Post abunde verki pri la Dua Monda Milito, Alvaro Lozano dediĉis
ĉi tiu libro al la unua granda konflikto de la 20-a jarcento. Por resu-
mi la enhavon kaj la celon de tiu verko eble plej taŭgas transskribi
tion kion pri ĝi diris la aŭtoro mem je la prezentado de la libro en
novembro de la jaro 2011:
«Ĉi tiu verko priskibas por ampleksa publiko La Unuan Mondan
Militon aŭ Grandan Militon kiel estis nomita de tiuj kiuj travivis
ĝin, kiu estis, sendube, mejloŝtono en la historio de Eŭropo. La
eksplodo de tiel ega konflikto okazigis ekonomiajn perturbojn, so-
cian malbon-staton kaj ian ekspansion de la ideologia aktivismo
kiu subfosis la bazojn de la eŭropa liberalismo. Jam antaŭ la jaro
1914 la hegemonio de la regantaj liberalaj elitoj estis minacita: la
ekonomia moderniĝado, la sekularigado kaj aliaj fenomenoj en ri-
lato kun ili estis disfaligante kaj defiante la ekzistantan politikon.
De tiam, la superregantaj elitoj troviĝis antaŭ la necerteco de la
popola politiko, la perspektivo ofte nedezirita de pli aŭtenta demo-
kratio kaj la minaco de la socialismo».
«La celo de ĉi tiu verko estas utili kiel amplesa enkonduko al la
konflikto. La militista historio ofte pekas pri tio ke ĝi estis verkita
por la militistaj historiistoj aŭ por legantoj familiarigitaj kun la
militista slango. La legantoj malpli spertaj perdiĝas en labirinto de
frontoj, elstaraj anguloj, taktikoj kaj fajro-kampoj. Tiele perdiĝas
ampleksa senco de la konflikto inter abundo de militistaj detaloj.
Ĉi tiu verko eksplikas la unuan mondan militon tiamaniere ke iu
malspertulo pri la afero povu ĝin sekvi kaj iu spertulo ĝin truvu
allogan. La teksto alproksimigas la leganton al la originoj de la
konflikto, tiel diplomatiaj kiel sociaj, samkiel al la novaj tezoj pri
la temo. La leganto estas poste kondukata tra la grandaj bataloj, oni
studas la ampleksan kadron, sed ankaŭ la detalon de la vivo de la
batalantoj en la tranĉeoj kaj de la civiluloj en la ariergardo».
Kvankam la verko titoliĝas “kociza historio”, ĝia enhavo estas su-
fiĉe detala por ke la leganto akiru trafan komprenon de la naturo
kaj cirkonstancoj de la milito. Ne mankas en la teksto atenton al as-
pektoj kiuj povas esti konsiderataj “flankaj” de la konflikto, kiel
ties ekonomiaj, fizikaj, politikaj, sociaj kaj psikologiaj faktoroj.
Álvaro Lozano Cutanda, Romo-1967,
Licenciulo pri Juro kaj Doktoro pri His-
torio. Li eniris en la diplomatian karie-
ron en la jaro 2001 kaj de tiam laboris
en la italaj ambasadejoj en Hispanio,
Bolivio kaj Turkujo.
Lia verkaro temas, ĉefe, pri la Dua
Monda Milito:
- La nazia Germanio (1933-1945).
- Stalino, la ruĝa tirano (Nekonata his-
torio).
- La nazia labirinto.
- La holokaŭsto kaj la kultoro pri la
amasoj.
- Anatomio de la Tria Regno. La deba-
to kaj la historiistoj.
- Mussolino kaj la itala faŝismo.
Kaj en novembro de la jaro 2011 aperis
lia libro pri la Unua Mond-Milito, kiun
ni recenzas