4
Dum la semajnfino de la 1-a al la 3-a de majo de 2015 okazis en la urbo Kujero (Cullera),
de la Valencia Regiono, la 74-a Hispana Kongreso de Esperanto. Partoprenis en ĝi prok-
simume 90 personoj, plejparto hispanaj, sed estis ankaŭ geesperantistoj el aliaj landoj:
Germanio, Francio, Finnlando, Ukrainio, Polujo, Vjetnamio, Koreujo kaj Usono.
Kiel kutime en tiutipaj aranĝoj, la programo de la renkontiĝo inkludis tre diversajn aktojn:
kulturaj, distraj, artaj, turismaj… Interalie, estis en ĝi muzik-koncerto, Esperanto-kurso,
ekspozicio de esperantaĵoj (antikvaj leteroj interŝanĝitaj de geesperantistoj). La devizo de
la Kongreso estis: NOVAJ PERSPEKTIVOJ, per kiu oni volis esprimi la celon pripensi
kaj esplori novajn eblojn por la denuna laborado favore al la disvastigo de nia internacia
lingvo dank al la t. n. “novaj teknologioj” de (inter)komunikado kaj al la kreskiĝanta
deziro de la homoj de la novaj generacioj transsalti la lingvajn kaj kulturajn barojn.
Inaŭguris la kongreson la urb-konsilantino pri kulturo de la urbestraro, Maria Carmen Tor-
mos, kiu kun la respondeculo de la Loka Kongresa Komitato, Enric Baltasar, kaj la
prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, José Antonio del Barrio, bonvenigis la kon-
gresanojn. Ankaŭ salutis vizitantoj devenantaj el landoj ekster Hispanio, kaj membroj
reprezentantoj de grupoj kaj landaj asocioj. Krome oni donacis por la urba biblioteko
kelkajn E-librojn.
La 2-an de majo, matene, okazis piedira ekskurso tra belega monta promenejo al monto el
kiu oni povas ĝui la panoramon super la urbo Kujero, la valo de la rivero Júcar, la maron
Mediteraneon kaj la marbordon ĝis la Kabo La Nao en la provinco Alikanto. Sur tiu monto
oni vizitis la kastelon de Kujero kaj oni partoprenis en prelego pri astronomio. Alia
ekskurso okazis la 3-an de majo al Valencio.
Kelkaj kulturaj programeroj estis la prelego de Tonyo del Barrio, prezidento de Hispana
Esperanto-Federacio pri Donkiĥoto kaj Esperanto, de Flama Floro pri Vietnamio kaj de
Heroo pri Koreujo, kaj de Javier Romero pri Nova monda kulturo kaj Esperanto. Aliaj
temis pri kreado de kantoj kaj ret-katalogo de Biblioteko Juan Régulo. Dimanĉe matene
okazis la asembleo de Hispana Esperanto-Federacio.
Cullera (Valencio)
74-a Hispana Kongreso de Esperanto
De la 1-a ĝis la 3-a de majo de 2015