malpli lertaj pri parol-arto sed
ankaŭ malpli hezitemaj pri la agado. La restriktaj
disponoj de la Konstitucio de 1791 estis forgesitaj
kaj la sekcioj realigadis rektan demokration kiel
neniam antaŭe estis okazinte. Komenciĝis la rekvi-
zicioj serĉante armilojn, veturilojn kaj suspektind-
ulojn. Kelkfoje, la sekciaj asembleoj rolis krome
kiel popolaj tribunaloj. Francio havis militon, kaj
internan kaj eksteran. Spit’ al ĉio, en la Leĝo-dona
Asembleo la ŝanĝo ne tiom estis radikala. Fine estis
la ĝirondistoj kiuj rapide kontrolis ĝian gvidadon.
Escepte la ministrejo pri Justico kiu estis asignita al
la karisma kaj sendependa Danton, ĉiuj ceteraj mi-
nistrejoj estis okupitaj de ĝirondistaj deputitoj.
Dum la daŭro de malmultaj tagoj ili prenis dispo-
nojn kiujn oni estis evitinte ekde la komenciĝo de
la revolucio: oni suspendis la reĝon; oni decidis la
deportadon de la rezistemaj pastroj; ĉesis esti sub la
kontrolo de la Eklezio la registrado de naskiĝoj, ge-
edziĝoj kaj mortoj; oni legaliĝis la eksedziĝojn; oni
abolis la feŭdecajn rajtojn senkompense; oni ek-
praktikis la eksproprigon de la elmigrintoj; oni mal-
permesis la uzadon de la titolo
monsieur
(sinjoro)
kiu estis anstataŭita per la uzado de
citoyen
(civit-
ano). Krome oni kunvokis balotadon por formi
Konvencion al kiu oni asignis la taskon redakti
novan Konstitucion kaj samtempe regi la landon.
Spite al la radikaleco de tiuj disponoj, la senkulot-
uloj kiuj kontrolis la Parizan Komunumon postul-
adis pli klaran avancon. Al ili ne sufiĉis la sus-
pendon de la reĝaj funkcioj: ili petis detronigi la
reĝon kaj juĝi lin kune kun ĉiujn rojalistojn. Laŭ ili,
oni devus apliki ekzemplo-donajn punojn kiel la
ekzekutado de la akaparistoj, spekulantoj kaj tiuj
kiuj agadis kontraŭ la revoluciaj mon-notoj.
Komence de septembro de 1792, la invadintaj ar-
meoj estis atinginte grandajn sukcesojn en Francio.
La revoluciuloj sciis ke la ekstera invado estis ĝu-
ante la apogon de la interna kontraŭrevolucio. Oni
timis ke la urbo Verduno, distance 300 kilometrojn
el la ĉefurbo, ne kapablos dumlonge rezisti la sie-
ĝon far la prusia armeo. Parizo devis pretiĝi por la
defendo. La aŭtoritatoj de la Komunumo devis de-
nove proklami la patrujon subdanĝere, kaj kunvokis
la civitanojn aliĝi al la armeo:
Al la armoj, civit-
anoj, al la armoj!
tekstis la multenombraj afiŝoj
surgluitaj en la urbaj stratoj. Nur en Parizo, en la
daŭro de malmultaj tagoj oni sukcesis rekruti 20-
mil volontulojn, 300-mil en la tuta lando. Dantono
alvokis haste organizi la defendon kun la konvinko
ke la venko eblis:
Sonas alarm-trumpeto kiu dis-
vastiĝos tra la tuta Francio. Ĝi neniel estas alar-
ma signalo: ĝi estas la trumpet-alvoko por impeti
kontraŭ la malamikoj de la patrujo. Por ilin venki,
sinjoroj, estas al ni necesa aŭdaco, ankoraŭ plua
aŭdaco, ĉiam aŭdaco, kaj Francio estos savita.
