La bildo de la milito komence de 1917 ne estis tre
malsimila ol tiu de 1915, kiam la tranĉeo-linioj estis
dividinte Eŭropon en du partojn. En la oriento, la
tranĉeo-linio estis moviĝinta 480 kilometrojn kaj ha-
vis apogon en la sudo, en la Nigra maro, anstataŭ en
la Karpato, sed en la nordo daŭre estis en la Balta
maro. Ekzistis iu nova tranĉeo-fronto en la limo inter
Italio kaj Aŭstrio kaj en la limo inter Grekujo kaj
Bulgario. En 1917 oni daŭre bataladis en la okciden-
ta fronto. Rezulte de iliaj perdoj en la Somme, la
germanoj mallongigis siajn liniojn, faris retreton de
40 kilometroj en la centra parto de la fronto ĝis la
defensiv-linio «Sigfrido». En Britio komenciĝis la
regado de David Lloyd George. En Francio, la gene-
ralo Robert Nivelle anstataŭis Joffre-n kiel ĉef-
komandanto kaj Haig daŭre komandis la britan ar-
meon spite al tio ke liaj strategioj okazigadis gran-
dajn perdojn. La unuaj monatoj de la jaro estis de-
cidaj por la Aliancanoj ĉar Rusio troviĝis ĉe la rando
de revolucio kaj Usono ankoraŭ ne estis enirinte en
la konflikton. Eĉ post la eniro de Usono en la mi-
liton, pasis monatoj antaŭ ĝia fakta batalado. Nivelle
montris bonan gvid-kapablon en la unuaj monatoj de
la konflikto kaj tio impulsis lian karieron. Lia ŝanco
estis en Verduno, kie, per iaj acepteblaj perdoj, li
sukcesis rekuperi gravajn poziciojn. Multaj erare
pensis ke Nivelle sukcesis kompreni la esencon de la
moderna milito kaj ke li estis la homo taŭga por
apliki novecajn teknikojn en la batalkampo. Sed Ni-
velle estis arogantulo kiu fanfaronadis kapabli gajni
la militon repidece kaj malaltpreze. Malmulte post
lia enposteniĝo, Nivelle certigis al Lloyd George ke
la Aliancanoj enirus «baldaŭ en Berlino». Ĉi tiu kon-
sideris lin la plej kapabla franca generalo: Li elrev-
iĝis post ne multe da tempo. Komence Nivelle prenis
disponojn ŝajne taŭgaj. Li forlasis la kastelon de
Chantilly kie troviĝis la ĉefkomandejo de Joffre kaj
translokiĝis al iu loko pli sobra kaj pli proksima al la
fronto. Li elpensis planon por lanĉi fortan ofensivon
en la regiono de Ĉampanjo en aprilo de 1917. Li
planis lanĉi 44 francajn diviziojn kontraŭ naŭ germ-
anaj, io kio principe ŝajnis saĝa. La operacio celis
detrui 100-kilometran elstaran angulon inter Arras
kaj Craone. Kiam oni distribuis la planojn inter la
francaj oficiroj, iuj el ili alvenis al la manoj de la
germanoj ĉar en du razioj kontraŭ la francaj tran-
ĉeoj ili sukcesis kapti kelkajn oficirojn. En marto,
post la analizado de la franca plano, la germanoj re-
tiriĝis en ordo el la minacata pozicio kaj entranĉeiĝis
malantaŭ la «Linio Sigfrido». Dum la retiriĝo la ger-
manoj detruadis ĉion, ruinigante kampojn kaj vila-
ĝojn, metante trompo-bombojn kaj venenigante la
akvo-putojn. Spite al la konsiloj kaj petegoj ke li re-
zignu pri ofensivo kiu jam estis sensenca, Nivelle in-
sistis lanĉi ĝin kontraŭ la nova germana pozicio sen
apenaŭ ŝanĝo en la komenca plano. Li tre fidis pri la
artileria bariero kiu akompanus la trupojn dum la
avanco. Huber Lyautey, nova ministro pri Milito,
pensis ke la plano estis vera sensencaĵo sed li koli-
ziis kun la firma apogo al Nivelle fare de la franca
Parlamento. La ministro demisiis kaj la planita atako
efektiviĝis. Nivelle sentis entuziasmon pri la ofen-
siv-strategio kaj pensis ke pere de forta artileria apo-
go li povus atingi la venkon en la okcidenta fronto
dum du tagoj. Tial ke la fronto estis trankvila de an-
taŭ multe da tempo, Nivelle estis certa ke la germ-
anoj ne tiel estis preparitaj tie kiel en aliaj sektoroj.
Kiam fine li lanĉis la atakon, la 15-an de aprilo de
1917, la rezulto estis katastrofa kun 120.000 francaj
perdoj inter mortintoj kaj vunditoj. Nivelle persistis
en sia intenco malgraŭ la nula gajno. Spite al ĉiuj
novecaj taktikoj, la enorma heroeco de la soldatoj
kaj la teruraj perdoj, oni povis kapti nur la unuajn
tranĉeo-liniojn. Tial ke Nivelle estis metinte la plej
kvalitajn batalantojn en la unua atak-linio, la perdoj
estis suferitaj de esencaj kaj elitaj trupoj. Sciante ke
lia kariero estis subdanĝere, Nivelle persistis en la
atako kaj kulpigis la oficirojn pri ĉio. La enorma am-
bicio de Nivelle kaj la mizeraj viv-kondiĉoj en la
tranĉeoj ruinigis la paciencon de la francaj soldatoj.
La rekta sekvo de tiu senfortuna ofensivo estis la ek-
ribelo kiu etendiĝis tra la franca armeo en 1917 kon-
traŭ iaj oficiroj kiaj ne atentis pri la sennecesaj per-
doj de homaj vivoj. Oni ne multe informis pri tiuj
okazintaĵojn, kaj eĉ nuntempe oni ne multe konas pri
tiu milita epizodo ĉar la armeo kaŝis tiun aferon hu-
miligan por ĝi. Tamen oni povas konkludi ke estis
spontana reago kontraŭ la nesentema maniero gvidi
la militajn operaciojn. La soldatoj komprenis ke en
la milito mortas multaj homoj, sed ili ne komprenis
tiom da mortoj en sennecesaj operacioj. Dum du se-
majnoj estis granda konfuzo en la franca sektoro de
la fronto. Aperis ruĝaj flagoj kaj revoluciaj kanzo-
noj. Je la fino de majo, ok divizioj kiuj estis parto-
prenintaj en la ofensivo troviĝis en ribelo. Komence
de junio, duono el la franca armeo estis en tia situa-
cio. Tamen la ribelintoj zorgis kaŝi al la germanoj la
okazintaĵojn por ne provizi al ili eblecon eltiri pro-
fiton el tiu situacio. Nekredeble, la germanoj eksciis
nenion pri tio okazanta en la francaj linioj.