13
Se por kompreni iun revolucion estas interese koni
ties antaŭaĵojn, ne malpli interesa estas studi ank
la krizon kiu provokas la revolucian eksplodon. Es-
tas du malsamaj tempoj kaj ritmoj; la antaŭrevolucia
situacio estas longa periodo, la kondiĉoj maturiĝas
dumlonge kaj malrapide, dum jardekoj, dum plu-
raj jarcentoj kiel en la kazo de la Franca Revolucio
kiun ni priraportas, sed la fina krizo estas rapida sin-
sekvo da eventoj kiuj vekas la partoprenon de la
amasoj, tiuj amasoj kiuj dumlonge estis paceme su-
ferante la mizerojn de la sistemo. Temante pri ĉi tiu
afero, iam Lenino verkis:
Kiuj estas, ĝenerale, la distingaj signoj de iu revo-
lucia situacio? Ni certe ne eraras montrante ĉi
tiujn ĉefajn signojn: 1) la neebleco ke la super-
regantaj klasoj konservu ilian dominadon sen-
ŝanĝe. Ia ajn krizo en la sistem-pinto, ia politika
krizo de la superreganta klaso, malfermas fendon
tra kiu violente penetras la malkontento kaj la in-
digno de la subpremataj klasoj. Por ke okazu revo-
lucia eksplodo ne sufiĉas ke la malaltklasuloj ne
volu vivadi kiel antaŭe, sed estas necese ankaŭ ke
la altklasuloj ne plu povu vivadi kiel ĝis tiam. 2) Ia
malboniĝo, pli granda ol kutime, de la mizero kaj
la penoj de la subpremataj klasoj. 3) Ia konsider-
inda pliintensiĝo, pro la menciitaj kialoj, de la ak-
tivismo de la amasoj, kiuj en la “pacaj” tempoj sin
lasas trankvile prirabi, sed kiuj en turbulaj epokoj,
estas pelitaj tiel de la kriza situacio ĝenerale kiel de
altrangularo mem al iu historie sendependa agado.
Iu revolucio estas radikala transformiĝo de la socio.
La rompiĝo de la normala situacio igas ke la ŝanĝoj
okazu dum mallonga tempo. Sed, kiel prave asertis
Lenino, por ke la amasoj intervenu amase kaj impete
ne sufiĉas la malkontento kaj la mizeraj vivkondiĉoj.
En Francio la unua romp-paŝo ne estis farita de la
burĝuloj, nek de la kamparanoj, nek de la senkulot-
uloj. La politika krizo komenciĝis per iu feŭdisma
reakcio kontraŭ la reĝa povo. La akreco de tiu dispu-
to daŭris ĝis kiam aperis sursceneje la Tria Stato”
kaj la diversklasaj fortoj reenviciĝis laŭ malsama ak-
so de kontraŭfrontiĝo.
La “krizo en la sistem-pinto” komenciĝis en Francio
per la financa bankroto en 1787. La interveno en la
anglo-usona milito okazigis al la franca ŝtato ian ŝul-
don malfacile eltenebla. La pago de la interezoj, la
subtenado de la armeo kaj la diplomatia aparato for-
gluadis tri kvaronojn el la elspezoj de la monarkio.
Ne estis alia solvo ol pligrandigi la impostojn kaj ne
eblis fari tion koste de la laboristaj klasoj sed jes ja
de la privilegiuloj. La ministro pri Financoj, Charles
Alexandre Calonne, ellaboris programojn je refor-
moj surbaze de la ekonomiaj teorioj de la fiziokrat-
istoj. Li proponis la kreadon de iu nova imposto pri
la tero. Male ol ĝis tiam, por determini la pago-
kvanton oni ne prikonsiderus la rangojn de la pro-
prietuloj sed oni aplikus procenton laŭ la fekundeco
de la teroj. Tio estas, la fiska reformo signifus ŝanĝi
la karakteron de la teroj, kiuj ĉesus estis feŭdisma
propraĵo por fariĝi kapitalisma propraĵo.