Por atingi tiun savon estis necese ne nur volontuloj
destine al la fronto sed ankaŭ efektivigi internan
vigladon por decide tranĉi ĉiun ajn kontraŭrevo-
lucian ĝermon. Pelitaj de la ekstreme grava situa-
cio, la Asembleo devis alpreni eksterordinarajn dis-
ponojn por ĝin alfronti, kaj decidis fariĝi milita
komitato. Ĉiuj civitanoj devis mobiliziĝi por savi la
patrujon: tiuj kiuj posedus armilojn devus adresiĝi
al la fronto, tiuj kiuj restus en la postgvardio devis
sin armi per pik-stangoj kaj fosi tranĉeojn. Dum
Danton estis prononcante sian faman diskurson de
la 2-a de septembro de 1792 en la Asambleejo,
ekde la Sav-Komitato de la Urbodomo de Parizo,
Marat lanĉadis proklamojn kontraŭ la malamikoj
kaŝitaj en la urbo kaj alvokis la popolon ekzekuti
ilin. Dum tiuj tagoj ĉio atingita de la Revolucio po-
vus perdiĝi per la restariĝo celata de Aŭstrio kaj
Prusio kaj apogata de 300-mil elmigrintaj nobeloj,
la rifuzemaj pastroj kaj la grandaj komercistoj kaj
financistoj. La franca popolo sciis ke ĉiu ajn ekstera
movo ĉiam povus kalkuli kun la agado de tiuj kiuj
estante ene de la lando estis sin organizante favore
al la sama reakcia celo. Parizo prenis la iniciaton
kromanfoje. La popolaj societoj, la radikalaj kluboj,
28
28
soldatoj kiuj ankoraŭ restis tie kaj la naciaj gvardioj
de la urbo kiuj estis rekrutitaj inter la senkulotuloj,
la
cordeliers
k.a., kiam komenciĝis la rumoro ke la
politikaj arestitoj profitos la ekiron de la 20-mil vo-
lontuloj por fari kontraŭ-baton kaj transdoni Pari-
zon al la malamiko, entreprenis masakradon kaj
dum kelkaj tagoj ili pereigis inter 1.100 kaj 1.400
prizonulojn. Tiu faro estas konata en la historio kiel
la “masakro de septembro”. La ĝirondistoj atribuis
al la jakobenoj kaj al Dantono la respondecon pri
tiu mortigado kaj uzadis ĝin de tiam kiel argumento
atestanta pri la sang-avida kaj murdema karaktero
de siaj politikaj rivaloj. Tamen decas klarigi ke la
efektivigado de la mortigoj ne estis rezulto de indi-
vidua decido. La subjekto kiu plenumis la masa-
kron de septembro ne estis la Klubo de la Jakobe-
noj sed la pariza popolo. La komunikaĵo de la Ko-
munumo de Parizo al la komunumoj de la la tuta
lando tekstis:
La Komunumo de Parizo haste in-
formas siajn fratojn de ĉiuj departementoj ke la
popolo mortigis parton el la ferocaj konspirantoj
arestitaj en la prizonoj. Ĉi tiu faro de justico ŝaj-
nis al ĝi neevitebla por reteni per la teroro la hor-
dojn da perfiduloj kiuj sin kaŝis ene de la urbaj
muroj kiam la popolo estis pretiĝanta por marŝi
kontraŭ la malamiko.
Se la masakroj de septembro
plifirmigis la Revolucion en la interno de la lando,
la mobilizado de volontuloj permesis bremsi la in-
vadan avancadon plifirmigante la revolucion eks-
tere. La pinto de la venko de la francoj sur la prusia
armeo estis la batalo de Valmy la 20-an de sep-
tembro de 1792. La norda franca armeo komandita
de Charles François Dumouriez kaj la centra armeo
de tiu lando komandita de François Christophe
Kellermann, haltigis la prusian armeon subkoman-
de de la duko de Brunswick. De strikte militista
vidpunkto la batalo ne estis tre grava. Mortis en ĝi
300 francoj kaj 184 prusoj, kaj krome ambaŭ mal-
amikaj armeoj devis retreti ĉar la pozicioj kiujn ili
okupadis estus malfacile defendeblaj. Sed de politi-
ka vidpunkto ĝi estis tre grava ĉar reliefigis ke la
kontraŭrevoluciaj trupoj ne povis plu avanci kon-
traŭ la francan ĉefurbon.
Du tagojn post tiu batalo, la 22-a de septembro, la
ĵus formita Konvencio dekretis
…unuanime ke la
monarkio estis abolita en Francio.
Tri tagojn poste
tiu asembleo dekretis ke
la franca Respubliko
estas unu kaj nedividebla.
