breĉon 30-kilometrojn larĝan kun profundeco de 8 kilo-
metroj. Fine de la monato ili estis kaptinte 200.000 sol-
datojn de la aŭstria-hungaria armeo. Rezulte de tiu si-
tuacio, la aŭstria stabestro, Conrad, devis fari tion kion
li malplej deziris: peti helpon al la germanoj. Lia akcep-
to far Falkenhayn tute ne estis afabla sed ĉi tiu kom-
prenis ke la situacio estis grava kaj li devis transloki
kvar diviziojn el Francio al la rusa fronto. Brusilov ne
povis eltiri la tutan eblan profiton de lia venko. La alta
stabo rusa ne apogis lin per la sendado de sufiĉe da re-
zervo-fortoj. Krome, la avanco de la rusaj fortoj, kiuj
en iuj lokoj el la fronto preterpasis la antaŭplanitan li-
mon, kreis problemojn de provizado. La rusa fervoj-
sistemo ne kapablis plenumi la necesojn de la milit-
fronto. Dume, subgvide la germanoj, la aŭstria armeo
sukcesis establi defend-liniojn sufiĉe solidaj. En okto-
bro la rusa ofensivo komencis malfortiĝi. Tiam oni es-
tis kaptinte 440.000 aŭstriajn
soldatojn kaj pli ol 500 ka-
nonojn. La perdoj de la aŭs-
tria-hungario imperio estis
tre grandaj: 750.000 homojn.
Tiu-ĉi granda sukceso de la
rusoj utilis por malpliigi la
germanan premon sur la ok-
cidenta fronto kaj ruinigis la
prestiĝon de Conrad, kiu es-
tis demetita de lia stabestra
posteno post la forpaso de la
aŭstria imperiestro, Francis-
ko-Jozefo, en decembro de
1916, kaj la entroniĝo de lia
sukcedinto, Karolo. La ven-
ko en tiu aŭstria fronto estis
malmulte decida por Rusujo
ĉar, pro la grandaj perdoj de
la antaŭaj jaroj, la rusa ar-
meo ne kapablis akumuli su-
fiĉe da fortoj por eltiri pro-
fiton de la sukceso de Bru-
silov. Ankaŭ iliaj perdoj es-
tis enormaj. Komence de tiu
vintro unu miliono da rusaj
soldatoj estis dezertinte. Verdire tiam estis jam tre evi-
denta la krizo de la rusa socio kiu evoluis al revolucio
en la sekva jaro.
Dum la germanoj estis pene batalante kontraŭ la ofen-
sivoj de Brusilov ili devis alfronti novan krizon. Ekde
marto de tiu jaro 1916 la aliancanoj estis planinte ata-
kon en la areo de la Somme-rivero. La atako en tiu lo-
ko, far novalveninta brita armeo, ne havis specialan
strategian gravecon, ĝi celis malfortigi la germanan
premon sur Verduno. La tereno de tiu zono ne estis fa-
vora por la realigo de ofensivoj, kaj krome la germanaj
trupoj estis bone instalitaj en la tieaj altaĵoj kie ili havis
solidajn kaj komfortajn fortikaĵojn. Tamen, kvankam
Fritz von Below, komandanto de la germana Dua Ar-
meo antaŭvidis atakon en tiu sektoro la alta stabo mis-
taksis tiun danĝeron kaj ne sendis tien la helpo-trupojn
kaj la provizaĵojn kiujn Below urĝece postuladis.
Kvankam Haig estis la ĉefkomandanto de la brita ar-
meo li asignis al Rawlinson la taskon plani la opera-
cion, sed ekzistis granda malakordo inter ili: Haig de-
ziris ĝeneralan ofensivon celante decidan rompon de la
fronto dum Rawlinson, male, pensis pri laŭgrada avan-
co pere de malgrandaj ofensivoj kun limigitaj celoj.
Dum unu semajno oni aplikis kontraŭ la germanaj li-
nioj la plej fortan bombardadon ĝis tiam okazinta en
ĉiu ajn milito. Iuj germanaj trupoj, ŝokitaj kaj duonfre-
nezigitaj, devis travivi la tutan semajnon subtere ricev-
ante nenian provizaĵon, eĉ ne akvon. Tamen la bom-
bardado ne atingis ĝian celon, la germanaj fortik-linioj
rezultis malpli damaĝitaj ol planite. Tuj post la ĉeso de
la artileria atako, la germanaj soldatoj eliris el iliaj gva-
tejoj kaj prenis poziciojn. Frumatene de la 1-a de julio
de 1916, 14 britaj divizioj de infanterio avancis
kontraŭ la germanaj linioj. Ili esperis trovi ruinigitan la
tranĉeo-sistemon de la mal-
amiko sed, male, ili estis
masakritaj de la germanaj
kanonoj kaj mitraloj dum la
atako. Dum la malfacila su-
prenirado tra la deklivoj al la
germanaj tranĉeoj iuj britaj
batalionoj estis ekstermitaj
dum kelk-minuta daŭro. Ki-
am la tago finiĝis 19.000 ho-
moj estis mortintaj kaj
38.000 estis vunditaj sen
kapti ian ajn punkton en la
germanaj linioj escepte en la
dekstra flanko de la fronto
kie partoprenis francaj fortoj
en la ofensivo. Nekredeble,
spite al tiel kolosaj perdoj la
batalo plu daŭris dum kvar
monatoj kaj duono. Tiel ega
homa katastrofo utilis nur
por konkeri 11 kilometrojn
da teritorio, sed sen atingi la
rompon de la germana fron-
to. La tutaj perdoj de tiu
batalo estis 614.105 homoj,
el kiuj 419.654 estis angloj kaj de la brita imperio.
Ankaŭ la germanoj suferis gravajn perdojn. La bataloj
de Verduno kaj Somne kontribuis al la fina venko sur
Germanio. Sed oni povas diri ke en tiu milito neniu,
krom la morto, vere venkis.
Dum tiu jaro 1916 la milito disvolviĝis ne nur en la
teraj frontoj sed estis ankaŭ gravaj mar-militaj okaz-
intaĵoj. Por Germanio estis grava celo havigi al si gran-
dan floton kapablan konkuri kun Britio. Dume por ĉi
tiu lando estis esenca konservi la maran superregadon
por la kontrolado de ĝia kolonia imperio. La disvolviĝo
de grava germana ŝiparo tre zorgigis, de antaŭ kelkaj
jaroj, la britajn aŭtoritatojn. La milito de 1905 inter
Japanio kaj Rusujo igis ke ĉi lasta lando perdu sian
maran milit-potencon sed la leciono, por la britoj, el-
tirita de tiu konflikto estis ke ili devus konstrui pri po-
tencajn militŝipojn pli rapidajn kaj kun grandaj kano-