La nobelaro reagis kontraŭ tiutipa politiko. La aris-
tokratoj disponis je politikaj kaj instituciaj rimedoj
por kontraŭstari la ŝanĝon. Calonne intencis manovri
proponante la kreadon de provincaj asembleoj por la
distribuado de la nova imposto. La perado en tiuj
asembleoj ne dependus de la personaj rangoj sed nur
de la kondiĉo de proprietulo de teroj. Sed la klasaj
fortorilatoj ne permesis la aplikadon de tiutipaj pla-
noj. La aristokrataro sukcesis ke la ministro estu eks-
oficigita kaj procesita. Ili asertis ke la parlamentoj ne
rajtis registri reĝajn reglamentojn pri novaj impostoj,
kaj ke nur asembleo de Ĝeneralaj Statoj povus fari
tian aprobon. La Ĝeneralaj Statoj estis tipa institucio
de la feŭdisma monarkio. Male ol la burĝaj parla-
mentoj, la Ĝeneralaj Statoj ne kunsidis periodece sed
laŭ reĝa kunvoko. En ĝiaj asembleoj estis reprezent-
itaj la “tri statojaŭ “tri klasoj”. La unua stato estis
Krizas la
Malnova
Reĝimo
14
la klerikaro, dua la nobelaro, kaj en la tria stato estis
enkalkulitaj ĉiuj ceteraj sociaj grupoj. La rolo de la
Ĝeneralaj Statoj estis konsili al la reĝo, esprimi iujn
apelaciojn kaj aprobi novajn impostojn.
En Francio, la Ĝeneralaj Statoj ne estis kunvokitaj
ekde la jaro 1614, t. e. de antaŭ 150 jaroj. De tiam, la
sinsekvaj monarĥoj ne kunvokis tiun asembleon kaj
tio estis kongrua kun la centralizado de la povo en la
krono surbaze de la teorio de la dia rajto de la reĝoj.
La urĝo de la problemo de la ŝuldo kaj la neebleco
trovi solvon kun aristokrataro kiu, spite al ĝiaj inter-
naj diferencoj, kuniĝis kontraŭ la perdo de ĝiaj poli-
tikaj kaj fiskaj privilegioj, igis necesa en 1788 la
kunvokon de Ĝeneralaj Statoj por 1789. Dume daŭre
malboniĝis la financa situacio pro la krizo de la fran-
ca manufaktura industrio rezulte de la konkurado
kun la angla industrio. Ludoviko la 16-a nomumis
ministro pri Financoj la svisan bankieron Jacques
Necker kiu jam estis ple-
numinta tiun oficon en la ja-
ro 1781. Oni esperis ke li
kapablus atingi kreditojn. Li
ne sukcesis bremsi la ofensi-
von de la nobelaro kaj mild-
igi la pezan ŝarĝon de la ŝul-
do, kaj fiaskis same kiel lia
antaŭulo.
La krizo de la sistem-pinto
etendiĝis malsupren ekde la
kunvoko de la Ĝeneralaj
Statoj. La efektivigo de la
balotado por elekti la repre-
zentantojn kaj la redaktado
de la plendo-kahieroj per-
mesis ke la propagando kaj
la agitado etendiĝis de Pari-
zo al la provincoj, de la ĉef-
urboj al la urbetoj kaj vila-
ĝoj, igante ke tio kio ko-
mence estis nura palaca in-
trigo fariĝu afero de tutlanda politiko. Kaj ekde ki-
am ekmoviĝis la t. n. Tria Stato” la situacio radika-
le ŝanĝiĝis.
La Tria Stato ne estis, ĝust-parole, unu socia klaso.
