19 1
9
Dum en la urboj kaj en la kamparo okazadis la po-
pola mobilizado kontraŭ la feŭdisma sistemo, en
Versajlo la Konstitucia Asembleo daŭrigis sian
leĝo-faran taskon. Post la dekreto de la 4-a kaj 5-a
de aŭgusto kiu abolis la superregantan feŭdecon,
fine de tiu monato la Asembleo publikigis la fa-
man tekston de la Universala Deklaracio de Raj-
toj de la Homo kaj la Civitano. Kelkaj inter la
unuaj artikoloj de tiu dokumento tekstas:
La homoj naskiĝas kaj plu restas liberaj kaj egal-
rajtaj. La sociaj distingoj ne povas baziĝi krom
sur la komuna utilo. La celo de ĉiu politika aso-
cio estas la konservado de la naturaj kaj ĉiam-
validaj rajtoj de la homo. Ĉi tiuj rajtoj estas la li-
bereco, la proprieto, la sekureco kaj la kontraŭ-
prema rezisto. Socio en kiu ne estas certa la ga-
rantio de la rajtoj nek fiksita la pov-apartiĝo, es-
tas konstitucio-manka.
Tiu teksto klare respegulas la aspirojn kaj la in-
teresojn de la burĝa klaso. Ĝi draste kondamnas la
feŭdecon, t. e. la valoroj sur kiuj baziĝis la feŭd-
isma soci-sistemo: privilegioj, rajtoj de la Unua
kaj Dua Statoj, familiaj titoloj kaj rangoj… Sed
dume ĝi lasas bone firmigita la ekomian bazon de
la kapitalismo, t. e. la privata proprieto. Ja, tiu no-
va super-reganta klaso sin ŝirmis, perleĝe, kontraŭ
la reakiro de la povo far la nobela aristokrataro kaj
ankaŭ kontraŭ la mobiliziĝo de la malaltaj soci-
tavoloj de la Tria Stato.
Notindas ke multaj el la ideoj esprimitaj en tiu
Universala Deklaracio de Rajtoj de la Homo
kaj la Civitano estas esenca parto de ĉiuj burĝaj
konstitucioj, eĉ nuntempe, post pli ol 200 jaroj. De
vidpunkto de la feŭdismo la Deklaracio signifis
grandan revolucion ĉar ĝi rompis la malnovan kla-
san strukturon, kvazaŭ kasta, ene de kiu ĉiu havis
ekskluzivajn rajtojn kaj privilegiojn, kaj starigis
socion en kiu ĉiuj homoj estas konsiderataj jure
kaj politike egalaj. La nocio de egalrajteco estis io
eksterordinara en la 18a jarcento. Kontraŭ la dia
kaj hereda bazo de la monarĥio oni instituis la
principon de la ĝenerala volo. Krom tio, oni ag-
noskis la rajton kontraŭ-rezisti la subpremadon.
Tamen, la burĝaro kiu gvidis kiel klaso la revo-
lucion por fariĝi superreganta, samtempe ke ĝi ba-
taladis kontraŭ ĝia antagonisto de la antaŭa reĝi-
mo, celis haltigi la antaŭeniron (realan eblan)
de sociaj tavoloj pli radikalaj. Ĝia revolucio celis
detrui la konkretan dominadon de la feŭda klaso,
sed neniel ĝi intencis meti finon al la dominado
ĝenerale de iu klaso super alia. Atinginte la povon,
tiu klaso proklamis la finon de la historio. De ĝia
vidpunkto, tial ke oni sukcesis konstrui socion
akorde kun la ĉiamvalidaj “homaj rajtoj” kiuj ape-
ras en la Deklaracio, jam ne plu estis necesa la
mobilizo. Sed tiuj naturaj, eternaj kaj nerezign-
eblaj rajtoj kiujn oni garantias al la “homo” en la
Deklaracio rilatas nur al ia specifa momento de la
homa historio. La homo kiun oni prezentas kiel la
tuta esenco de la homaro, ne estas, spite al la re-
toriko de la Deklaracio, la “universala” homo. La
hom-tipo de tiu Deklaracio estas la burĝa homo,
individuisma kaj proprietema. La homaj rajtoj de
la Deklaracio ne estas la rajtoj de la homoj sed la
rajtoj de la privata proprieto. La rajto pri posedado
konstituas la kernon de la tuta burĝa socio kaj la
centron de ĝia leĝaro. Ili baziĝas sur la agnosko de
la individua povo disponi je la propra posedaĵo, eĉ
domaĝe al aliaj homoj. Tiu ĉi realaĵo klare mon-
tras la veran esencon de la proprieto: ĝi ne estas
vera homa rajto, io kion ĉiuj homoj ĝuas egalrajte,
sed nur ia kroma formo de privilegio de iuj homoj
domaĝe al aliaj. Cetere, la sekureco, pri kiu temas
Interklasaj kontraŭdiroj
20 2
0
la Deklaracio, rekte rilatas al la protektado, pere
de la leĝoj kaj de la publika forto, de la privilegio
je posedado.
