3
Kiam mezas la jaro 2015, kaj ni publikigas ĉi tiun numeron de Heleco, kia estas la situacio de nia E-
movado? Ni scias ke je loka, urba kaj regiona vidpunkto, la situacio de Esperanto tute ne bonas, kaj pri tio
eble kulpas nia ne-kapablo, sed por sondi la aferon je tutmonda skalo ni devas nin turni al Interreto. Por
ekscii pri la publika agado de la esperantistaj organizaĵoj ni konsultis la ret-paĝon de la t. n. Internacia
Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2015, ret-adreso: http://www.eventoj.hu/2015.htm
Nu, plejparto el la kongresoj, kursoj, renkontiĝoj k. s. tie anoncitaj jam okazis devis okazi. El ili ni
elektis tri por iomete raporti pri ili en la sekvaj paĝoj. Pli malpli, la situacio de la E-Movado kiun ili re-
spegulas ne estas tre brila. La specimenoj de E-aranĝoj kiuj ni elektis por raportado apartenas al diversaj
mondpartoj: la 74-a Hispana Kongreso de Esperanto, la Aŭstralia-Novzelanda Kongreso/Somerkursaro
kaj la 67-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio. Ilia aspekto ne multe malsimilas el ties de plejparto
el la okazintaj esperantistaj eventoj pri kiuj oni povas eltiri informon el Interreto. Iuj el tiuj anoncitaj
aranĝoj ne fakte okazis ties okazado ne sufiĉe gravis por meriti interretan raporton. Kaj kion ni vi-
das en la fakte okazintaj kaj raportitaj kongresoj? Malmult-deko da ĉeestantoj, kvazaŭ-ritaj aktoj… Jes, la
raportoj ellaboritaj de la koncernaj organizintoj esprimas ian sinflatismon trooptimismon per kiu oni
penas kaŝi la realan situación de la Movado. La plej grava el tiuj kazoj estas tiu de la Bulgara E-Kongre-
so. Ties organizintoj bilancis ĝian rezulton kiel “rimarkinde sukcesa”. Sed ni volis inkludi, pri tiu Kongre-
so, la raporton faritan de esperantistino de alia lando kiu komprenis nenion el tio traktita en tiu Kongreso
de Esperanto tial ke en ĝi oni ne parolis esperant-lingve.
Oni ne vidu en nia pritrakto de la afero malamikecan atakon al la gesamideanoj kiuj multloke en la mon-
do penas sukcesigi la disvastiĝon de la internacia lingvo. Ilia fiasko estas ankaŭ nia fiasko; ni konscias ke
ekzistas nuntempe grandaj baroj kaj cirkonstancoj kiuj malfaciligas la laboron de la geesperantistoj, kaj ni
ne pretendas posedi la solvon al tiel komplika situacio. Kaj nun ni prikonsideru la duan duonon de la jaro.
Per la menciita kalendaro de Esperanto-aranĝoj ni scias ke estas programitaj multaj aliaj esperantaj ren-
kontiĝoj, kongresoj k. a., inter ili la 100-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi okazos en la franca ur-
bo Lillo, de la 25-a de julio al la 1-a de aŭgusto. Ni esperas kaj deziras ke ĝi estu sukcesa, pli sukcesa ol
tiuj de la antaŭaj jaroj, kaj se eble ankaŭ pli sukcesa ol la 1-a E-Kongreso okazinta antaŭ 110 jarojn. Ĉu
tiu periodo de pli ol unu jarcento estis vere profita kaj decida por la venko de Esperanto kaj ties Interna
Ideo? La okazo estus konvena por trastudi tiun aferon kaj fari la koncernan bilancon. La rutino kaj la iner-
cio kiu karakterigas la agadon de la grandaj organizaĵoj kaj la amasmovadoj igas timi ke la Universala
Kongreso kaj aliaj esperantistaj forumoj de la nuna jaro konsistos el la plenumado de ia speco je kongre-
sa liturgio kiu estas aŭ fariĝis celo per si mem anstataŭ ilo por atingi la veran celon.
Inter multaj aliaj esperantistaj eventoj okazontaj ĉi-jare estas la 88-a SAT-Kongreso. Sennacieca Asocio
Tutmonda, krom esti porEsperanta organizaĵo pro la fakto mem pledi por la akcepto de Esperanto, estas
ankaŭ per-Esperanta tial ke ĝi, pere de la internacia lingvo aktivadas favore al gravaj kaj indaj celoj en la
linio de avancado al pli justa socio. Ĉu estas necese memori ke la kompleta venko de Esperanto povos
okazi nur kadre de tia pli justa socio?. SAT meritas sukcesi en siaj ambaŭtipaj celoj.
Kelkaj el la programitaj aktoj kaj renkontiĝoj portas en sia nomo la titolo “junularo/a”. Ne estas necese
emfazi la gravecon de la junularaj E-asocioj laŭmezure ke ili, ilia forto kaj agado, esprimas la perspekti-
von de nia afero por la estonteco. Ni devas speciale atenti pri la faktoroj kaŭzantaj la indiferentecon
senintereson de la gejunuloj pri nia Esperanta afero… samkiel pli aliaj gravaj aferoj. Nuntempe nia afero
ne progresas “per flugiloj de facila vento”, kaj tio ne estas hazarda okazaĵo, sed rezulto de la volo, la inte-
reso kaj la plano de potencaj ekonomiaj fortoj. Nia E-movado devas alpreni la defion identigi tiujn fortojn
por efike kontraŭbatali ilin. Ni devas agnoski ke, ĝis nun, nia Esperanta movado ne akreditis kapablon al-
fronti tiun defion. Ni esperu ke en tiu estonteco kiu komenciĝas ĝuste hodiaŭ la situacio ŝanĝiĝos, kaj la
ŝanĝado okazos se ni mem estos kapablaj ŝanĝiĝi kaj evolui laŭ la signoj de la tempoj.