En ĝi estis enkalkulitaj diversaj klasoj kaj klas-tavo-
loj: burĝuloj,
etbienuloj, senproprietaj kamp
aranoj,
metiistoj, lakeoj, oficistoj, militistoj… kies interesoj
ne estis komunaj, kiel poste evidentiĝis dum la dis-
volviĝo de la revolucio. Tamen, la malamo al la
parazita kaj disipema aristokrataro povis kunigi
ĉiujn menciitajn kolektivojn, kiuj, ĉiuj kune, konsti-
tuis plejparton el la franca popolo. La detruo de la
komunumaj interrilatoj en la kamparo pro la progre-
so de la kapitalismo kaj la postlasiĝo de la industria
disvolviĝo estis kreante amason da mizeruloj kiuj
amasiĝis en la urboj kaj kies vivado dependis de la
sekal-pano kiun ili povus akiri tie. Serio da malbonaj
rikoltoj okazigis plialtiĝon de la prezo de la pano en
la jaro 1789. Kutime en tiutipaj situacioj, la malriĉaj
laboristoj ekribelis kaj atakis la magazenojn kie la
akaparistoj retenadis la grenon spekulante pri la pli-
altiĝo de la prezoj, la veturilojn per kiuj oni
portadis ĝin, la domon de iu muelisto, tiun de
iu riĉulo kiu estis denuncita tial ke li estis kaŝante
nutraĵon. Tiaj tumultoj okazadis kun alta grado je
perforto en formo je incendioj, disraboj kaj linĉado.
Sed, post la furiozo kaj la malordo la situacio kviet-
iĝis kaj la leĝa ordo restadis ĉiam netuŝita.
Tamen, la krizo de la pano de la jaroj 1788 kaj 1789
okazis en malsama kunteksto. La kunvoko de la Ĝe-
neralaj Statoj igis ke la perturboj pro la malsato, la
mizero kaj la mortado de la malriĉuloj jan ne plu
estis atribuitaj al tiu tiu ulo sed al la sinjoroj kiuj
profitadis je la misfortuno de la popolo. Tia estis la
stato je mobiliziĝo en kiu troviĝis Francio kiam fine
la 5-an de majo de la jaro
1789 okazis la malfermo de
la kunsidoj de la Ĝeneralaj
Statoj en Versajlo. La klasa
elitismo de la nobelaro estis
liberiginte fortojn kiuj fin-
ruinigos ĝin.
En la inaŭgura sesio de la
Ĝeneralaj Statoj, proksim-
ume 1200 deputitoj aŭskul-
tis la diskurson de la reĝo.
Proksimume duono el ili
apartenis al la tria stato. Bal-
daŭ konkretiĝis la debato in-
ter ĉi tiu kaj la ceteraj. La
unua polemika afero estis
decidi kiamaniere oni devus
kontroli la validecon de la
reprezent-rajto de ĉiu deput-
ito. La unua kaj la dua statoj
deziris ke ĉiu stato kontrolu
la validecon de la rajtigiloj
de sia membraro, sed la malalta stato postulis ke tiu
tasko devus esti realigata de la tuta asembleo de la
Ĝeneralaj Statoj. Simila disputo okazis kiam la tria
stato deklaris ke en la sesioj devus esti kune ĉiuj de-
putitoj, kaj ke la voĉdonado devus esti po ĉiu deput-
ito, ne po-state. La slogano “ĉiu homo, unu v-
dono” estis formulo kiu situigis unu-flanke la trian
staton kaj la reĝon, kaj kontraŭflanke la aliajn sta-
tojn. La diskutado pri tiuj temoj ne esprimis nuran
malakordon pri proceduro-formoj celante balot-ven-
kon en la voĉdonado de la asembleo. La disputo res-
pegulis du malsamajn konceptadojn pri la socio, la
politiko, la homa estaĵo… Fakte, estis kontraŭ-
frontiĝante du ideologioj kies formado estis daŭr-
inta jarcentojn. La ĝistiama sociordo baziĝis sur iu
konceptado kiu havis kiel premison la jura kaj po-
litika malegaleco inter la sociaj klasoj statoj. La
La reĝo Ludoviko la 16-a
15
institucio de la Ĝeneralaj Statoj respeguladis la ske-
mon de la tri-statan socion kiu estis ellaborita dum
Mezepoko far la ekleziaj intelektuloj. Laŭ ties teorio,
iuj homoj naskiĝis por preĝi, aliaj por esti soldatoj
kaj la ceteraj por labori. Ĉiu el tiuj klasoj statoj
estis, laŭ tiu teorio, kvazaŭ organo de la socia korpo,
kiu bezonis la funkciadon de ĉiu organo por ke fun-
kciadu la tuto. Kaj ĉi tio estis tiele laŭ dia ordono.