En ĉi tiu priskribita situacio oni povas vidi la
inter-klasajn kontraŭdirojn kiuj manifestiĝis en la
Franca Revolucio jam dekomence. La konflikto
inter la tri klasoj: unuavice la aristokrataro kaj la
alta klerikaro, duavice la diversaj tavoloj de la
burĝaro, kaj triavice la malaltaj klasoj da sen-
posedaj uloj, pludaŭris dum la sekvintaj jaroj ĝis
la krizo de la revolucia procezo en 1797. Tiu kon-
flikto daŭris dum ne estis klare solvita la afero de
la povo. La afero de la povo, kiel poste konstatis
Lenino, estas la ĉefa problemo de ĉiu revolucio.
En la kazo de la situacio en Francio en 1789 oni
devas noti ke tiam, post la alsalto de la popol-
amasoj al la Bastilo kaj la kapto de tiu fortreso far
la revoluciuloj, la problemo de la povo ne estis
definitive solvita. Sendube tiu interveno de la po-
polaj amasoj utilis por malbloki la situacion de
povo-ekvilibro en Versajlo inter la monarĥo kaj la
Asembleo, sed la rezultinta politika situacio daŭre
estis provizora kaj malstabila.
Dum la delegitoj de la Asambleo estis efektivig-
ante sian konstituciantan kaj leĝigan laboron, la
reĝa kortego ne sin sentis tute venkita. Tiam, spite
al ĉiuj ŝanĝoj, la Asembleo kaj la reĝo daŭre estis
en Versajlo. Tie estis la kortego ekde kiam Ludo-
viko la 14a decidis retiri ĝin el Parizo. Versajlo
troviĝas sufiĉe proksima al la ĉefurbo por ke la
informoj rapide alvenu, sed ankaŭ sufiĉe mal-
proksime por izoligi la kortegon el la konspiroj kaj
maĥinacioj de la pariza aristokrataro. Komenciĝ-
inte la revolucia procezo kiu trejnis la amasojn al
la politika scenejo, la popolo de Parizo konsideris
ke devus ne ekzisti distanco inter la loko kie oni
decidadis pri la aferoj kaj la urbo kie estis okaz-
antaj la ĉefaj eventoj. Ekde septembro Ludoviko
la 16-a montriĝis kontraŭa al du revoluciaj dispo-
noj: la dekretoj de la 4-a kaj 5-a de gusto pri
abolo de la feŭdeco kaj la Universala Deklaracio
de Rajtoj de la Homo kaj la Civitano de la 26-a
de aŭgusto de 1789. La maniero laŭ kiu mani-
festiĝis la reĝa opono konsistis prokrasti la pro-
mulgon de tiuj disponoj. La postulo de la Asem-
bleo akceli la aprobon de tiuj leĝoj ricevis kiel res-
pondo novan kantonmenton de trupoj en Parizo.
La 1-a de oktobro, la reĝa gardo-korpuso organizis
bankedon por soleni la alvenon de iu regimento.
Dum la festeno, en kiu partoprenis ankaŭ la reĝa
familio, oni insultis la Asembleon kaj la nacian su-
verenecon, kaj iuj tretaĉis la kokardon kiu ekde la
eventoj de julio simbolis la revolucion. La inso-
lento de la reĝa familio indignis la popolanojn
kiam oni eksciis pri tiu afero. De antaŭ kelkaj se-
majnoj revoluciaj ĵurnalistoj kaj oratoroj estis pro-
ponante marŝadon al Versajlo por submeti la po-
von de la kortego. Unu el la ĉefaj agitistoj estis
Jean Paul Marat pere de sia ĵurnalo «La amiko de
la popolo». Dank’ al sistema kaj persista laboro
de aktivistoj kiel li kaj multaj aliaj, la popolo
povis akiri la politikan konscion necesan en tiuj
revoluciaj cirkonstancoj.
La 5an de oktobro de 1789 grandnombro da pariz-
anoj, kun granda partopreno de virinoj, adresiĝis
al Versajlo. La-Fayette, timante ke la iniciato for-
superus lin, akceptis gvidi la grupon celante kon-
troli ĝin. La varieco de la postuloj de tiu amaso
montras kiom multe la mobilizado de la amasoj
pretersuperis la tujajn ekonomiajn motivigilojn.