La revolucia procezo
estis eniranta en novan fazon. Post la alsalto al la
Palaco de la Tuilerioj la reĝo estis suspendita kaj la
tuta reĝa familio troviĝis prizonita en la iama for-
treso de la Templ-kavaliroj. La proklamado de la
Respubliko kaj la kreskanta popola malamo al la
reĝo devigis difini ĉi ties situacion. La poziciiĝo de
la ĝirondistoj pri ĉi tiu temo altiris al ili la mal-
amikecon de ampleksaj popolaj sektoroj. La radi-
kaleco kiun estis akiranta la procezo preterpasis la
kapablon de la membroj de tiu politika tendenco.
La ĝirondistoj rifuzis apogi la ekzekutadon de la
monarko. Estis la jakobenoj kiuj prenis la iniciaton
pri tiu ĉi temo. En la debatoj ĉu la reĝo devus esti
juĝata far iu speciala tribunalo, Robespiero asertis,
la 3-an de decembro, ke entrepreni leĝan proceson
kontraŭ Ludoviko implicus legitimi la monarkion
kiun la popolo, la vera suvereno, jam estis kon-
damninta:
Proponi ke oni procesu Ludovikon la
16-an (…) estas ia kontraŭrevolucia ideo ĉar ĝi
kontestas la Revolucion mem.
Siaflanke Louis de
Saint-Just esprimis jenajn opinioj:
laŭ mia opinio
ne eblas ia mezpunkto:
tiu homo devas reĝi
morti…
…ne eblas reĝi senkulpe… …ĉiu reĝo
estas aŭ ribelulo aŭ uzurpanto…
Dum la lastaj
monatoj de la jaro 1792 tiu afero de la destino de la
reĝo estis unu el la ĉefaj temoj pri kiuj devis okup-
iĝi la Konvencio.
Alia, eĉ pli grava, problemo kiun la revoluciuloj
devis alfronti tiam estis la kontraŭdiroj rezultintaj el
la konflikto inter la ekonomia liberalismo kaj la
soci-ekonomia krizo kiun estis suferante Francio de
antaŭ kelkaj jaroj kaj kiu estis speciale akra en la
aŭtuno de 1792. La ekonomia liberalismo estis unu
el la centraj aksoj de la burĝa revolucia programo:
meti finon al la sennombraj impostoj, al la distingo
inter plebaj kaj nobelaj teroj, al la jurisdikcia povo
de la aristokrataro… Tamen tiu programo ne nur
kontraŭfrontis la interesojn de la aristokrataro sed
efikis ankaŭ kontraŭ la malriĉa popola bazo de la
socio. Kaj estis malfacile plifirmigi la Revolucion
malatentante pri la interesoj de la popolo, kiu, male
ol dum la Malnova Reĝimo, tiam politike mobiliz-
iĝis pro la problemo de la porvivaj nutraĵoj, el-
laboradis programojn kaj disponis je propraj lide-
roj. Dum la lastaj monatoj de 1792, pro la mal-
abundo je nutraĵoj, okazis tumultaj disraboj en la
urboj kaj grava kamparana ribelo postulante la mal-
altigon de la prezo de la tritiko. Kelkaj deputitoj de
la Konvencio proponis eksterordinarajn leĝojn por
alfronti la problemon sed temis pri izolitaj kaj ne
plene konvinkitaj voĉoj. Do, oni prenis neniun dis-
ponon. Laŭ la superreganta pensmaniero de la bur-
ĝa revolucio oni devus interveni nenion sur la eko-
nomia funkciado. Tiel por la ĝirondistoj kiel por
plejparto el la jakobenoj, estis kvazaŭ dogmaro la
ideoj de la fiziokratistoj.
Laissez faire, laissez
passer
(lasu fari, lasu okazi) estis ilia devizo. Tiu
penso, sufiĉe forte instalita en la Konvencio, eniris
en kontraŭdiron kun la sento kaj la necesoj de la
popolaj amasoj, kiujn pli bone enkarnigis tiam la
senkulotuloj, kaj aliaj grupoj kiel la “rabiuloj” tiam
aperantaj sub la premo de tiu problemaro. Tia-
maniere oni estis generante gravan kontraŭdiron en
la interno de la revolucia forto mem. Estis matur-
iĝante la kondiĉoj por la okazado de revolucio ene
de la Revolucio.