58
5
8
Margaret Olwen MacMillan (Toronto, Kanado, 1943) estas historiistino specialigita pri nuntempa historio
kaj profesorino en la Universitato de Oksfordo, Britio, kaj ankaŭ direktorino de la ST. Antony's College. Ŝi
speciale dediĉiĝis al la studo de la brita imperio en la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a, samkiel la inter-
naciaj rilatoj en la 20-a jarcento. Ŝi estas pranepinode la iama brita ĉefministro Davis Lloyd George.
En oktobro de la pasinta jaro aperis ŝia libro: 1914. La milito kiu metis finon al la paco (Originala titolo, en la
angla: The war that ended peace), per kiu ŝi profunde analizas la kaŭzojn de la Unua Mond-Milito. La libro
estis tradukita al la hispana lingvo kaj publikigita de eldonejo Turner kun la titolo: 1914. De la paz a la guerra
(De la paco al la milito). Komence ŝi volis verki libron centritan en la somero de 1914, kiam la murdo en
Sarajevo de la aŭstria arkiduko Francisko Ferdinando provokis militon pri kies ebleco neniu estis antaŭ-
pensinta. Sed baldaŭ ŝi komprenis ke estus necese komenci ekde 1900 por klarigi la procezon kiun kondukis al
tia katastrofa milito kiu detruis por ĉiam la Eŭropon de la imperioj. Ni prezentas ĉi-tie esperantan tekston de
intervjuo kiun faris al ŝi la hispana ĵurnalo ABC okaze de la publikigo de la menciita libro en nia lando.
- Kiamaniere influis sur la okazaĵoj la fakto ke plejparto el la lideroj estis feriantaj?
La faktoro tempo ludis sian rolon, ĉar dum tiuj semajnoj ili havis aliajn zorgojn. La brita ministro pri Eksterlandaj
Aferoj, Edward Grey, estis dediciĉata al la observado de birdoj, la franca prezidanto estis ferianta en la balta mar-
bordo. La britoj tiusomere estis zorgemaj ĉefe pri la irlanda afero. Al mi ŝajnis rimarkinda la malgranda atento
kiun, ekzemple, «The Times» dediĉadis al la okazintaĵoj en Eŭropo. Maksimume, oni temis pri la senkronigo de la
reĝo de Albanio. Kaj la publika opinio en francio estis centrita en la «afero Caillaux», la edzino de la ministro pri
Financoj kiu murdis la direktoron de «Le Figaro».
- Ĉu oni ne atendis militon?
Ne, la ĝenerala opinio estis ke oni estis antaŭ kroma balkana krizo, simila al tiuj okazintaj dum la antaŭaj jaroj, kaj
ĉiuj supozis ke la krizo estos superita. La disvolviĝo de la okazaĵoj estis grava. Kvankam oni estis plifortiginte la
aliancojn –Germanio kun Aŭstrio-Hungario kaj Italio unuflanke, kaj Francio, Rusujo kaj Britio aliflanke, kaj
kvankam ĉiuj ili estis ellaborintaj detalajn milit-planojn, la eŭropanoj pensis ke ĉi tiu danĝero estis ne-konsiderinda.
-La plejsuperaj staboj havis tre detalajn planojn por la transportado de trupoj fervoje al kelkaj frontoj. Ĉu
la primilita burokrataro igis la konflikton ne-eviteblan?
Mi ne kuraĝas uzi la terminon “ne-evitebla”, sed sendube ĉi tiu estis iu el la faktoroj kiuj antaŭenpuŝis al la milito.
En 1914 ĉiuj landoj havis ofensivajn planojn. la francoj, kiuj posedis konsiderindajn defensivajn fortresojn.
Ekzistis ia kulto al la ofensiva milito kiu bone kongruis kun la socia darvinismo de la epoko, laŭ kiu la konflikto kaj
la konkurado inter nacioj estis konstitua parto de la natura ordo de la aferoj. La detalaj militaj planoj implicis la
premon ekfunkciigi la maŝinaron, iu perdita tago signifus malavantaĝo. Kaj la planoj estis rigidaj. Kiam la kajzero
Vilhemo demandis al sia stabestro, Helmut von Moltke, ĉu eblus ataki nur Rusujon, kaj ne Francion, la respondo
estis nea. Al la caro Nikolao la 2-a okazis same kiam li sugestis ataki nur Aŭstrio-Hungarion kaj ne Germanion.
- La lider-personeco ludis gravan rolon, laŭ via libro. La plej rimarkinda estis tiu de la arkiduko Francisko
Ferdinando mem, murdita la 28-an de junio de 1914. Ĉu oni mortigis la paceman homon kiun estus povinta
eviti la Grandan Militon?
Estas ia granda ironio. Ni ne scias kion estus povinta okazi, sed antaŭe la arkiduko estis asertinta ke estus frenezaĵo
ataki Serbion kaj tiamaniere provoki Rusion, sian defendanton. Li estis aŭtoritatema laŭ la malnova skolo kaj al mi
59
5
9
ne plaĉas multajn el liaj faroj, sed li povintus esti iu racia voĉo. Ĉirkaŭ la imperiestro Francisko Jozefo estis
malmaltaj raciaj personoj. Li estis 84-jaraĝa, dum la printempo estis tre malsana, lia edzino, la imperiestrino Sissi,
estis murdita, kaj li restis sola antaŭ la aŭstria armeestro, Conrad von Hötzendorf, kiu ĉiam estis militema homo. La
aferoj povintus esti malsamaj ankaŭ se estus ankoraŭ vivinta la patro de la kajzero Vilhemo la 2-a, Federiko la 3-a
(1831-1888). La patro de ĉi lasta, Vilhemo la 1-a, vivis 91 jarojn (1797-1888). Se Federiko la 3-a estus atinginta
tiun aĝon, la Germanio de 1914 estus tre malsama, ĉar li havis multe pli liberalajn ideojn ol la aŭtoritatema kajzero
Vilhemo.