Estis petoj pri garantio de la pano-provizado al
Parizo, sed apud tiu celo estis ankaŭ postuloj ke
oni respektu la liberecon, ke la reĝo subskribu la
dekretojn de la Asembleo, ke oni riparu la faritan
ofendon al la kokardo kaj ke la regantaro trans-
lokiĝu al Parizo. La reĝo akceptis senhezite aprobi
la dekretojn, sed li rifuzis forlasi Versajlon. La po-
polamaso restis dum la tuta nokto de la 5-a al la 6-
a de oktobro en la reĝaj ĝardenoj atendante kaj
premante por ke oni efektivigu la translokiĝon.
Ĉar la monarko persistis en sia rifuzo, frumatene
la viroj kaj la virinoj de la pariza popolo eniris
perforte en la palacon kaj mortigis kelkajn gvar-
diojn. Kiam La-Fayette kaj la naciaj gvardioj suk-
cesis kontroli la situacion, la reĝa familio montr-
iĝis en la ĝardenoj kie la multamaso kriadis “Al
Parizo!”. Fine, la reĝa familio devis cedi kaj defi-
nitive forlasis Versajlon por instaliĝi en la Palaco
de la Tuilerioj. La politika batalado kiu igis necesa
la popolan intervenon konsciigis la amasojn pri la
politika situacio kaj vekis en ĝi intereson pri la
disvolviĝo de la revolucio. Tio evidentiĝis tiam en
la fakto ke la popolo malakceptis tiun frakcion de
la Asemblea delegitaro kiu ĝis tiam ĉiam defendis
la interakordon kun la reĝo kaj la konstitucian mo-
narkion. Kelkaj el tiuj delegitoj forlasis la Asem-
bleon kaj enkondukiĝis en la kontraŭrevoluciajn
vicojn.
De tiam la laboro de la Konstitucia Asembleo
efektiviĝis en la ĉefurbo. La unua afero kiun ĝi
devis alfronti dum la lastaj monatoj de 1789 kaj la
unuaj de 1790 estis la financa problemo heredita
el la Malnova Reĝimo. Kelkaj deputitoj proponis
ke la ŝtato vendu iujn publikajn posedaĵojn por
iome mildigi la egan nacian ŝuldon, konkrete, oni
pensis pri la teroj apartenantaj al la reĝo kaj al la
Eklezio. Ĉar ne ekzistis aliaj alternativoj, tiuj po-
sedaĵoj estis uzitaj kiel garantio por la emisio de la
mon-biletoj, kiuj fariĝis la mono de la revolucio.
Meze de la jaro 1790 estis lanĉita al la merkato
21 2
1
grandkvanto da teroj, arbaroj kaj konstruaĵoj. Ĉi
tiu dispono okazigis grandan transigon de la pro-
prieto kiu favoris tiujn burĝulojn ekonomie fortaj
por prezentiĝi kiel aĉetantoj en tiun tero-merkaton.
Ankaŭ la laika nobelaro profitis la okazon pli-
riĉiĝi.
Kompreneble, la maniero laŭ kiu oni realigis la
ŝtatan financadon tre damaĝis la havaĵon de la
Eklezio. Sed krom tio, estis ankaŭ alia afero kiu
tre metis la religian institucion kontraŭ la revolu-
cio. Temas pri la Civila Statuso de la Klerikaro.
Ja, unu el la ĉefaj politikaj linioj de la revolucio
estis meti finon al la socia organizo kaj la kor-
poracia politiko de la Malnova Reĝimo. La Ekle-
zio estis la ĉefa organizaĵo kun korporacia struk-
turo. Krome la kapo de tiu korpo ne troviĝis en
Francio, kaj plejparto el la franca klerikaro emis
konservi sian subordiĝon al la Papo.
En februaro de la jaro 1790 la Asembleo abolis la
monaĥ-ordenojn, kaj en julio aprobis la Civilan
Statuson de la Klerikaro. Ĉi tiuj disponoj ne ce-
lis la senkristanigon de Francio, kiel pretendis la
politika propagando de la malamikoj de la revo-
lucio, sed ian administracian reformon, sed ĝi pro-
funde modifis la strukturon de la Eklezio. La efek-
tivigo de tiu plano metis la religian strukturon sub
la aŭtoritato de la franca ŝtato kaj malpermesis la
intervenon de fremdaj potencoj, t. e. de la Papo de
Romo, en ĉio kio ne strikte rilatus al religia mate-
rio. La celo de la Asembleo estis meti ordon en la
komplikan strukturon de la Eklezio, igi ke la dio-
cezoj koincidu geografie kun francaj departemen-
toj kreitaj okaze de la administracia reformo. Oni
fiksis ankaŭ la kvanton da ekleziaj funkciuloj kaj
temploj en ĉiu distrikto urbo dependante de la
nombro da enloĝantoj. Cele establi pli racian kaj
malmultekostan organizon, oni eliminis multajn
parokejojn kaj ekleziajn postenojn. Krom la eli-
minado de regul-submetita klerikaro, oni nuligis
ankaŭ ĉiujn titolojn kaj ekleziajn oficojn escepte
tiujn de la pastroj, episkopoj kaj vikarioj. Rilate al
ĉi tiuj ekleziaj oficoj, la Civila Statuso de la Kle-
rikaro inkludis elekto-sistemon, kaj tio signifis la
malaperon de la privilegio de la nobelaro por oku-
pi la altajn postenojn de la Eklezio.