Malantaŭ la postulo de unupersona voĉdono enestas
kompleta refuto de la tradicia konceptado de la tiam
valida socio. Laŭ la alternativa konceptado kiu en-
estis en la refut-teniĝo de la tria klaso, la homo kiel
individuo konstituas la fundamenton de organizita
socio. La politika kaj socia organizo prezentiĝas kiel
rezulto de racia kaj propravola decido kiun la homoj,
rajtegalece, interakordas. Laŭ ĉi tiu konceptado, la
malegaleco kiu ne bazas sur la meritoj, la talento,
la iniciato la laboro, estas aberacio de la naturaj
rajtoj de la homo. La violentado de la rajtoj de la in-
dividuoj signifas violentado de ia natura ordo bazita
sur la Racio (majuskle). Ĉi tiu burĝa konceptado de
la mondo estis disvolviĝante ekde la finiĝo de Mez-
epoko kaj komenciĝo de la Moderna Epoko laŭ-
mezure ke la novaj laboro- kaj vivo-formoj estis
diferencante la burĝaron kiel socia klaso. Multaj in-
telektuloj kontribuis koherigi tiun penson kaj inter-
preti ĝin kiel antagonismo kontraŭ la dominanta ide-
ologio. La forto de ĉi tiu konceptado centrita en la
individuo, la racio kaj la naturaj rajtoj estis pli kon-
grua kun la tiama socia realaĵo ol la skemo de la tri
statoj. La teoria produktado de tiu burĝaro kun revo-
lucia impeto atakadis la privilegiojn de la superreg-
antaj klasoj, ilia parazitismo kaj malŝparema vivo-
formo. Kompreneble, ĉi tiu kritiko estis alprenita an-
kaŭ de la kamparanoj, tag-laboristoj kaj etbienuloj.
Sed tiu penso bazita sur novaj valoroj efikis ne nur
sur la malaltaj klasoj. Ne malmultaj membroj de la
nobelaro kaj la klerikaro alprenis tiun ideologion
kiel propra. Ĝistioma grado estis disvastiĝinte la ide-
ojn de la Klerismo ke multaj el ties postulatoj fariĝis
parto el la komuna saĝo de multaj sektoroj en la epo-
ko de la Franca Revolucio.
Tial, la debato pri la formo de la asembleo-balotado,
kiu okupis kelkajn semajnojn de la Ĝeneralaj Statoj,
estis nepre ligita al la afero de la naturo de la socio.
Baldaŭ evidentiĝis ke la solvo de tiu problemo estis
esenca kaj neprokrastigebla. La fama diskurso de la
abato Sieyès pri la tria stato respegulis tiun konsta-
ton. Jen citaĵo el tiu diskurso:
Antaŭ la evoluo de la okazintaĵoj kaj de la spiritoj,
la Tria Stato devas konscii ke ĝi povas esperi ne-
nion krom el ĝia lumoj kaj kuraĝo. La racio kaj la
justeco estas ĝiaflanke kaj devas certigi ĝian tutan
forton. Ne, jam ne plu estas la momento labori por
la interakordo de la partioj. Kian pakton oni povas
aranĝi inter la energio de la subpremato kaj la ko-
lero de la subpremanto? (…) Estus senutile fermi
la okulojn antaŭ la revolucio okazigita de la tempo
kaj la forto de la aferoj: ne pro tio ĝi ĉesus ekzisti.
