French, Siro John (1852-1925)
Brita kamp-marŝalo. Li estis elektita ĉefkomandanto de la Brita Ekspedicia Forto
kimence de la Unua mond-Milito. Oni akre kritikadis lin pro lia hezitema lidereco en
Ipro, Belgio, kiu okazigis grandnombron da britaj perdoj. Oni igis lin demisii en 1915
kaj anstataŭis lin Douglas Haig. Liaj postaj armeaj roloj okazis en Britujo sen rilato
kun la milito. En 1916 li komandis la subpremadon de ribelo en Irlando. En 1922 oni
aljuĝis al li la titolon de grafo de Ipro.
Gallieni, Joseph Sumon (1849-1916)
Franca militisto kies kariero disvolviĝis ĉefe en la 19-a jarcento. Li emeritiĝis ĝuste
en la jaro 1914, malmultajn monatojn antaŭ la komenciĝo de la Unua Mond-Milito.
Oni alvokis lin reveni al la armeo kaj oni nomumis lin Milita Guberniestro de Parizo
por la defendo de la ĉefurbo antaŭ la Marne-batalo, al kies venko li kontribuis per la
sendo de trupoj. En 1915 li estis nomumita ministro pri Milito sed demisiis en 1916
pro malsano. Li mortis en majo de tiu jaro.
Georgo la 5-a (1863-1936)
Reĝo de Britio ekde 1010. Dum la Unua Mond-Milito li, respektante la limojn kiujn
la leĝoj metis al la rolo de la britaj monarkoj, intervenis nenion en la militaj aferoj kaj
ne agadis favore al la germana kajzero, kiu estis parenco lia. Pro la kontraŭ-germana
sento en la lando, generita de la milito, li ŝanĝis nomon de la dinastio, kiu ĝis tiam
estis: Saksio-Koburgo kaj Gotao. Edde 1917 la nomo de la dinastio estas Windsor.
Post la milito, dum lia reĝado vekiĝis la naciismo de Irlando kaj Hindio,
Haig, Douglas (1861-1928)
Elstara militisto de la Brita Imperio. Komence de la Mond-Milito li komandis,
subordone de French, la Britan Ekspedician Forton en Belgio cele bloki la pasadon de
la germana armeo al Francio. Poste li anstataŭis French-n en la komando de tiu armeo
en la francaj frontoj de la Somme kaj Paschendaele. Pro liaj militaj meritoj oni
nomumis lin kamp-marŝalo en 1917.
En la lasta etapo de la milito li atingis sian plej gravan venkon per la kapto de 188.700
germanaj soldatoj kaj 2840 kanonoj.
Hindenburg, Paul (1847-1934)
Germana generalo. Estante 63-jaraĝa, li emeritiĝis en la jaro 1911. Sed komence de la
milito li estis alvokita por komandi la 8-an Armeon en la orienta fronto. Tie li venkis
la rusan armeon en la batalo de Tannenberg (1914). En 1916 li rolis, apud Erich
Ludendorff, en la Plejalta Stabo de la germana armeo.
En 1918, kiam la situacio estis neeltenebla por Germanio, li, cele savi la monarkion,
konsilis la kajzeron forlasi la landon. Poste demisiis li kiam oni subskribis la
Traktaton de Versajlo, kun kiuj kondiĉoj li malakordis.
Joffre, Joseph (1852-1931)
Franca generalo. En 1911 li estis elektita estro de la Plealta Stabo de Francio. Kune
kun Ferdinand Foch, li dezajnis la t. n. 17-an Defendo-planon. Dum la germana
invado en 1914 li komandis la francajn Armeojn 9-an kaj 10-an en la batalo de la
Marno. En tiu rolo anstataŭis lin poste Joseph Gallieni.
Post la malbonaj rezultoj por Francio en 1915 kaj 1916, kaj ĉefe en la batalo de
Verduno, Joffre estis anstataŭita de Robert Nivelle.
Kemal Atatürk, Mustafa (1881-1938)
Turka militisto. Iomete post la interveno de sia lando en la Mond-Milito li fariĝis
kolonelo kaj batalis kontraŭ la trupoj de la Brita Imperio en Galipolo. Post lia brila
servado en tiu batalo, en 1916 li estis promociita al la rango de generalo kaj sendita al
la fronto de la Kaŭkazo. En 1918 li gvidis la turkan retreton post la malvenko en
Megido. Post la milito, en la krizo de la Turka Imperio li lideris movadon por la
modernigo de la ŝtato kaj estis la unua prezidento de la Turka Respubliko.