56
5
6
Max Hastings
, naskiĝinta la 28an de decembro 1945, estas brita ĵurnalisto kaj historiisto. Li verkis
kelkajn librojn pri la Dua Mond-Milito, kaj pasintan jaron aperis lia verko:
1914
La jaro de la
katastrofo
. Pri la temo de ĉi tiu libro oni faris al li intervjuon por ĵurnalo (
El Confidencial
, en
la hispana lingvo, publikita la 30an de oktobro-2013, videbla ankaŭ en Interreto), kies Esperantan
tradukaĵon ni prezentas ĉi tie.
Kial vi decidis reviziti la Unuan Mond-Militon?
Evidentis ke okaze de la centjaro estus granda intereso pri 1914, sed mi ĉiam intencas rakonti al la
publiko ion nekonatan, kaj mi trovis aferojn kiujn povus esti interesaj. La unua el ili estas ke ankoraŭ
ekzistas la sento ke la Dua Mond-Milito estis bona milito, kiun oni devis batali, sed ke la Unua estis vana,
ke ĝi utilis nenion. Tio ne estas vero, la milito estis katastrofa por Eŭropo, sed estis iu kialo por batali.
Oni diris ke ĝi estis iu milito por meti finon al ĉiuj militoj. Kio okazis por ke la rezulto ne estus tia?
Ja, estas tio kion oni diradis tiam al ĉiuj. Kiam okazis la Dua Mond-Milito, en Francio kaj Britio ekzistis sensacion
de elrevo, ĉar fiaskis tio kion oni diris pri la Unua Mond-Milito. Kaj estas ank pro tio ke generiĝis tiu
vidpunkto ke ekzistis iu milito malbona kaj alia bona.
En via libro vi asertas ke unu el la ĉefaj problemoj estis ke en la fino de la konflikto oni ne alprenis
respondecojn.
En Britio oni opinias ke la Traktato de Versajlo de 1919 estis tre maljusta rilate al Germanio, sed verdire oni
intencis fari ion tre malfacilan: rekonstrui la mondon. La pristudantoj de Versajlo asertas ke ne estas vero tio ke la
traktato estis kruela kun Germanio. Ekzemple, rilate al la mono, la germanoj fine pagis al la francoj malpli ol tion
kion la francoj pagis al la germanoj en 1871, krome ili estis devigitaj senmilitariĝi, kion ili ne plenumis. La plej
bonaj akademianoj opiniaj ke la ekonomiaj problemoj de Germanio en la 20aj kaj 30aj jaroj kiuj provokis la
poncenciiĝon de Hitlero estis rezulto de fuŝaj ekonomikaj politikoj de la postmilita registaro, ne de la Traktato de
Versajlo.
Ĉu vi opinias ke la registaroj akceptis poste tiujn respondecojn?
Iu aŭstralia milit-ĵurnalisto iam raportis ke en Germanio en 1945 li ne trovis kulpo-senton, sed, jes ja,
grandan senton je malvenko ĉa la germanoj povis vidi ke ilia lando estis frakasita. Kontraste, en 1918 oni
ne estis batalinte ene de la lando, kaj pro tio ili ne havis realan senton de malvenko, kaj tial ankaŭ ne
kulpo-senton.
Indas aserti ke estas similo inter la Germanio de 1914 kaj tiu nuntempa. Nuntempe Germanio estas granda
demokratio kaj ne estas minaco de eŭropa milito, sed la kontinento havas saman problemon kiel antaŭe:
kiamaniere vivi kun iu stato kiu estas multe pli riĉa kaj potenca ol ĉiu ajn?
57
5
7
Ĉu iu malsama postmilito estus evitinta la Duan Mond-Militon?
Estas prefere ke ni, la historiistoj, limiĝus al la faktoj, sed estas vero ke la Dua Mond-Milito rezultis el la
fakto ke la germanoj ne estis akceptintaj la militan verdikton de la Unua, sed nenio en la historio estas ne-
evitebla.
En la libroj oni ĉiam asertas ke la murdo de Francisko-Ferdinando de Aŭstrio estis la komenco de la Unua
Mond-Milito.
Kompreneble tio estis la eksplodaĵo, sed la terorismo estis kronika malsano en Balkanio. Al la aŭstroj ne
plaĉis Francisko-Ferdinando kaj konsideris tiun murdon kiel la plej konvenan pravigon kiun oni prezentis
al ili por frakasi Serbion. Kio estas surpriza ne estas tio ke Aŭstrio volus frakasi ĝin, sed tio ke la
germanoj kuraĝigus ilin fari tion. Iu nacio kiel Germanio, rafinita, kun ĉio ĝiafavore. Mi ne pensas ke la
germanoj volus iun grandan militon tiumomente, sed ili estis pretaj riski ke tio okazu.