- Ĉu ne estas ironia ke la reĝoj kaj imperiestroj antaŭenpuŝus la kontinenton al iu milito kiu entombigus
ilian mondon?
Ili kontempladis la militon kiel ia elirejo. En multaj lokoj en Eŭropo la aristokrataro estis perdante poziciojn,
povon, kaj multajn terojn. La prezoj de la agrokulturaj produktaĵoj en tiu epoko komencis multe malpliiĝi pro la al-
portado de produktaĵoj el la nova mondo, kiel Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Ili konsciis ke ilia vivmaniero estis
minacita, kaj pensis ke la milito estis la maniero restarigi la konvenajn valorojn. La aristokrataro estis ankoraŭ tre
ligitaj al la kamparo, kaj ne konfidis ke la urbaj soci-klasoj estus pretaj sin oferi por sia lando. La francaj militistoj,
ekzemple, kalkulis ke 20 procento el la rekrutitoj ne prezentiĝos. Ne estis tiele. Fine dezertis nur 1 procento.
- La elitoj estis preparitaj por la milito, ĉu estis tiel ankaŭ la amasoj?
Multe pli ol supozite. La ideologio de la naciismo estis penetrinta en la germanan, britan, kaj francan sociojn tre
profunde. Kiam eksplodis la milito, la publikaj opinioj de ĉiu lando estis konvinkitaj ke oni estis atakante ilin, kaj
ke ili faris militon pro legitimaj kialoj. La nova publika opinio, la koloniaj prem-grupoj, aŭ tiuj de la mar-armeo kaj
la ter-armeo, efektivigis premon sur la registaroj. Lord Salisbury, brita ĉefministro 1895-1902, diris ke estis kvazaŭ
troviĝi sub la gvatado de azilon de lunatikoj.
- La el-lasilo de la konflikto estis premita en Sarajevo fare de iu anarkisto. La listo de murditaj regnestro
estas impresiga: la franca prezidento Carnot, la reĝo Umberto de Italio, la usona prezidento William
McKinley, Cánovas kaj Canalejas en Hispanio. Kiun rolon ludis la teroristoj?
Ili pligravigis la malstabilecon en Eŭropo. Estis momentoj de vera paniko, epokoj kiam la restoracioj de la centro
de Parizo estis malplenaj pro la timo pri atencoj, kvankam ĉi tiu ne estis sendistingaj kiel tiuj de la nuntempa jihad-
ismo. Estis influo de iuj sur aliaj. Juna Bosnio, la terorista organizaĵo de Princip, estis tre influita de la itala anarĥi-
ismo. Mi ricevadas multajn rabiajn retpoŝtojn de serboj pro tio ke mi kvalifikis Princip-n kiel teroristo. Ili diras ke
li estis batalanto por la libero.
- Kion vi respondas al ili?
Ke li estis teroristo ĉar li povus esti uzinta alitipajn metodojn, kvankam al plejparto el ili mi respondas nenion ĉar
ili estas ofendaj, ili nomas min mensogulinon, aĉulinon… En iuj serbaj naciismaj rondoj, Princip daŭre estas nacia
heroo.
- Ĉu estis justa kulpigi Germanion?
La klaŭzo de la Tratato de Versajlo de 1919 ne temas pri kulpo sed pri respondeco, kiel la bazo por la milit-
kompensoj. Komence la du ĉefaj beneficatoj devus esti Francio kaj Belgio kaj, estante justaj, en tiuj du kazoj
Germanio estis respondeca ataki ilin. Novaj historiaj esploroj pruvadis ke, kiam la germanoj avancadis kaj
malplenigadis Belgion el brutaro, nutraĵoj kaj oro, ili devigis multajn belgojn plenumi pun-laborojn en Germanio.
- Sed, ĉu komencis Germanio la militon?
Germanio kaj Aŭstrio-Hungario tre kontribuis, ambaŭ, al tio ke Eŭropo faru lastan paŝon al la abismo. Pli ol la
ceteraj nacioj, ĉar ili estis pli pretaj riski militon. Kiam Aŭstrio-Hungario faris la ultimaton al Serbio estis tre
konscia pri la risko ke Rusio alkuru helpi Belgradon. Kaj, kiam Germanio kuraĝigis Aŭstrio-Hungarion, tre bone
sciis kion povus okazi. Tamen, mi pensas ke ankaŭ Rusujo respondecas ĉar ĝi ne estis devigita mobiliziĝi en ciuj
frontoj. Iuj asertas ke ankaŭ Francio iome respondecas pro tio ke ĝi enpuŝis ĝian aliancan Rusujon al la militon, sed
mi pensas ke ne ekzistas sufiĉe da informo pri la konversacioj de tiu somero inter la franca prezidento, Raymond
Poincaré, kaj la caro.
- Ĉu daŭre estas valida la germana afero?
Ĝi estas viva ekde la ŭnuiĝo de la lando en 1870. Ĝia geografio estas enorma, ĝia homa kapitalo estas enorma, ĝiaj
substrukturoj, la prilabora etiko, ĉio ĉi igas ke Germanio estu tre potenca. Sed la nuntempa Germanio estas tre
diferenca. Hugo Stinnes, iu granda germana antaŭ-milita industriisto, bedaŭris la frenezon de la militistoj kiuj
senĉese paroladis pri la superregado de Eŭropo. Li diradis: se ni atendos, fine ni superegos la kontinenton ĉiukaze.
Kaj jen ĉi tio okazis, sed post ĉirkaŭiro de du mond-militoj.