9
De antaŭ kelkaj jaroj, ĉiu numero de Heleco speciale pritemas iun specifan aferon,
kiun ni nomas «ĉef-temo», ĝenerale konekse kun iu historia datreveno en rilato
kun la jaro de la revua eldono. Ĉi-foje ni volas memorigi ion okazintan antaŭ du
jarcentoj. En 1815 Napoleono Bonaparte eskapis el Elba-insulo kaj revenis al Parizo.
Poste, en monato junio, post tiu periodo nomata «La cent-taga imperio», li estis
venkita en la batalo de Vaterlo kaj tio signifis la definitiva ĉeso de tio kion li signifis
en Eŭropo dum pli ol unu jardeko. Sed tiam, kaj pro la sama kialo, estis ankaŭ la
fino de alia pli grava afero. Ja, la malapero de Bonaparte el la historia scenejo
signifis kaj ebligis la restariĝon de la absolutisma monarkio en Francio, t. e. la fermo
de ia historie grava periodo ne nur por tiu lando sed ankaŭ por la tuta Eŭropo kaj eĉ
la mondo, la periodo komenciĝinta en 1789, la Franca Revolucio. La ensemblo de la
Franca Revolucio kaj la Napoleona Imperio konstituis iun parentezon en la historio
de Francio, sed grava ankaŭ por la universala historio.
Nu, ĝuste pri tiu historia parentezo ni volas temi en la ĉi-jaraj numeroj de Heleco,
kaj la esprimo “ĉi-jaraj numeroj”, plurale, estas pro tio ke laŭlonge de la nuna jaro
2015 ni planas eldoni du numerojn de ĉi tiu revuo. Krom ĉi tiu 91-a numero ni volas
eldoni, antaŭ la fino de la jaro, pluan duan numeron, kiu estos dediĉata al la
Napoleona Imperio. Ĉi-numere ni pritemas la unan parton de la menciita historia
parentezo: La Franca Revolucio.
Nia pritrakto de la afero, tra kelkdeko da paĝoj, kompreneble, ne povas esti tro
detala por priskribi la multenombrajn okazintaĵojn de tiu periodo, sed ni intencas ke
la raporto sufiĉe profunde esprimu la esencon de tiu interesa ŝanĝo-procezo. Sed,
ĉefe, ni volas atingi ankaŭ tion, kio estas la vera celo de ĉiu historia pristudo: eltiri el
la pasinteco instruon kiu estu profitdona por la nuntempo. Kaj tio tre gravas nun,
kiam multaj signoj ŝajnas indiki ke ni troviĝas en alia historia flekso-punkto
komenciĝo de ŝango-procezo en nia lando kaj ankaŭ mond-skale. La instruo-eltiro,
supozeble, estas io kio okazas dum la studado de la historiaj eventoj, kaj ĉefe en la
fina bilanco de la ensemblo de la raporto, ne je ĉi ties komenciĝo. Tamen, ni volas
antaŭ-atentigi la legantojn pri iu cirkonstanco ligita al ĉiuj ĝisnunaj ŝanĝo-procezoj.
Kutime ili okazis meze de kaj pere de sociaj konvulsioj, malordo, perforto… La
periodo inter 1793 kaj 1815, objekto de ĉi-studo, ne estis escepto sed tute male; oni
verŝis multe da sango dum la Revolucio kaj okaze de la Napoleonaj militoj. Sed, de-
perspektive rigardata la afero, oni konstatas ke tiom da homa doloro estis senutila
kaj ne-necesa: la celoj de sango-verŝado aŭ ne estis atingitaj, oni same estus
atingeblaj sen la perforto. La fakto ke daŭre estas militoj kaj perforto en la mondo
montras ke la homaro ankoraŭ ne lernis tiun lecionon.
N
N
N
i
i
i
a
a
a
ĉ
ĉ
ĉ
i
i
i
-
-
-
j
j
j
a
a
a
r
r
r
a
a
a
ĉ
ĉ
ĉ
e
e
e
f
f
f
-
-
-
t
t
t
e
e
e
m
m
m
o
o
o