kaj ke tio alportis la finon de lia reĝado. Ja, la inter-
traktado de la armistico kun la Aliancanoj postulis la
ĉeson de monarkio en Germanio. Iu revolucia procezo,
sufiĉe simila al tiu de Rusio, kondukis al la proklam-
ado de la Respubliko. Post lia abdiko, la kajzero ekzil-
iĝis en Nederlandon. Simila politika renversiĝo okazis
en la Aŭstro-hungara imperio: la Nacia Asembleo
proklamis la Respublikon en Vieno. En Prago, la 29an
de oktobro estis proklamita la Ĉeĥoslovakia Respubli-
ko, naskiĝis ankaŭ iu hungara ŝtato kaj ekkonkretiĝis la
formado de Jugoslavio. La 7an de novembro la germ-
anaj delegitoj kaj tiuj de la Aliancanoj kunvenis en iu
fervoja vagono proksime al Compiègne por precizigi la
detalojn de la armistico. Sed kiel kutime okazas en tia-
specaj intertraktadoj, estis nenia interakordo sed la nu-
ra esprimado de la postuloj kaj altrudoj de la venkintoj
(Ve a la venkitoj!). Oni donis al la germanoj nur 72
horojn por akcepti la packondiĉojn: retiriĝo el la teri-
torioj okupitaj de Germanio, eĉ tiuj de Rusujo, trans-
dono de 5.000 kanonoj, evakuado de la maldekstra
flanko de la Rejno-rivero, malpermeso fari detruaĵojn
en la francaj teritorioj evakuitaj, redono de 5.000 loko-
motivoj kaj 15.000 vagonoj samkiel aliaj dummilitaj
rabaĵoj, kapitulaco de la germana mar-armeo… Pli
postulemaj pri tiuj kompen-
soj estis la francoj ol la bri-
toj kaj la usonanoj. La ar-
mistico komenciĝis la 11an
de novembro 1918, 1.597 ta-
gojn post la morto de la ar-
kiduko Francisko-Ferdinan-
do en Sarajevo.
Dum en la batalintaj landoj
oni festadis la finon de la
konflikto, en iu germana mi-
litista hospitalo la kaporalo
Adolf Hitler estis malben-
ante la humiligon de Germanio kaj revante la rolon
kiun li povus ludi por la refortiĝo de tiu lando. Lia re-
venĝemo estis kontaĝita dum la sekvaj jaroj al multaj
germanoj. Post la milito, la “interakordita” paco kaj la
ekonomia krizo certigis ke la ĥaoso kaj malstabileco
fariĝu la natura situacio de la mondo. La antaŭmilita
stabileco estis enuo-kialo por multaj personoj, sed post
1918 la ĥaoso kaj necerteco igis ke la ordo kaj la sta-
bileco rezultu tre alloga por multaj personoj, kio estis
poste profitita de la radikalaj movadoj de ekstrem-
dekstraro.
Inter majo de 1919 kaj aŭgusto de 1920 oni subskribis
la plej gravajn traktatojn inter la batalintaj landoj. La
ĉefa el ili estis tiu de Versajlo la 18an de majo de 1919,
kiu estis trudita al Germanio kaj per kiu oni atingis,
laŭsupozite, la milit-finon kaj la alvenon de la paco.
Estis gravaj ankaŭ la traktatoj de Saint-Germain kaj
Trianon, subskribitaj la 10an de septembro de 1919 kaj
4an de junio de 1920, truditaj, respektive, al Aŭstrio
kaj Hungario, kaj kiuj signis la politikan nuligon de la
Aŭstria-Hungaria imperio. En aŭgusto de 1920 oni
subskribis la traktaton de Sevres kiu, kune kun tiu de
Neŭlly, de 1919, finkompletigis la dismembriĝon de la
Turka imperio, dum Sirio restis sub la kontrolo de
Francio kaj Palestino kaj Irakio subkontrole de Britio.
Por certigi la pacon naskiĝis, laŭ propono de la usona
prezidento Wilson, la Asembleo de Nacioj, kiu havis
sian sidejon en Ĝenevo (Svisio) kaj pluvivis ĝis la jaro
1945. Ĝi atingis sukceson en iuj konkretaj aferoj, sed
fiaskis en la celo certigi pacan tutmondan ordon.
Bilanc-maniere, ni povas konkludi ke la venko de la
venkintoj tiel estis multekosta kaj amara kiel la mal-
venko de la venkitoj. La fina rezulto de la milito estis
plena je ne-atenditaĵoj. Plenumiĝis neniu el la celoj de
la batalintoj de ambaŭ interkontraŭantaj blokoj. La
konflikto okazigis ekonomiajn perturbojn, socian mal-
bonstaton kaj ian pliiĝon de la priideologia aktivismo
kiu erodis la bazon de la eŭropa liberalismo. Jam an-
taŭ 1914, la hegemonio de la regantaj elitoj troviĝis
subminace: la ekonomia modernigo, la industriigo kaj
la sekularigo estis renversigante la tiaman politikon kiu
estis elitisma kaj klientisma. Pli ol milito inter nacioj,
tiu konflikto estis kontraŭfrontiĝo inter la malnova
mondo agonianta kaj la nova ankoraŭ ne naskiĝinta. La
fino de la milito surprizis la Aliancanojn sen ia ajn or-
ganizita plano por la paco, kio efikis malfavore sur la
posta rezulto de la afero. Estis sufiĉe da malakordo in-
ter la venkintaj potencoj pri
la puno kiun oni devus altru-
di al la germanoj. Speciala
kazo estis tiu de Italio kiu,
estante inter la venkintoj,
konsideris ke ĝi estis traktita
kiel venkita. Ĉi tiu cirkons-
tanco estis kaŭzo de la posta
apero kaj progreso de la fa-
ŝisma movado de Mussolini,
alia grava neatenditaĵo kiu
tre kondiĉiĝos la karakteron
de la postmilitaj okazintaĵoj
kaj la evoluon de la situacio en Eŭropo.
Revenante al la sekvoj de la Granda Milito, pli notinda
fakto estis la granda detruo kiun tiu konflikto okazigis,
ĉefe en Eŭropo. Oni kalkulas ke mortis, sekve de la mi-
litaj operacioj, preskaŭ 9 milionoj da homoj, plejparto
el ili en Rusujo, Germanio kaj Francio, kaj krome estis
kvin milionoj da vunditoj, el kiuj multaj el ili restis
dumvivaj mutilitoj, kaj dum la militaj jaroj tre mal-
grandiĝis la nombro da naskiĝintoj.
La militaj jaroj lasis tre damaĝita la eŭropan ekono-
mion kaj la unuaj postmilitaj jaroj karakteriziĝis pro ia
krizo je subproduktado, elĉerpiĝo de la stokoj de krud-
materialoj, manko je kemiaj sterkoj, eluzo aŭ eldetruo
de mekanismaj ekipaĵoj, senorganizo de la transport-
ado kaj malabundo je labor-fortoj.
Eble la plej neatendita rezulto de la milito estis la pro-
funda transformiĝo de la politika mapo de Eŭropo kaj
Mez-Oriento. Disfalis kvar grandaj imperioj: Aŭstrio-
Hungario, Germanio, Rusio kaj Turkio, kaj el iliaj te-
ritoriaj perdoj formiĝis novaj landoj. Germanio devis
cedi al Francio la regionojn de Alzaco kaj Loreno, al
Polujo la prusajn provincojn kun pola loĝantaro, al
Danlando la regionon de Schlesweig, kaj al Belgio la