Aliepoke la tria stato estis sklava kaj la nobela stato
estis ĉio. Hodiaŭ, la tria stato estas ĉio kaj la no-
beleco estas nura titolo.
Estis neakceptinde ke la malalta stato, kiu reprezen-
tis 24 milionojn da francoj, submetiĝus al la volo de
iu grupo de 400-milo da privilegiuloj. La 17-a de ju-
nio de 1789 la tria stato proklamiĝis Nacia Asem-
bleo kaj invitis la aliajn du statojn partopreni en tiu
agado. Estis situacio eliranta el la kutima vojo de la
afero. La reĝo devis decidi kion fari en tia situacio
tute ne antaŭvidita kaj por kiu ekzistis nenia politika
formulo. Liaj duboj eksplikas la hezitadon en kiu li
dronis dum la sekvintaj semajnoj, kun kontraŭdiraj
decidoj. Li ne povis akcepti la postulojn de la Tria
Stato sen abdiki kaj ruinigi la socipolitikan sistemon
de la Malnova Reĝimo, kies natura subtenilo estis la
aristokrataro. Do li unue decidis politikon je rezist-
ado kaj tio signifis sin meti flanke de tiu nobelaro
kiu ĝis tiam kontraŭstaris la absolutisman povon de
la monarĥio.
La reĝa decido estis meti finon al la sesioj de Ĝene-
ralaj Statoj. Kiam la deputitoj de la ĵusnaskiĝinta
Nacia Asembleo volis kunsidi la 20-an de junio ili
konstatis ke la pordoj de la salono de la debatoj estis
fermitaj. Laŭ sugesto de la deputito Guillotin ili
adresiĝis al la tie proksima korto de la pilk-ludo. Sub
la prezidanteco de Jean Sylvain Bailly, kaj post iu
diskurso de la deputito Jean-Joseph Mounier, la de-
putitoj de la tria stato ĵuris ne eksiĝi dum kiam ili ne
estos ellaborintaj iun Konstitucion por la franca
popolo.
Sekve de tio, dum kelkaj tagoj okazis inter la Nacia
Asembleo kaj la reĝo ia streĉa procezo de cedo-
malcedo respegulanta ian faktan povo-ekvilibron, kiu
iompostiom evoluis al plifortiĝo de la pozicio de la
tria-klasa deputitaro… La reĝa sesio per kiu Ludoviko
la 16-a esprimis la ordonon de dissolviĝo de la komuna
asembleo okazis la 23-a de junio kaj signifis rompiĝon
inter ambaŭ kontraŭaj partoj. La reĝo rompis la dekre-
tojn de la tria stato, kvankam akceptis iujn petojn pri
fiska mildiĝo, kaj ordonis ke la sekvan tagon la statoj
kunsidu aparte laŭ la tradicia kutimo. Dum la nobelaro
kaj la klerikaro retiriĝis la tria stato restis senmova de-
fiante la reĝan aŭtoritaton kaj deklaris la deputitojn ne-
tuŝeblaj. La teniĝo de la Asembleo estis jam fakta ribe-
lo. La reĝo pripensis la eblecon uzi la forton kaj ordo-
nis al la palaca gvardio eksigi la deputitojn, sed eĉ kel-
kaj reprezentantoj de la nobelaro malkonsentis pri tio
kaj La-Fayette kaj aliaj faris minacan geston preni la
glavon. Ludoviko ne plu insistis, momente.
La 24an de junio plejparto el la deputitoj de la klerik-
aro aldoniĝis al la asembleo de la tria stato. Sekvint-
tage 47 deputitoj de la nobelaro estritaj de la duko de
Orleans, kuzo de la reĝo, faris la samon. Fine la reĝo
sin vidis devigita peti al la cetero el la nobelaro kaj la
alta klerikaro reunuiĝi kun la ceteraj en la Nacia Asem-
bleo, kiu de tiam transformiĝis en Konstitucia.