Kio estus okazinte se estus venkinta Germanio?
Estus katastrofe. En 1914 ĝi estis la plej evoluinta socio en Eŭropo. Sed ĝi havis iun gravan problemon,
iun misfunkcia registaro kiu troviĝis 50 100 jarojn malantaŭ la cetero de la lando. Kvankam estis iu
socialista plimulto en la registaro ĝi ne havis realan povon, posedis ĝin la kajzero kaj la ministroj kiujn li
mem elektadis. Ili volis superregadi Eŭropon kaj se ili estus venkintaj ili estus trudintaj ian pacon tre
brutalan. La ironio de 1914 estas ke, se Germanio ne estus militinta, ĝi estus daŭriganta sian progresadon
kaj mi estas certa ke post 20 jaroj ili estus superregantaj Eŭropon ĉiukaze.
Ĉu ni estas kondamnitaj ripeti niajn erarojn kaj ke okazu tiutipa konflikto estontece?
Mi ne pensas ke ni ree vidos mondajn militojn kiel tiuj de la 20-a jarcento, sed ni vidas mondajn krizojn,
kaj, jes ja, ni vidas la liderojn de Eŭropo agadi en la krizo de la eŭro tiel blinde kaj stulte kiel faris en
1914. Ni vidis ke ili faris asertojn kiuj ni sciis ke ne estis veraj kaj ankaŭ ili sciis tion. Pro tio, kvankam
tiuj aferoj ne tiel estas katastrofaj kiel la militoj, ni konstatis ke la registaroj kapablas konduti same
ridind-maniere. La registaroj ne kapablas agnoski ke la politikoj kiujn ili estis aplikante dum kelkaj jaroj
estis frenezaĵo.
Per viaj libroj ĉiam iu ajn soci-sektoro ofendas; laŭ via opinio, kiu estos la plej ĝenata de
1914, la jaro
de la katastrofo
?
Mi supozas ke, ne-eviteble, la germanoj. Sed mi intencas prezenti vidpunkton kiu komprenigu kial la
personoj faris tion kion ili faris. Kelkfoje en Britio la kritikistoj diras ke mi malmulte respektadas la
britajn legendojn. En la 21-a jarcento estas sensence verki librojn se ne estas por pririgardi la aferojn kiel
eble plej honestece. En Hispanio nur nuntempe vi povas rigardi la Civil-Militon honestec-maniere.
Vi estis milit-ĵurnalisto, Ĉu vi sentas nostalgion je tiu profesio? Kiel vi vidas la nuntempan ĵurnalismon?
Mi tree ĝojas ne troviĝi tie. Pasintan semajnfinon mi vizitis iun el la familioj kiu posedas unu el la plej
grandaj ĵurnaloj en Britio, kaj la problemo por ili estas kiamaniere gajni monon en la 21-a jarcento. Do mi
estis tre bonŝanca labori kiam ni gajnis multe da mono. Kiam komenciĝis la Golf-Milito mi povis sendi
dekdu personojn, nun mi devus sendi ilin perbuse.
Tio, se vi povus sendi dekduon.
Plejparto el la ĵurnaloj ne havas tiel multenombran laborantaron. Ĉiu generacio devas solvi siajn
proprajn problemojn. Mi estis 39-jara kiam fariĝis eldonisto de
Daily Telegraph
, ia konvena aĝo por
alfronti la problemojn de iu generacio. Nun mi estas tro maljuna por tiu celo.
Vi neniam hezitis montri publike vian opinion pri politikaj temoj, ĉu vi suferis ian damaĝon pro tio?
La kritikoj pri ĉi tiu libro en Usono kaj Britio komence estis tre favoraj sed, subite, iu akademiano feroce
atakis ĝin. Mi diris al iu amiko ke mi estis tre ofendita pro tio kaj li respondis al mi ke se mi verkas
polemikajn librojn mi devas kompreni ke oni malkonsentu kun mi. Kiel historiisto kaj ĵurnalisto mi povas
diri nur tion kion mi pensas. Ĉiam estos personoj kiuj malkonsentus kun mi, kaj mi devas esti ne tiel
aroganta kiel ĝis pretendi ke nur mi pravas.