Kvankam kelkaj membroj el la eklezia hierarĥio
konsentis pri la neceso je pli racia organizado en
la strukturo de la institucio, la Civila Statuso de
la Klerikaro rezultis ne-akceptebla por multaj
aliaj kaj ĉefe por la ensemblo de la Eklezio. La
franca klerikaro provis prokrasti la aplikadon de
tiu leĝaro mendante al la Papo permeson por ĝia
aprobo. En decembro de 1790 la Asembleo pos-
tulis al la klerikaj deputitoj ke ili ĵuru fidelecon al
la konstitucio por poste postuli la samon al la
pastroj kaj episkopoj. Preskaŭ ĉiuj francaj epis-
kopoj rifuzis submetiĝi al tiu leĝo, kaj same faris
duono el la malalta klerikaro. Krome, komence de
la sekvinta jaro la Papo Pio la 6-a kondamnis la
Civilan Statuson de la Klerikaro. La rezulto es-
tis la divido de la klerikaro de la lando. La Papo
kondamnis la pastraron kiu ĵuris la konstitucion.
Iu rezulto de tiu konfuza situacio estis ke grand-
parto el la franca loĝantaro kontraŭstaris de tiam
la revolucion. La Eklezio kiel institucio unuiĝis al
la aristokrataro en la opozicio al la nova reĝimo.
Sed por ĉi tiu pli grave ol la malamikeco de la alta
klerikaro estis tiu de multaj katolikaj popolanoj.
Ĉi tiu afero estis speciale grava en regiono kiel
La-Vendée, kie la konstraŭstaro al la parizaj -
toritatoj estis ĝenerala kaj radikala ĝis la ribelo.
Oni bone komprenas la konfliktojn surbaze de in-
terkontraŭantaj klasaj interesoj, kaj tio abundis en
la franca revolucio. La agresemo de alta klerikaro
samkiel tiu de la nobelaro apartenas al tiutipa klas-
batalo. Sed okaze de la konflikto kun la Eklezio
aperas iu nova faktoro en la kontraŭstaro al la re-
volucio. La opozicio de la vendeanoj kaj aliaj po-
polanoj, kiu aperis okaze de la kunfrontiĝo de la
Asembleo kun la klerikaro, kaj kiu pligrandiĝis
dum la sekvintaj jaroj, ne povas esti atribuita al
inter-klasaj kontraŭdiroj. Estis nenia objektiva kia-
lo por ke multaj miloj da vilaĝanoj kaj ĉiutipaj po-
polanoj el la malaltaj klasoj de la socio sin tenu
agreseme kontraŭ la aŭtoritatoj kaj institucioj ge-
neritaj de la revolucio, kaj tamen tio okazis. Kaj
tio meritas ian eksplikadon, almenaŭ intencon
je eksplikado. Ja, ne estis objektivaj kialoj por tiu
popola kontraŭ-revolucia teniĝo, sed, jes ja, estis
subjektivaj kialoj por la okazado de tiu stranga fe-
nomeno, kiu, cetere, estas tre ofta en la historio,
antaŭ kaj post la Franca Revolucio. La homaj est-
aĵoj ne ĉiam procedas objektive, laŭ logika penso.
Foje ili agadas subinflue de sentoj, emoj, inklinoj
kaj preferoj kies origino troviĝas en malsama cer-
ba parto ol tiu kiu rezonas logike. La religiaj, la
naciismaj kaj aliaj sentoj apartenas al tiu tipo je
homaj motivigiloj kiujn oni ne povas ekspliki laŭ
ekonomia aŭ praktika intereso. Tiuj sentoj, en rek-
ta rilato kun la sento de mem-identeco, ofte pelas
la homojn al fanatikeco kaj mem-oferado favore al
aferoj tute ne konvenaj. Ankaŭ la simpatio kaj an-
tipatio kiu spontane naskiĝas en tiu parto el la ho-
ma cerbo apartenas al tiaj nekontroleblaj sentoj,
same ol la amo kaj la malamo. Sen tiaj karakter-
aĵoj la homoj ne estus homoj, sed maŝinoj. La
spertaj politikistoj scias atenti pri tiuj homaj ecoj
ne malpli ol pri la ekonomiaj interesoj de la perso-
noj. Ne nur la ekonomio sed ankaŭ la psikologio
kaj la sociologio estas necesaj iloj por la regado.