estis eĉ pli malfacile ke Eŭropo alkutimiĝu al
ĉi tiu nova forto-rilato. Bismarck ankoraŭ kon-
sciis pri tia malfacilaĵo, kiun li sukcesis superi
pere de ia ekstreme prudenta kaj saĝa politiko
kaj igis videblajn la germanajn interesojn kaj
zorgeme evitis treti sur la ceteraj potencoj. Bis-
marck generis konfidon pri la nova germana
Imperio, sed liaj sukcedintoj vekis ian ĝenera-
lan malkonfidon. Se oni deziras scii en kio
konsistas ia germana politiko pri paco, sufiĉas
analizi la politikon de Bismarck post 1871. Por
konstati ke la politiko de liaj sukcedintoj ne
havis saman signon sufiĉas kompari ilin kun
tiu de Bismarck. Kompreneble ke la sukced-
intoj de Bismarck, male ol Hitler, ne celis la
militon per ĝi mem; tamen, male ol Bismarck,
ili jes ja aspiris tiam al iuj celoj kiuj ne estis
atingeblaj sen okazigi arman konflikton.
Bismarck ĉiumomente konsciis ke Eŭropo ne
ĉiam konsiderus kiel fakton la ekziston de iu
germana Imperio. Fakte, li mem respondecas
pri tio ke la germana Imperio naskis kun la
«jarcenta malamikeco» kun Francio atendante
ĝin ekde ĝia lulilo. Ankaŭ en 1878 la iama bo-
na rilato kun Rusio estis perturbita, tiamaniere
ke Germanio sin vidis devigita alianciĝi kun
Aŭstrio. De tiam du danĝeroj ŝvebis en aero: iu
alianco inter Rusio kaj Francio aŭ iu milito in-
ter Rusio kaj Aŭstrio en kiu Germanio povus
vuidi sin implikita. Dum sia regado, Bismarck
sciis eviti ambaŭ minacojn dank’ al ia kons-
tanta zorgemo kaj lerteco. Li neniam estus
konceptinta la eblecon preskaŭ provoki kune
kun Aŭstrio militon kontraŭ Rusujo kaj Fran-
cio, kaj eĉ malpli kontraŭfronti Anglujon sen-
necese. Tamen, liaj sukcedintoj plenumis am-
baŭ farojn, kio konstituis nenian delikton; eĉ
pli, laŭ la tiutempaj konvencioj ili plenrajtis
fari tion, sed tio estis terura eraro kaj, sam-
tempe, la kaŭzo de la Unua Monda Milito.
Ĉiu peko komenciĝas en la penso kaj ĉiu eraro
komenciĝas estante eraro de logiko. Ĝuste tio
okazis ĉi-foje. La penso de la lando ŝanĝis an-
taŭ la modifo de la germana politiko. Jam ne
plu ekzistis tiu sento de plena ŝtato. Estis sen-
sacio de malkontento, de manko kaj, samtem-
pe, oni perceptis ian kreskantan forton. Ideoj
de «radikala ŝanĝo», de iu «Weltpolitik» (mon-
da politiko) kaj de iu «germana misio» kaptis
la landon kaj generis tutan klimaton de renask-
iĝo kaj eksplodo, esprimata unue pere de libroj
kaj artikoloj, instruistaj lecionoj, manifestoj kaj
la fondiĝo de diversaj asocioj kaj, poste, ankaŭ
pere de politikaj decidoj kaj diplomatiaj ag-
adoj. Proksimume ekde la lasta kvindeko de la
19-a jarcento la tuta germana orkestro subite
komencis ludi novan muzikaĵon.
La paco-rilatoj subtenitaj en la 19-a jarcento
povas esti resumitaj en unu sola frazo: ene de
Eŭropo reĝadas ekvilibro kaj for de Eŭropo
reĝadas Anglujo. Bismarck neniam volis di-
namiti ĉi tiun sistemon, li nur celis enkonduki
en ĝin iun germanan Imperion unuigitan kaj
potencan, celo kiun li atingis.
Liaj sukcedintoj volis diskrevigi la sistemon
kaj anstataŭigi ĝin per alia tiamaniere ke, est-
onte, la devizo estus: for de Eŭropo reĝadas
la ekvilibro kaj ene de Eŭropo reĝadas
Germanio.
En la kontinenta Eŭropo Germanio jam ne plu
devus esti unu inter aliaj, sed iu gvidanta po-
tenco kaj garantianta de la reĝanta ordo. Ta-
men, en la internaciaj maroj kaj en la transma-
raj landoj Anglujo jam ne plu devus esti la he-
gemonia potenco sed unu inter egalaj. Laŭ la
fascina teorio kiun la plej klarmensaj uloj de la
akademiaj kaj presaraj medioj de la tiama Ger-
manio estis formulantaj ekde fine de la naŭde-
kaj jaroj kaj ĝiaj konstantaj novaj versioj, la
antikva eŭropa sistemo de ekvilibroj devus ti-
am, en la epoko de la imperiismo, ampleksiĝi
al monda ekvilibro-sistemo. Tiu-ĉi nova siste-
mo postulis forpreni de Anglio serion da kon-
cesioj, tiujn samajn kiujn, antaŭ kelkaj jarcen-
toj, la eŭropa ekvilibro-sistemo estis sukcesinta
forpreni de la tiamaj koloniaj potencoj (Hispa-
nio kaj Francio). «Ni ne deziras fari ombron al
iu, sed ankaŭ ni volas lokon sub la suno», kaj
krome atingi ĝin ne kiel ĝis tiam, per la graco
de Anglio. Pro tio la granda milita floto kiun
Germanio subite pensis bezoni kaj komencis
konstrui. «Nia futuro estas sur la maroj».
Nu, konsentite, kial ne? La brita hegemonio
sur la propraj maroj kaj transmare ne estis
plenumo de iu dia ordono; neniuloke estis
skribita ke ne alvenos la tago kiam tiu super-
regado devus cedi lokon al nova sistemo.
Okazis ke Germanio, reale, ne estis kontraŭ-
frontanta Anglujon. Angluo estis farinte ne-
nion kontraŭ Germanio kaj ankaŭ ne disputadis
al ĉi tiu ĝiajn malmultajn koloniojn. Aliflanke,
evidentis ke estis neelpenseble ke Anglio re-
zignu sian hegemonion paceme. Do, ne estis
malfacile antaŭvidi ke Anglio neeviteble far-
iĝus malamiko se iu pridubus sian mondan he-
gemonion senmotive. Krome, ĉu ne sufiĉis al
Germanio la heredita malamikeco kun Francio
kaj Rusio?